158133.fb2
Proksimiĝis Honolulu! Grandaj arklampoj kaj spaliro de karaj, ekzotikaj palmoj.
Ĝi estis vere bela. Kaj la rodkapitano, ordonanta sur la pilot-vaporŝipo sciis nenion, ke la unua oficiro koleras pri la enviita pozicio de Watson, staranta sur la kapitana ponto. Se li estus sciinta tion, tiam eble ni ne kriegus pro la falinta ŝnurego tiel grobe, ke Jimmy la Ĝisorela havas okazon denombri la genealogian arbon de la rodkapitano, konjektante precipe vicon de gnomaj, degeneriĝintaj homojn laŭ ascenda branĉo, interalie kentaursimilan, duone bestan, sed duone nek homan estaĵon, Jimmy la Ĝisorela priskribis eĉ praulojn, tute apatenantajn al la remaĉula tipo de varmsangaj mamuloj, kiel la fondintojn de la genealogia arbo de la rodkapitano, fin-branĉe li mencias unusolan ĉefan praulon, drinkeman, cerbmalsanan, rinocerforman bufon, al kio (laŭ Jimmy la Ĝisorela) la rodkapitano eĉ nun pleje similas.
Unue ili ankris tre malproksime de la haveno, dum okazis la kontrol-molestado de la multspeca, nemalhavebla instanco. Jam estis videbla la inkokolora, grandega makulo de la homamaso, atendanta sur la bordo, malantaŭ la polvovualoj de la vesperiĝo, krepuskanta kun kuprokoloraj nuancoj, kaj filtrita buo sonis de tie, forviŝiĝinte. Indiĝenaj boatoj, sampanoj savarmis ĉirkaŭ Stanley Up To Date, kaj de sur tiuj, kiel invado de rezolutaj, sturmantaj piratoj, viglaj indiĝenoj kun brilanta korpo inundas la ŝipon, oreltranĉe babilaĉante. Malajaj junuloj kun fruktokorboj, balanciĝantaj sur ilia kapo, kun malajaj popolartaj varoj, importitaj el Lejpcigo, atingas tiun punkton de la ferdeko, kie staras sinjoro Arturo Maxbell en ĵaketo kaj cilindra ĉapelo, kiel la dio de la geografia esplorado, juĝanta en civila vestaĵo, en lia mano estis longa paperfolio, el kiu li murmuras preĝon, kies titolo estas salutparolo. Lia ĵaketo donas ian ĝirafsimilan karakteron al lia eksteraĵo, nur kun tiom da diferenco, ke oni neniam vidis tiun beston porti cilindran ĉapelon, kaj certe ĝi kutimas lerni nek salutparolon.
La panikemaj indiĝenoj ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, kion li rigardas atenteme super la krado de siaj okulvitroj, kaj li diras indigne al la proksime staranta anatomo pri la tien promenanta, malhelbruna, sed kelkloke laktokaf-kolora, stranga homo:
– Vi geologoj ne scias, kiel malbone estas tio, kiam aperas tia indiĝeno, kiu laŭ mia ĉefverko estas la membro de la tribo “Kaŭkazid-Tamol”, kaj tiel la junulo efektive jam formortis kelkajn cent jarojn, kion sendubigas ankaŭ la laktokaf-kolore, striita haŭto.
– Tiu koloro vere estas konata – rimarkis doktoro Rüger. – Ĝi memorigas pri alikoloriĝo de lezoj, resaniĝantaj pli ol ok tagojn. Precipe pro la blankaj strioj.
Maxbell turninte sin al la brunhaŭtulo, li respondigis lin en tamol-a lingvo, kial ili ne formortis jam antaŭ pli ol multcent jaroj? La koncernulo respondis tion, ke la profesoro iru el sia vojo, ĉar li serĉos la hokstangon. Cetere li nomiĝas Wander, kaj la striojn kaŭzis la fluetanta ŝvito sur lia korpo, ĉar ĝi solvas la laktokaf-koloron. Cetere li estas matroso.
Granda bruo okazas sur la promenferdeko.
La ekzekutisto protestas energie, ĉar oni foprenis lian fotoaparaton, kaj plorspasmo kaptis la oraĵiston pro la eksitaj eventoj. Sinjoro Theo promenis nervoze en sia kajuto.
