153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 14

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 14

NORA. Kion vi volas?

HELMER (serĉas inter siaj paperoj). Decidon. (La ĉambristino envenas.)

HELMER. Jen; prenu tiun ĉi leteron; iru kun ĝi tuj; trovu portiston, kaj igu lin ekspedi ĝin. Sed rapide. La adreso estas surskribita. Jen mono.

ĈAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero)

HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino.

NORA (senspire). Torvald, — kiu letero estis tiu?

HELMER. La maldungo de Krogstad.

NORA. Revoku ĝin, Torvald! Ankoraŭ estas tempo. Ho, Torvald, revoku ĝin! Faru tion por mi; — por vi mem; por la infanoj! Aŭdu, Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin ĉiujn.

HELMER. Tro malfrue.

NORA. Jes, tro malfrue.

HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, kvankam ĝi funde estas insulto kontraŭ mi. Jes, vere estas! Aŭ ĉu ne estas insulto kredi, ke mi timu venĝon de tia povra fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, ĉar la timo bele atestas pri via granda amo al mi. (prenas ŝin inter siajn brakojn) Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere gravas, kredu, mi havas kuraĝon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas viro por preni ĉion sur min.

NORA (timigita). Kion vi aludas per tio?

HELMER. Mi diras: Ĉion –

NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru.

HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, — kiel edzo kaj edzino. Estas kiel devas esti. (karesas ŝin) Ĉu vi nun estas kontenta? Nu, nu, nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj senenhavaj imagaĵoj. — Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj fermos ambaŭ pordojn, sekve mi aŭdos nenion; vi povos fari tiom da bruo kiom vi deziras. (turnas sin ĉe la pordo) Kaj kiam doktoro Rank venos, diru al li kie li trovos min.

(Li kapsalutas ŝin, iras kun siaj dokumentoj en sian ĉambron kaj fermas post si)

NORA (konfuzita de timo, staras kvazaŭ najlita, flustras). Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al ĉio en la mondo. — Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! — Eliron — (oni sonorigas en la antaŭĉambro) Doktoro Rank —! Prefere kion ajn! Prefere ĉion, kio ajn ĝi estu!

(ŝi glatigas sian vizaĝon, rektigas sin, kaj iras por malfermi la pordon de la antaŭĉambro. Doktoro Rank staras tie, pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheliĝas.)

NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed ne eniru ĉe Torvald nun; ĉar mi opinias ke li estas iom okupata.

RANK. Kaj vi?

NORA (dum li eniras kaj ŝi fermas la pordon malantaŭ li). Ho, tion vi bone scias, — por vi mi ĉiam havas kroman tempon.

RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi povos.

NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos?

RANK. Jes. Ĉu tio skuas vin?

NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Ĉu io okazus?

RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere ne kredis, ke okazus tiom frue.

NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciiĝis? Doktoro Rank, diru al mi!

RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malboniĝas, kaj estas nenio farebla pri tio.

NORA (spiras liberigita). Pri vi?

RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la plej mizera el ĉiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj tagoj mi faris ĝeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. Post unu monato mi eble kuŝos putrante tie supre en la tombejo.

NORA. Fi, fi, kiel naŭze vi parolas.

RANK. La afero ankaŭ estas malbenite naŭza. Sed la plej naŭza estas, ke antaŭos tiom da aliaj abomenaĵoj. Restas nur unu sola ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam komenciĝos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraŭ ĉio malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulĉambron.

NORA. Ho, tamen doktoro Rank –

RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por li. — Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga abomenaĵo komenciĝis.

NORA. Ne ne, hodiaŭ vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro.

RANK. Kun la morto en la manoj? — Kaj tiel punpagi por la kulpo de aliulo. Ĉu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas iamaniere tia senkompata fatalo –

NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje!

RANK. Jes, mi ĵuras, la tuto estas efektive nura ridindaĵo. Mia povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leŭtenantaj tagoj de mia patro.

NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj kaj pasteĉoj el anserhepato. Ĉu ne tiel?

RANK. Jes; kaj al trufoj.

NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas?

RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble.

NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj ĉampano. Bedaŭrinde ke ĉiuj tiuj delikataĵoj ataku la spinon.

RANK. Precipe bedaŭrinde ĉar ili atakas malfeliĉan spinon, kiu ĝuis eĉ ne guton da ili.

NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedaŭrinda.

RANK (rigardas ŝin esplore). Hm.

NORA (iom poste). Kial vi ridetis?

RANK. Ne, estas vi kiu ridis.

NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank!

RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi imagis.