157979.fb2
Kiom li ĝojis, kiam li finfine alveturis en Trieston! Kiam la vagonaro haltis, Antonio elkliniĝis el la fenestro kaj svingis per la poŝtuko. Ili tiel interkonsentis kun la onklo, por ke ili baldaŭ trovu unu la alian. Ili ja certe ne ekkonus sin reciproke, ĉar la onklo vizitis lian familion lastfoje antaŭ dek jaroj. La okuloj de Antonio vagis tra la perono. Ho, kia granda amaso da homoj! La onklo estas vere sperta viro, ke li proponis tiun aferon kun la poŝtuko. Kiamaniere estus eble trovi unu la alian en tiu ĉi maro de homoj?
Homoj elvagoniĝis kaj rapidis en la urbon. La vagonaro rapide malpleniĝas. Kie estas la onklo? Li sendube atendas, ĝis tiuj multaj homoj foriros… Sed jam li povus esti ĉi tie, ĉar Antonio estas en la tuta vagonaro preskaŭ sola. Sed vidu, tie staras grupo da sinjoroj … kiu el ili estas eble la onklo? Ĉu tiu alta sinjoro en nigra vesto? Ne, li ne estas la onklo, ĉar la onklo estas pli malalta … tiu apudstaranta eble … ankaŭ ne, ĉar ĵus li bonvenigas sinjorinon … Ho, Antonio estas stultulo, eble ĉi tie estas la kutimo, ke neniu, kiu ne intencas veturi, rajtas promeni sur la perono. Eble la onklo staras antaŭ la stacidomo kaj tie atendas lin!
Subite li eksentis grandan ĝojon. Iu viro kuris rekte al lia vagono kaj de malproksime li donis al li iun signon, sed li ne povis ekkompreni ĝin. La onklo! Sed-la onklo tio ne estis. La viro alkuris ĝis li kaj tre kolere li ion kriis. Embarasita Antonio komprenis nur unu vorton: "Eksteren! Eksteren!"
Do li ekprenis siajn pakaĵojn kaj malfacile elvagoniĝis. Apenaŭ li staris sur la tero, la vagonaro ekveturis. Nur nun li ekkomprenis, kial la viro koleriĝis. Sed kie estas la onklo?
Antonio forlasis la stacidomon.
La onklo ne estis videbla.
La sento de terura soleco ekkaptis lin. Ion similan li neniam antaŭvidis. Kio povis okazi? Kion li nun faros en fremda urbo, sola kaj sola— –
Cetere, kiaj plendoj! Eble la onklo ekmalsaniĝis aŭ dumvoje al la stacidomo io neantaŭvidebla okazis al li — ja kiom da plej etaj aferoj kaj hazardoj estas en la vivo, kiuj povas reteni nin!
Kaj Antonio kuraĝe alpaŭis policiston, kiu staris apud la stacidomo. En la notlibreto li havis adreson de la komerca firmo, ĉe kiu estis la onklo dum sia restado en Triesto.
"Sinjoro, mi petas vin, kie estas la domo de tiu ĉi firmo?"
La itala policisto tre kompleze klarigis al li, laŭ kiu vojo li iru por atingi la menciitan domon. Antonio aŭskultis, aŭskultis — sed kiam la policisto estis finparolinta, li diris malespere:
"Mi ne komprenas."
Kiel en Aŭstrio, ankaŭ ĉi tie li eksciis, kia granda diferenco estas inter la literaturlingvo, per kiu oni verkas la librojn, kaj la dialektoj.
La policisto kompatis la malgrandan knabon. Li pripensis, kiamaniere li povus helpi al li. En tiu momento preterpasis ilin unu el liaj konatoj. La policisto vokis lin kaj parolis kun li pri la afero. La viro kapjesis, ekprenis la kofron de Antonio kaj mallonge li diris: "Ni iru!"
Li alvenigis Antonion al grandega konstruaĵo, sur kiu estis skribita per grandaj literoj la adreso, kiun havis Antonio. Li starigis la kofron al la pordo, amike ekridetis kaj foriris.
Antonio eniris. Li haltigis la unuan homon, kiun li renkontis. Li forgesis, ke li estas en fremda lando, kaj demandis ĉeĥe:
"Pardonu afable, sinjoro, ĉu vi ne scias, kie estas sinjoro Ratajsky?"
La viro neis per la kapo, komprenigante Antonion, ke li ne komprenas. Antonio komencis germane. Tiam la viro ekkomprenis.
"Ratajsky? Jes, mi scias … hieraŭ posttagmeze li forveturis per la ŝipo en Afrikon, en Tunizion."
Antonio ekpaliĝis. Ho, li eble ne komprenis! Tiuj fremdaj lingvoj!
"Mi petas?"
