158133.fb2
Matene la personaro ne volis pluveturi. Ĉiu asertis, ke la vaporŝipo en la malproksimo estas Sinjoro Wagner. La matrosoj postulis, ke la blu-barbulo rakontu ĉion!
Sijoro Wagner sidis sur la planko, apoginte sian dorson al la balustrado, ĉar duonhoron ne troviĝis homo, kiu estus levinta lin. La birdo de la strangulo, ligita al lia butono, nun jam de tempo al tempo ekflugis malkuraĝe kaj sursidis la randon de la cilindra ĉapelo, ĝi frapetis la kandelon per sia beko kaj kvikis. La paseron, ĉar ĝi plenkreskis dume, li nomis Arnoldo, kaj pere de sia butono li certigis mallongan flogvojon al ĝi.
– Kial vi kunportis tiun kompatindan birdon? – demandis Borges, la mekanikisto. – Ĝi ne trovos konvenan paron por si. La kompatinda…
– Ankaŭ mi vidas tiel – ekparolis sinjoro Wagner malbonhumore: – La edzino de la futbaljuĝisto plaĉas al ĝi.
– Diru nun al ni – venis Theo tien aplombe, – kial vi asertis hieraŭ vespere, ke via ŝipo venas? Ĉu?! Kaj la personaro staris malantaŭ li minace.
Sinjoro Wagner respondis tuj, solene kaj serioze! Unue li enpoŝigis la paseron, nomatan Arnold, poste li surprenis sian gantojn el fadeno.
– Do sciu, kial sentis Fred la Malpura sian morton, kaj sciu, kial mi ĝojas ĉiam, kiam mi estis bona knabo, kaj rilate mian striktan financan situacion, mi protektis ankaŭ la birdojn, havantajn kompatindan sorton – diris sinjoro Wanger kun serioza ĝentileco kaj eklevis sian ĉapelon, kion li poste pentis, ĉar marinita fiŝfileo falis el sub ĝi. – Kompreneble mi konservis tiun fiŝon sur mia kapo, kiel birdo-nutraĵon… Mi do estis en Pott Said, kie mi kaj Fred la Malpura fondis bankon kun tre malmulte da baza kapitalo, sed la mono ne gravas ĉe rulet-banko, ĉar la ludantoj kutimas kunporti ĝin, kaj tiam okazis la ĝena intermezo, kiel oni nomas la uverturon de operoj. Alvenis ŝipo, nomata Brigita, kiu anticipe kargis malsanon, nomatan pesto. Oni ne toleras tian importon en Port Said. Kiam evidentiĝis la uverturo, oni diskuradis kun granda teuro ĉiudirekten. Kaj poste oni deklaris, ke la ŝipo Brigita estos forbruligita sur la aperta maro. Nur mi entreprenis tion en la tuta haveno, kaj mi ne havis alian partneron, ol mian oldan amikon Fred la Malpuran, la Kapitanon. Kiam ni jam estis sur la vasta maro, mia amiko diras al mi: Amiko Wagner, estas domaĝe poro tiu bona vaporŝipo, estus domaĝe forbruligi ĝin pro la pesto-kargo. Eĥ, mi respondis, vi parolas veron, mia olda amiko, mi ĵuras je mia antaŭa vivo, la ideo estas unuaranga… Ni do verŝis petrolon sur la lignaĵojn, kiuj troviĝis sur la ŝipo, ni ekbruligis tiujn, kaj malproksimiĝinte, ni ĵetis la brulantajn lignotabuloj en la akvon. Ĉar komenciĝis granda tempesto, ni ekhejtis la maŝinon, poste fondiĝis la Korporacio Wagner plenvapore. Fred la Malpura kaj mi ĵetis en la akvon la multe da pestajn mortintojn, bele aranĝitajn en la bilĝo… He!.. Kien vi iras?… Kia infanaĵo ĝi estas? Mi povas trankviligi ĉiun: mi ne kredas, ke la ŝipo Brigita veturadas nokte sur la maro pro la pestaj mortintoj. Se tamen, ĉar ankaŭ tio eblas, vi tute ne devas esti nervozaj.
