158133.fb2 Fred la Malpura intervenas - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 16

Fred la Malpura intervenas - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 16

D E K K V I N A   Ĉ A P I T R O

D I B O Ĉ E J O   M E D O L O

A L   L A   G A J A   C E R B E L V E R Ŝ I G A N T O

Ĉ E   L A   F O R T E P I A N O   O F E L I A   P E P I T A   S T A R A S

kaj gitaras

Bela afero estas la uniformo, kaj belega vestopeco estas la volontula ĉapo de ambulancistoj ĉe la ŝipoficiroj, sed kiom ĝi valoras sen la Diboĉejo Medolo. Kompreneble la ĉiutagaj homoj scias nenion pri tiaĵo, kiuj alvenas en tiun unuarangan havenon, ili iradas en ĉiuspecaj glitumej-similaj ĉambregoj sen sketiloj, kaj oni alportas la manĝaĵon sur rulseĝo antaŭ ilin, kio estas bona ago, ĉar ili manĝas malsanigajn nutraĵojn.

Kiel alia estas tia Diboĉejo Medolo! (al la Gaja Cerbelverŝiganto!) Dio mia, kiel alia ĝi estas! La simplaj tabloj el lignotabuloj, balanciĝas kvazaŭ ŝipo dum milda ondofrapiĝo, kiam oni kubutumas sur tiujn

Ĉe la fortepiano vere Ofelia Pepita staris persone, ĝi ne estas troigo kaj multpromeso, sed realaĵo: la artistino mem agadas tie! Nu kaj ankaŭ la fortepiano estas grava akcesoraĵo, ĉar la popolo de la maroj estas muzikemaj. Ofelia Pepita de tempo al tempo turnas ŝraŭbon ĉe la flanko de elektra fortepiano, kaj post sekundoj aŭdiĝas mallaŭta blasfemo.

La artistino esprimas sian opinion pri la obstina maŝino.

Je la tria aŭ kvara ŝraŭbado la fortepiano, kiel vekiĝanta ebriulo, komencis muziki post kelkaj mallaŭtaj singultoj. Plej ofte la ŝlagron Tamara, mi revadas pri vi, kiam iom post iam vesperiĝas, en nia malnova bagno de Sumbava. Poste la artistino kubutante sur la fortepianon, akompanas la kanton kun malgaja citerado, kiu havas publike ŝatatan, aldan voĉon, raŭkan de hejmfarita brando.

Kiam la fortepiano ĉesis funkcii, post kelkaj buton-premoj la blasfemo denove aŭdiĝas.

Ĉu ĝi ne estas bela? Kaj kiel bela estas la familiaraj muroj! Ekzemple tiaĵoj estas skribitaj sur ilin per karbo: “PINGLOKAPULO! MI ESTIS ĈI TIE ĜUSTATEMPE! PARTO DE LA KARGO KONCERNAS ANKAŬ MIN! MI ELPREMOS VIAJN OKULOJN!”

Ŝajnas, ke ili nur evitis unu la alian, ĉar senpere apud ĝi jen tio estis skribita: “Kial vi fanfaronas, vi, ĉevalo! Via koncerna parto estas ĉe Spilek!”

Sed ankaŭ suspektema Otelo trviĝas ĉi tie.

E V I T U   M I A N   E D Z I N O N!   L A   S U S P E K T A

Ŝ A R K O   Ĉ I A M   R E V E N O S!

M I   K U N P O R T O S   L A   H A R P U N O N   S U R   L A   B O R D O N!

D E V I Z O:

“D U M V I V A   P U N O   E S T A S   M A L P L I   O L   L A   M O N D O!”

Ankaŭ kelkaj karikaturoj estas videblaj, liberstilaj desegnaĵoj kun apartenanta teksto. Nek la stilon de la teksto ligas multe da formalaĵo. Poste sekvas la belega devizo de saĝaj ebriuloj: “Drinku, ĉar la ebriceco esta moderiga cirkonstanco!” Kiu estis ebria, tiu ne povas konfesi la puran veron! Do: En vino estas vero!” Poste sekvas verko de dio-benita, senmoraliĝinta poeto:

BALADO DE SAĜAJ RABISTOJ

Verkis

ALADARO ŜEKSPIRO

Elspezu vian monon amiko por drinkaĵo!

Kion vi povas drinki hodiaŭ, ne prokrastu tion ĝis morgaŭ.

Ne etendu la krurojn trans sub via kovrilo,

Vi dekutimiĝos de la laboro, kaj kiu ajn kaptos vin ĉe l’ freŝa faro!

Tiu devas labori, kiu fordrinkas sian monon,

Oni kaptas ŝparemena gangsteron, ĉar li estas maldiligenta!

Lernu de l’ abeloj, kiel ili kolektas mielon

Kaj ili neniam havas eĉ unu groŝon; estas mirinde, ke ili vivtenas sin!

DEDIĈO!

Kiu fordrinkas sian monon, tiun la laboro tenas en vivo,

Tial okazas, ke la sobreco mortigas, stultigas kaj puŝas en mizeron!

