153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 10

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 10

INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraŭ ludu?

NORA. Ne, ne; ne nun.

INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis.

NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. Eniru, eniru, karaj dolĉaj infanoj.

(ŝi ŝovas ilin milde en la apudan ĉambron, kaj fermas la pordon post ili.)

NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn kudrerojn, sed baldaŭ haltas). Ne! (forĵetas la brodaĵon, ekstaras, iras al la antaŭĉambra pordo kaj vokas:) Helene! enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble!

ĈAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu ĝin, sinjorino?

NORA. Tien; meze sur la plankon.

ĈAMBRISTINO. Ĉu mi alportu ion kroman?

NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas.

(La ĉambristino, kiu jam demetis la arbon, eliras.)

NORA (dum ŝi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj — kaj tie floroj. — La abomena homo! Babilaĉo! Estas nenio ĝena. La Jularbo estu belega. Mi faros ĉion, kion vi ŝatos, Torvald; — mi kantos por vi, dancos por vi –

(Helmer, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el ekstere)

NORA. Ah, — vi jam revenas?

HELMER. Jes. Ĉu iu vizitis?

NORA. Ĉi tie? Ne.

HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego.

NORA. Ĉu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton.

HELMER. Nora, mi povas vidi laŭ via vizaĝo, ke li vizitis vin, kaj petis, ke vi parolu favore por li.

NORA. Jes.

HELMER. Kaj tion vi farus kvazaŭ laŭ propra instigo, ĉu? Kaj vi devus kaŝi por mi, ke li estis ĉi tie. Ankaŭ pri tio li petis?

NORA. Jes, Torvald; sed –

HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi mensogon!

NORA. Mensogon?

HELMER. Vi diris, ke neniu estis ĉi tie, — ĉu ne? (minacas per la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas ŝin ĉirkaŭ la talion) Ĉu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas ŝin) Kaj nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece estas. (foliumas siajn dokumentojn)

NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald!

HELMER. Jes.

NORA. Mi ege antaŭĝuas la kostumobalon ĉe geamikoj Stenborg postmorgaŭ.

HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi surprizos min.

NORA. Ho, tiu stulta kaprico.

HELMER. Nu?

NORA. Mi ne povas ion taŭgan elpensi; ĉio aspektas tiel stulte, tiel sensignife.

HELMER. Ĉu Nonjo atingis tiun rekonon?

NORA (malantaŭ lia seĝo, la brakojn sur la seĝodorso). Ĉu vi estas tre okupata, Torvald?

HELMER. Nu –

NORA. Kiaj paperoj estas tiuj?

HELMER. Bankaferoj.

NORA. Jam nun?

HELMER. Mi igis la eksiĝantan estraron rajtigi min fari la necesajn ŝanĝojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras ĉion ordigi ĝis novjaro.

NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad –

HELMER. Hm.

NORA (daŭre apogata al la seĝodorso; malrapide taŭzante liajn nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri ege granda servo, Torvald.

HELMER. Diru. Kio estus?

NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia kostumo?

HELMER. Jen, jen; la obstinulineto serĉas savonton?

NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo.

HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon.

NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; paŭzo) Kiel bele la ruĝaj floroj aspektas. — Sed diru, ĉu vere estas tiom fia, la ago pri kiu Krogstad kulpiĝis?

HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio signifas?

NORA. Eble li tion faris pro mizero?