Sinjoro Theo plej volonte estus mortpafinta sinjoron Wagner, kiel hundon, kvankam li sidis pie apud la balustrado. Al la pasero Arnoldo, kiel ĝi staradis antaŭ li, li montris paneron de surpre, ĉar li decidis, ke li instruos sian protektaton servi.
Tagmeze aperis la insularo Tonga.
Kiel jam tiomfoje, li ankaŭ nun eraris.
La indiĝenoj de la malgranda insulo akpectis ilin kun humila estimo. La ĉefo venis antaŭ ilin kliniĝante.
– Kion vi scias pri la scienculo? – ekparolis Maxbell.
Ho, ili havas informojn pri multe da scienculoj. Ĉu la malalta dikulo? Kompreneble ili konas lin. Li estis ĉi tie.
Kiel?! Theo kaj Jimmy la Ĝisorela vertiĝis. Li ja ne alvenis ĉi tien! Kio ĝi estas?!
– La scienculo alvenis ĉi tien antaŭ du jaroj, ĝuste komence de la somero.
– Kion vi scias pri li?
– Li postlasis paperon, sur kio estas skribita, kien li veturos plu.
“Mi veturis plu, por ke mi atingu per la marfluo la insularon Sambi-Sumbi. Mia provizaĵo ests malmulta, sed mi provos ankaŭ la neeblon. Gustavo Bahr.”
– Jen! – kriis Maxbell. – Gustavo Bahr inventis la sciencon!
Poste ili traserĉis la internon de la insulo. La ĉefo montris al ili groton.
– Oni tendumis ĉi tie.
“Kiuj? Sankta Dio! Kio ĝi estas?!” – konsterniĝadis Theo.
– Jen rigardu! Ĝi estas lia diplomo!
Kaj estis tie la akademia honordiplomo de Gustavo Bahr!
Ili revenis sur la ŝipon, kie sinjoro Theo unuavice rapidis en sian kajuton kaj neniam komprenis, kial restis vivanta Gustavo Bahr, kiam li diris la faktoj al li frid-kondute.
– Ĝi estas absoluta trompo! – li flustris pene spirante. – La diplomo estis hejme, kadrumit sur la muro! Ne mia skribo troiĝas sur tiu letero! Mi neniam estis sur tiu ĉi abomeninda insulo Tonga!
– Se vi diras tiaĵojn, vi ne komprenas la geografion! Tamen nenio estas perdita. Nun mi montros la leteron al via edzino, kaj ŝia sinjorina moŝto rekonos, ke ĝi estas falsaĵo.
Kaj li iris. Tiu anĝelo! Li atendis tiaĵon de la virino, ke ŝi savos lin! La praa naiveco de la viroj apenaŭ dekadencis ekde la ŝtonepoko. Nur tiu cirkonstanco povas klarigi la esperon de sinjoro Theo, kun kiu li revenis sur la ferdekon. Kaj fine ĉi tie li povis renkonti Lilian-on. Ŝi ĉifadis malgrandan, batistan naztukon inter siaj fingroj, tremante de ekscitiĝo. Ŝia voĉo nun estis raŭketa, kvazaŭ ŝi estus plorinta, kaj ŝi rukulis tremvoĉe!
– Bonvulu montri ĝin – ŝi rukulis, – mortru ĝin!
“Ho – pensis la viro – kiel mi povas esti enamiĝinta al ŝi?! Kial estas tiel bela tiu ĉi virino?”
Kaj li transdonis la skribaĵon al Lilian. Ŝi ankoraŭ ne povis vidi ĝin, kiam ŝi jam ekkriis:
– Ĝi estas lia skribo! Ho, kiel mi konas liajn ĉiujn literojn! Gustavo, Gustavo, kial vi faris tion kontraŭ mi?!
