153341.fb2
NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn?
HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Ĉu ne estas viaj devoj al via edzo kaj viaj infanoj?
NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn.
HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus tiuj?
NORA. La devoj al mi mem.
HELMER. Unue kaj ĉefe vi estas edzino kaj patrino.
NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj ĉefe mi estas homo, mi, same kiel vi, — aŭ almenaŭ ke mi provu fariĝi tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentiĝi per tio, kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili.
HELMER. Ĉu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? Ĉu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Ĉu vi ne havas la religion?
NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas.
HELMER. Kia eldiro!
NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas tio kaj tio. Kiam mi estos libera de ĉio ĉi tie, kaj staros sola, tiam mi ekzamenos ankaŭ tiun aferon. Mi volas vidi ĉu estas ĝusta tio, kion diris la pastro Hansen, aŭ almenaŭ ĉu mi en jeno pravas.
HELMER. Ho, tia diraĵo de juna virino estas tamen senekzempla! Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaŭ al mi skui vian konsciencon. Ĉar moralan senton vi tamen havas? Aŭ, respondu, — eble vi neniun havas?
NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias, ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. ĵus mi ja ankaŭ aŭdis, ke la leĝoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj leĝoj estu ĝustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon. Virino do ne rajtus ŝirmi sian mortantan patron, aŭ savi la vivon de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas.
HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu vi vivas.
NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi ĝin. Mi devas provi eltrovi kiu pravas, la socio aŭ mi.
HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaŭ kredas, ke vi perdis vian prudenton.
NORA. Mi neniam antaŭe sentis min tiel klara kaj certa kiel ĉi-nokte.
HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn infanojn?
NORA. Jes; mi faras.
HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla.
NORA. Kiu?
HELMER. Vi ne plu amas min.
NORA. Nu jes, tiel estas.
HELMER. Nora! — Kaj tion vi diras!
NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja ĉiam bonkora al mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin.
HELMER (kun perforta sinrego). Ĉu ankaŭ tio estas klara kaj certa konvinko?
NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti ĉi tie.
HELMER. Kaj ĉu vi ankaŭ povos klarigi por mi, per kio mi perdis vian amon?
NORA. Jes, mi povas. Okazis ĉi tiun vesperon, kiam la mirindaĵo ne venis; ĉar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi imagis.
HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin.
NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; ĉar, bona Dio, mi komprenis ja, ke la mirindaĵo ne estas ia ĉiutaga okazaĵo. Sed jen frakasante ondis tio ĉi super min; kaj tiam mi estis absolute certa ke: Nun venas la mirindaĵo. Kiam la letero de Krogstad kuŝis tie, — mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub la kondiĉojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio –
HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj malhonoro mian propran edzinon —!
NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke vi ekstarus por preni ĉion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa.
HELMER. Nora!
NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi? Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraŭ la viaj? — Tio estis la mirindaĵo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por malhelpi tion mi decidis fini mian vivon.
HELMER. Mi ĝoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, — eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas sian honoron por tiu, kiun oni amas.
NORA. Tion faris centmiloj da virinoj.
HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensaĝa infano.
NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, — ne pro tio, kio minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endanĝerigita, kaj kiam la tuta danĝero pasis, — tiam estis por vi, kvazaŭ nenio estus okazinta. ĝuste kiel antaŭe mi estis via eta kantalaŭdo, via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, ĉar ĝi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, — en tiu momento mi konsciiĝis, ke dum ok jaroj mi loĝas ĉi tie kune kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn —. Ho, mi ne eltenas pensi pri tio! Mi povus disŝiri min mem en pecetojn.
HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estiĝis fendego inter ni. — Ho, tamen Nora, ĉu ĝi ne estus pleniĝebla?
NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi.
HELMER. Mi havas forton min ŝanĝi.
NORA. Eble, — se oni forprenas de vi la pupon.
HELMER. Apartiĝi — apartiĝi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne povas koncepti tian penson.
NORA (eniras la dekstran ĉambron). Des pli certe devas tiel okazi.
(ŝi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun ŝi metas sur la seĝon apud la tablo.)
HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu ĝis morgaŭ.
NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kuŝi tra la nokto en la ĉambroj de fremda viro.
HELMER. Sed ĉu ni ne povas loĝi ĉi tie kiel frato kaj fratino?