Jimmy la Ĝisorela alvenis ĉi tien rapide, kaj ĝenerala ĉiu alvenis ĉi tien, se oni nur iomete konsideris la devigajn malbonajn kutimojn la la etiketo de la krimula mondo.

– He! Jen vidu! – kriis Martin, la kubo-kapa mulato. – Ofelia, turnu la krankon por muziki fanfarion per la fortepiano!

Kaj eksonis krakanta, rapidritma blasfemo.

– Saluton – mansalutis ili Jimmy la Ĝisorela degne

Sed se li estus konjektanta, kia insida fato kaŝrigardas lin ĉi tie, eble li tuj estus forkuranta.

– La artistino vespermanĝu kun la unua oficiro! – disponis Jimmy la Ĝisorela, menciante sin mem je la tria persono de singularo. Kaj tiel plenumiĝis lia fato!

Ofelia Pepita estis sufiĉe beleta. Eble iomete tro kuspnaza, sed ankoraŭ ne estas decidita, ĉu tiu propreco estas makulo de beleco? Ŝi fumis cigaron, nomatan pri la pitoreska, usona ŝtato Virginia, kiu ekbruliĝis nur post pluraj snufetoj kaj uzante alumetoj kaj pajleroj. La artistino konsevis sian pasion, rilate la fumadon de la cigaro virgini, el tiu tempo, kiam ŝi ludis la malfacilan servon de la dua alkoholisto sur la kargoŝipo Lukso, en la proksimo de kapitano Kuloto.

Vi tre memorigas min pri kapitano Kuloto, estimataa sinjoro Ĝisorela – ŝi diris iom ĝentil-afekte. – Antaŭ du jaroj la kompatindulo fariĝis viktimo de eraro, tamen mi atendas lin fidele. Tion vi povas demandi de ĉiu ĉi tie. Ne pli ol du semajnojn mi ĵetis la gitaron al la kapo de Hugo la Laborevitulo, ĉar li kisis min.

– Ĉu tiu muzikilo estas peza? – informiĝis Jimmy la Ĝisorela kaj eklevis la gitaron mediteme.

Sed ne okazis lukto. Jimmy la Ĝisorela forgesigis kapitanon Kuloto! Ĉar kiam li poste altiris tenere la artistinon per sia maldekstra brako (kaj dekstramane li levis alten, surper sian kapon la plumbobastonon), Ofelia Pepita flustris kun pudora cedemo:

– Ne kredu, ke mia koro ne estas el vakso… Nur tial mi toleras ĝin, ĉar mi amas vin…

Tiam alvenis kun granda bruo la personaro de la ŝipo Kio Nova, Sinjoro Wagner. Kaj ili kverelis. Ankaŭ Tendneulo la Fervora, Vanek la Dornhara kaj la Ĉefkuracisto estis tie, la pli famaj el ili. Krome ruĝhara junulo (jam la tria en nia historio), kiun oni konis laŭ la nomo Kupro-grafo tre avantaĝe en la havenoj.

Unuavice li estis tre bela knabo, malgraŭ lia ruĝeco. Li vestis sin laŭ hispana modo, tial oni pensis lin parte greko, parte anglo. Sed poste iu diris, ke li vere estas hispano, malgraŭ tio, ke li disvastigis tiun famon pri si.

Kupro-grafo estis la unua oficiro de la ŝipo Sinjoro Wagner. Ĵus la ĉiam flustranta, astma Peters diskutis kun li, kiam ili invadis la drinkejtablon.

– Vi povas diri, kion vi volas! Ni ne veturos, kaj fino! – li flustris, kaj lia putriĝanta laringo eĉ fajfis pro la fortostreĉo.

– Fred la Malpura parolis la veron – diris Tendenulo la Fervora. – Kaj se Fred parolas veron, tio jam en si mem sufiĉas por maltrankviliĝi.

– Pro Dio! Vi estas stultaj, superstiĉaj homoj! – riproĉis Kupro-grafo ilin.

– Mi diras tion – alparolis la Ĉefkuracisto, post kiam li trinkis, – ke la knaboj pravas.

– Post tiaj antaŭaĵoj nek mi veturos volonte – diris la du-metra, skeletsimila Ĉharley la Lunmiena. – Ĉar per tia ŝipo…

– Fermu vian buŝon ĉi tie! – diris Kupro-grafo kaj rigardis sur Jimmy la Ĝisorelan, kiu tuj ekstaris.

– Pardonon – li diris al Ofelia Pepita kaj malrapide li venis antaŭen. – Ĉu eble iu havas problemon kun mi?

Sekvis atenda silento, streĉiĝanta antaŭ pli gravaj korp-kontraŭ-korpaj bataloj

– Ne komencu interbatadi – intervenis Tendenulo la Fervora, kaj super siaj dratkadraj okulvitroj, kiel ia strigo, ŝajniganta sin grava, lia rigardo direktiĝis de iu al la alia. – Jimmy la Ĝisorela nun estas bezonata al ni.