Kaj ŝi ploregis. Kaj sinjoro Theo tute langvoriĝis por la fia insidatako. Li duonhisis sian fumantan cigaron inter siaj inertaj lipoj, ke ĝi preskaŭ falis el lia buŝo. “Sinjoro! Vi vidas, kion ŝi faras kontraŭ mi, vi vidas, ke mi staras ĉi tie, vi scias, ke ĉiuj sorĉistinoj, okupiĝantaj pri amtrinkaĵo, venen-preparo, estis martiroj en komparo kun ŝi, kiujn iam oni forbruligis sur gotikaj ĉefplacoj… Kie estas tiuj malnovaj, belaj tempoj?…”
Dume Jimmy la Ĝisorela kelkfoje spiris profunde, ĉar malbonfarto ĉirkaŭis lin. Watson staris pale, kaj la matrosoj murmuris, kiam la virino denove demandis la senliman oceanon, kial ĝi faris tion kontraŭ ŝi?
– (Gustavo! Gustavo!) – Kial ŝi faras tion kontraŭ ni, tiu demando estis pli interesa kaj drameca ĉi-momente: pri ĝi la sultan-edzino ne okupiĝis, uzanta kompresadon laŭ Priznic.
– Ĉu vi estas certa pri tio, kion vi asertas, sinjorino?
– Sinjoro! Mi tamen rekonas la benitan skribon de mia edzo?!.. Mia scienculo! – ŝi rukulis.
Ah! Li ne faros tion plu! Li kunportos la geografon el la vestoŝranko al tiu ĉi virino! Li ĵetos ŝian edzon ĉi tien, poste li ĵetos ŝin en la maron, kaj sekvu la elektroekzekuta seĝo, krome diablo forportu ŝian muzikeman animon!
Li pensis tion kaj staris kun sia malgaje pendanta cigaro, de kie faladis la cindro sur lian jakon, kiel sur funebran kapon. Li nur staris kaj pensis tiaĵojn, kaj ne estas ekskludite, ke ankaŭ la serpento meditas pri tiaĵoj, kiam ĝi samtiel senmove rigardas sian dresisto kaj dancas.
Sed, nova espero ekbrilas! Venas! La savanĝelo!
Haliho!.. Nenio estas perdita! Jen estas la perlo de la ekspedicio, la emerita Jupitero de la fulmoj de la leĝo, Sokrato Schwachta aŭ sinjoro Knapp, ĝi nun jam egalas, laŭ via plaĉo… Li paŝas al la grupo! Li portas brunan flanelvestaĵon kaj kvadratitan ĉapon, krome ankaŭ mallongan pipon sur siaj liprandoj, kiel ia ĉefdetektivo.
– Pardonon – diris la akrakolora savanĝelo, – mi ne volas interveni la envejnajn aferojn de la ekspedicio, ĉar mi ne estas sperta pri la sporto, kaj ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. Sed ni scias el multaj medicinaj libroj, ke la maltrankvilaj virinoj, en histeria stato falas en revaĵon pro la perturbo de la sekciaj glandoj de la subkonscio, kaj tiam ili asertas realaĵo tion, kio efektive nur debila supozo, aŭ kiel skribis Pasteur: maksimuma fantasmagorio. Permesu, ke mi, kiu jam en multaj faksimiloj studis la manskribon de la gegorafo Gustavo Bahr, kaj mi konservas multe da leteroj de li en mia kolektaĵo, mi kunlaboru objektive.
La okuloj de sinjoro Theo ekbrilis.
– Stultaĵo! – kriis la virino. – Mi rekonas la skribon de mia edzon!
– Mi petas vin – diris sinjoro Theo, – nun povas decidi nur la objektiva fakulo.
La oficiala martiro de la kaŭĉuka manumo transprenis la skribaĵon, li rigardis ĝin longe, eklevis sian ŝultron kaj kapjesis:
– Sendube ĝi estas la skribo de Gustavo Bahr… – Li malrapide iris plu kaj turnante sian lornon antaŭ sia okulo, li rigardadis la pejzaĝon enprofundiĝinte. Sinjoro Theo neniam dum la vojaĝo paliĝis tiel morte pro kolero, kiel ĉi-foje. Kaj Jimmy la Ĝisorela, kiel li observis en sia ulster-jako la ekzekutiston en ties pompa eleganteco, li transdonis sin al havena revaĵo. Li imagis, ke la suno subiras, li staras reveme ĉe la balustrado de la ŝipo, ripetante malgaje: “ŝi amas, ŝi ne amas”, kaj li disŝiradas la ekzekutiston je etaj pecoj, dume per malrapidaj, sed per leĝeraj, graciaj movoj li ĵetadas tiujn al la mildaj ŝarkoj, svarmantaj sube.