Iom post iom vesperiĝas.
Kaj tiam okazis la vera, decida plago!
La milionulo eĉ post jaroj, kiam li atingis tiun parton de la rakonto, li faris kelkajn enspirojn da paŭzo, kaj kuntirinte siajn brovojn, li rigardis la cindron de sia cigaro, kun drameca silento, kaj iom solene li komencis rakonti la mistikan travivaĵon…
La ŝipo ankris en la iom sufoke varma, mistika, multrilate jam en la hinda nokto. La bordo estis forviŝiĝinte, vizie videbla malantaŭ haloaj lampoj kun sia ekzotika flaŭro.
La grumo ankoraŭ alportis teon antaŭ unu minuto kaj ĝustigis la murhorloĝon. Li memoris tion bone. Ĉio ŝajnis tiel trankvila en la nokto…
Tiam venis, kvazaŭ li estus reviviĝinta el superstiĉaj, orientajn historioj kaj el religiaj legendoj, aŭ naskiĝinta el la drako-desegnaĵoj de opiaj fumoj, li venis, kiel la fato, el la krepusko de hinda balado, timige, kaj moroze, kiel la sorto mem… Sinjoro Wangner!
Jes!
Sinjoro Wagner venis! Aŭ li alvenis, kiel la fato, persone, kaj li haltis sur la sojlo! Kaj ŝajnis, ke ĉiu devas morti tuj, kiu vidas lin, ĉar elkreskinte el liaj du tempioj, laŭ regula cirklo ĝis lia ventro li portis grandegan rondbarbon, kaj tiu hararo estis blua!
Blua!
Tiel blua, preksaŭ lumanta, fontomeske brilanta, en obtuza, lapis-lazura ardo de signallampoj, tiel timige viglakolora kaj tute blua, ke tiu vidvibris, kiu vidis lin!
Tiu aperaĵo estis pli ol mita! Ĉar sinjoro Wagner estis pli multe en siaj ĉiuj manifestiĝoj, ol la valorlimo de la homaj ecoj, esprimeblaj per epiteto. Eĉ lia anasa irmaniero estis pli ol kurbakrura, ĉar sinjoro Wagner estis ankaŭ ebria, sed lia ebrieco estis pli ol narkoto, ĉar sinjoro Wagner estis iomete ankaŭ profeto, en sia sennuba gajeco, streĉiĝanta supermezure, ĝisesktreme, preskaŭ en ĉiu momento preta ĉirkaŭbrakumi la tutan mondon, kie la festo daŭras ses monatojn, kaj la sesa tago estas por la laboro, sed oni tradormas ĝin. Kaj dume li estas tiel nekredeble konsternige, elefante malbela, krokodilsimile serena, kaj bonvoleme indiferenta, ke ke li same meritas envion kaj bedaŭron. Lia veruka, falta vizaĝo, liaj dikaj, larĝaj lipoj, la fieregaj, mankohavaj, brunaj dentoj estas tiaj, kiel malplena kukurbo, pretigita, kiel homkranio, kaj li portas ununuran, fieran kandelon, fiksitan apud sian cilindran ĉapelon.
Li havas trikotaĵon kun ruĝaj, blankaj, bluaj strioj, tatuitajn, brunajn brakojn, li forgesis forigi la pakĵportistan lignotabuleton de sur la ŝnuro, kiun li uzis, kiel rimenzonon, kaj liaj grandeaj ŝuoj antaŭsignis lian muzikemon, konfesitan poste, kun la kastanjetsimila klakado de la deiĝantaj plandumoj.
Sinjoro Theo momenton sentis tiel, ke li tuj falos surdorsen! Kaj okazis tiel. Sinjoro Wagner falis surdorsen kaj ekdormis. La milionulo kun la helpo de Jimmy la Ĝisorela, preskaŭ el la kvar anguloj de la kajuto kolektis tiun unusolan homon, tiel inerte, kun tiel disetenditaj brakoj li kuŝis sur la planko.