– Dungiĝu al li! – diris Kupro-grafo ironie. – Ĝoju, Jimmy, ke vi povas akiri tiujn honestajn junulojn!.. Mi transdonas ilin al vi!

Filipo Diru-jam batis sur la tablon kolere:

– Vi tamen ne persvados nin, ke ĉiu estas idioto, nur vi ne! Kion diris Fred, kaj kion ni vidis…

– Silentu!

Ili eksilentis denove kaj rigardis al Jimmy la Ĝisorela.

Ĉi tie estas ia sekreto! Li eksentis la enigmon jam ĉe la Malavarulo! Ili ĉiam rigardas sur lin kaj eksilentas. Li draste piedbatos tiun Kupro-grafon.

– Domaĝe pro la multe da vortoj – diris Tendenulo la Fervora, kiu, same, kiel ankaŭ la vera Trebiĉ, tre timis nun. – Charley la Lunmiena kaj la Ĉefkuracisto restu, se plaĉas, sed mi dungiĝos al Jimmy la Ĝisorela.

– Jes – diris Vanek la Dornhara. – Ankaŭ mi iros volonte sur la ŝipon de Linkoln.

Subite fariĝis silento. La Kapitano venis! Ankaŭ sur la vizaĝo de la kolera Kupro-grafo malaperis la ironia, nervoza rido. Tamen, ĝis li vivos, Fred la Malpura estos la Kapitano ĉi tie. Ĝi jam estas neniel alie.

– Donu al mi refreŝigilon el frambosiropo, Martino – li diris, kaj rigardinte sur neniun, li eksidis.

– Mi aŭdis, ke nuntempe vi havas strangan antaŭsenton – komencis Martino kaj metis la glason sur la tablon kun fermitaj okuloj, ĉar tiu frambo-afero faris ĉiun histeria.

– Ĉu eble vi estas malsana? – demandis ankaŭ Jimmy la Ĝisorela flankenumante tien.

La Kapitano plenigis sian pipon kaj ekfumis.

– Eksidu, Jimmy la Ĝisorela… – li diris poste mallaŭte. – Kaj ankaŭ vi ĉiuj atentu min…

Ili venis iom pli proksimen. Dio mia! Kio fariĝis tiu protokanajla satano?

– Ĉu vi priridas min? Eblas. Tamen ĝi estas tiel: io okazos al mi.

Kelkaj matrosoj alveni de sur la ŝipo Stanley Up To Date bruante. Ili iris al la parolantoj.

La vantecon de Jimmy la Ĝisorela flate flegis, ke la plej moroza stelulo de ĉiuj havenoj okulfrape esceptas kaj sidigas lin al sia tablo.

Fred la Malpura mediteme rigardas la fumon de la pipo. Li palpebrumas reveme per siaj ruĝaj, dormemaj okuloj.

– Aŭskultu min, Jimmy la Ĝisorela kaj ankaŭ vi knaboj. Mi jam ne kaŭzos multe da problemoj sur la maro. Vi scias bone, kiu vivas sur la oceano, tiu eksentas la morton. Ankaŭ vi jam eksentis tion. En bela, serena vetero, kiam la akvosufaco estas galta, kaj videbliĝas nenia maltrankviliga… Kaj tamen… La ferdekestro interkverelas kun la stiristo, la kabloj estas malpli facile elnodigeblaj, kiom ajn multe oni trinkas, oni ne ebriiĝas, kaj iu matriso rimarkas: “Io estas okazonta.” Kaj nokte estos pereiga tempesto, aŭ ekbrulos la sufoke varma karbopolvo, do… Estos bone, se kelkaj homoj ĝisvivos atinginte la bordon en boato…

Li faris longan paŭzon. Li kunbalais la tabakerojn de sur la tablo en sian manplaton.

Ankaŭ Martino, eĉ Ofelia Pepita venis tien, kaj zumado de moskito, la brueto de kelkaj spirantoj estis klare aŭdeblaj en la masiva silento.

– Alportu ginever-on! – diris la Ruĝa Vasiĉ.

– Atendu!.. Eksidu, kanboj! Hodiaŭ mi pagos la trinkaĵon! – diris la Kapitano solene.

Ĉiu paliĝis. Ili rigardis unu sur la alian…

Eĉ post monatoj rondiris la famo, kaj kiuj ne vidis ĝin, eĉ nun ili ne kredas, sed ili devas kredi tion, ke ĝi okazis tiel: Fred la Malpura gastigis la matrosojn. Ne estas eskludite, ke li vere malsanas, kaj eblas, ke li estas mortanta, sed li perdis sian prudenton, tio estas senduba post la okazintaĵoj.

La Ruĝa Vasiĉ demandis kun kompato:

– Kion vi drinkis, ke vi fariĝis tiel ebria?

Li ne respondis. Burasko ekskuis la fenestron. La senmotiva, stranga vento, alveninta el la nenio en tiu serena nokto, ĉiam estas sinistra antaŭsigno.

Sendube, tiu ĉi nokto certagrade estis fantomeska.

– Atentu min – li diris mallaŭte. – Fred la Malpura lastfoje surŝipiĝas morgaŭ, kaj neniu homido vidos min plu en iu ajn haveno.

