153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 13

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 13

LINDE. Io okazis al vi post hieraŭ matene. Nora, kio estas?

NORA (proksimiĝas al ŝi). Kristine! (aŭskultas) Ts! Torvald nun venis hejmen. Jen; sidigu vin ĉe la infanoj dume. Torvald ne toleras vidi tajloraĵon. Petu al Anne-Marie helpi vin.

LINDE (kolektas kelkajn el la aĵoj). Nu jes, sed mi ne foriros de ĉi tie, antaŭ ol ni sincere interparolis.

(Eliras maldekstren; samtempe Helmer envenas el la antaŭĉambro)

NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara Torvald.

HELMER. Ĉu estas la kudristino?

NORA. Ne, estas Kristine, ŝi helpas min pretigi mian kostumon. Imagu kiom belaspekta mi estos.

HELMER. Jes, ĉu ne estis sukcesa ideo de mi?

NORA. Bonega! Sed ĉu mi ne estas ĝentila obeante vin?

HELMER (prenas ŝin sub la mentono). ĝentila — ĉar vi obeas vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur ŝercas. Sed mi ne volas ĝeni vin; vi devas provi, mi supozas.

NORA. Kaj vi laboros kompreneble?

HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis la bankon — (volas eniri sian ĉambron)

NORA. Torvald.

HELMER (haltas). Jes.

NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io?

HELMER. Kio do?

NORA. Ĉu vi tion volus fari?

HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas.

NORA. La sciuro ĉirkaŭkurus petole, se vi volus esti afabla kaj konsentema.

HELMER. Eldiru do.

NORA. La alaŭdo kvivitus en ĉiuj ĉambroj supre kaj malsupre.

HELMER. Nu ja, tion la alaŭdo ja tamen faras.

NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, Torvald.

HELMER. Nora, — ĉu ne estas tio sama, kion vi aludis en la mateno?

NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin!

HELMER. Kaj vi eĉ kuraĝas remueli tiun aferon?

NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad havi sian oficon en la banko.

HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino Linde.

NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi alian oficiston anstataŭ Krogstad.

HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Ĉar vi delogiĝis senpripense doni promeson pledi por li, mi farus —!

NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin –

HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memoraĵoj kiuj hantas vin.

NORA. Al kio vi aludas?

HELMER. Evidente vi pensas pri via patro.

NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la gazetoj pri paĉjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al li.

HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro kaj mi. Via patro ne estis neriproĉebla ŝtata oficisto. Sed tio estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi tenas mian oficon.

NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni povus vivi hejmece, trankvile kaj feliĉe ĉi tie en nia paca senzorga hejmo, — vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi petas vin el mia koro –

HELMER. Kaj ĝuste per via propeto pri li vi neebligas al mi reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al sia edzino ŝanĝi lian decidon –

NORA. Jes, kaj kio do?

HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la obstinulineto —. Mi ridindigus min antaŭ la tuta personaro, — pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de ĉiaspecaj fremdaj influoj? Ja, kredu, mi baldaŭ spertus la rezultojn! Kaj krome, — estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, tiom longe kiom mi staras kiel direktoro.

NORA. Kaj kio do estas tio?

HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn –

NORA. Jes, ĉu ne, Torvald?

HELMER. Kaj mi aŭdas, ke li ankaŭ estas sufiĉe lerta. Sed li estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas ĝenata. Nu, mi povas ja diri al vi tute senpere: Ni antaŭnomiĝas. Kaj tiu nediskreta homo tion ne kaŝas, kiam aliuloj ĉeestas. Kontraŭe, — li opinias ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj ĉiumomente li anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tuŝas min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla.

NORA. Torvald, ĉio ĉi ne estas via sincera opinio.

HELMER. Nu? Kaj kial ne?

NORA. Ne, ĉar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj.

HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min malgrandanima!

NORA. Ne, kontraŭe, kara Torvald; kaj ĝuste tial –

HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaŭ mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! — Kredu min, tio nun havu finon. (iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj vokas) Helene!