Theo iris en sian kajuton.
– Elvenu!
La profesoro volis elveni, sed li kuntrenis ankaŭ la ŝrankon, ĉar lia kolumo malantaŭ alkroĉiĝis al hoko.
– Dekroĉu min!
– Nun temas ne pri tio. Kvankam mi volonte farus al vi ties malon.
– Kial vi ne kunportis jam ankaŭ la ekzekutiston?
– Estu trankvila, mi ne preterlasis ĝin. Tiu ĉi ekspedicio estas bone organizita. Sed kiel vi opinias pri tiu dufoje dirita deklaro de via edzino, ke Gustavo, poste ŝi demandis stantore, kion vi faris kontraŭ ŝi?
– Sinjoro, kion mi povis fari kontraŭ ŝi? – balbutaĉis Gustavo Bahr timiĝinte – vi scias, ke mi vendis polvosuĉilojn en San-Francisko.
– Diablo estus forportinta vin, antaŭ ol mi ekkonis vin! Via edzino asertas, ke vojaĝante vi kunportas ankaŭ vian diplomon!..
– Tiu aserto estas tiel travidebla kaj inversa, kiel la Fata Morgano super la dezerto en akuta angulo kvardek kvin grada.
– Sed ĝin almenaŭ povas forporti kirlo-vento!
– Granda kirlo-vento jam kuntrenis ankaŭ vivantan homon – rimarkis la profesoro kun iom da optimismo, kaj ŝajnis tiel, ke li revadas.
Aŭdiĝis frapeto, kaj Gustavo Bahr reiris rapide en la ŝrankon. Jimmy la Ĝisorela envenis nervoze:
– Estas granda problemo. La personaro nun postulas, ke ni tuj returniĝu, ĉar ili ne devas daŭrigi la vojon, se vi freneziĝis.
– Ĉu??!
Jen tio okazis: Subite aperis Borges, la mekanikisto, kaj ankaŭ Ofelia Pepita estis kun li.
– Sinjoroj – diris la homo en cilindra ĉapelo, – bedaŭrinde mi devas diri malgajan informon. Nia amata sinjoro, Mr. Theo freneziĝis, kio cetere estis antaŭvidebla por lia vivmaniero. Mi promenis kun la artistino, kaj ni aŭdis antaŭ la pordo de sinjoro Theo, ke la kompatindulo paroladas en si mem. Malsupreniru, kaj ŝnurligu lin.
– Stultaĵo! – kriis Jimmy la Ĝisorela.
– Se sinjoro Theo, la respondeca entreprenisto freneziĝis, ni devas returniĝi – diris Watson avide.
La personaro murmuradis. Kaj nun aperis ankaŭ sinjoro Theo, post kiam Jimmy la Ĝisorela venigis lin. Sed antaŭ ol li povintus ekparoli, vidvino (?) sinjorino Gustavo Bahr diris entuziasme:
– Ah, vi eraras! Ankaŭ sinjoro Theo estas spiritista frato, kaj ni priparolis, ke li parolos al mi en sia kajuto, mi forte pensos pri li, kaj mi aŭdos lin. Mi aŭdis! Kaj mi dankas vian mesaĝon, spritiista frato!
– Mi petas… – li balbutaĉis kolere kaj plendinde, sed sinjoro Theo kaptis la savzonon – mi tre ĝojas…
Li devis ĝin akcepti iel-tiel. Ankaŭ Watson. Nur Borges diris mediteme al Ofelia Pepita:
– Tiuj spiritistoj… La virino aŭdas ĉi-supre tion, kion ŝia spirtista frato diras al ŝi malsupre, en tranco: “Diablo estus forportinta vin, antaŭ ol mi ekkonis vin…”
Kaj la ŝipo Stanley Up To Date nun jam la lastan itineron de sia vojo, denove ekveturis akompanate de la malbona antaŭsento de la plimulto de la pasaĝeroj per la nevidebla haŭsero de la nedeskuebla fato.