153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 15

NORA. Mi estas tiel incitita al frenezaĵoj hodiaŭ.

RANK. Aspektas tiel.

NORA (kun la manoj sur liaj ŝultroj). Kara, kara doktoro Rank, vi ne formortu de Torvald kaj mi.

RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaŭ forgesiĝas, kiu foriras.

NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias?

RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam –

NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn?

RANK. Tion faros vi ambaŭ, kiam mi estos for. Vi mem jam estas sur la vojo, mi opinias. Pro kio ĉeestis tiu sinjorino Linde ĉi tie hieraŭ?

NORA. Aha. — ĉu vere vi estas ĵaluza pri la kompatinda Kristine?

RANK. Jes, mi estas. Ŝi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi forestos, eble tiu ino –

NORA. Ts, ne parolu tiom laŭte; ŝi sidas en la apuda ĉambro.

RANK. Eĉ hodiaŭ? Jen vi vidas.

NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi estas. (eksidas sur la sofon) Estu saĝa, doktoro Rank; morgaŭ vi vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur por vi, — ja, kompreneble ankaŭ por Torvald; evidente. (prenas kelkajn aĵojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin ĉi tie, kaj mi montros ion al vi.

RANK (sidigas sin). Kio estas?

NORA. Jen. Rigardu!

RANK. Silkoŝtrumpojn.

NORA. Karnokolorajn. Delikatajn, ĉu ne? Tamen nun estas mallume; sed morgaŭ — Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu do, vi povas vidi ankaŭ la supron.

RANK. Hm –

NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Ĉu vi kredas ke ili ne estas laŭmezuraj?

RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion.

NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. (frapetas lin sur la orelon per la ŝtrumpoj) Tio estu por vi. (ree enpakas ilin)

RANK. Kaj kiujn aliajn admirindaĵojn povos mi vidi?

NORA. Eĉ ne iometon pli vi rajtas vidi; ĉar vi estas malbonkonduta. (ŝi kantetas kaj serĉas inter la aĵoj)

RANK (post mallonga paŭzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune kun vi, tiam mi ne komprenas — ne, mi ne konceptas — kio fariĝus el mi se mi neniam estus veninta en tiun ĉi domon.

NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin sufiĉe komforta ĉe ni.

RANK (pli mallaŭte; rigardas antaŭen). Kaj jen esti devigata forlasi ĉion –

NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos.

RANK (kiel antaŭe). — kaj eĉ ne povran signon de dankemo povas mi postlasi; apenaŭ efemeran postsopiron, — nenio krom vaka loko, kiun la unue venanta povos okupi.

NORA. Kaj se mi nun petus vin pri? Ne –

RANK. Pri kio?

NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco –

RANK. Jes, Jes?

NORA. Nu, mi celas, — ege grandan servon –

RANK. Ĉu vi vere unu fojon volus igi min tiom feliĉa?

NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas.

RANK. Nu, bone; do diru al mi.

NORA. Ne, ĉar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme ega, — kaj konsilo kaj helpo kaj servo –

RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed diru do. Ĉu mi ne havas vian konfidon?

NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej fidela kaj bona amiko, mi ja scias. ĝuste tial mi volas diri tion al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi.

RANK (klinita kontraŭ ŝi). Nora, — ĉu vi do kredas, ke li estas la sola?

NORA (kun ekmoveto). — kiu?

RANK. Kiu ĝoje fordonus sian vivon por vi.

NORA (peze). Nu do tiel.

RANK. Mi ĵuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaŭ ol mi foriros. Pli bonan okazon mi neniam trovus. — Jes, Nora, nun vi scias. Kaj nun vi ankaŭ scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu alia.

NORA (stariĝas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi.

RANK (liberigas lokon por ŝi, sed restas sidanta). Nora –

NORA (ĉe la pordo de la antaŭĉambro). Helene, enportu la lampon — (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis vere malbele farita de vi.

RANK (ekstaras). Ke mi amas vin eĉ pli profunde ol kiu ajn alia? Ĉu tio estas malbela?

NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne necesa –

RANK. Kion vi aludas? Ĉu vi do sciis?