153341.fb2 Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

Puphejmo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

NORA. Mi sciis pri neniu alia.

KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon.

NORA. Vi ja faris.

KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondiĉoj. Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom febre serĉis vojaĝmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraŭ ŝuldatesto, kiun mi redaktis.

NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis.

KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laŭ kiuj via patro garantiis por la ŝuldo. Tiujn liniojn via patro devus subskribi.

NORA. Devus? Li ja subskribis.

KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Ĉu sinjorino memoras tion?

NORA. Jes, mi opinias –

KROGSTAD. Mi transdonis al vi la ŝuldateston, por ke vi sendu ĝin perpoŝte al via patro. Vi memoras, ĉu ne?

NORA. Jes.

KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; ĉar jam post kvin aŭ ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon.

NORA. Nu ja; ĉu mi ne repagis la partojn regule?

KROGSTAD. Jes, sufiĉe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni priparolis, — estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino?

NORA. Jes, vere estis.

KROGSTAD. Via patro kuŝis tre malsana, mi kredas.

NORA. Estis ĉe la fino.

KROGSTAD. Mortis baldaŭ poste.

NORA. Jes.

KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, ĉu vi eble memoras la tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas diri.

NORA. Paĉjo mortis la 29-an de Septembro.

KROGSTAD. Tute ĝuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas strangaĵo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi.

NORA. Kiu strangaĵo? Mi ne scias –

KROGSTAD. Estas jena strangaĵo, ke via patro subskribis tiun ŝuldateston tri tagojn post sia morto.

NORA. Kiel? Mi ne komprenas –

KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. Ĉi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. Ĉu ne strange, sinjorino?

NORA. (silentas)

KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, ĉu?

NORA. (daŭre silentas)

KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaŭ, ke la vortoj 2-an de Oktobro kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia hazarde faris tion antaŭ ol oni sciis pri la morto. Ne estas trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj tiu ja estas aŭtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Ĉu ne?

NORA (post mallonga paŭzo, ĵetskuas la kapon kaj rigardas lin spite). Ne, tiel ne estas. Estas mi, kiu skribis la nomon de paĉjo.

KROGSTAD. Aŭdu, sinjorino, — ĉu vi scias, ke tio ja estas danĝera konfeso?

NORA. Kial? Vi baldaŭ ricevos vian monon.

KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la paperon al via patro?

NORA. Ne eblis. Paĉjo ja kuŝis malsana. Se mi petus lian subskribon, mi devus ankaŭ diri al li por kio ni uzus la monon. Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia edzo estas en danĝero. Estis ja neeble.

KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu vojaĝo eksterlanden.

NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojaĝo ja savus la vivon de mia edzo. Mi ne povis rezigni pri ĝi.

KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraŭ mi?

NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel ĝenis min pri vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilaĵoj, kiujn vi faris, kvankam vi sciis kiom danĝera estis la sanstato de mia edzo.

KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran ideon, pri la ago je kiu vi kulpiĝis. Sed mi povas ekspliki al vi, ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj tio detruis mian tutan civitanan staton.

NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom kuraĝan por savi la vivon de via edzino?

KROGSTAD. La leĝoj ne demandas pri motivoj.

NORA. Do estas ja tre malbonaj leĝoj.

KROGSTAD. Ĉu malbonaj aŭ ne, — se mi prezentos tiun paperon en la tribunalo, vi estos kondamnata laŭ la leĝoj.

NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraŭ timo kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la leĝojn; tamen mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi verŝajne estas malbona juristo, sinjoro Krogstad.

KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, — tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi plaĉas. Sed tion mi diras al vi: se mi duan fojon estos forpelita, vi min akompanu.

(Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro)

NORA (dum tempo pensante; ĵetskuas la kapon). Ho jen! — Voli min timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la infanoj; baldaŭ ĉesas) Sed? — Ne, sed estas ja neeble! Mi agis el amo!

INFANOJ (ĉe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris tra la pordego.

NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda viro. Ĉu vi aŭdas? Eĉ ne al paĉjo!