158133.fb2 Fred la Malpura intervenas - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 19

Fred la Malpura intervenas - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 19

D E K O K A   Ĉ A P I T R O

Komenciĝis…!

Unue nur la tondro de etaj, sinistraj antaŭsignoj, poste la fulmofrapo de la fato batis en rapidaj sinsekvoj.

Jimmy la Ĝisorela, komisiita de Theo, devis entrepreni, ke li diros takte la morton de sinjorino “Gustavo Bahr” al la edzo. Unue do li skribis nur tiom en la letero, enŝovita ĉe la malsupra parto de la ŝranko:

“Ĉu vi bonvolas scii, altestimate, ke ni ricevis la informon; sinjorino Gustavo Bahr ekveturis el San-Francisko, kaj poste ŝi venos per aviadilo el Honolulu. Subskribito.”

“Mi ne sciis. Ŝi estas hero virino. Ŝi imponas al mi. Diru do, ĉu vi ne forlasos min eĉ por minuto spiri freŝan aeron, vi, fiulo?”

– Cinika ulaĉo – murmuris Theo, kiam li informiĝis pri la respondo.

La dua letero estis taktoplena preparo de la okazaĵoj:

“Mi havas la feliĉon sciigi vin, ke ni informiĝis: ke sinjorino Gustavo Bahr malsaniĝis en la aero, kien vi ne rajtas iri, ĉar mi satras ĉi tie kun basono.”

Respondo:

“Se vi retenos min eĉ plu, tiel mi malbenos vin, ke ankaŭ vi malsaniĝos! Insolentulo!”

Nu, alvenis la tempo, diri la veron.

“Mi legis viajn altestimatajn malbenojn, kaj nun mi havas la feliĉon informi vin, ke estus forta. (Tio ne malutilas ĉi tie.) Nun alvenis radiogramo, laŭ kio vi havas la feliĉon kun estimo sciiĝi: sinjorino Gustavo Bahr survoje pro malvarmumo mortis.

La respondo estis nekomprenebla kaj surpriza:

“Mi bedaŭras la kompatindulinon. Se vi farus tiun komplezon, ke vi donu al mi iom da salamo. Mi abomenas manĝi ĉiam bovoviandon. Komprenu tion, mi petegas!”

Lia nekredebla senkoreco indignigis Jimmy la Ĝisorelan tiom, ke tiun tagon li donis al la malliberulo de la ŝranko nek manĝi, nek trinki. Kaj posttgmeze li endonis al li biblion en la ŝrankon.

– Vi estas degenerinta, sendia homo! – li diris kategorie. – Prefere preĝu por la animo de la kompatinda virino!

– Mi preĝas – respondis la pordisto malesperiĝinte, – sed donu salamon al mi. Mi ne povas manĝi la bovoviandon…

Tiam Jimy la Ĝisorela surverŝis lin per kruĉo da akvo.

La kompatinda pordisto ploris amare kaj viŝis siajn larmojn per la litkovrilo. Se li estus sciinta tion, li tute ne estus veninta ĉi tien. La pantalono kaŭzis ĉion, kiun oni hazarde perforis per la stampilo de la banko sub pakumpapero.

Vespere okazis la fatalaj eventoj per tempesta rapideco.

Multaj steloj brilis, ankaŭ la akvo disiĝis per stranga, helverda ardo ĉirkaŭ la ŝipo, kaj longe irizis malantaŭ ili la scintilo de la kirlitaj bestoj, kaj la vento kunportis melodion de fore.

Sinjoro Wagner kantis la komencan arion de la Verda Aso el la opero Bajazzo, kun profunda malĝojo, ĉar oni fermis lin en terpom-deponejon, ĉar oni ne toleris plu, ke posttagmeze la edzino de la futbaljuĝisto jam svenis la kvaran fojon. Sed kiu povintus konstraŭstari en la situacio de sinjoro Wagner, kiam li ekvidis sian iun malnovan amikon, li disetendis siajn brakojn por ĉirkaŭpreno?

Kaj sinjoro Wagner ne plu povis fari tion!

Ofelia Pepita sidis apud profeosor Maxbell kaj ludis sur sekstanto kortuŝite.

– Kiel bela vespero estas… – flustretis la artistino. – Ĉu vi neniam aŭdis, ke estas tiuloj, kiuj elektas stelon?

– Jes, mi aŭdis – kapjesis la profesoro. – Ĝi okazis al Arkimedo. Li deklaris pri la steloj, ke oni elektu punkton en la spaco, kaj li formovos la teron el ties loko. Tiu punkto estas elektebla kie ajn. Ĝravas, ke ĝi estu fiksa.

– Prave – kapbalancis Ofelia, – grvas, ke ĝi estu fiksa, sed se oni ne havas kromsalajron, nek tio estas bona. Ni elektu stelon… – Post mallonga paŭzo ŝi ankoraŭ flustris tion: – Mi jam elektis.

