158133.fb2 Fred la Malpura intervenas - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

Fred la Malpura intervenas - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 18

D E K S E P A   Ĉ A P I T R O

La sovaĝaj kaj timigaj eventoj kun la ritmo de la altiĝanta varmego pliiĝis, kiel la ŝipo plenvapore ĉiam pli proksimiĝis al la Hinda Oceano. Fru-antaŭtagmeze sinjoro Theo flankenvokis sinjoron Wagner:

– Atentu min! Malnova konato kunveturas, kun kiu vi estis malliberigita antaŭlonge. Nun mi ŝatus, se vi kondutus tiel, kvazaŭ vi ne rekonus lin el Sing-Sing. Vidu, jen tie li venas…

Lordo Hamilton promenis sensuspekte iom pli malproksime, kaj li tute ne konjektis, ke sinjoro Wagner rekonas lin.

– Li estas granda friponeto! Sed ni estis malliberigitaj ne en Sing-Sing, sed en San-Francisko. Tio oni multe puŝadas la prizonulojn. Demandu lin, kio estas al Harry la Tranĉilisto? Ĉi tiu homo estis lia bona amiko. Alo!.. Bone, bone, mi ne rekonos lin. Kion vi volas?… Vi ĉiam tiradas min.

Lordo Hamilton haltis konsternite, aŭdinte la “alo”-adon. Kvazaŭ li vidus miraklon, tiel li fiksrigardis la blu-barban, hirtegan homon, kiu ĵus okulumis al li kelkfoje kaj minacis lin per sia montorfingro, sed poste li kaptis sian pantalonon haste.

Tipa antaŭtagmezo sur la ŝipo Stanley Up To Date: ĝi kargos iom da karbo ĉe insuleto. La motorboato kunportas ankaŭ novaĵon. Quebra, la hispana pirato, vaganta sur la Pacifika Oceano ekscitas maltrankviliĝon per malpli grandaj ribeloj tie kaj ĉi tie, kaj oni jam anoncis precize duonmilionon da dolaroj por lia kapo, sed vane!

Mallonga interludo kun sinjoro Maxbell, kiu hodiaŭ denove demandas la “kuraciston” maleme. Sed tiu ne volas fari diagnozon kontraŭ sia konscienco por trankviligi la profesoron, sed sinjoro Theo ne volas korupri.

Sinjoro profesoro Maxbell montris etajn, ruĝajn erupciojn sur sia brako al Sokrato Schwachta aŭ al sinjoro Knapp (laŭ via plaĉo).

– Mi opinias – diris Maxbell, – ĝi estas sepsemio.

– Ankaŭ mi vidas tiel… sed ĝi ankoraŭ ne estas certa. Ĉu vi ne sentas vertiĝon?…

– Ne.

– Hm… Ĉu vi kutimas promeni antaŭ matenmanĝo?

– Ne…

– Ĝi estas antrakso – li diris kaj eklevis siajn ŝultrojn, kvazaŭ kompatante, sed li povas fari nenion.

– Diru! Ĉu vi ŝercas pri mi?! – kriis la scienculo kolere. – Ĝis nun vi konstatis minimume dek mortajn malsanojn ĉe mi!

– Jes, ĝi okazis tiel. Estas nekompreneble, ke vi ankoraŭ vivas. Kaj mi demandas: kial?… – Turninte sin, li apogiĝis al la balustrado gemute kaj klarigis babilante: Via malsano, sinjoro, estas malofta kaj nekuracebla: la scienca mondo timega ĝin laŭ la nomo paralokala molestito. Laŭ la fama scienculo, sinjoro Aŭrelo Pincetta, el Oksfordo tian homon, kiel vi, estus plej bone liberigi de la suferoj per bone direktita injekto.

Kaj li rigardis plezure en sian lornon. Li ĉiam rigardis en la tubon kun plezuro

Maxbell kuregis al Jimmy la Ĝisorela kriegante.

– Via kuracisto estas ekzekutisto! Ĉu vi komprenas?

– Tial, ĉar iu estas ekzekutisto, li povas esti kuracisto – diris Jimmy la Ĝisorela timeme, ĉar li pensis, ke Maxbell divenis la trompon.

– Tiu homo ne estas sperta pri sia profesio!

– Eble li tamen estas sperta pri tio – li respondis objektive. – Onidire nur lia kaŭĉuka manumo kaŭzis la problemon.

Tiu respondo definitive elĉerpis la paciencon de Maxbell, ĉar li pensis ĝin tute idiota. Furioze li rapidis al siaj instrumentoj. Dume sinjoro Rügen en la salono vangofrapis la oraĵiston pro Ofelia Pepita.

Mi diras, ankaŭ ĝi ŝajnis gemuta, kutima antaŭtagmezo, kiel la aliaj. Tiam sinjoro Theo ektuŝis la ŝultron de Jimmy la Ĝisorela.

Li ankoraŭ neniam vidis sian mastron tiel pala.

– Alvenis radiogramo el Honolulu – diris sinjoro Theo raŭke. – Sinjorino Gustavo Bhar mortis. Ŝi volis veni per aviadilo, kaj… survoje.

– Sinjoro – diris Jimmy la Ĝisorela mallaŭte. – Vi scias, ke mi ne estas superstiĉa, sed mi nun returniĝus plej volonte.

…Kaj li pensis pri la ŝipo Brigita. Li forsilentis tiun sian aventuron antaŭ sinjoro Theo.

La milionulo jam ne ridetis pri la naiveco de la fregat-ĉefleŭtenanto.

La glata, senlima oceano scintilis en belega sunbrilo, la ĉielo estis super ili serena, cejan-kolora, kaj tamen:

Jen estas la Morto!