153341.fb2
NORA. Kaj pensu, ŝi faris la longan vojaĝon por paroli kun vi.
HELMER. Kion tio signifas?
LINDE. Nu, ne ĝuste –
NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun ŝi tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn sciojn –
HELMER. Tre prudente, sinjorino.
NORA. Kaj kiam ŝi aŭdis, ke vi fariĝis bankdirektoro — venis telegramo pri tio — ŝi laŭeble rapide vojaĝis ĉi tien kaj —. Ĉu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Ĉu?
HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble vidvino?
LINDE. Jes.
HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron?
LINDE. Jes konsiderinde.
HELMER. Nu, do estas verŝajne ke mi povas vin enoficigi.
NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu!
HELMER. Vi venis en bonŝanca momento, sinjorino.
LINDE. Ho, kiel mi danku vin?
HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaŭ vi devas pardoni min.
RANK. Atendu; mi vin akompanos. (serĉas sian pelton en la antaŭĉambro kaj varmigas ĝin apud la forno)
NORA. Ne forestu longe, kara Torvald.
HELMER. Eble unu horon, ne pli.
NORA. Ĉu ankaŭ vi foriros, Kristine?
LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por serĉi ĉambron.
HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato?
NORA (helpas ŝin). Bedaŭrinde ke ni loĝas tiel malvaste; sed neeblas.
LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaŭ, kara Nora, kaj multajn dankojn.
NORA. ĝis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj ankaŭ vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi bonfartos; envolvu vin sufiĉe.
(Foriro tra la antaŭĉambro, dum ili interparoladas. Oni aŭdas voĉojn de infanoj ekstere en la ŝtuparo.)
NORA. Jen ili! Jen ili estas!
(ŝi alkuras por malfermi. La vartistino Anne-Marie venas kun la infanoj)
NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolĉaj, benitaj! Rigardu ilin, Kristine! Ĉu ili ne estas amindaj!
RANK. Ne babiladu ĉi tie en la trablovo!
HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por patrinoj.
(Doktoro Rank, Helmer kaj sinjorino Linde malsupreniras la ŝtuparon; la vartistino eniras la ĉambron kun la infanoj. Ankaŭ Nora, fermante la pordon de la antaŭĉambro.)
NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel ruĝaj viaj vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun ŝi) Kaj vi tre amuziĝis? Bonege. Ĉu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur la luĝo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu min teni ŝin iomete, Anne-Marie. Mia dolĉa eta pupinfano! (prenas la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun ŝi) Jes, jes, panjo dancos ankaŭ kun Bob. Kion? Vi ĵetis neĝbulojn? Ho, tie mi dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. Varma kafo por vi staras sur la forno.
(La vartistino eniras la maldekstran ĉambron. Nora deprenas la supervestojn de la infanoj kaj ĵetas ilin tien kaj tien, lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.)
NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed ĝi ne mordis? Ne, hundoj ne mordas etajn, dolĉajn pupinfanojn. Ne enrigardu la paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! Estas io terura. Nu? Ĉu ni ludu? Kion ni ludu? Kaŝludon? Jes, ni kaŝludu. Bob sin kaŝu la unua. Mi? Do mi kaŝu min la unua.
(Ili ludas dum rido kaj ĝojkrioj en la sidĉambro kaj la apuda ĉambro dekstre. Fine Nora kaŝas sin sub la tablo; la infanoj enkuras, serĉas, sed ne trovas ŝin, aŭdas ŝian sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas ŝin. Bruega ĝojo. Ŝi elrampas kaj ŝajnigas timigi ilin. Novaj ĝojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu malfermas la pordon duone, kaj juristo Krogstad aperas; li iom atendas; la ludo daŭras)
KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer.
NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, kion vi volas?
KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu estas forgesinta fermi ĝin.
NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad.
KROGSTAD. Tion mi scias.
NORA. Nu — kion vi do volas?
KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi.
NORA. Kun? (al la infanoj, mallaŭte) Eniru al Anne-Marie. Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni denove ludos post kiam li foriris. (ŝi kondukas la infanojn en la maldekstran ĉambron kaj fermas la pordon malantaŭ ili)
NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi?
KROGSTAD. Jes, mi volas.
NORA. Hodiaŭ? Sed ankoraŭ ne estas la unua en la monato.
KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian Julplezuron vi havos.
NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaŭ –
KROGSTAD. Pri tio ni ĝis plue ne parolu. Estas io alia. Mi esperas, ke vi havas liberan momenton?