157995.fb2 Bill Teksaso, la temerarulo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 42

Bill Teksaso, la temerarulo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 42

42

La infano kuŝis senmove.

— Interese — diris Kornulo la Sovaĝa. — La vundo estas inflama, tamen li ne havas febron.

Bob ekĝemetis, malfermis siajn okulojn kaj ĉirkaŭrigardis mirante.

Vi… Vi…

— Silentu, knabo — diris Billl… — kuŝu nur trankvile. — Li ŝanĝis la bandaĝon kaj metis kompreson sur lin.

— Diablo vidis tiaĵon — murmuris Buldogo — tiel granda bubo, kun pistolo, sur ĉevalo, sola, sur la prerio…

Bob rigardis mirante la homon, okupiĝanta pri lia vundo.

— Tiu estis fiulo, kiu levis armilon kontraŭ infano, krome li pafis dufoje… He! La kuglo ŝiris karnon ankaŭ ĉi tie… — kriis Bill kaj prenis la brakon de la infanolll Poste li ekmiris.

— Kio okazis? — demandis Buldogo.

— Kiel vi idiris, Kornulo? — turniĝis Bill al sia alta amiko. — Ke lia vundo inflamas, kaj li ne havas febron?…

— Vere… Diablo vidis tiaĵon.

— Lia brako estas malvarma, kiel la glacio. Kvazaŭ… li ne havus sangopremon, kiel ĉe mortinto… — terura ideo trafulmis lian kapon, nek li meme sciis, kiel, kaj li ekkriis: — Hej, kanbo! Ĉu vi ne estas la filo de la Lordo? He!

— Ne, ne! — kriis la infano timiĝinte.

— Vi mensogas. Nun mi vidss, ke ankaŭ viaj okuloj estas tiaj. Via patro rakontis, ke liaspeculoj havas sangon, similan al tiu de fiŝoj….

— Malvere… lasu min…

— Kiu do estas via patro, ĉu?

— Li mortis… kaj…

Lia kapo refalis malfortiĝinte.

— Nun lasu lin trankvila — diris Buldog. — Ankaŭ malgranda vundo povas estis danĝera, se ĝi malfermiĝas denove…

Bill metis sian manon sur la frunton de la infano — kiel la glacio. Kaj ĉirkaŭ lia buŝo estas dura, moka trajto.

— Li estas la filo de la Lordo — li diris mallaŭte al la du aliaj homoj. — Kaj mi devas eksciis… Jes mi devas ekscii… Ho!.. Li sidis ĝis mateno fiksrigardante antaŭ sin mem… Kornulo kaj Buldogo dormis. La vundito ronkis.

Matene li faris freŝan bandaĝon, la vundu fermiĝis bele. Bob nur rigardis lin, sed li diris nenion. Nek Bill ekparolis. Li donis varmegan kafon al la infano. Eltrinkinte ĝin, li sidis apud lin kaj rigardis.

— Diru, Bob… ĉu vi amas vian patrinon…?

Li rigardis sian fleganton kun revemaj, tien-reen moviĝantaj, malkonfidaj okuloj.

— Jes… — li respondis poste mallaŭte.

— Hm… Nun vi devas esti sincera… Vi estas la filo de la Lordo. Silentu!.. la Lordo edziĝis al virino, al tiu, kiun li persekuras. Ĉu vi komprenas tion, kion mi diras?

— Jes…

— Sed via patrino… morto pro tio… Ankaŭ tio eblas, ke la Lordo mortigos ŝin..

— Ne!

Li provis eldevigi ion el la infano kun malesperiĝinta blufo.- Vi ests infano, sed eble vi komprenas, ke unu homo havas nur unu koron. Li ne povas ami du virinojn. Kaj la vera, tiu ĉiam estas la edzino.

— Ĉu vere? Sed kiu? Ĉu la unua aŭ la dua?… Nu? — Li respondis triumfe.

— Kiel vi diris?

— Mia patrino estas lia edzino jam delonge…

La okuloj de Bill ekvibris…

— Parolu…

La infano timiĝis.

— Kion… vi volas?…

— Parolu, se estas kara la vivo de via patrino por vi, temas pri ŝi!.. — Kiu estas via patrino…

— La filino de mia avo… Mia avo estis Jeff Bart… Kaj la Lordo edziĝis al mia patrino jam delonge, ŝi do estas la vera… Mi diris tion!

Li ne plu aŭskultis lin. Li elkuregis.

— Hej, Kornulo… Buldogo!

La du vagabondoj ĵus kuiris ion sur la roka plataĵo.

— Nu, kio okazis?…

— Mi forrajdos… Gardu la infanon, kiam li resaniĝos, portu lin en Pomac-on!

— Sed… kial?

— La knabo valoras dekmil dolarojn!.. Adiaŭ…

Li saltis sur la ĉevalon kaj forgalopis tiel, ke la du homoj postrigardis la furioze malproksimiĝantan temerarulon, konsterniĝintaj pro la miro.