Ili surverŝis lin per akvo kaj apogis lin al la muro de la kajuto. Tiam li iomete skuis sin, oscedis kaj rimarkis kviete kun raŭka, stertora voĉo:
– Nur trankvile, mi petas… ankoraŭ okazis nenia problemo. Se mi parolas, bonvolu teni min
Iom post iom evidetniĝis, ke la vizitanto estas konata persono de la havenoj. Oni mencias lin, kiel la FABELBARBULO, LA LINIOŜIP-TRANĈILISTO. La predikata, unua parto de la nomo estas konata de tiu kosmetika katastrofo, kiam la barbo de sinjoro Wagner fariĝis blua. Ĉar antaŭ kelkaj tagoj li interkverelis kun la publike timita rabisto, nomata Silentema Drugiĉ. Oni nomis tiun homon ankaŭ Ok-etaĝa Drugiĉ, ĉar lia eskalo konsistis ĝuste el ok ŝtupoj, kiun li kunportis konstante. Neniu sciis, ke la Silentema (aŭ Ok-etaĝa) Drugiĉ kial kunportas konstante sian eskalon, kies ok ŝtupoj estas malmultaj por rompoŝteli. Drugiĉ nomis sian eskalon Melanie. Ĝi ĉiam estis kun li, kaj neniu sciis, kial?
La Linioŝip-Tranĉilisto havis ian diferencon kun Drugiĉ, kaj hazarde li menciis inter la diritaj insultoj eĉ tion, ke Drugiĉ estas multe pli idiota, ol lia ekslao. Tiam Drugiĉ apogis Melanie-on al la muro de domo kaj vangofrapis sian amikon. Sinjoro Wagner falis en unu kaj duon metrojn profundan ujon, en kiu oni miksis tiutage cejanbluan emajlofarbon por kovri per ĝi la kirason de la plej modernaj ŝipoj, Drugiĉ diris malaprobe al la mergiĝanta sinjoro Wangner:
– Kial vi devis miksi la eskalon en la aferon?…
Poste li surŝultrigis Melanie-on kaj foriris kun silentemaj paŝoj. Preteriranta matroso, eble li estis ebria, aŭ li ne sciis, kion li faras: savis sinjoron Wagner. Poste li havis multe da malagrablaĵo pro tio.
Li devintus razigi la akrakoloran barbon, ĝi envidentas, sed sinjoro Wagner ĝuste tiel forte persistis pri sia survanga hararo, kiel pri la blua koloro, kaj li sentis tiel, ke li ne povas vivi plu sen la densa, vira ornamaĵo.
Lia voĉo ofte transiris kun subita gajeco al raŭka, preskaŭ ŝrikanta tenoro de entuziasma, kolektiva homamo. Kaj ĝenerale jen tiel li kriis al siaj konatoj, venantaj renkonte: “Nu, kio nova? Kiel vi fartas? Ĉu denove en libea stato? Ĝi estas kara!” Li havis multe da malagrablaĵo, ĉar li opiniis la mondon unu granda, amika komunumo. Laŭ li tute gajaj homoj kuradas ĉi tie sur la tero, kaj li havas afablan kontakton kun ĉiu, ĉar iam li pasigis belajn tagojn en iu aŭ en la alia prizono aŭ en drinkejo. Kaj pro sia persista optimismo, lin ofte trafis optika trompo. “Nu, kio nova, kio nova?!” – li kriis eventuale kaj haltigis ĉefmuzikdirektoron, kaj li fingre minacis lin gemute, kiam tiu protestis: “Ne ludu la bankon, vi, friponeto! Vi vane neas antaŭ mi, ke vi ŝtelis ĵaketon ie!” Bedaŭrinde la plej gravaj malagrablaĵoj ne konvinkis lin pri tio, ke tiu ĉi mono ne estas la komunumo de fervoraj kaj serenaj homoj, similaj al li. Liaj konatoj, se ili ekvidas lin (kaj ĝi okazas) jam de malproksime ili jen tiel salutas lin: “Nu, kio nova, sinjoro Wagner?!” Kaj li nur apenaŭ diras ion responde kun iom da supraĵa distreco: Ankaŭ vi estu salutata! Kie mi estis tiel longe, ke vi ne vidis min?” Ĉar li konstante estis tiel ebria, ke tiaj ebriaj homoj nur plej malofte troviĝas en tiu ĉi mondo, kaj ĝenerale li sciis nek tion, de kie vi venas, kien li iras, tiel do li estis dankema pro ĉiu informo. Plej bone tio esprimis lian infanan gemuton, ke el parkoj, kie li loĝis nur plej mallongtempe, li ŝtelis freŝan floron por sia butontruo, kaj la malnovan li metis en sian poŝon. Liaj ĉiuj poŝoj estis plenaj de floroj. Kaj en sia ebrieco, revelacianta lian animan kolorblindecon, plelplena de senlima homamo de konstanta, kronika etilismo, li stertore kriadis al ĉiu, svingante sian ĉapelon: “Nu, kio nova!? Kio nova?”