– Kiel trafis vin tiu malsano? – demandis Vasiĉ. – Ĉar mi ne vidas, ke ĝi estus tusado… Hej, Martino, alportu denove glason da trinkaĵon je la sano aŭ malsano de Fred… Ĉu vi pagos ankaŭ ĝin?

– Trinku trankvile… Mi jam ne havas kaŭzon vivi ŝpareme. Kaj ankaŭ vi ĉiuj trinku! Alportu grogon al Jimmy la Ĝisorela, vi, rabisto, sed enverŝu ankaŭ ĝinon, ĉar li ŝatas ĝin tiel… – Kaj li reveme gapis en la fumon, kvazaŭ li estus atentanta ion en la griza ŝvebaĵo. – Trinku, mi pagos al ĉiu!

Kiel mi jam menciis: ĝi estis fantomeska nokto…

En Port Suez mi vizitis la drinkejon Ebria Delfeno dum mia doro – li komencis mallaŭte, kun trenata voĉo. – Vi scias bone, ke antaŭ nelonge en Port Suez de sur la velŝipo Brigita tri hindaj pilgrimantoj venis en la drinkejon, kaj iu mortis pro bubone pesto. Baldaŭ evidentiĝis, ke la pilgrimantoj kaŝis dekkvar kadavrojn sur la ŝipo Brigita!..

Ili konis bone la hororromanon. Ĉiu ĵurnalo menciis tion. Estis granda paniko! Oni ekbruligis la drinkejon kaj forbruligis la ŝipon sur la aperta maro.

– La stultuloj volis ŝipveturi ĝis Gango kun la kadavroj – kapjesis Borck, kiu similis al gorilo.

– Mi sonĝis tion: kvazaŭ la drinkejo Ebria Delfeno ankaŭ nun ekzistus, rekte mi iris tien el la haveno. Sed eĉ unu homo ne vagis en la nokta, malseka Por Suez, kaj ĉiu fenestro estis nigra sur la stratoj. Nur akra flutado aŭdiĝis. Mi scias bone: ĉi tie la Verda Vizaĝulo atendas ie, ĉar nur li kutimas flutadi, antaŭ tempesto, kiam dronas ŝipo.

Ili kapjesadis. Ili ĉiuj estis klarvidaj pri tio.

– Ĝi okazis tel. La Verda Vizaĝulo atendis min en la drinkejo Ebria Delfeno kaj invitis min ludi per la ĵetkuboj, kiun ankaŭ vi ĉiuj vidis sub la konstelacio Suda Kruco, sed neniam aliloke, kaj ĉiam en la proksimo de freŝe droninta vrako.

Konpreneble ili vidis lin. Filipo Diru-jam foje eĉ parolis kun li. Kiu ne estus vidinta la Verdan Vizaĝulon? Li estas publike konata fantomo, lia vizaĝo estas fumkolora, sur la pinto de lia nazo videbliĝas nigra makulo, liaj okuloj palpebrumas kun flava lumo, kiel lampoj de po unu lumturo, li blovsinigsas longan fajfilon el lado, kaj liaj skeletaj fingroj rigide moviĝas sur la turetoj. Krome li portas ĉerkosimilan, nigran vestaĵon kun ŝim-ornamaĵo, kiu ŝajnas baroka borderaĵo. Kiu ne estus vidinta la Verdan Vizaĝulon? Fine ja ne infanoj sidas nokete en la Diboĉejo Medolo!

– Kaj poste – daŭrigis la Kapitano rikse rigardante antaŭ sin – alvenis ankoraŭ la rusa Muravjev, mia malnova, bona amiko, kiun oni pendumis pasintjare en Pernambucco.

– Tio signifas malbonon… – grumblis Borck.

– Ni ludis per la ĵetkuboj, kaj la Verda Muzelo gajnis.

– Kiel li Jetis?

– Li levis la glason super sian kapon – flustris Fred la Malpura anime rompiĝinta.

Ili rigardis lin kun kompato. Tiuokaze al li estas kapute! Tio sendubas! Ankaŭ li estas nur homo. Nu bone, tamen ne!.. Egalas. Sed oni povas kompati kiun ajn. La vizaĝon de la Kapitano kovris subite elblovita fumnubo, kvazaŭ la kurteno malleviĝus post prezentado.

– Li havis konstante malpli multe da poentoj – li daŭrigis tute mallaŭte en la fokuso de senmovaj, brilantaj vizaĝoj, – sed kiam mi ĵetis, rompiĝis kubo.

Klara afero: al li estas kapute!

– Aŭroris. Muravjev subite montris tra la fenestro. La Kanalo estis malplena, kvazaŭ la Mondo starus kelkajn minutojn antaŭ la fina juĝo. Nur unusola du-fumtuba ĉerko naĝis trankvile. Mi sciis bone: ĝi estas la ŝipo Brigita!

