158133.fb2 Fred la Malpura intervenas - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

Fred la Malpura intervenas - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 17

D E K S E S A   Ĉ A P I T R O

Nun tuj sekvos la turniĝo.

Mi petas la trankvilon de la leganto, kio cetere estos konstante bezonata dum la daŭro de la horora historio, en kiu fantomoj kaj teruraĵoj svarmas, de tiam, kiam la ŝipo Stanley Up To Date forlasis Honolulu-on, kun kvin taga malfruiĝo. Ĉar tie aperas la heroldo de la teruranta, neelkalkulebla fato.

Venis la virino!

Ĉiam komenciĝas tiel! Gardu vin! Atenton!

La viro kalkulas ĉion kun bone pripensita antaŭzorgemo, precize, difinitive. Kaj tiam venas la virino! Kun mensogoj, havantaj cent kilometran rapidecon po sekundo, spiregante, vortmuelante, mallevinte la okulojn, svenadante aŭ ridetante; subite ŝi venas kaj ruinigas ĉion!

Poste ŝi eksidas sur tiujn ruinojn kaj pudras sin. Kaj ŝi kondolencas sincere.

Ni gardu nin de la virinoj! Ankaŭ la plej simplaj, ĉiutagaj nocioj fariĝos konfuzaj, se ni volas klarigi tiujn, rilate virinon. Ni menciu ekzemple la amon.

Aŭ ni ne menciu ĝin? Egalas. Ni do menciu ĝin. Jen estas ekzemple la amo.

Kie?

Pardonon, ke mi interrompas mian direndon, sed ni nun klarigis tion fine. Kie estas la multe menciita amo?! Kiu vidis ĝin? La koncernulo levu sian dekstran prudenton.

Nu jen?

Tamen ĝi tre gravas! Ĉar ankaŭ en nia romano aperas tiu aĵo, kaŭzante multe da problemo. La amo ĉiam kaŭzas problemon. Mi do asertas kategorie: amo ne ekzistas! Aŭ pli ĝuste: ekskluzive amo ekzistas. Ni devas paroli pri tio. Ĝi tre gravas, ĉar se ni eliminas el la eblecoj la ideokonfuzon, nomatan amo, tiam ni povas vivi laŭ difinitaj planoj. Kaj kiu asertas, ke ĝi ne gravas.

Mi!

Mi asertas ne plenkonscie, ke sinjoro Theo pravis, kiam li konstatis tuj, ke estas malpermesite por li komenci paroladon kun tiu virino, poste li paroladis, sidis, dancis, iradis kun ŝi konstante dum kvi tagoj, en prozo, en kanto, kaj inter ĝemoj. Mi pensas tiel, ke ili eĉ interkisiĝis. Sed post kvin tagoj li konstatis kun kruda rido en sia animo, ke la virino estas mem- kaj pulbikdanĝera individuo, de antaŭ kiu li devas fuĝi.

Tiam li petis ŝian manon.

Sed Lilian eldiris la malfeliĉigan vorton ne. Tiel la ŝipo Stanley Up To Date povis ekveturi. La virino estis bela. Ni nur ne serĉu la logikon en ĉio! Klarigo ne estas! La virino estas tia, kiel poezia metaforo. Se ŝi estas bela, nek tio estas problemo, se tiu havas nenian sencon.

La okazaĵoj nun ekimpetis per tempestas rapideco. Ekveturo: je la 18,20-a horo. Theo inter sinmortigaj pensoj oficiale informiĝas, ke la parenco de la angla reĝo, lordo Hamilton akompanos la ekspedicion.

Je la 19,40-a horo posttagmeze. Mi ripetas je la 19,40-a horo. Laŭ la Mez-Azia, Amerika, krome laŭ la tempokalkulo de ĉiu mondparto, la ebrieco de sinjoro Wanger potenciĝis mirinda fenomeno, kiel la boreala aŭroro, kiam ĝi disvolviĝas per sia tuta arko sur la nord-polusa ĉielo.

