153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

KROGSTAD. Ho ne, mi ankaŭ tion ne pensis. Ne karakterizus mian bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuraĝo –

NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.

KROGSTAD. Dio gardu, ĉian ŝuldatan estimon. Sed ĉar sinjorino tiel timeme tenas la aferon kaŝita, mi rajtas supozi, ke post hieraŭ vi iom pli bone informiĝis pri la graveco de tio, kion vi vere faris?

NORA. Pli ol vi iam ajn povus al mi instrui.

KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas –

NORA. Kion vi intencas pri mi?

KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, leĝkanajlo, iu — nu iu, kiel mi, ankaŭ havas iom da tio, kion oni nomas bonkorecon.

NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn.

KROGSTAD. Ĉu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro serioze. ĝis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko.

NORA. Ho jes, ĉu ne; tion mi ja sciis.

KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas publikigi ĝin; ĝi restos inter ni tri.

NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii.

KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Ĉu eble vi povas pagi la restantan sumon?

NORA. Ne, ne tuj.

KROGSTAD. Aŭ ĉu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la proksimajn tagojn?

NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi.

KROGSTAD. Nu, ĉiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus ĉi tie kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus de mi vian ŝuldateston.

NORA. Do, klarigu al mi por kio vi ĝin uzos.

KROGSTAD. Mi nur retenos ĝin, — gardos ĝin zorge. Neniu nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema decido en malespero –

NORA. Mi faras.

KROGSTAD. — se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo –

NORA. Mi faras!

KROGSTAD. — aŭ se vi pensus pri tio, kio estas ankoraŭ pli malespera –

NORA. Kiel vi povas scii tion?

KROGSTAD. — forviŝu tiajn ideojn.

NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri tio?

KROGSTAD. La plimulto el ni pensas tiel komence. Ankaŭ mi pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuraĝon –

NORA (senvoĉe). Ankaŭ mi ne.

KROGSTAD (senŝarĝigita). Ĉu ne vere; ankaŭ vi ne kuraĝas?

NORA. Mi ne kuraĝas; mi ne kuraĝas.

KROGSTAD. Estus ankaŭ ega stultaĵo. Post la kulmino de la unua familia ŝtormo —. Mi havas en mia poŝo leteron al via edzo –

NORA. Kaj tie vi rakontas ĉion?

KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj.

NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Disŝiru ĝin. Mi tamen havigos monon.

KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed ĉu mi ne ĵus diris al vi –

NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi ŝuldas. Diru al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la monon.

KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.

NORA. Kion vi do postulas?

KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraŭ peniga malriĉeco; mi estis kontenta laborigante min supren ŝtupon post ŝtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur per indulga reakcepto. Mi volas supren, aŭdu. Mi volas reen en la bankon, — ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por mi –

NORA. Tion li neniam faros!

KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li eĉ ne kuraĝos grumbli. Tuj kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald Helmer, kiu estros la Akciobankon.

NORA. Tion vi neniam spertos!

KROGSTAD. Eble vi volas?

NORA. Nun mi kuraĝas.

KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, kiel vi –

NORA. Vi vidos; vi vidos!

KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo.

NORA. Vi ne timigas min.

KROGSTAD. Ankaŭ vi ne timigas min. Tiaĵojn oni ne faras, sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la poŝo.

NORA. Poste? Kiam mi ne plu?