Sed nun li rapidis.
– Sinjoro Trusto Pacifiko – komencis diri la nekredeble strange aspektanta homo solene, pri kiu oni jam tuj devis pensi, ke li estas ne nura fantomo, ĉar li manĝis duonon da cigaro. – Mi staras ĉi tie kun aperta viziero.
Kvankam li staris tie, portanta nur cilindran ĉapon, kiu tamen estis rondforma, kiel kasko, kaj aperta, ĉar malplaton grand truo faŭkis sur ĝia supra parto.
– Al kiu mi havas la honoron – demandis sinjoro Theo, kiam la vidaĵo de la barbo kapabligis lin ekparoli.
– Mi estas “la” sinjoro Wagner – li diris kun memfida leĝereco de homo, havanta nomon, kiu certagrade fariĝis nocio. Edison, Franklin Benjamin aŭ eble lia parenco, ricevinta la baptomonon Richard ne povintus prezentiĝi pli bone al tiu Wagner en la firma konscio de sia ĝenerala konateco.
– Mi ja ne scias, kion vi deziras, kaj al kiu mi havas la honoron – diris sinjoro Theop ĝoje, ĉar li kolektis la tiulojn, – sed mi gastigas vin volonte. Bonvolu demitu viajn ĉapelon, barbon, kaj sidiĝu!
– Ĉu vi neniam aŭdis pri sinjoro Wagner?
– Jes. Sed mi ne kredas, ke vi estus la multe menciita Wagner – li respondis iom hezitante, kvazaŭ li tamen ne opinius malebla, ke la fama komponisto sidas ĉi tie kun blua barbo.
– Vi eraras – li respondis kun orgojla rideto. – Mi estas la multfoje menciita Wagner.
– Tiam mi precipe ĝojas – daŭrigis Theo rikanante, – kvankam mi aŭdis ĝin pri tiu Wagner, ke tiutempe li mortis en Venecio
– Nu, ne ĝuste. Oni nur tre draste batis lin, kaj poste mi kuŝis longe en la lito.
– Sinjoro Theo – interrompis Jimmy la Ĝisorela, – tiu homo, kies barbon oni certe kolorigis en la frenezulejo, por ke li ne povu fuĝi, nomata sinjoro Wanger, li estas ĉarlatano, ricevanta publikajn vangofrapojn, kies du mankantajn mueldentojn mi elbatis en Aleppo.
Aŭdinte tiujn vorton, sinjoro Wagner kapjesis kun aproba rideto de unupersone rekonita Nobel-premiito.
– Ĉu eble vi havas nenian komunan al la fama komponisto?
– Mi havas tre multe da komuna al la komponisto. Dum jaroj mia patro laboris ĉe orkestro de migranta oper-ensemblo.
– Kion ludis la maljunulo.