Tiel konsterniga li aspektas, kiam li elvenas el la stratangula drinkejo kun siaj fiera kandelo, poŝ-birdoj, tenante sian pantalonon ambaŭmane, kaj li iras al sinjoro Theo, havante la plej bluan rondbarbon.

Je la l9,45-a horo oni elĵetas lin la sepan fojon el la halo, kvankam li aplacias la fidelan amikecon de la ĉeestanta hotelestro, menciante la malnovajn, belajn tempojn, pasigitajn en la bango de Sumbava. Fine sinjoro Theo venas hazarde tien, kaj brakapogas la aferon de sinjoro Wagner. Brakapoginte la ebriulon, Theo sidigas lin en fotelon.

Ĉiu rigardas tien-reen timeme, ĉar aŭdiĝas konstanta birdo-kvikado en la halo, kaj oni ne komptenas tion.

Je la 19,56-a horo kaj 7 sekundoj, sinjoro Wagner proponas aĉeti la scienculon, malliberiĝantan sur la ŝipo por 5000 dolaroj.

Je la 19.58-a horo, sinjoro Wagner ridas krude pri la cent dolara porpono, kaj li volas foriri, sed levinte de sur la planko, oni senpolvigas lin.

Je la 19,59-a horo kaj unu sekundo, sinjoro Wagner akceptas la cent dolaran proponon senhezite

La medalo de la golf-esploristoj konvinas sinjoron Theo pri la identeco de Gustavo Bahr.

Je la 20-a horo kaj 10 minutoj, oni ankoraŭ apenaŭ prepariĝas al la ekveturo. Aŭdiĝas kantado. Vasiĉ rigardas malsupren. La cilindra ĉapelo de sinjoro Wagner ŝanceliĝas sur la akvo kun vibranta lumo, kiel ia malnova buo.

– Kio nova?! Vi, fripono!.. Ĉu nun vi rekons min? Vi ja fanfaronis en ĵaketo. Aŭskultu min! Mi kunportis lignokeston al via mastro. Ĉu vi ne volas aĉeti tolon?

Kaj li komencis kanti, sed pro ventatako la flamo de la kandelo ekbruligis lian ĉapelon, kiu ekflamis. Li premis ĝin sub la akvon per kutima movo, poste li surmetis la malnovan, nigran feltaĵon denove. Nun ankaŭ verda algo pendis sur lia kandelo.

Fine la lignokesto estis supre.

Jam lumas la lampoj, kiam alvenas alia transportaĵo. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela kunportas lignokeston. Neniu scias, de kie.

Li portigas ĝin en sian kajuton. Freneza homo elvenas el ĝi. Li batas kaj fermas lin en la ŝrankon. Poste li metas en la ŝrankon sian pluvmantelon kaj porcion da kolbasaĵo.

Dume li batas denove la koncernulon.

La 24-a horo vespere kaj neniu minuto.

La ŝipo Stanley Up To Date ekveturas. Muziko, homamaso ktp. La vaporŝipo ŝajnas tri-fumtuba marveturilo de sur la bordo pro la kolosa cilindra ĉapelo de sinjoro Maxbell.

Lordo Hamilton venis sur la ŝipon, akompanate de eleganta, blankhara sinjoro. Li balancadis sian bone konatan, blondan, studentan kapon al ĉiu, kaj irinte kun sia akompananto en sian kajuton, li akceptis sinjoron Theo.

Li petas, ke lia ĉeesto sur la ŝipo kaŭzu nenian ĝenatecon, li veturos, kiel simpla civilulo.

Lia lorda moŝto konatiĝis kun ĉiu. Li ŝajnis iomete embarasita, kiam post sinjoro Maxbell en la nomo de la aliaj esploristoj doktoro Rügen anatomo salutis lin. Kaj la oraĵisto transdonis al li bronzan plakedon.

– Kiu estas ankoraŭ? – demandis lia lorda moŝto nervoze.

