153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 4

LINDE. Mia patrino ankoraŭ vivis; sed ŝi kuŝis senhelpe malsana en la lito. Kaj mi devis ankaŭ zorgi pri miaj du pli junaj fratoj. Mi ne trovis, ke estas saĝe rifuzi lian edziĝpeton.

NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis riĉa?

LINDE. Li estis sufiĉe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj aferoj, Nora. Kiam li mortis, ĉio perdiĝis, kaj nenio restis.

NORA. Kaj poste?

LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun ĝi atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, ĉar ŝi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas zorgi pri si mem.

NORA. Kiom vi devas senti vin senŝar –

LINDE. Ho ne! — nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. En ĉi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom feliĉa, ke mi trovus daŭran oficon, iun oficejan laboron –

NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure streĉa, kaj vi aspektas sufiĉe streĉita antaŭe. Estus pli bone por vi veni al iu banloko.

LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas paĉjon, kiu povus doni al mi vojaĝmonon, Nora.

NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraŭ mi.

LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraŭ mi. La plej malbona en situacio kia la mia, estas ke ĝi kaŭzas tiom da amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni devas eltrovi eblecojn ĉiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni fariĝas egoisto. Kiam vi rakontis pri la feliĉa ŝanĝo en via situacio — kredu — mi ne tiom ĝojiĝis pro vi, kiom pro mi mem.

NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald povus fari ion por vi.

LINDE. Jes, tion mi pensis.

NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe ŝatas. Ho, mi tre ŝatus esti helpa al vi.

LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia afero, — duoble afable de vi, kiu mem spertis tiom malmulte de la elprovoj kaj problemoj de la vivo.

NORA. Mi? Mi spertis malmulte,?

LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj tiaĵojn —. Vi estas infano, Nora.

NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru tiel arogante.

LINDE. Nu?

NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi ĉiuj opinias, ke mi taŭgas al nenio grava.

LINDE. Nu, nu.

NORA. ke mi elprovis nenion en ĉi tiu malfacila mondo.

LINDE. Kara Nora, vi ja ĵus rakontis al mi ĉiujn viajn travivaĵojn.

NORA. Pa, — tiujn bagatelojn! (mallaŭte) Mi ne rakontis pri mia granda ago.

LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas?

NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. Vi fieras, ke vi laboris tiel streĉe kaj longe por via patrino.

LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera kaj ĝoja, kiam mi pensas, ke ebliĝis al mi fari la lastan vivtempon de mia patrino tiel senzorga.

NORA. Kaj vi ankaŭ estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al viaj fratoj.

LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas.

NORA. Tion ankaŭ mi trovas. Sed nun vi aŭdu ion, Kristine. Ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja.

LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas?

NORA. Parolu mallaŭte. Se Torvald aŭdus, jen imagu! Li devas por neniu prezo en la mondo; neniu devas scii, Kristine; neniu krom vi.

LINDE. Sed kio do estas?

NORA. Venu ĉi tien (tiras ŝin sur la sofon flanke de si) Aŭdu, — ankaŭ mi havas kaŭzon por esti fiera kaj ĝoja. Estas mi, kiu savis la vivon de Torvald.

LINDE. Savis? Kiel savis?

NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojaĝo al Italujo. Torvald ne travivus, se li ne estus veninta tien –

LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon –

NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj ĉiuj aliaj; sed –

LINDE. Sed?

NORA. Paĉjo donis al ni eĉ ne unu ŝilingon. Estis mi, kiu havigis al ni la monon.

LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?

NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi diras?

LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Ĉu vi gajnis en la loterio?

NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus tio?

LINDE. Sed de kie vi ricevis ĝin?

NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!

LINDE. Ĉar pruntepreni vi ja ne povis.

NORA. Nu? Kial ne?

LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la edzo.

NORA (ĵetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom taŭgas pri negocaj aferoj, — edzino kiu scias iom saĝe aranĝi, kaj –