Ili silentis pele. La tempida drinkejodoro fariĝis ĉiam pli peza, ĉar la nebulo de la aperta oceano ondruliĝis kun la alta tajdo, kaj ĝi premis malalten la vaporojn. La Kapitano denove ekbruligis sian pipon, kaj li daŭrigis tel, elblovante la fumon kun levita kapo, fingrumante sian barbon per siaj kaprosimilaj ungoj.

– Estis mortinto sur la ŝipo. Ĝi estis videla bone. Grandkega mortinto! Mi kuŝis tie, kaj mi estis tel longa, kiel la vaporŝipo mem… Kaj tiam mi sciis bone: estas kapute al Fred la Malpura.

Ili sidis silente. Kelkaj homoj estis blanka, kiel la muro.

Martino rapide eltrinkis duonglason da rumo. Ankaŭ Jimmy la Ĝiosorela palpebrumis ofte, sed kun dubaj sentoj. “Ĉu li kirlas?” – li pensis mediteme en la eterna dilemo de Hamleto: “Ĉu li kirlas nun, aŭ ne kirlas?”

– Poste – daŭrigis la Kapitano mallaŭte – la Verda Vizaĝulo frapetis mian ŝultron ridetante, li enkasigis miajn kelkajn restontajn jarojn de sur la tablo kaj foriris… Ĝi estis mia sonĝo… Mi ankoraŭ vidis Muravjev-on malklare, kiel li rigardas sur min el sub sia akselo, ĉar lastatempe li portas sian kapon tie. “Venu Fred” – diris la ruso… Lastfoje antaŭ kvar jaroj ni estis kun li sur ŝipo, ĉe la Kabo Farrere. Nun li diris, ke li baldaŭ renkontos min denove… Kaj fino. Mi vekiĝis. Sed mi sciis bone, kaj ankaŭ vi scias, kion ĝi signifas.

Neniu ekparolis. Ili ĉiuj scii, kion ĝi signifas! Ankaŭ Ofelia Pepita, kiu balbutetis mallaŭte:

– Ĉu mi ludu al vi funebran marŝon?

Ili ankoraŭ neniam aŭdis tel longe paroli lin. Kaj kun tiom da langvora, mallaŭta melankolio. Neniu amiis lin. Tamen ili nun malgajiĝis. Nek la diablo estas simpatia, tamen ili ŝatas lin pli bone, kiam li estas malica, ol li kantus lulkantojn. Oni persistas pri siaj iluzioj.

Sed la Kapitano zorgis nek pri tio. Li ekstaris ĝemante.

– Knaboj, diskonigu: Fred la Malpuras surŝipiĝis, kvankam li sciis bone, ke alvenis la fino. Se tamen ĝi estas tel, prefere sur la maro. Mi pardonas miajn malamikojn. Ankaŭ ili pardonu min. Lasfoje Jimmy la Ĝisorela fermis min en lignokeston, kaj mi sidis en la bilĝo du tagojn. Tial mi volis pagi, ke li rememoradu tion. Nun mi paronas lin. Mia longa vagado finiĝis. La ondoj de la maro nek min lulos eterne, sed almenaŭ ne surface…

Surŝultriginte sian jakon, li ĵetis papermonon sur la tablon kaj iris. Sekvan tagon oni vidis lin en la haveno, kiam li ekveturis per la vaporŝipo Nu Kio Nova, Sinjoro Wagner?

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E L A

A L   L A   R E Ĝ O   D E   L A   I N S U L A R O   F E L I Ĉ O,

A L   A R K I D U K O   S T. A N T O N I O,

Altestimata

Reĝa moŝto

St. Antonio

Insularo Feliĉo, Reĝa fortikaĵo, deksre

Estimata sinjoro Kolego, kara reĝina moŝto, kaj via kore amata imperiestra avino. Vian altvaloran bildkarton mi ricevis en ordo, en kiu mi estas salutata persone, kaj ĉi-sube mi dankas vin pro la sincera interesiĝo. Profunde emociiĝinte mi ricevis ĝin, en kiu via reĝa moŝto propramane skribis vian valoregan respondon, pensante pri mi. Ankaŭ mi povas respondi same, kiel vi, sur la bildkarto: ni pensas kun sincera bonvolo pri nia karmemora Jimmy la Ĝisorela, kiu estis nia eksreĝo, sendante niajn bondezirojn al li.

Kiam mi skribas “Ni”, ĝi estas nur reĝa pluralo, kaj ĝi ne signifas tion, ke ankaŭ la Ruĝa Vasiĉ, Tendenulo la Fervora kaj Eŭgeno la Buŝaĉulo salutas vin, kvankam ankaŭ ili pensas pri via reĝa moŝto kun estimo, ĉar mi tre laŭdas vin. Sed la reĝa pluralo koncernas nur min.

Ni albordiĝis en Honolulu, kio estas la ĉefurbo de Havajo, kiu havas gravajn kargejojn, grandajn drinkejojn, imponajn raziojn, kaj ankaŭ tre multaj vangofrapantoj loĝas tie. Precipe, kiam mi alvenas. Ĉi tie mi denove renkontiĝis kun la kapitano, nomata Fred la Malpura, kiun nun jam mi bedaŭras, ĉar li vere estas kortorde vidi lin. Se via estimata reĝa moŝto vidus lin, kiun nomas la ĉinaj piratoj Malpura, Avara Drako, Yu-Hi. (Yu-Hi signifas tion ĉine, ke “la koncernulo estas bela fripono”), se vi vidus lin kun tiom da kompato!