– Ni havas ankoraŭ unuarangan futbaljuĝiston – respondis sinjoro Theo sen palpebrovibro – kaj tiu eleganta sinjoro kun la lorno. Sokrato Schwacht aŭ Knapp, li estas frenezulo kaj florĝardenisto, laŭplaĉe. Ĝi estas ĉio.

Sed li eraris.

Subite aŭdiĝas sono de citro.

– Sinjoro – flustris Jimmy la Ĝisorela, – mi kunportis Obwelion, ĉar mi ne povas vivi sen ŝi.

– Homo! Kion faros tiu muzikistino ĉi tie?

– Ŝi observos la futbaljuĝiston, la ekzekutiston kaj la anatomon dum esplorado, kaj ŝi imitos ilin.

Sinjoro Theo iomete rifuzis tion kun sia restinta forto, sed poste li komprenis, ke estas nemalhavebla la ĉeesto de dua alkoholisto, sperta pri la gitarludo en la ekspedicio. Kaj li klinis sin antaŭ la persona argumentado de la artistino:

– Oni ne devas enuiĝi dum la ekspedicio – kveris Ofelia Pepita. – Vi faros la sciencan esploradon pli bone, aŭskultante tangon, kiam mi kantos, diros ŝercaĵojn kaj gitarludos…

– Ŝi eĉ cigaras – favoris ŝin la fregat-ĉefleŭtenanto, kaj ĝi tute forigis la reziston de sinjoro Theo.

La ŝipo Stanley Up To Date rapidis al sia celo plenvapore, gaje kaj esperante. Direkto: sudoriento, tempo: la 16,20-a horo. Bonega vespero!

…Matene iu skue vekis Jimmy la Ĝisorelan el sia lito. Tiu homo estis sinjoro Theo.

– Ĉu vi aŭdas?! La Ruĝa Vasiĉ pikis per tranĉilo Borck-on, kaj Eŭgeno la Buŝaĉulo eltordis ies dikfingron. La futbaljuĝisto divorcas dis de sia edzino, la ekzekutisto provokis la oraĵiston, neniu scias, kien veturas la ŝipo, ĉar Watson malsaniĝis por nikotinismo pro la fumado de la fortaj cigaroj Virginia, kaj Maxbell ankoraŭ dormas, ĉar li lernis danci tagnon ĝis mateno! Mi…

…Li ne povis daŭrigi, ĉar malgraŭ la relative trankvila vetero, subite la ŝipo oblikviĝis krakante.

– Ĉu la stiristo freneziĝis?

– Ne – respondis sinjoro Theo kaj aldonis plendinde: – Kion vi faris, vi, rabistaĉo?! Mi povas forĵeti la ekspedicion! Ĉe la direktilrado de la ŝipo staras Ofelia Pepita kaj gitaras!

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E LA

AL   L A   R E Ĝ O   D E   L A   I N S U L A R O   F E L I Ĉ O,

A L   A R K I D U K O   S T. A N T O N I O

Estimata Reĝa moŝto!

ALMIRA

Reĝa fortikaĵo, duon-etaĝo

Ni do ekveturis per la ŝipo, kaj tio certe estis malagrabla, ĉar Theo trovis en sia monŝranko la artistinon Ofelia la Kvadratita.

Tiu fia Wagner, kiu eĉ sin mem kontrabandis sur la ŝipon, ĉar li ne havis kandelon por la vojo revena, pro ties malsekiĝo.

Kaj ankaŭ la vera scienculo estas en mia ŝranko persone. Kiam li volas elveni, mi batas lin. Li estas Gustavo Bahr.

Ĝi okazis tiel, ke antaŭ ol la ŝipo estus ekveturinta, mi estis kun Ofelio, kaj mi ekhavis ideon. Ankaŭ Ofelia la Kvadratit veni kun mi! Bedaŭrinde mia mastro, nomata Theo ne volas kunveturigi mian fianĉinon Pepita. Ŝi tre ploris, ĉar dum nia kunesto mi konstante provis persvadi ŝin. Ni parolis kun sinjoro Wagner. Estis bona plano, ke li portos Ofelian Pepita sur la ŝipon en lignokesto, ĉar li havas boaton.

