157995.fb2
Multe da gastoj estis en la drinkejo de Pomac, inter ili la ĉevalbredisto, la ŝerifo kaj hazarde ankaŭ Gorilo, kontraŭ kiu oni same ne havis pruvaĵon.
Iu malfemis la pordon piedbate. Polvokovrita homo ensaltis, kaj videbliĝis, ke ekstere staras ĉevalo anhelante, vaportante, fluegis la ŝvito sur ĝia korpo. De kie el la infero li povis rajdi ĉi tien, tiel rapide?
— He! — li krias raŭkvoĉe. — Ĉu vi memoras min, Bulkin?
La ĉevalbredisto ekstaris blanka, kiel la muro.
— Bill… Teksaso…!
Ĉiu salte leviĝas. La ŝerifo elprenus sian revolveron, sed du pistoloj direktiĝas al ili en la mano de la nova gasto.
— Neniu moviĝu! Gorilo! Vi jam konas mian revolveron…
La malrapide, leviĝanta mano de la grandega rabisto rigidiĝis.
— Homoj! Mi volas paroli kun vi unu minuton. Poste mi transdonos miajn du pistolojn al la ŝerifo. Ĉu tio estas en ordo?
— Se vi volas paroli unu minuton, vi povas fari tion… Sed mi ne proponas fari novan cirkon — diris la ŝerifo.
— Bone. Atentu do! Mi gajnis ĉi tie malgrandan pistolon de Austin, ludante ĵetkubojn. La pistolon forrabis de la juna fratino de la gubernatoro tiu, kiu mortigis la kvar membran societon, veturantan per aŭtomobilo… Tial oni eksterleĝigis min. Mi havas kvin sav-atestantojn, kaj neniu anonciĝis. Parolu, Bulkin!
Estis silento.
— Ĉu Bulkin estas iu atestanto? — demandis la ŝerifo.
— Jes. Li estis ĉi tie, kiam mi gajnis la pistolon.
Denove fariĝis silento. Fine la ĉevalbredisto elpaŝis.
— Nu egalas. Mia konscianco ne plu povas toleri ĝin… Nun ni aranĝu tion. Ĝis nun mi jam petis Bulkin-on kaj la aliajn… Bill Teksaso estas senkulpa, Austin estas la murdinto, li proponis la pistolojn por aĉeti, kaj Bill gajnis tion de li.
Nun oni ekmurmuris, kaj la voĉo de Bill stridis en la aero.
— Atentu, Gorilo! Mi ne fortiros mian rigardon de sur vi…
— Bulkin… — diris la ŝerifo.
— Estas vere — respondis la drinkejmastro. — Mi ne kuraĝis paroli… Kaj ankaŭ la aliaj… timis la venĝon de la rabistoj. Ili estus mortpafintaj nin ĉiujn…
— La unu minuto pasis, ŝerifo. Ĉu vi volas, ke mi transdonu miajn revolverojn?
— Ne. Estis fiaĵo, ke Bulkin kaj la aliaj lasis vin en peklo… Sed nun forportu vin, Bill Teksaso. La forrabo de la virino estas nepardonebla..
— Mi iros. Sed mi petas ankoraŭ ion, Gorilo. Portus mesaĝon al la Ŝtono Infera. Diru aal la Lordo, ke nun mi rajdos al la delto de la rivero Cocos, kaj mi atendas lin ĝis noktomezo. Laŭeble li venu en la mallumo, antaŭ ol la luno lumus, ĉar mi ne volas havi avantaĝon. Diru al li, se li ne venos, tiam mi rakontos ĉie, kiu estas Bob la Putoro kaj kiu estas la filino de Jeff Bart. Li komprenos tion. Diru al li, ke Bob estas ĉe mi, li konfesos, kaj tiam oni elpelos la Lord-on per sangohundoj el inter la montoj. Sed diru al li, ke li venu, ĉar se mi iros al li, tiam sekvos min ĉiu movipova, honesta homo el la ĉirkaŭaĵo…
Gorilo staris heziteme, poste li ĉirkaŭrigardis. La homoj denove inklinis konsideri Bill Beksason simpatia.
— Mi transdonos la mesaĝon — li respondis, poste trairinte la drinkejon, li enseliĝis ekstere kaj forgalopis.