158133.fb2
Kiel venis sinjoro A. Winter ĉi tien, kiun unu horon antaŭ la ekveturo Singorski, kvankam en la operaciejo de la vaporŝipo, sed sen la uzo de la dormigilo estanta ĉemane, tiel draste draŝis kaj piedbate forigis lin de sur la ŝipo?
Simple kaj rapide li revenis denove, ĉar li sciis, ke Sigorski estas sur la ŝipo, li iris trankivle en la hejmon de la milionulo.
– Redonu mian monon! – li ploregis energie al la sekretario, kiu jam nur sola estis en la loĝejo.
– Kial?
– Mi ne plu parolos kun vi! Vi estas trompisto! Se vi ne redonos mian monon, mi denuncos vin!
Thorn sentis tiel, ke li perdos sian laboron, se la koruptado evidentiĝos. Diablo forportu lin! Sed li havis nur kelkajn ŝilingojn ĉi si.
– Atendu min ĉi tie! Mi portos vian monon.
A. Winter sidis malgaje kaj maĉis siajn ungojn, kiam alvenis sinjoro de ie en frotira banmantelo. Ankaŭ li estis korpulenta, krome tre malgaja. Aŭ serioza rezoluto miksiĝis en lian malgajon.
– Estu kore salutata.
– Bonan tagon. Mia nomo estas A. Winter.
– Nu!.. Ĉu vi estas tiu?! – demandis la moroza baniĝinto atekeme. Diru, kion vi scias efektive pri Sambi-Sumbi!? Kaj pri la tribo Tulango?!! Ĉu!?
“Hura!” – kriis A. Winter anime timiĝinte. – “Sekvos batoj!”
– Kredu min… mi nenion scias pri tiuj aferoj – li balbutaĉis kaj aldonis tuj timeme: – Sed se vi deziras, mi lernos kion ajn pri tiuj!
– Jes? – li demandis krude kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li ŝatus, se peza, metala objekto estu ĉemane. – Ĝenerale, sinjoro, diru: kion kunportas surmara Hanibalo?
“Ni estas ĉe la temo!” – ŝrikis A. Winter interne. – “De Hanibalo hareto da Rubikon disigas lin de la unua vangofrapo!”
– Mi informiĝis tiel – li spiregis retropaŝante, raŭke, – ke sur marvojaĝon… nu… sup-kondimenton… aŭ… sekan paston!.. Kaj… jen! Ŝustreĉilon oni kunportos!.. – Subite li malesperiĝis kaj diris: – Ne demandu min plu. Ni komencu: batu min, ĉar vespere mi havas farendaĵon.
La moroza strand-baniĝanto rigardis lin. De la kapo ĝis la piedoj, malestime, sed ankaŭ kaŝita envio latentis en liaj okuloj.
– Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke nun mi batos vin duonmorta?
– Eĉ momenton mi ne dubis pri tio.
Kaj li metis sian poŝhorloĝon sur la tablon. Ĝi jam haltis dum la unua batado.
– Vidu do – diris Gustavo Bahr afable. – Vi estas en la faŭko de la morto. Se vi volas, ke la morto graku anstataŭ gluto, tiel do baniĝu!
– Kiel?
La enigma homo, kiel la animo de masaĝisto, reveninta el la transa mondo, diris minacege:
– Baniĝu, se via vivo estas kara por vi!
– Bone… – li balbutaĉis timiĝinte, kaj kvazaŭ li estus preparinta sin paŝi antaŭ la toporon de la ekzekutisto, konsciante pri sia martiriĝo, li malbutonumis sian veŝton.
– Mi venigos vin ien, ke vi prezentu refuton! Sed al tio estas necese, ke vi ordigu vin! Baniĝu! – Ripetis la masaĝisto fantomeske, kaj liaj okuloj brilis avide.
La infaneska A. Winter post kvin minutoj sidis en la bankuvo kaj ridetante plaŭdis en la akvo. Ŝajnis, ke ĉio ŝanĝiĝis bona.
Sed baldaŭ evidentiĝis, ke iu ŝtelis liajn vestojn kaj ŝlosis la pordon de la banĉambro.