– Vetkuron de ĉevaloj. Kion li perlaboris ĉe la orkestro, tion li disipis per vetkuro de ĉevaloj. Cetere lia laboro estis zorigi pri la muziktono de la orkestro. Li portis la muzikinstrumentojn al la teatro. Kiam li dungiĝis, li estis nur solisto de violonĉelo. Poste jam oni konfidis al li du violonĉelojn. Kaj eventuale oni konfidis al li ankaŭ la alpan kornon. Oni uzas ĝin precipe dum operoj de certa komponisto, nomata Wagner, kiu estas mia nomparenco, kiu verkis la francan revolucion sub la titolo Siegfried, prezentatan per alpaj kornoj, ĉar preskaŭ la tuta ribelo okazas en la Alpoj. Ĝia heroo nomiĝas Siegfried, kiu estas nedifektebla, kaj li familia nomo estas sinjoro Gessler. De sur la kapo de tiu maljuna atisto sia propra filo depafis tutan paketon da ludkartoj… Ĉar la afero havis kunligon kun la kartludado, eĉ kun domeno kaj ankaŭ kun ruleto… Tial oni nomis iujn ludkartojn laŭ la opero kaj ribelo Vilhelmo Thell, verda fanto, kaj la kuraĝan knabeton lasta preno, kio estas trefo numero sesp. Jen venas la virino, ŝi nomiĝas Sibilo, sed kiam oni demandas ŝin, ŝi fariĝas cigno kaj kantas en tiu formo. Diregento Ŝekspiro, de kiu mi scias multe da humuraj sentencoj, li diris pri tiu virino, “Kio nova. Via nomo estas virino”. Li singultis laŭte, kaj li estis proksime al sveno pro sia ebrieco. – Kiel vi vidas, sinjoro, mi okupiĝis sufiĉe multe pri operoj, mondhistorio kaj hazardludoj. Ni trinku ion laŭ mia opinio!
– Kio estas via alia nomo, ĉu Richard? – demandis Theo.
– Mia alia nomo estas same heroo de opero.
Jimmy la Ĝisorela kapjesis vigle.
– Estas tiel! Antaŭ nelonge oni nomis lin Kukurbo-fanto. Ankaŭ mi estas sperta pri la muziko, ĉar iam mi kartludis tage nokte.
– Mi volas paroli kun vi inter kvar okuloj – diris la blubarbulo kun subita malgajeco.
Jimmy la Ĝisorela foriris post la mansigno de la milionulo.
– Sinjoro… mi venis kun aperta viziero… – spiregis sinjoro Wagner enigme. La alpa korno, kiu ne ĉiam estis bezonata, ĝenerale al la komponaĵo de Wagner, ĝi signifis plus tridek cendojn da salajro. Pro la alpa korno ni havas la nomon Wagner, kaj en la rondo de muzikistoj oni mencias nin, kiel familion Wagner Alpa, kiam ili kalumniis nin. Mia patro nomis min laŭ itala opero dank’ al lia kromslaljro.
– Ĉu eblas – demandis sinjoro Theo, – ke vi nomiĝas Karmena? Tiuokaze niaj vojoj disiĝas.
– Mi ĝojas, ke ne estas tiel. En tiu teatraĵo drinkema rolulo ludis la arlekenon kun rompiĝinta koro, kaj li alportigis kruĉojn da biero. Ĝi estas tiu opero, pri kiu oni nomis min, kaj ĝi temas pri fama rabisto.
– Interese, ke mi ne pensis ĝuste pri tio.
– Mia tuta nomo estas Wagner Rinaldo-Rinaldini. Bela, itala poŝoŝtelisto estis la heroo, kaj poste li miksiĝas en ĝenan finalon kun virino nomata Helena la Bela.
– Mi tre ĝojas – ekparolis sinjoro Theo, – ke vi rakontis ĉion ĉin kun aperta viziero. Sed nun diru, kial vi venis?
– Mi diros tion sincere: mi petas cigaron… Dankon… Vi do aŭdu: Mi estis – li komencis malrapide turniĝanta lango – tiu homo, kiu peris negocon por la Magazino kaj la entrepreno Korporacio Wagner. Ĉar mi konas bone la ŝipojn, matrosojn, firmaojn, mi do estas klarvida pri la krimaferoj, kaj tiel mi entreprenas fari negocojn. Ni interkonsentu: kiu el ni trovos la profesoron, tiu dividos la gloron kun la alia.
– Mi ne deziras dividi la gloron kun vi
– Bone… – diris sinjoro Wagner ofendite, kaj lia barbo briletis en la koloroj de ĉielarko, dum la vesperaj sunradioj. – Tiuokaze mi provos foriri.
Sed la provo ne sukcesis, ĉar li plurfoje refalis sur la plankon, ĝis fine sinjoro Theo helpis lin ekstari.
