153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 3

LINDE. Jes, estas mi.

NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi? (iom malrapide) Kiom vi aliiĝis, Kristine!

LINDE. Jes, verŝajne — aliiĝis. Dum naŭ — dek longaj jaroj.

NORA. Ĉu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis feliĉega tempo, kredu. Kaj jen vi do venis ĉi tien en la urbon? Faris la longan vojaĝon dumvintre. Brava vi estas.

LINDE. Mi ĵus venis per la vaporŝipo matene.

NORA. Por amuziĝi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom ĝuige! Jes, amuziĝi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. Vi ne frostas, ĉu? (helpas ŝin) Jen; nun ni sidigu nin agrable tie apud la forno. Ne, ne; tien en la brakseĝon! En la balanca seĝo mi volas sidi. (prenas ŝiajn manojn) Jes nun vi ree havas vian antaŭan vizaĝon; estis nur en la unua momento —. Iom pli pala vi fariĝis, Kristine, — kaj eble iom pli malgrasa.

LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.

NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. (haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas babilante! Dolĉa, benita Kristine, ĉu vi povas pardoni min?

LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?

NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja fariĝis vidvino.

LINDE. Jes, antaŭ tri jaroj.

NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed ĉiam mi prokrastis, kaj ĉiam io intervenis.

LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.

NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! Kiom vi travivis. — Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?

LINDE. Neniom.

NORA. Kaj neniujn infanojn?

LINDE. Neniujn.

NORA. Do vere nenion?

LINDE. Eĉ ne aflikton aŭ sopiron kiel etan konsolon.

NORA (rigardas ŝin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?

LINDE (ridetas afliktite, kaj tuŝas ŝiajn harojn). Nu, tio foje okazas, Nora.

NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolĉajn infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, ĉar ili eliris kun la vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, ĉion –

LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.

NORA. Ne, vi komencu. Hodiaŭ mi ne volas esti egoisto. Hodiaŭ mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novaĵon mi devas diri al vi. Ĉu vi scias pri la granda feliĉo, kiu okazis al ni laste?

LINDE. Ne. Kaj kiu?

NORA. Pensu, mia edzo nomiĝis direktoro de la Akciobanko!

LINDE. Via edzo? Ho kia ŝanco!

NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom ni ĝojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas vivi tute alimaniere ol antaŭe, — ĝuste kiel ni deziras. Ho, Kristine, kiom mi sentas min ŝveba kaj feliĉa! Ĉar estas ja ĝuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviliĝi. Ĉu ne?

LINDE. Jes almenaŭ estus kontentige havi por la necesaĵoj.

NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono!

LINDE (ridetas). Nora, Nora, ĉu vi ankoraŭ ne fariĝis saĝa? Dum la lernojaroj vi estis malŝparulino.

NORA (ridas mallaŭte). Jes, tion diras Torvald ankoraŭ. (minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta kiel vi pensas. — Ho, ne estis ĉiam por ni tiel, ke mi povus malŝpari. Ambaŭ devis ni labori!

LINDE. Ankaŭ vi?

NORA. Jes, pri malgravaĵoj; pinglolaboro, kroĉado, brodado kaj simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaŭ pri aliaj aferoj. Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni geedziĝis? Ne estis ŝanco por promocio en lia oficejo, kaj li ja devis enspezi pli da mono ol antaŭe. Sed la unuan jaron li trostreĉis sin tiel terure. Li devis ja serĉi ĉiajn kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de frue ĝis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li fariĝis morte malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri suden.

LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron?

NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojaĝi, kredu min. Ivar estis tiam ĵus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, estis mirinde ĝuiga vojaĝo. Kaj ĝi savis la vivon de Torvald. Sed kostis tre multe da mono, Kristine.

LINDE. Tion mi ja komprenas.

NORA. Mil ducent talerojn ĝi kostis. Kvar mil okcent kronojn. Jen granda sumo.

LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda feliĉo, ke oni havas la monon.

NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de paĉjo.

LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi kredas.

NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin varti. Ĉiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. Kaj mi ankaŭ devis varti mian malfeliĉan, morte malsanan Torvald. Mia kara bona paĉjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej peza travivaĵo, kiun mi spertis, post kiam mi edziniĝis.

LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al Italujo?

NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urĝis nin. Do, ni forvojaĝis unu monaton poste.

LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana?

NORA. Sana kiel fiŝo!

LINDE. Sed — la doktoro?

NORA. Kiel?

LINDE. Ŝajnas al mi, ke la ĉambristino diris, ke estas la doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi.

NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaŭ unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, eĉ ne horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaŭ mi. (eksaltas kaj manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj esti feliĉa! — . Sed fi, estas abomene miaflanke —; mi ja nur priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud ŝi kaj metas la brakojn sur ŝian genuon) Ho, ne koleru kontraŭ mi! — Diru, ĉu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? Kial vi do akceptis lin?