La tuta Diboĉejo Medolo parolis pri li (Dining Room al la Ĝaja Cerboelverŝiganto), kie estas kvina-hora interbatado, kaj ĉi tie renkontiĝas la prominentuloj de la malsupera socitavolo, kiuj montras malbonan ekzemplon. Jen estas artistino, kiun mi ame admiras, estimas, ŝi fortepianas tenere kaj noble, ŝi estas vera artistino kaj mia malnova adorantino. Vi povas pensi, via reĝa moŝto, ke ŝi ne estas tiel malmoraliĝinta, drinkeja muzikistino, kiel la aliaj, similaj al ŝi. Ŝi fortepianas bele, sed ŝi ankaŭ violonludas kaj pinĉas harpon, krome ŝi scias fremdajn lingvojn.

Eĉ tio povas okazi, ke mi fondos kun ŝi dinastion pere de geedziĝo, kaj mi zorgos, ke la posteuloj de via reĝa moŝto ne manku, kiel tronpretendantoj. La patrino de tiu tronpretendanto, laŭ patra devenlinio, estos Ofelia Pepita, kiu ĉiutage faras promen-koncerton, irante tien kaj reen en la ĉambro de la Diboĉejo Medolo…

Tie diris la kompatinda Fred la Malpura, ke li sonĝis pri la fantomŝipisto, nomata Verda Vizaĝulo, kiu ludis kun li per ĵetkuboj kaj Muravjev, kiu estas lia subaksela amiko, samtia, kiel Fred, kaj li vidis sin mem veturi per la fantom-ŝipo sur la kanalo.

Komence mi suspektis. Ĉar kiel ajn verŝajne sonis tiu historio, ni devas estis singardaj, rilate la Kapitanon. Sed mi komprenis: Kompatinda homo: li mortos! Kaj li estas tiel kompatinda, ĉar neniu kompatas lin.

Nun gravas!

Aŭrore mi iris al la karbokargejo por renkonti mian amikon, nomatan Silentema Drugiĉ, kun kiu partoprenis intimajn fuĝojn dum la feliĉaj tempoj. Iam li laboris en minejo, tial li povas bone eksplodigi ferŝrankojn, kaj li havas ĉiam iom da dinamito ĉemane. Ĉar li estas utiligeble vivdanĝera homo, kaj li posedas tre karan, simpatian eskalon. Ĝi nomiĝas Melanie, kiu havas ok ŝtupojn, tial la policistoj nomas lin ankaŭ 8-etaĝa Drugiĉ. Kaj ĉiu koratoro de prizono scias, ke oni devas atenti la eskalon de Drugi en la deponejo, kie ankaŭ la objektoj pasigas la punon de sia mastro. Ĉar ne atentante pri lia eskalo, oni povas teni lin dumviva malliberulo, ĉar tiu Drugiĉ portus al ili kelkajn neplenaĝajn, eksplodajn ŝargaĵon de dinamito. Neplenaĝa estas tiu eksploda ŝargaĵo de dinamito, kiun oni povas submeti al kuratoreco, kaj la ŝargaĵo eksplodas sub la kuratorejo.

Tiu Drugiĉ eble ne estis reganto, ĉar estus malfacile eternigi lin. Nian kolegon Napoleonon oni povis facile eternigi sur ĉefplaco kun siaj kvar frat-parencoj, kiujn oni skulptis flankfiguroj, krome la rusan caron Petro, kiun oni eternigis sur ĉevalo. Sed kiel eblus eternigi Drugiĉ-on? Ĉu staru statuo kun eskalo sur soklo, meze de la ĉefplaco? Tiel oni pensus, ke temas pri mondfama fenestropurigisto. Nun eblas (kaj oni certe) eternigos min, kiel statuon kun gamaŝo, en ĉapo, dekstramene kun glavo, maldekstramene kun revolvero, kaj dume mi etendas mian iun manon benante la popolon…

Mi do renkontis ĉe la karbokargejo tiun 8-etaĝan Drugiĉ-on, kiu portis sian eskalon, prenante ĝin je iu ŝtupo, kaj mi diris al li, ke ni suriros ŝipon. Laŭkutime li respondis tion, ke li diris nenion. Kaj ni iris en la havenon, kie ankris la ŝipo de la alia ekspedicio, kiu havis la plej strangan nomon en la mondo. Kies nomo estas: Nu Kiel Fartas Tiu Wagner? Ĝi esta stranga nomo. Tiam ni faris la sekvan dialogon:

“Ĉu ĝi estas?” demandis Drugiĉ kaj haltis.

“Jes” mi diris mirante. Sed li respondis al mi jene, kiel fulmo frapanta el serena ĉielo:

“Adiaŭ.”