La fiulo petis pagi dek dolarojn kaj tiun medalon, kiu restis ĉe mi hazarde, kiam li montris ĝin al mi.

Sed poste informis min Theo, ke li ne komprenas la aferon. Dume li akiris Gustavon Bahr, kaj nun telegrafis la sekretario, ke nun li estas en hotelo sur proksima insulo. Tion sendis la sekretario Torn, kaj tiun scienculon, kiun mi fermis en la ŝrankon per la ŝu-butonumilo. Theo diris, ke mi iru por tiu scienculo, kaj mi portu lin kun la lignokesto en la ŝrankon de mia kajuto, kie nur mi rajtas kontaktiĝi kun li. Ĝi tiel estas sekura. Mi portis kaj terapias la perdiĝintan scienculon en mia kajuto, dum la ekspecidio trovos lin. Mi estas la motoro kaj la kapo de la tuta kaoso. Kaj mi veturis per motorboato sur pitoreskan insulon, kie estis liphara homo, kiu portis jupon, kaj estis videble, ke li ne estas tute normala

Li estis Gustavo. Ankaŭ la jupo koincidis. Ke li ne havas pantalonon, mi estis ties kaŭzinto, kiam mi fermis lin per la ŝu-butonumilo. Nun mi vidis ankaŭ lian vizaĝon. Nek tio estas pli bela.

“Ĉu vi estas tiu, kiun la sekretario elĵetis?”

“Eĉ kvinfoje” – li respondis.

“Ĉu pro sinjoro Theo?”

“Jes. Ankaŭ el banko pro li.”

Kaj li rakontis, ke li ne havis pantalonon: Mi diris, ke mi scias, ĉar bedaŭrinde mi vidis tion el la ŝranko. Nun gravas, ke ni iru. Li respondis, ke li ŝatus iomete ĉirkaŭrigardi en Honolulu, ĉar li havas tie propran filon kaj propran pantalonon, ĉar mi sendis ilin al la subŝtofigisto. Mi diris tion ke ĝi estas indiferanta por mi, kaj li povas iri nenien, nur en la lignokeston. Tio ne plaĉis al li. Sed mi diris al li, ke ĝi estos tiel, ĉar ĝi estas la ordono de Theo. Li konstante kriadis, ke mi ne faru tion al li! Li ne toleras ĝin! Jam ŝajnis tiel, ke mi ne povas plenumi la ordonon, sed kio faras Dio; mi subite batis lin je la kapo tiel, ke li tute silentiĝis.

Ankoraŭ la mateno ne krepuskis, kiam mi metis la ulon el la lignokesto en la bluan ŝrankon. Li provis klami, sed mi atentigis lin, ke ni petas silenton, ĉar se li kuraĝas kriadi ĉi tie, mi komplete ruinigos lin per du samformaj vangofrapoj.

Dume el la alia, fermita lignokesto elvenis Ofelia, kiu estas mia fianĉino. Kaj ni promenis. Mi vidis, ke la Ruĝa Vasiĉ rigadas ŝin avide. Sed mi diris al li, ke li vane pensas pri ŝi, ĉar ŝi ne estas tia, kiel la aliaj, sed ŝi estas tia knabino, kiu provas ŝin delogi, ties kapon mi platigos per karboŝovelilo.

Okazis tiel. Ĝis la insulo Kopro mi jam batis ĉiun membron de la personaro per la karboŝovelilo. Estis tiulo, kiun trifoje. Bedaŭrinde ankaŭ la pasaĝeroj!n Nur la kapo de la scienculo Maxbell ne estos batita, ĉar li estas maljuna kaj honesta.

Sed ĝis tiam, ĝis la bonvola revido. Datita, kiel estas sube skribita:

Don. St. James di Ĝisorela, sed

mi fiaskis, ĉar sekvan tagon, kiam mi alpoŝtigis tiun ĉi leteron, jam estis evidente, ke nek la kapo de la scienculo Maxbell faros escepton, rilate la displatigon per karboŝovelilo. Sincere via:

don supre skribita.