157995.fb2
Atibnginte la “ĉevalbenzinejon, ili elseliĝis saltante. Ili serĉadis ĉie, sed sur la roka grundo nenio montris la direkton de la fuĝo.
— Gorilo nun atendas en Kindlow — diris Gunner.
— Verŝajne ankaŭ ni iros tien, se ni ne trovos spurojn ĉi tie.
Ĉirkaŭ ili sur kelkaj arboj jam pendis la cirkuleroj, sur iuj ankaŭ la mesaĝo de la Lordo. Bob faris rapidan laboron.
— Ili povis fuĝi nur al Kindlow — diris la ĝibulo — , ĉar alidirekten ne estas vojo, escepte Connicted-on, kien la fripono certe ne kuraĝis reveni.
— Ĉu l fervojo? — montris Grunner al la malproksima taluso.
— Ba! Oni traserĉas ĉiun vagonon, veturantan Orienten, ne lasante forfuĝi la murdiston. Li morigis la junan fratinon kaj la amikojn de la gubernatoro…
— Austin faris tion — murmuris Gunner.
— Sed oni ne scias tion.
Ili staris senkonsile dum kelkaj sekundoj. Estintus vere stulta provado sidi en trajnon, ekveturonta Orienten, aŭ reveni al Connicted, reserĉate kun tia krimo.
— Li povis ekvoji nur al Kindlow, se li volas atingi Orienten tra la Blua Montaro.
— Jes… Sed mi opinias, ke tiu ulo estas pli saĝa, ol vi… Egale, restas nenio alia por ni, ol iri en Kindlow-on.
— Rigardu tien! — diris la ĝibulo, kaj li montris ion kun etendita brako.
Ili rigardis tien… Trans la montetdeklivo iu mansvingis al ili de sur telegrafstango.
— Ĉu li estus Austin?
La rigidaj okuloj de la Lordo direktiĝis kelkajn sekundojn senmove al la paliso. Poste li diris:
— Bob volas ion. Ni iru…
Kiam ili atingis tien, la grandkapa junulo jam rapidis antaŭ ilin, kun sia pigra, pezmova irmariero, kondukante ĉevalon.
— Kio kazis, Bob? — demandis Gunner.
— Iu tranĉis la draton… Iu tranĉis ĝin… Spuroj videbliĝas… Sur la humida grundo… Tien…
Li montris al la taluso.
— Ĉu ili amen provis fuĝi per trajno? — miris la ĝibulo.
— Sed kiel ili tranĉis la draton — cerbumis la Lordo. — Oni ja povas telegrafi ankaŭ el Kindlow, se la cilkuleron Orienten… Hm… Kio do ĝi estas…
Li sekvis la piedsignojn kaj atingis la alian stangon.
— Interese… Li detranĉis la draton, sed tial, ĉar li bezonis ĝin por io… Li pinĉis ankaŭ ties alian finon, kaj…li kunportis ĝin… Kial?
Gunner frapis sur sian frunton:
— Kornulo la Sovaĝa… Tie loĝas ekstravaganca vagabondo, kiu ŝtelas ĉiuspecajn dratoj. Aŭ li estis…
— Aŭ ili kaŝiĝis ĉe li, kunportante donacon… Ni iru al Kornulo la Sovaĝa!
Nun jam ili galopis tiel, kiel sangohundoj, kiam la vento blovas al ili la odoron de la pelita ĉasaĵo. Post nelonge ili staris ĉe la oblikviĝinta ŝarĝvagono.
La Lordo kuris avane, en la mano kun revolvero. La aliaj sekvis lin.
— La birdetoj forflugis — diris la ĝibulo. — Ili veni ĉi tien de la forĝisto, tio certas…
— Ĉu de tie ĉi…?
Kelkaj spuroj kondukis al la taluso sur la malseka grundo. La Lordo sekvis la premsignojn de la botoj.
Li observadis longe, glitante surgenue inter la ŝtonoj. Li ektuŝis ion per sia mano.
— Oleo — li kriis malsupren. — Oni oleis ion ĉi tie.
— Drezino! Ili veturis al Kindlow per drezino… Je mia Dio ĝi ne estas malbona ideo.
La lordo fiksrigardis la relojn kaj eklevis sian ŝultron.
— Sed la ole-spuroj kundukas al Connicted.
Neniu komprenis tion. Ariĝinte sur la remparo, ili rigardis la relojn, sekvante la ole-makulojn videblajn tie kaj ĉi tie, ĉar irinte plu, aperis nove-denove po unu guto da oleo, estis sendube, ke ili fuĝis al Connicted per la drezino.
— Bob! Rajdu al Kindlow — diris la Lordo. — Informu Gorilon, ke ni estas en Connicted, ni atendas lin ĉe la Cervonutrigejo, aŭ li ricevos mesaĝon.
La knabo forgalopis. La Lordo rajdis plu kun siaj homoj laŭ la fervojo, kaj post duonhoro ili trovis en la kota, malmola grundo tiun pligdofeltitan parton, kie la fuĝintoj kuris de sur la taluso, senpera antaŭ Connicted.
— La ulo kazŭzas multe da laboro al ni, tio certas. — Viŝis Gunner sian frunton. — Estas freneza ideo reveni al Connicted.
— Sed saĝa! Tie li povas esti certa, ke neniu serĉas ilin tie.
— Sed li eraris — diris la Lordo, obtuze, kvazaŭ terbulo estus falinta sur ĉerkon…