La moroza ombro de Jimmy la Ĝisorela atentis ilin el malantaŭ la ventoltubo. Tiam okazis, ke la Ruĝa Vasiĉ enpaŝis en la kajuton de la milionulo rezolute:

– Sinjoro! La personaro estas tre nervoza. Ni aŭdis, ke mortis la edzino de la profeso.

– Nu kaj?

– Kaj nun iu buŝharmonikas ĉi tie!

Ĝi komenciĝis tiel.

La personaro kolektiĝis en malgrandaj grupoj. Ia maltrankvilo streĉiĝis sur la ŝipo. Nervozaj, raŭkaj voĉoj diskutis. Theo rapidis kun Vasiĉ al iu grupo.

– Mi aŭdis la harmonikon – stridis Petters kun sia senvoĉa parolo. – Kaj ankaŭ Tendenulo la Fervora!

– Mi staris ĉe la malsuprenirejo de la ŝtuparo – diris Tendenulo la Fervora kaj elprenis kelkajn, etajn najlojn el siaj dentoj, – ĉar li muntis draton kun Vanek la Dornhara. Dornharulo iris en la kuirejon por io…

– Mi elportis hakilon de tie.

– Okazis tiel – daŭrigis Tendenulo la Fervora, – ankaŭ mi manĝis el tio, aŭ ankaŭ mi rigardadis la hakilon, kaj dume mi ekaŭdis la buŝharmonikadon el la ilarejo.

Decidkarakteraj, maltrankvilaj matrosoj ĉirkaŭis Theo-n… Ili malfermis la ilarejon, kaj kiel ili antaŭe konjektis: nenio.

– Fine ja vi ne estas infanoj, ke vi ektimu pro ĝi! – li diris tion kun malmulte da konvinkiĝo.

– En la zono de la Verda Vizaĝulo neniu estus miranta, se la mortinta edzino de la profesoro estus veninta ĉi tien… – diris Borck.

– Kiu ekscitos maltrankvilon per timigaj misinformoj – diris Watson malvarmkondute, – tiu bladaŭ renkontos la animon de la edzino de la profesoro. Mi havas dekdu kuglan rapidpafan, kanelitan revolveron por tia vojaĝo.

– Kaj cetere! – kriis Jimmy la Ĝisorela, ĉar li sciis bone, ke ili timiĝas ekskluzive de mortinta homo, ili do timos Watson-on nur tiam, kiam ili jam mortigis lin. – Pasintjare ĉe la Kabo de Bonespero mi navigis kvarfoje preter la ombroŝipo de Morton la Kriptokapa, sed neniu ektimis, kiel vi; sed tio estas vera, ke tie ni neglektis la kor- kaj nevomalsanajn spickomercistojn dum la dungo de matrosoj.

Kiam li finis sian mallongan kaj specialan oratoraĵon, la tuta societo malrapide forŝteliris, kaj sinjoro Theo, kiu en kelkaj aferon ne konsentis kun la ekspliko de la antaŭe parolanto, sed li komprenis, ke estas plej bone efiki ĉiuspecan socitavolon per konvena, psika rimedo.

– Sed – diris sinjoro Theo mallaŭte apud ili – iu tamen ŝercas per buŝharmoniko ĉi tie.

– Mi ne estas superstiĉa…

– Ĝi nun jam estas tiel kalara, ke ni ne plu devas pruvi tion. Unuavice ni bele, nerimarkite traserĉos la ŝipon.

Ĵus ili estus ekirintaj, kiam kun sia konsternige enkaviĝinta flanko, tre malproksime, kie la rando de la maro, kiel turniĝanta telero, ĝuste grandarke leviĝis, kun siaj nekredeble kadukaj ripoj aperis ŝipo, blanciĝanta, kiel kafmuelilo. La ŝipo Sinjoro Wanger!

Oni mallongigis ties nomon, kiu nun jam fariĝis mondfama, kiel absurdaĵo. Ili rapide atingis ĝin, kiu havis kelktagan avantaĝon.

La kadukiĝintan helicon ili antaŭos per grandega distanco post kelkaj horoj, kaj ili preteros ĝin por ĉiam, tio certas.

Sed Vanek la Dornhara, la astma Petters kaj Tendenulo la Fervora rigardis longe al la ŝipo Sinjoro Wagner iom post iom forviŝiĝanta en la malproksimo de la tremantaj vaporoj. Poste ili rimarkas Jimmy la Ĝisorelan, kiu ĝuste nun staras sur la kapitano ponto antaŭ Watson, sed kun malfermita buŝo li fiksrigardas al la forviŝiĝanta rando de la maro, en la lontanon, kaj lia vizaĝo estas sensanga.

Nur ili scias, ke la antaŭdiluva pantoflo, ali-farbita per la komika nomo, efektive estas la ŝipo Brigita, la pesto-ŝipo.