158133.fb2
Kiam Theo rekonsciiĝis, li kuŝis sur kanapo en la halo de la hotelo, kie li loĝis.
– Ĉu vi fartas pli bone? – demandis la virino apud li.
– Jes… – respondis Theo langvore. La junulo havis zumadon en sia kapo, cetere li farits bone.
– Mi dankas al vi…
– Nur tion ne!.. Kie estas via akompananto? – li demandis rapide, ĉar li memoris pri la magrulo, kiun kovris la ruinoj de la lignokesto post la fino de la de la flugvoje de la terura vagofrapo.
– Nu… En sanatorio… Ĉetere mi nomiĝas Lilian Hiller.
Li rigardis la virinon ekzakte! Ŝi estas bela! Hu, kiel belega!
– Mi estas Theobald Linkoln.
La okuloj de Lilian Hiller larĝe malfermiĝis pro la sincera miro.
– Ĉu la fama malkovranto?
– Kiel?! – demandis sinjoro Theo timiĝinte.
– Ĉu vi estas tiu, kiu serĉos Gustavon Bahr?! – ŝi daŭrigis entuziasme. Ho, mi tiel admiras vin pro tio!
– Fraŭlino, vi ĉikanas min, kaj mi ne ŝatas tion. Vi scias bone, ke estas nenio temerara en tio, kion mi faras, temas nur pri komforta vojaĝado kun iom da blufo.
La okuloj de Lilian Hiller iom larĝe malfermiĝis pro miro.
– Interese – ŝi diris mallaŭte kaj eble ankaŭ iomete trompiĝinte. – Mi pensis, ke vi estas vanta ŝlemilo.
– Kial?… – konsterniĝadis Theo.
– Mi pensis…
Malpli proksime, ĉe la akceptejo, sinjoro, portanta ĉapelon de ambulancistoj kaj ledan gamaŝon, interesiĝis nervoze, ĉu sinjoro Theo revenis en la hotelon?
– Alo! – kriis la milionulo, ĉar li rekonis la fregat-ĉefleŭtenanton, kaj li tute ne konjektis, ke tiu homo estas samtempe ankaŭ la mastro de la hokbato, pro kio li svenis. Sed Jimmy la Ĝisorela direktis sian rigardon iom flanken, kvazaŭ li ne estus vidanta sinjoron Theo, kaj forrapidis lametante. Eble li bat-difektis sian kruron ie.
Lilian paliĝis, kiam ŝi rekonis la fidungiton.
– Kiu… kiu li estis? – ŝi demandis timiĝinte. – Ĉu vi konas lin?
– Jes bonege! Li estas la unua oficiro sur la ŝipo Stanley Up To Date. Kio okazis al vi?
– Nenio, nur estas iomete varme…
– Jimmy la Ĝisorela estas amuza kaj bonega homo… Certe ne videbliĝas, kiel forta li estas?
– Jes, ĝi videbliĝas – diris la virino kaj rigardis sur la blukadritajn okulojn de sinjoro Theo. Ĝi estis terure ĝene malkovro por ŝi… Kaj tio iomete tute ruinigis ŝiajn planojn. – Venu en la koktelejon. Mi ŝatus trinki glason da ĉampano.
Ĉampano. Delikata, mallaŭta muziko. La orkestro ludas tangon… “Ho, se mi povus denove reveni en Havajon…” – kantas dika tamburisto kun dolĉeta sopiro, kvazaŭ li ne estus ĝuste tie. Theo sentas iel eĉ pli serioze, ol antaŭ nelonge ĉe Charlotte Dusan, ke tiu ĉi virino estas konsternige kara. Ankaŭ la okuloj de Lilian brila. Interese! Kvazaŭ tio sidus en ŝiaj okuloj, ke “mi imagis vin ne tia”.
– Ĉu vi ne havus emon akompani min per la ŝipo Stalnle Up To Date?…Ĉu vi akompanus min, kiel gasto dum la vojaĝo
– Ne… Bedaŭrinde ne… – respondis la virino tre malgaje. – Hieraŭ vi devintus diri tion al mi.
Grasiĝinta ploras en la mikrofonon kun mola voĉo:
“Mi sendas mian koron en Havajon, ĉiun vendrede posttagmezon, Ankoraŭ ne resendu min, mi petegas, kaj pensu kelkfoje pri mi silente… Lulos min la arda pasio… Se venos la nokto… Venu, kaj ne timu…”
Kaj la dampita trumpeto ludas sola, kaj klaketas la ŝaltilo de la malhelruĝa lumo, susuras la vestaĵoj, klakas la ŝuoj…
– Kio okazis de hireraŭ? – demandas Theo
– Nek mi mem scias precize. Sed bedaŭrinde, mi ne povas kunveturi per la ŝipo Stanley Up To Date.
“Kies unua oficiro rekonos kaj malkaŝos min, ke mi dungis la atakantojn” – ŝi aldonis en si mem.
…Poste ili elpromenis el la paradizo de la tango-tekstverkistoj, kie la nokto de Havajo atendis ilin… Kaj vane, ne banalaj vortoj estas la multe da versaĵoj, kiujn zumzumadas la ĵaz-orkestroj pri tiu Havajo. Tamen eksterordinare sulte bela spektaklo estas la pufiĝinta luno inter la vaporoj, kiel en la ardo en sia larĝa haloo ĝi preskaŭ krepitas. La palmoj ekbruetas tie kaj ĉi tie pro la aperanta kapo de la scivolemaj simioj… La ĉielo estas tia, kiel raketo, kvazaŭ ĝi estus rigidiĝinta en la momento de la eksplodo, kaj ĝiaj fajrejoj brilus senmove…
– Estas domaĝe, ke ni renkontiĝis ne morgaŭ – diris la virino kaj ĝemis.
– Kio okazis de hieraŭ? – demandis Theo kaj ekprenis ŝian manon. – Ĉu vi enamiĝis al iu?
– Bedaŭrinde jes… – ŝi respondis malgaje.
Pro tio Theo sentis sin tre malfeliĉa, kvankam la virino komprenis ĝuste tiel, ke ŝi enamiĝis al li.
Tiaĵo ankaŭ en Havajo povas okazi, dum belega, somera nokto, kiam la lunlumo tremas sur la arbo… Kaj birdo kantas al la frondaro konjektanta nenion, kiam proksimiĝas la nokto. (Venu, ne tiumu.)
Kiel stultaj tekstoj ili estas!..
Kaj Dio scias… La pozemuloj povas diri kion ajn: estas io en tiuj tekstoj… Vane!