"Sinjoro Ratajsky forveturis hieraŭ posttagmeze per la ŝipo en Afrikon, en Tunizion!" la respondo estis klara kaj komprenebla, sed jam iomete malpacienca.
"Tio ne estas ebla…" nur kiel por si diris Antonio.
Tiam la viro forturniĝis kaj rapidis al sia laboro, lasinte Antonion al liaj malgajaj meditoj.
La sciigo konsternis lin. Li jam preskaŭ atingis la celon de siaj klopodoj kaj nun — la forveturo de la onklo subite ĉion neniigis. Kial do la onklo tion faris? Ĉu li volis liberigi sin de li? Ĉu li diris al si, ke dum danĝera ekspedicio Antonio estus por li nur granda malhelpo? Ĉu li en la lasta momento tiel decidis?
Pripensante tion, Antonio preskaŭ ekploris. Ankoraŭ feliĉe, ke la patro donis al li por ĉiuj kazoj sufiĉe da mono! Sed kio estus la kaŭzo, ke la onklo devis decidi nur en la lasta momento? Certe okazis io stranga — cetere li konvinkiĝos. Li alpaŭis oficiston kaj demandis lin, ĉu li ne scias, kial sinjoro Ratajsky forveturis en Afrikon jam hieraŭ.
"La ŝipo estis forveturonta nur morgaŭ," sonis la respondo. "Sed subite la direktoro de nia kompanio, kies kompaniano estas ankaŭ sinjoro Ratajsky, ŝanĝis la programon kaj ordonis, ke la ŝipo forveturu du tagojn pli frue."
Kaj la oficisto daŭrigis sian laboron, ĉar en tiel granda komerca domo ne estas tempo por longaj paroloj.
Tiu ĉi sciigo redonis al Antonio trankvilon kaj pripenson. Do la onklo ne volis liberigi sin de li kaj li forveturis nur pro tio, ke li obeis la pli superan ordonon! Ho, se la afero estas tia, kara onklo, ni kunvenos!
Li energie ekprenis siajn pezajn pakaĵojn kaj ekiris en homplenajn stratojn. Forgesita estis ĉia malkuraĝeco kaj malespero! Li atingos la onklon! Li partoprenos kun li la vojaĝon tra la Saharo! Li realigos siajn planojn, ĉar li bone scias, ke por dua fojo la patro certe ne donus permeson iri en la mondon!
Post nelonga serĉado li trovis "Transport-Oficejon." Tie li informiĝis, kiam en plej proksima tempo veturos la ŝipo al Afriko. Je la tria posttagmeze.
Li aĉetis veturbileton por la tria klaso. Post la pago de la bileto restis al li nur kelkaj liroj. Tio ne gravas. En Tunizio li atingos la onklon kaj tiam li ne plu bezonos monon.
Antaŭ ol li enŝipiĝis, li aĉetis bildkarton kaj skribis hejmen:
"Karaj gepatroj kaj fratinoj! Kiam mi alvenis en Trieston, la onklo jam estis for. Li devis forveturi du tagojn pli frue. Mi sekvas lin. En Tunizio mi atingos lin. Mi fartas bonege.
Kisas vin via Antonio."
La maro entuziasmigis Antonion. Apenaŭ li estis deponinta siajn pakaĵojn en malgranda kajuto en subferdeko, en kiu kunloĝis ankoraŭ kvin vojaĝantoj, li iris sur ferdekon kaj ĝuis la belegan maraspekton. La maro estis trankvila. Malforta venteto delikate movetis ĝian surfacon, kies horizonto perdiĝis en senfina malproksimo. Nur nun li ekkonsciis, kion signifas la vortoj "senfina maro". Li rememoris pri la rivero Moravio. Ankaŭ ĝi de tempo al tempo disrompis la digojn kaj subakvigis vastajn herbejojn apud UherskГ© HradiŝЎtĝ›. Tiam Antonio persistis eĉ kelkajn horojn stari sur la ponto kaj observi la malklaran akvon, kiu kun granda bruego ruliĝis kaj sovaĝe puŝegis pontkolonojn. Li povis longe tiel stari plena de admiro kaj entuziasmo, kun larĝe malfermitaj okuloj, kaj unusola ideo turniĝis en lia kapo: "Tiel sendube aspektas maro!"
Sed kia diferenco estas inter tiu rivero kaj tio, kion li vidas ĉi tie! Tie estis la akvo malpura, abomena — kontraŭe la maro estis pura, helblua, kaj kio estis ĉefa, nenie estis videblaj vilaĝoj kaj urboj, nenie estis arboj kaj krom kelkaj izolitaj birdoj, kiuj ĉirkaŭflugante sekvis la ŝipon, sur tiu tuta grandega marsurfaco estis absolute neniu postsigno de la vivo.