Ĉu li estas idioto aŭ kio? Simple li ekprenis iu ŝtupon de Melanie, li kroĉis sian brakon al ĝi kaj foriris kun ŝia sinjorina moŝto.

“He! Kien vi iras?”

“Trinki.”

“Ĉu vi ne venos sur la ŝipon?”

Poste li diras idiotaĵon, frapantan el serena ĉielo:

– Mi ne iros. Kaj ne vi. Ĝi ne estas ŝipo. Ĝi estas la infero! Ĉi tie neniu povas esti forta.”

Ĝi tre surprizis min, ĉar li ankoraŭ ne parolis tiel multe en sia vivo. Li diris al mi sian du-semajnan vortostokon.

“Drugiĉ!” mi kriis mirante. “Mi ne kredas, ke vi estas tiel malkuraĝa! Ĉu vi timas tiun ŝipon?!”

Tiam okazis la suprizo. Drugiĉ timis! Ĝi estis videbla! Li ŝvitis! Drugiĉ ne estas kverelema, interbatiĝema, li evitas la lunkotn kun tranĉilo, Drugiĉ estas tia, ke li iras sur la transan flankon de la strato, kiam oni batas unu la alian, li ne ŝatas vangofrapadi, interbatadi, li estas silenta kaj meditema, kiuj liaj ecoj memorigas min. Tamen ĉiu sciis, se oni lasas lin paca, tio jam estas tia, kiel iom da asekuro pri vivo. Foje la rebonigantaj laboristoj metis tubojn en la teron, kaj dum li dornis ili pruteprenis lian eskalon. Ili estis dekope kun la fertuboj. Sed li ĵetis sin sur la laboristojn nur per siaj manoj, kaj post minuto tubo sur tubo ne restis. Tial mi demandis lin denove:

“Ĉu vi timas 8-etaĝa Drugiĉ?” Tiam li respondis jene

“Mi timas! Mi ne iros tien!”

Ĝi estis eĉ pli surpriza, ke li diris denove tian vortinundon, sed kio eĉ pli trafis mian kapon, kiel gumbastono el serena ĉielo, ĝi tamen estis tio, ke li timas. Ĉu eble tiu malnovmoda, malklera superstiĉulo kredas la reaperon de transmondaj sipritoj? Ĉu li estas tia, kiu timas la fantomojn, kiuj nokte elvenas el siaj ĉerkoj? (Foje mi vidis tian en la fortikaĵo de Via Reĝa moŝto, nomata citadelo. Pri tio mi devas atenti bone.) Kiu en la mondo de la mirinda tekniko ankoraŭ kredas tiajn idiotaĵojn, tiu ne konsiderindas kulturita, kaj laŭ mi, li estas malinteligenta homo. Do tiu 8-etaĝa Drugiĉ estas 6-etaĝa idioto. Mi diris tion al li, sed li lasis min tie.

Estimata Reĝa moŝto! Tre saĝa, eminenta homo diris: neniun ni nomu idioto antaŭ la kono de faktoj! Ĝi estas granda diro, kiu devenas de mi, propramense. Dubindaj homo ŝtelumis ĉe la pitoreska doko, ĉar alvenis la fluso, ĉio humidiĝis en la havena nokto.

Per boato mi singarde proksimiĝas al la ŝipo. Mi vidas bone la nomon de la ŝipo, skribitan per grandaj literoj: Kiel Fartas Wagner? (Mi devas ĉiam ridi, ĉar ĝis nun oni neglektis tian idiotaĵon, rilate la nomon de ŝipo.)

Kompreneble mi surgrimpis ĝin kaj vidis, kiel malbona ŝipo ĝi estas. Ĝi konsistas el malpuraĵo kaj lignotabuloj, kiuj krakas. Eĉ unu lampo ne lumis. Mi pensis, ke tio nun estos interesa, ĉar mi kunportos Gustavon Bahr, malliberigitan en kofron. Novaĵo. Mi ankoraŭ ne ŝtelis scienculon. Tio certas, ke ĝi estas stranga ŝipo… Eĉ la aero estis pli prema. Mi rigardos, kio estas ĉi tie! Kaj mi ŝteliris antaŭen mane-piede, kaj pulsis mia kolo, lancinis mia kranio en la nebulo pro la humido, krome la silento sur tiel malluma ferdeko… Kaj ĉiu kajut-pordo estas malfermitaj, kvazaŭ la tuta personaro de la ŝipo estus foririnta, ĉion lasante ĉi tie.

Kaj la putriĝantaj lignotabuloj havas tiel strangan apotek-odoron… Kaj… nun, ie aŭdiĝas buŝharmonikado…

Verdire mi ne citras pro la harmonikado, kiel muzikemulo. Mi ne estas superstiĉa, ĉar la magiisto sur Timoro ŝmiris min per plantaĵo, ke mi estas imuna kontraŭ la malbeno, precipe tiam, kiam mi trafis en tian krizan staton, kaj mi karaĉis dufoje al oriento. Poste ankaŭ al okcidento. Sed oni povas surkraĉi ĉiun direkton de la ventorozo; eĉ se kulturita homo ne kredas, ke tiaĵo estas utila kontraŭ fantomoj. Kaj se li ne kredas, ke la kraĉo utilas, tiel li devas timi la fantomon. Mi pensas, ke ĝi estas evidenta.

