153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 20

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 20

RANK (mallaŭte al Helmer). Vi ne devas kontraŭdiri ŝin.

HELMER (ĉirkaŭbrakas ŝin). Ni plenumu la volon de la infano. Sed morgaŭ nokte, kiam vi estos dancinta –

NORA. Tiam vi estos libera.

ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas preta.

NORA. Ni volas havi ĉampanon, Helene.

ĈAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras)

HELMER. Aha, — granda festeno do?

NORA. Ĉampanofesteno ĝis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn makaronojn, Helene, multajn, — unusolan fojon.

HELMER (prenas ŝiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira sovaĝeco. Estu nun mia propra alaŭdeto kiel ordinare.

NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaŭ vi, doktoro Rank. Kristine, vi devas helpi min aranĝi miajn harojn.

RANK (mallaŭte, elirante). Supozeble ne estas io — io tia okazonta?

HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, kiun mi menciis al vi.

(Ili eliras dekstre)

NORA. Nu!?

LINDE. Forvojaĝis en la kamparon.

NORA. Mi divenis laŭ via aspekto.

LINDE. Li revenos hejmen morgaŭ vespere. Mi skribis leterslipon al li.

NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas ĝojego, tio, atendadi la mirindaĵon.

LINDE. Efektive, kion vi atendas?

NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj postvenos. (sinjorino Linde eniras la manĝoĉambron)

NORA (staras momenton kvazaŭ por sin orienti; poste ŝi rigardas sian horloĝon). La kvina. Sep horojn ĝis noktomezo. Poste, dudek kvar horojn ĝis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi.

HELMER (ĉe la pordo dekstre). Sed kie restas la alaŭdeto?

NORA (al li kun larĝe etenditaj brakoj). Jen la alaŭdeto!

TRIA AKTO

(Sama ĉambro. La sofotablo kun seĝoj ĉirkaŭe estas metita antaŭen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de la antaŭĉambro estas malfermita. Aŭdiĝas dancmuziko de la supra etaĝo.)

(Sinjorino Linde sidas ĉe la tablo foliumante libron seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la pensojn; iujn fojojn ŝi streĉe aŭskultas en la direkto de la ekstera pordo.)

LINDE (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne. Kaj nun jam urĝas. Se li nur ne — (denove aŭskultas) Jen, tie li estas. (ŝi eliras en la antaŭĉambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; kvietaj paŝoj aŭdiĝas sur la ŝtuparo; ŝi flustras:) Envenu. Ĉeestas neniu.

KROGSTAD (ĉe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion tio signifas?

LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi.

KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu ĉi domo?

LINDE. Hejme ĉe mi ne eblas; mia ĉambro ne havas apartan enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la ĉambristino dormas, kaj la gesinjoroj Helmer estas en balo supre.

KROGSTAD (venas en la ĉambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer dancas ĉi-vespere? Fakte?

LINDE. Jes, kial ne?

KROGSTAD. Nu jes, kial ne?

LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu.

KROGSTAD. Ĉu ni du do havas ion pli por priparoli?

LINDE. Ni havas multon por priparoli.

KROGSTAD. Tion mi ĝis nun ne opiniis.

LINDE. Ne, ĉar vi neniam vere komprenis min.

KROGSTAD. Ĉu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom simpla en la mondo? Senkora virino forpuŝas viron, kiam sin ofertas io, kio estas pli avantaĝa.

LINDE. Ĉu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj ĉu vi opinias, ke mi rompis de vi facilkore?

KROGSTAD. Vere ne?

LINDE. Krogstad, ĉu vi tion vere kredis?

KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian leteron, kian vi skribis?

LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Ĉar mi devis rompi kun vi, estis ja ankaŭ mia devo ekstermi en vi ĉion, kion vi por mi sentis.

KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio — tio nur por mono!

LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam longa atendado.

KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpuŝi min pro alia homo.

LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, ĉu mi tion rajtis.

KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentiĝis, kvazaŭ la firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi estas ŝiprompito sur vrako.

LINDE. Helpo povus esti proksima.