153341.fb2
NORA. Vi tion ankaŭ ne bezonas. Eble mi ne prunteprenis la monon. Eblus havigi ĝin alimaniere. (ĵetas sin malantaŭen en la sofo) Eble mi ricevis ĝin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, kiel mi –
LINDE. Facilanima vi estas.
NORA. Nun vi verŝajne estas senmezure scivolema, Kristine.
LINDE. Jes, aŭdu nun, kara Nora, — ĉu vi ne agis malprudente?
NORA (eksidas rekte denove). Ĉu estas malprudente savi la vivon de sia edzo?
LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio –
NORA. Sed ĝuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, ĉu vi ne komprenas tion? Li eĉ ne devus scii kiom danĝere estas pri si. Ja al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en danĝero; ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen komprenu, ke unue mi devis provi palpe serĉi la vojon. Mi prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj vojaĝi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus esti ĝentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus pruntepreni sumon. Sed tiam li fariĝis preskaŭ kolera, Kristine. Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj — kiel li nomis ilin. Nu ja, mi pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon –
LINDE. Kaj via edzo, ĉu li ne sciiĝis de via patro, ke la mono ne venis de li?
NORA. Ne, neniam. Paĉjo mortis ĝuste en tiuj tagoj. Mi intencis informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkaŝi. Sed ĉar li kuŝis malsana —. Bedaŭrinde, ne fariĝis necese.
LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?
NORA. Ne, pro ĉielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas tiom severa en tiu rilato. Kaj krome — Torvald, kun sia vira memkonscio — kiom ĝene kaj humilige estus por li scii, ke li ion ŝuldus al mi. Tio tute misŝovus la rilaton inter ni; nia bela, feliĉa hejmo ne plu restus, kio ĝi nun estas.
LINDE. Kaj vi neniam informos lin?
NORA (pensema, duone ridetante). Jes — iam eble; — post multaj jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu ŝatos min kiel nun; kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve — (interrompas) Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. — Nu, kion vi diras pri mia granda sekreto, Kristine? Ĉu ne ankaŭ mi taŭgas por io? — Cetere sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis ĉiam facile por mi plenumi la devojn en ĝusta tempo. Sciu ke en la mondo de negoco estas io, kio nomiĝas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio nomiĝas partopago; kaj estas ĉiam malfacile trovi monon por ili. Sekve mi devis ŝpari tie kaj tie laŭ ebleco, kiel vi komprenas. El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, ĉar Torvald devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La dolĉaj, benitaj etuloj!
LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonaĵoj, kompatinda Nora?
NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Ĉiam kiam Torvald donis al mi monon por novaj roboj aŭ io simila, mi neniam uzis pli ol la duonon; aĉetis ĉiam la plej simplajn kaj malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke ĉio tiel bone konvenas al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze multajn fojojn, Kristine; ĉar tamen estas agrable porti belajn vestojn. Ĉu ne?
LINDE. Ho jes, vere.
NORA. Nu, mi ja ankaŭ havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi ŝlosis la pordon de mia ĉambro, kaj ĉiun vesperon mi sidis skribante ĝis malfrue en la nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaŭ sentis min viro.
LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?
NORA. Nu, tion mi ne povas ĝuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi pagis ĉiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. (ridetas) Tiam mi sidis ĉi tie revante, ke maljuna riĉa sinjoro enamiĝis en mi –
LINDE. Kio? Kiu sinjoro?
NORA. Pa, pa! — ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata."
LINDE. Sed kara Nora, — kia sinjoro tiu estas?
NORA. Bona Dio! Ĉu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis ĉi tie revante ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras nek lin nek lian testamenton, ĉar nun mi estas senzorga. (eksaltas) Ho Dio! Tamen estas ĝuige pri tio pensi, Kristine! Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, ĉion kiel Torvald ŝatas ĝin! Kaj imagu, baldaŭ venos printempo kun vasta, blua ĉielo. Kaj eble ni povos iom vojaĝi. Eble mi revidos la maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti feliĉa. (sonoras en la antaŭĉambro)
LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.
NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald –
ĈAMBRISTINO (ĉe la pordo). Pardonu, sinjorino, — estas sinjoro kiu deziras paroli kun la advokato.
NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri?
ĈAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis — ĉar la doktoro estas ja tie.
NORA. Kiu sinjoro tiu estas?
Juristo KROGSTAD (ĉe la pordo). Estas mi, sinjorino.
(Sinjorino Linde surpriziĝas, ekskuiĝas kaj turnas sin al la fenestro)
NORA (faras paŝon al li maltrankvilega; duonvoĉe). Vi? Kio estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo?
KROGSTAD. Bankaferoj — iel. Mi havas etan postenon en la Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras.
NORA. Do estas –
KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.
NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. (salutas indiferente, fermante la pordon de la antaŭĉambro; poste ŝi ordigas ion ĉe la forno)
LINDE. Nora, — kiu estas tiu sinjoro?
NORA. Estas juristo Krogstad.
LINDE. Do vere estas li.
NORA. Vi konas tiun homon?
LINDE. Mi konis lin — antaŭ pluraj jaroj. Dum periodo li estis prokuristo en nia distrikto.
NORA. Jes, li ja estis.
LINDE. Kiom li ŝanĝiĝis.
NORA. Li travivis malfeliĉan edzecon.
LINDE. Nun li ja estas vidvo.
NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.
(ŝi fermas la pordon de la forno, kaj ŝovas la balancan seĝon iom flanken)
LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?
NORA. Ĉu? Povas esti; mi tute ne scias —. Sed ni ne pensu pri negocaj aferoj. Estas tiel tede.