Tiam mi tamen ne forkuris. Kvankam fariĝis vento, kaj bruis, grincis ĉio. Mi pensis rigardi en iun kajuton. Tie estis malbonodoro kaj multe da muŝoj. Mi tute ne sciis, kio troviĝas ĉi tie, kio odoras ne tute same, kiel la flanela linioŝip-jako, sed ĝi striktis ankaŭ por mia brustokesto. Kvankam la vasteco de mia torako estas n-ro cent sepdek centimetroj, kiam mi enspiras la aeron. Mi enspiris kaj elspiris la aeron, poste mi viŝis mian frunton, tamen mia brustokesto estis malvasta. Sed mi iris.

Kaj mi kraĉis al nordo kaj ankaŭ al sudo…

Nenie estis iu. Nur mi. Kaj mi ekiris en la bilĝon sur ŝtuparo, kiu ekkrakis tiel laŭte, kvazaŭ ĝi havus gorĝon, kaj mi estus paŝinta sur tion, ke ĝi devas ŝriki.

Via Reĝa moŝto devenas el bonfama familio, sed mi opinias, ke ankaŭ via reganta sango estus galciiĝinta en la vejnoj, kaj ankaŭ mi sentis tiel, ke mia koro haltos, kiel la poŝhorloĝo, metita en pistujon, kiam oni faras el ĝi rompitan oron. Iu metis pezan lignokeston sur la klappordon, kondukantan en la bilĝon. Terure pezan. Mi forrulis ĝin el mia vojo.

Ĉar en la bilĝo estis mallumo kaj io tute stranga… Kaj pro la aĉaj lignotabuloj estis aŭdebla la ondofrapado de malproksime. Krome sentiĝis tiel malbona odoro ĉi tie, kia estis ankaŭ supre. Nun mi divenis: Ĉi tie estas odoro de karbolo! Ĝi pruviĝis iomete sinistra sento por mi.

Mi iris antaŭen. Nun de supre kaj de malproksime la fantomoj harmonikis per tute mallaŭta zumado. Jes fantomoj, ĉar mi ne estas superstiĉa kredi la kraĉadon! Tiam mi stumblis pro io, kaj ĝi falis ruliĝante, bruante kelkajn ŝtupojn, kio estis pli profunda parto de la bilĝo. Mi haltis timiĝinte kaj atendis. Silento!

Mi etendis mian manon tien, kie mi stublis, kaj ĝi estis la supro de longa lignokesto. Kaj denove ĉifonoj estis en la kesto

Ĝi estas tia… kiel… ĉerko!

…Disinjoro…

Tiam la luno lumis tra la aerumfenestro, kaj tiam la karbolo jam tre premis min. La luno prilumis la ejon, kaj mi vidis, ke tre multe da ratoj estas ĉi tie. Kvazaŭ miaj piedoj enradikiĝus, ĉar mi nun jam pensis ion, kio estis tia, ke Vanek devis timi, kaj povis tremi Drugiĉ, kaj eble frostotremis pro ĝi ankaŭ la ŝtupoj de la eskalo Melanie… Rajte!

Kaj tiam nek mi povis preni aeron, kvankam mia buŝo estis tute malfermita.

La lunlumo falis sur la vid-al-vidan muron! Tiam mi vidis lignokeston, sur kio estis skribite!..

B R I G I T A

Mi scias nur tion, ke vidinte ĝin, mi kuregis! Kiel frenezulo! Okazis la plej altgrada fuĝo! Kion la subuloj nomas ek do!

Mi neniel ekscios, kiel mi revenis en la Diboĉejon Medolo. Mi scias tion, kiam mi enpaŝis spiregante, ĉiu ekstaris kaj rigardis min. Ĉar eble mi aspektis tiel, kvazaŭ mi venus de sur la ĉeflapco, kaj mi jam estus eternigita en gipso.

Via Reĝa moŝto devenas el altranga familio, sed vi scias: ke la koro de la dinastio Ĝisorela ne estas el vakso, sed se mi devus travivi tion ankoraŭfoje, prefere mi estu denove en la kontoro de la ĉefpolicisto Crikley en Adeno, kiu estas scivolema homo pri mi, kaj onidire li posedas la plej grandajn vangofrapojn de la mondo. Transdonu Via Reĝa moŝto mian plej humilan bondeziron al Ŝia Reĝina moŝto kaj al Ŝia Altaĝa Imperiestra Patrino. Krome mi restas via fidela anstataŭiganto sur la trono de Via Reĝa moŝto

Esprimante mian altestimon:

don Ĝisorela il Jimmy, sed iomete

mi ektimis, ĉar ankoraŭ en la mondo ne okazis tiaĵo, ĉar orienta bubona pesto estas danĝera malsano, krome tute infekta.

don supreskribita, di Ĝisorela.