153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 24

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 24

NORA. Aŭskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado?

HELMER. Vi eta, frivolino, — ĉu vi jam pensas pri la venonta!

RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu feliĉo-feino.

HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras.

RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel ŝi staras kaj iras tra la mondo –

HELMER. Vere trafe dirite. Sed ĉu vi ne scias, kio vi mem volas esti?

RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa.

HELMER. Nu?

RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla.

HELMER. Jen stranga kaprico.

RANK. Ekzistas granda, nigra ĉapelo —; ĉu vi neniam aŭdis pri la malaperiga ĉapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin vidos.

HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas.

RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al mi cigaron, unu el la nigraj Havana.

HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)

RANK (prenas unu kaj tranĉas la pinton). Dankon.

NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.

RANK. Dankon pro tio. (ŝi tenas por li la alumeton; li ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaŭ!

HELMER. Adiaŭ, adiaŭ, kara amiko!

NORA. Dormu bone, doktoro Rank.

RANK. Dankon por tiu deziro.

NORA. Deziru al mi la samon.

RANK. Al vi? Nu ja, ĉar vi tion volas —. Dormu bone. Kaj dankon pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaŭ kaj foriras)

HELMER (mallaŭte). Li trinkis konsiderinde.

NORA (distrite). Eble.

(Helmer prenas el la poŝo sian ŝlosilaron kaj iras en la antaŭĉambron)

NORA. Torvald — kion vi intencas tie?

HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; ĝi estas tute plena; ne estos loko por la gazetoj morgaŭ frue –

NORA. Ĉu vi intencas labori ĉi-nokte?

HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. — Kio estas tio? Iu fuŝis la seruron.

NORA. La seruron?

HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke la servistinoj? Tie kuŝas rompita harpinglo. Nora, ĝi estas via.

NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj –

HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; — jen, mi tamen sukcesis malŝlosi ĝin (elprenas la enhavon kaj vokas en la kuirejon) Helene! — Helene; estingu la lampon en la koridoro.

(Li ree eniras en la sidĉambron kaj fermas la pordon de la antaŭĉambro)

HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasiĝis. (trafoliumas) Kio estas tio?

NORA (ĉe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!

HELMER. Du vizitkartoj — de Rank.

NORA. De doktoro Rank?

HELMER (rigardas ilin). Doctor medicinae Rank. Ili kuŝis plej supre; verŝajne li enmetis ilin, kiam li foriris.

NORA. Ĉu estas io sur ili?

HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaŭ li anoncus sian propran morton.

NORA. Li ja tion faras.

HELMER. Kion? Ĉu vi ion scias? Ĉu li diris ion al vi?

NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiaŭis. Li volas enfermi sin kaj morti.

HELMER. Mia malfeliĉa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe havus. Sed tiom frue —. Kaj li sin kaŝas kiel vundita besto.

NORA. Kiam tio devas okazi, tiam estas plej bone, ke ĝi okazu senvorte. Ĉu ne, Torvald?

HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaŭ kun-kreskinta kun ni. Mi preskaŭ ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj sia soleco, donis kvazaŭ nuban fonon al nia sun-plena feliĉo. — Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaŭ por li. (haltas) Eble ankaŭ por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. (ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho vi, mia amata edzino; ŝajnas al mi, ke mi ne povas vin teni sufiĉe firme. Sciu, Nora, — multfoje mi deziras, ke superpenda danĝero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj sangon kaj ĉion, ĉion por vi.

NORA (sin deŝiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn leterojn, Torvald.

HELMER. Ne, ne; ne ĉi-nokte. Mi volas esti ĉe vi, mia amata edzino.

NORA. Kun la mortopenso pri via amiko?