153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 16

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 16

(La ĉambristino envenas kun la lampo, metas ĝin sur la tablon kaj ree eliras.)

RANK. Nora, — sinjorino Helmer, — mi demandas vin, ĉu vi ion sciis?

NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aŭ ne sciis? Mi vere ne povas diri al vi —. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! Ĉio estis ja nun tiel bona.

RANK. Nu, vi almenaŭ nun scias, ke mi estas je via dispono kun vivo kaj animo. Ĉu vi nun volas malkaŝe paroli?

NORA (rigardas lin). Post tio?

RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas.

NORA. Nenion vi povas nun ekscii.

RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi tion, kio estas en homa eblo.

NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. — Cetere mi ne bezonas iun helpon. Eble ĉio estas nur imagaĵoj. Certe tiel estas. Kompreneble! (sidigas sin en la balancan seĝon, rigardas lin, ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj ĉu vi ne trovas kaŭzon por honto, nun kiam la lampo estas enportita?

RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru — por ĉiam?

NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu ĉi tien kiel ĝis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin.

RANK. Jes, sed vi?

NORA. Ho, mi ĉiam trovas ke fariĝas ege amuze, kiam vi venas.

RANK. Estas ĝuste tio, kio delogis min sur malĝustan vojon. Vi estas por mi enigmo. Multfoje ŝajnis al mi, ke vi same prefere estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer.

NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti.

RANK. Nu ja, estas iu senco en tio.

NORA. Kiam mi loĝis hejme, mi ja pleje amis paĉjon. Sed estis por mi ĉiam ege amuze, kiam mi povis ŝteliri en la ĉambron de la servistinoj; ĉar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis tiom tiklajn amuzaĵojn inter si.

RANK. Aha; do estas ili, kiujn mi anstataŭis.

NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri Torvald kiel pri paĉjo –

(La ĉambristino venas el la antaŭĉambro)

ĈAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al ŝi karton)

NORA (ĵetrigardas la karton). Ah! (metas ĝin en la poŝon)

RANK. Io malagrabla okazanta?

NORA. Ne ne, neniel; estas nur io —; estas mia nova kostumo –

RANK. Kiel? Tie kuŝas ja via kostumo.

NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis ĝin — Torvald ne sciu pri ĝi –

RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto.

NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna ĉambro; tenu lin okupata dume — –

RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin.

(Li iras en la ĉambron de Helmer.)

NORA (al la ĉambristino). Li atendas en la kuirejo?

ĈAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan ŝtuparon –

NORA. Sed ĉu vi ne diris, ke gasto jam ĉeestas?

ĈAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis.

NORA. Li ne volis foriri?

ĈAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaŭ ol li parolis kun sinjorino.

NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; estas surprizo por mia edzo.

ĈAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas — (ŝi eliras.)

NORA. Okazos la teruraĵo. ĝi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas okazi; ne okazu.

(ŝi iras kaj riglas la pordon de Helmer.)

(La ĉambristino malfermas la pordon de la antaŭĉambro por juristo Krogstad, kaj fermas malantaŭ li. Li estas vestita en vojaĝpelto, botoj kaj felĉapo.)

NORA (proksimiĝas al li). Parolu mallaŭte; mia edzo estas hejme.

KROGSTAD. Nu, lasu lin.

NORA. Kion vi volas?

KROGSTAD. Informiĝi pri io.

NORA. Do, rapide. Kio estas?

KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.

NORA. Mi ne povis malhelpi ĝin, sinjoro Krogstad. Mi batalis ĝis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.

KROGSTAD. Ĉu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri kio mi povas endanĝerigi vin, sed tamen li kuraĝas –

NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciiĝis pri tio?