Ĝi malfermiĝis denove post pli ol kvaronhoro, kaj la doktoro elrigardis malkuraĝe. La ceterajn ni scias. Jimmy la Ĝisorela pakis A. Winter-on en la malpli grandan ŝrankon, li reportis lin sur la ŝipon, kaj nun oni batis lin gaje pro Chaplin, Hanibalo, pro la sekaj pastoj kaj pro liaj ceteraj, gravaj kulpoj.
Sed A. Winter jam ne klopodis pene informi ilin, li apenaŭ protestis, eĉ certagrade li kondiseris la batadon konstantiĝinta, nova vivcirkonstanco, do inter du vangofrapoj kaj unu pedbato ekideis al li, ke li lasis siajn okulvitrojn ie.
Theo nun fine sentis tiel, ke li definitive aranĝos la aferon de tiu trudiĝema ulaĉo, kaj Jimmy la Ĝisorela ŝajnas, ke solidare al sia dunganto, ankaŭ li survangis la kompatindan kuraciston, naskiĝintan sub malfavora konstelacio.
Ili tre draste batis d-ron A. Winter.
Konkuludo: Kiu estas senkulpa en ĉio, kaj li tamen ploras pro ĉio, tiun, ŝajnas tiel, ke pli malpli poste oni batas lin rekalkulante por ĉio, interŝanĝante la vicordon de kaŭzo kaj kaŭzitaĵo.
Kaj li staris tie nude. Pro tio ili batis lin aparte.
– Ĉu vi scias, kial ni batas vin? – spiregis Theo.
– Jes, mi scias. Pro Hanibalo.
– Kaj pro Kolumbo?! Kaj pro Hanibalo?!
Li kapbalancis amare.
– Vi ne devas puniĝis pro ĉiuj famuloj de la mondo. Kaj poste sekvos la ŝustreĉilo, krome la sekaj pastoj.
– Nun ni zorgos pri tio, ke vi ne flaraĉu! Vi estos fermita en la bilĝon.
Ili portis la dokumentŝrankon kun A. Winter en la bilĝon, kiam ili sukcesis dum longe tempo pene premadi lin genue, pugne en sian lokon, kvankam Jimmy la Ĝisorela jam pensis pri tio, ke li iris supren kaj pruntepetos la ŝu-kornon de Maxbell. Fine iel-tiel la kuracisto kunfaldite kaŭris en la ŝranko, kiel melankolia dosiero, kaj tiam ili fermis ĝian pordon.
– La tuto finiĝis – spiregis Jimmy la Ĝisorela. – Tiu freneza profesoro vojeraris sian ŝrankon du meridianojn. Kaj mi estas ties kaŭzinto. Mi tre bedaŭras ĝin.
– Mi ne rezignas la esperon – ekparolis Theo ĝemante. – Eble li donos vivsignon de hejme.
Kaj ŝajnas, ke la milionulo trafis tion.
Hidroplano alvenis super la ŝipon Stanley Up To Date, kaj ne malproksime de la ŝipo ĝi malsupreniĝis tute ĝis super la akvosurfacon, kaj elĵetinte malgrangan buon, ĝi forflugis…
Letero!.. Oni jam alportas tion! Ĝi estas adresita al sinjoro Theo!
Li kaptas ĝin avide. Jimmy la Ĝisorela apenaŭ povas regi sin.
– Ni tamen gajnis la ludpartion – li flustris.
Ses li eraris, ĉar jen tio estis skribita en la letero:
“Kara sinjoro Theo!