– Dankon… Sed se vi pripensus: la Tursto Pacifika Fervojo kaj la Korporacio Wagner… eble povus fuzii… Ĝi tute ne dependas de mi… Mia ŝipo alvenos hodiaŭ… La ekspedicio ekveturos de ĉi tie al Honolulu… Oni avizis… ke la ŝipo jam estas alvenanta, elvenu, mi montros ĝin… Kie estas mia kandelo?
– Kial vi fiksas tiun kandelon apud vian ĉapelon?
– Ĉar… mi ne portas kandelon, fiksitan en butontruon aŭ apud la ŝuon… La kandelo estas la Korporacio! Oni ŝteladas la boat-lampojn ĉi tie, kaj la instanco punas min, se ĝi ne estas lumigita… nun ĝi estas mia patento. Antŭ ol ekveturi per mia boato, mi ekbruligas la kandelon, kaj alveninte sur la bordon, mi blovspirante estingas mian ĉapelon…
Dume ili tamen sukcesi atingi la ferdekon, kie sinjoro Wagner ĝoje salutis sinjoron Arturon Maxbell, kaj li miris, ke oni lasis tiun foriri libera el la prizono. Li vane refutis lian supozon, li eĉ ne parolis kun li pri tiaĵo. Li nur mansvingis:
– Ĉu oni volas prezenti al mi tiun prizonbirdon? Ni ambaŭ estis transportitaj katenite de Kolombo ĝis Btavio per la ŝipo de la militfloto. Ĉu, odlulo?…
Kaj li palpebruadis.
– Bonvolu ekbruligi vian ĉapelon kaj veturu per via boato – diris sinjoro Theo.
– Vidu! Tie navigas mia ŝipo! Ĝi ekveturis nur kvin tagojn pli frue ol la via, vi tamen atingis ĝin… Ĝi estas mia propra ŝipo! – ŝriksi sinjoro Wagner.
En la vespero, iom malproksime antaŭ ili, estis videbla malgranda vaporŝipo kun la poŭpo al ili, kiun antaŭvideble oni baldaŭ eligos ankaŭ el la apudborda uzo. Ĝia enkaviĝinta riparo skuiĝis, kvazaŭ la maŝino estus tre malnova, aŭ la korpo de la ŝipo tre kaduka. Ĉu oni volas entrepreni ekspedicion per ĝi? Ja pli granda ondo premos ĝin entute sub la akvon.
– Ĝi estas bonega ŝipo – stertoris sinjoro Wagner. – Kiu dirus, ke ĝi tranĉas la ondojn de la oceano kvardek du jarojn?
Neniu estus dirinta ĝin pri tiu vaporŝipo, kiu aspektis jardekojn pli maljuna laŭ supraĵa prijuĝo.
– Kiel idiota porva esti tiu – ekparolis Jimmy la Ĝisorela, – kiu entreprenas fari ekspedicion per ĝi.
– La ulo estas tute bona maristo – murmuretis sinjoro Wagner kaj kaptis apogiĝinte la orbutonan uniformon de Watson por momento, sed la granda parto de la jako, farita el malforta teksaĵo, restis en lia mano, deŝiriĝinte. Sinjoro Theo denove gardis lin de la batoj.
– La ŝipon de la Korporacio Wagner direktas bona maristo… li estas lerta matriso… vigla kanbo…
– Kiel li nomiĝas?
– Lia nomo estas Fred la Malpura…
– Ĉu… Fred… la… Malpura? – diris Jimmy la Ĝisorela konsternite.
– Jes!.. Li alvenos hodiaŭ el San-Francisko per rapidŝipo por transpreni la komando…
– Per kiu rapidŝipo li alvenos hodiaŭ el San-Francisko?
– Per la via… – diris sinjoro Wagner. – Alo… Mi tute ne sciis, ke vi havas ĝemelojn!.. Saluton, olda matroso! Ĉu vi vidas, ke ili ĉiuj kvin estas samformaj ĉi tie?
Li riigardis.
…Kaj la Kapitano staris apud ili! Fred la Malpura en sia tuta viv-trampeco, sed sinjoro Wagner vidis la Kapitanon en kvin ekzempleroj pro la refraktado de la agrabla, ruĝa suko, vualanta liajn okulojn. Kvazaŭ tuta bando de rabistoj estus aperintaj.