La suno majeste naĝis tra la sennuba firmamento kaj ĝiaj radioj, baniĝantaj en ondoj, ŝanĝis la maron en disfanditan oron!
Post vespermanĝo li revenis sur la ferdekon. La nokto estis varma kaj trankvila. Sur la ferdeko muzikis marista kapelo. Al Antonio tre plaĉis la kostumoj de la muzikistoj. Ili estis vestitaj en tolaj ŝuoj, blankaj pantalonoj, bluaj surtutoj kaj ĉapoj kun ora brodaĵo. Ili muzikis fremdajn kantojn. Antonio ne komprenis ilin, sed malgraŭ tio ili tre plaĉis al li. Sed kia estis lia surprizo, kiam la muzikistoj verve komencis ĉeĥan kanton "Kial nune ni ne ĝoju?" Li preskaŭ forgesis, ke li troviĝas en fremdlando. Tiuj kelkaj karaj tonoj efikis, ke li subite sentis sin sur la ŝipo kiel hejme. Estis jam preskaŭ duonnokto, kiam la pasaĝeroj komencis forlasi la ferdekon.
En tiu nokto li dormis maltrankvile. Lia kajuto estis en proksimo de maŭinejo kaj bruego de maŭinoj penetris en la kajuton, ĉar ties muroj estis tre maldikaj. Krom tio la ŝipo iomete ŝanceliĝis.
La duan tagon posttagmeze li estis denove sur la ferdeko. Apogita je balustrado li observis la ludon de ondoj kaj profundan sulkon, kiun postlasis la rapidanta ŝipo. Malproksime de li staris knabineto, sendube dekdujara. Ceteraj vojaĝantoj kaj maristoj estis en tiu momento sur kontraŭa parto de la vasta ferdeko.
Ankaŭ la knabineto rigardis la maron. Sed la balustrado malhelpis ŝin en ĉirkaŭrigardado kaj tial ŝi stariĝis sur la piedpintojn. Ĉar eĉ tio ne sufiĉis, ŝi surgrimpis la balustradon kaj elkliniĝis. Subite ŝi perdis ekvilibron — kaj pli frue ol Antonio povis alsalti kaj antaŭiri la katastrofon, ŝi falegis en danĝerajn ondojn.
La tutan okazintaĵon rimarkis nur Antonio. Li ne perdis sian spiritĉeeston. Pli rapide ol vi povus diri unu — du, li jam estis sen surtuto kaj pretiĝis ĵeti sin en la maron. Li povis bonege naĝi, kiel ĉiuj knaboj el lia vilaĝo. Lastmomente, kiam li jam staris sur la balustrado, li turnis sin al la maristoj kaj laŭtege li ekkriis: "Helpu!" Post tio li kuraĝe saltis de sur la alta ferdeko.
Li malleviĝis profunden sub la surfacon. Kiam li reaperis, li ĉirkaŭrigardis. La knabineto estis en distanco de kelkaj metroj de li. Ŝi malespere svingis per la manoj kaj tenis sin sur la surfaco nur kun la plej granda peno. La fortoj jam forlasis ŝin. Antonio direktis sin al ŝi. Li ekprenos ŝin kaj naĝos kun ŝi al la ŝipo, se kompreneble ili ekaŭdis lian ekkrion.
Sed laŭŝajne lia peno estos sensukcesa. Kiam li estis jam tute proksime de la malfortiĝinta knabineto, ŝi malaperis sub la surfacon. Antonio atendis momenton, kiam reaperos ŝiaj manoj, sed vane. Tial li profunde enspiris, ĵetis sin sub la surfacon kaj palpis per la manoj ĉiuflanken. Subite li ektuŝis ŝian manon. Li fortege ekprenis ĝin kaj naĝis supren. En la lasta momento! La spiro jam ne sufiĉis al li kaj kiam li estis tute proksime sub la surfaco, li ekglutis malbongustegan marakvon.
La knabineto jam senkonsciiĝis. Tio estis por Antonio feliĉo, ĉar alie ili ambaŭ versimile dronus. Li ĉirkaŭrigardis, kie estas la ŝipo. Ĵus oni demetis la savboaton kaj kvar maristoj rapide remis al la loko de la akcidento.
"Nur ke ili estu jam ĉi tie!" ekpensis Antonio. "Mi jam ne eltenos longe."
Kaj vere — liaj manoj jam treege laciĝis. Se la boato alveturus kelkajn sekundojn pli poste, ĉio estus finita.
Oni tiris ilin feliĉe en la savboaton, kiu rapidis al la ŝipo. Tie jam ĉiuj estis alarmitaj. Ĉiuj vojaĝantoj estis sur la ferdeko, premiĝante ĉirkaŭ la balustrado. Sur iliaj vizaĝoj oni povis rimarki grandan eksciton. Precipe plendis iu sinjoro en sportvesto.