Bedaŭrinde okazis grava problemo, kaj mi klopodas korekti ĝin. Vi lasis hejme viajn ambaŭ piĵamojn! Vi jam ne portis la flavan, sed vi bezonos la blue punktitan. Mi ne sendis ĝin per la aeroplano, ĉar ĝi ne estas gladita. Tagmeze vizitis min ĉarlatano, ke mi donu monon al li, ĉar li deziras flugi, ĉar li planis komunan trompon kun Vi. Kompreneble mi tuj elĵetis lin. La vidvino de Gustavo Bahr (?) vizitis min, ke mi ĉiĉeronu ŝie en San-Francisko. Mi montris al ŝi la novan fiŝ-vendohalon. Ŝi ne tro entuziasmis pro tio. La virino ekveturos hodiaŭ vespere per la ŝipo SAKRAMENTO. Ŝi asertas, ke ŝia spirito estas kun Vi. Mi diris, ke ŝi vidas fantomojn, kion ŝi ne neis, sed ŝi meciis la nervostaton, nomata spiritismo por sia mempravigo. Plurfoje ŝi buŝharmonikis, kaj tio tre incitis min. Cetere ŝi asertas, ke ŝi estas la gardospirito de la ekspedicio. Sed mi esperas, ke tiu danĝero ne minacas serioze. Sed se la spirito de la virino vere aperus sur la ŝipo, kaj sinjoro Theo renkontiĝus kun ŝi, diru al ŝi, ke ŝi lasis sian sunobrelon ĉi tie, kaj mi gardis ĝin. Novaĵo ne estas. Deziras multe da feliĉo:
HARRY C. THORN
P S: Via fianĉino resendis la oran ringon, ŝi nuligis la gefianĉiĝon, kaj laŭdire ŝi mortpafos Vin. Vi lasis hejme ankaŭ vian banmantelon.”
Jimmy la Ĝiorela ekparolis la unua.
– Diru, sinjoro Theo – li demandis mediteme, – de kie vi kolektis la plej grandajn bestojn de la universo?
– Trafe-maltrafe mi dungis ilin, kiel ankaŭ vin.
Antaŭtempesta vento de sinistraj okazaĵoj blovetis kun la intensiĝanta vespera aerblovo, kaj Theo cigaris moroze ĉe la balustrado. Li ne transvivos la honton.
– Malsuprenven al la kaptito – flustris apud li Jimmy la Ĝisorela, la kaŭzinto de la multe da problemo, en sia eleganta vestaĵo. Nun jam estus bone repacigi la ĵurnalistaĉon, se eblas!
– Mi sendos telegramon al Thorn – diris sinjoro Theo. – Nur li povas hepli aŭ la miraklo. Se li helpos, tio jam en si mem estas miraklo.
– Kaj dume venos la fantom-virino.
– Ni ne atendos ŝin…
– Hm… Kaj se venos ŝia spirito? Kun la buŝharmoniko?
Theo rigardis sur lin. Kun malgaja, malestima kapbalancado. Sed li diris nenion. “Idioto.” Ĝi estis videbla en liaj okuloj.
Dume ili alvenis al la bilĝo por rigardi A. Winter-on, kaj ili malfermis la dokumentŝrankon. Ili staris iom konsternitaj.
Sinjoro A. Winter simple malaperis el la ŝranko, de ekstere ŝlosita!
Theo gapis buŝmalferme al sia faktoto.
– Ĝi… vere estas interesega!..
Li neniel povis supreniri sur la helica ŝtuparo. Plenkreskulo ne povas enlokiĝi en barelojn aŭ en lignokestojn. Ili ekzakte traserĉis la deponejon.
– Li malaperis senspure!
– Sinjoro Theo – diris Jimmy la Ĝisorela, – mi estas malnova maristo sur la akvo. Akceptu mian konsilon. Tiun vorton speciale, ke fantomo, neniam eldiru sur la ŝipo. Mi ne estas superstiĉa, kaj mi ne kredas absurdaĵojn, ĉar kiu ĉiun lundo kraĉas trifoje orienten sur brunan gruzelpecon, tiun ne trafos envulto. Vi do povas kredi, ke vi nun staras vid-al-vide ne al malinteligenta matros-tipo. Sed malgraŭ mia klereco mi garde avertas vin uzi tiun vorton, ĉar oni neniam povas scii, kio konsekvencos el ĝi, se tiuj malsaĝaj matrosoj, kredantaj la lulfabelojn, aŭdos ĝin.
– Fantomoj ne ekzistas, sinjoro Ĝisorela. Nur fantomeskaj friponoj.
– Kio ĝi estas?!
Fajna, spirbloveto da buŝharmonika voĉo eksonetis en la mallumo, kaj ĝi tuj mutiĝis.
Sinjoro Theo diris nenion. Li ĉirkaŭrigardis. Eĉ unusola animo ne povis esti tie krom ili.
– Ĉi tie… nun jam – diris Jimmy la Ĝisorela raŭke – ni ne staru…
Li supreniris rapide, kaj estis bone enspiri la freŝan aeron.