153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

KROGSTAD. Ĉu vi forgesas, ke tiam mi decidos pri via reputacio?

(Nora konsternita staras lin rigardante)

KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultaĵon. Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesaĝon de li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaŭ, sinjorino. (Li eliras tra la antaŭĉambro.)

NORA (al la pordo de la antaŭĉambro, malfermas ĝin duone kaj ŝtelaŭskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? Li staras ekstere. Ne malsupreniras la ŝtuparon. Ĉu li hezitas? Li eble?

(Letero falas en la leterskatolon; poste oni aŭdas la paŝojn de Krogstad perdiĝantaj malsupre de la ŝtuparo)

NORA (kun mallaŭta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo apud la sofo; mallonga paŭzo). En la leterskatolo! (ŝteliras timeme al la pordo de la antaŭĉambro) Tie ĝi kuŝas. — Torvald, Torvald, — nun ni estas sensavaj!

LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra ĉambro). Nun mi ne trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu?

NORA (raŭke kaj mallaŭte). Kristine, venu ĉi tien.

LINDE (ĵetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi aspektas kiel konfuzita.

NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? Tie; vidu, — tra la vitraĵo en la leterskatolo.

LINDE. Jes, jes; mi bone vidas.

NORA. Tiu letero estas de Krogstad –

LINDE. Nora, — estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la monon!

NORA. Jes, kaj nun Torvald sciiĝos pri ĉio.

LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaŭ.

NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon.

LINDE. Sed pro la ĉielo?

NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia atestanto.

LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi?

NORA. Se mi freneziĝos, — kaj tio ja povus okazi –

LINDE. Nora!

NORA. Aŭ se io alia al mi okazus, — io, tiel ke mi ne povus ĉeesti tie ĉi –

LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza!

NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi komprenas –

LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi?

NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris ĉion. Memoru tion.

LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas ĉion ĉi.

NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindaĵo, kiu nun okazos.

LINDE. La mirindaĵo?

NORA. Jes, la mirindaĵo. Sed estas tiom terure, Kristine; ĝi nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo.

LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad.

NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan!

LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi.

NORA. Li?

LINDE. Kie li loĝas?

NORA. Ho, kion mi scias? Jes, (serĉas en la poŝo) Jen lia karto. Sed la letero, la letero —!

HELMER (en sia ĉambro, frapas la pordon). Nora!

NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas?

HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja ŝlosis la pordon; eble vi surprovas?

NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald.

LINDE (kiu legis la karton). Li ja loĝas ĝuste trans la stratangulo.

NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kuŝas ja en la skatolo.

LINDE. Kaj via edzo havas la ŝlosilon?

NORA. Jes, ĉiam.

LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas elpensi iun pretekston –

NORA. Sed ĝuste je tiu ĉi tempo Torvald kutime –

LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble baldaŭ. (ŝi eliras rapide tra la antaŭĉambro)

NORA (iras al la pordo de Helmer, malfermas ĝin kaj enrigardas). Torvald!

HELMER (en la interna ĉambro). Nu, ĉu oni fine rajtas ree enveni en sian propran ĉambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. (ĉe la pordo) Sed kio estas?

NORA. Kio, kara Torvald?