157979.fb2
Sinjoro Meyer fine atingis la ekspedicion de la onklo kaj nun ili kune tendaras! Kaj jam ili ekvidis lin kaj rapidas renkonte al li! Ĉu ili alveturos ĝustatempe? Antonion forlasas la fortoj, kaj liaj malamikoj estas jam tute proksime. Ili jam ekkomencis pafi!
Ho, la onklo kaj sinjoro Meyer kun siaj viroj venos tro malfrue! Ankoraŭ du — tri minutojn — kaj li estus savita!
Antaŭ li aperis granda abismo. Tiom larĝa, ke li ne povus transsalti ĝin. Tiom profunda, ke li trovus sur ĝia fundo la morton.
Kio restis? Aŭ morti en la manoj de la Araboj, aŭ ĵeti sin en la abismon kaj tie perei…
Li ne povis longe pripensi.
Antonio instigis la kamelon, kiu per granda arko suprensaltis kaj poste rapide malleviĝis al la fundo…
La abismo malice grimacis…
Sed ĝisfunde li tamen ne falis.
El la kontraŭa rokmuro de la profunda abismo elstaris granda rokaĵo. Antonio ekkaptiĝis sur ĝi, sed per la forta ekpuŝego li senkonsciiĝis…
Kiam li malfermis la okulojn, kliniĝis super li du viroj: sinjoro Meyer kaj la onklo.
"Dank' al Dio!" ili ekflustris samtempe. "Savita!"
Antonio iom post iom rememoris pri ĉio.
"Kaj kie estas la persekutantoj?" li demandis per malforta voĉo.
"Kiam ili ekvidis, ke vi falas en la abismon, ili forkuris," respondis sinjoro Meyer.
Kaj nur nun Antonio vere ekĝojis pro tio, ke li revidis sian onklon. Li rapide refortiĝis. Tiam ĝisnokte ili rakontis al si reciproke pri siaj travivaĵoj. La onklo estis fiera je Antonio, ĉar tio, kion rakontis pri li sinjoro Meyer, esperigis, ke li fariĝos perfekta viro.
Antonio restis ĉe la ekspedicio de la onklo. Antaŭ la adiaŭo kun sinjoro Meyer li devis promesi al li, ke li dum la revojaĝo vizitos lian familion en Tunizio.
Dum plua vojaĝo li eksciis, kiamaniere oni vojaĝas en karavano. Ofte, kiam la dezerto estis varmega kiel brulvarmigita forno kaj en terura varmego la kameloj iris antaŭen nur tre malrapide, paŭon post paŭo — li eksopiris denove vojaĝi en komfortaj aŭtomobiloj. Sed baldaŭ li tamen alkutimiĝis al tio, precipe kiam la onklo promesis al li, ke — kiam li estos fininta sian lernadon — ili entreprenados longajn komercvojaĝojn en diversajn regionojn.
La restvojaĝo pasis sen eksterordinaraj okazintaĵoj.
Tuj post reveno la onklo anoncis Antonion kiel la lernanton.
Ĉi tiu fariĝis lerta, entreprenema komercisto. Li faris ofte diversajn komercvojaĝojn, komence kune kun la onklo, pli poste tute memstare.
Liaj sopiroj plenumiĝis. Li ja ne fariĝis vojaĝanto, sed ankaŭ kiel komercisto li ekvidis multajn novajn landojn, li ekkonis diversajn popolojn kaj ankaŭ aventurojn li travivis.
Sed neniam plu li travivis tiom da aventuraj okazintaĵoj, kiom dum sia unua vojaĝo, kiam li serĉis sian onklon…