158133.fb2
Poste la plej diversaj informojn encirkuliĝis pri la ŝipo Stanley Up To Date. Aŭrelo la Ĉifonulo ĵus veturis al la insularo Pasko, kiam la ekspedicio krucis lian vojon. Li vidis matrosojn, civilulojn sur la ferdeko, kaj cetere li spertis nenion eksterordinaran sur la ŝipo. Li komprenis, ke nek li mem kredus, se iu alia asertus tion. Oni kredis tion nek al li.
Subite ili ricevis alarmsignalojn, kiuj konsternis la tutan mondon: S.O.S… S.O.S… Stanley Up To date! Kabo Farrere… La peklita kukumo elĉerpiĝis!.. Ni ne trovas natrian hidrogenan karbonaton!..S.O.S…S.O.S…!
Poste sekvis la raporto de la destrojero Renown: La ŝipo Stanley Up To Date malaperis ĉe la Kabo Farrere, kaj la destrojero kontaktiĝis kun ĝi pere de morsaj signoj. La ŝipo tuj respondis, ankaŭ pere de falgo, tion, ke: “Nu atendu, vi, nazmukulo! Se via patro, la maljuna krozŝipo ekscios, ke vi alparolis nian ŝipon, ĝi do volus droni de honto. Atenton: Dum semajfina ferio, en ripozdomo, hejme kaj dum vojaĝo gajigas vin la kurdormaŝino Ericson. Ĝi estas aĉetebla en ĉiu drogejo.”
Poste la ŝipo denove malaperis plenvapore.
Kapitano Kuloto, kiu post sia lasta amnestio liveris salpetron sur Javon per sia ŝarĝŝipo, nomata Lukso, kaj nun li kuŝas malsane en sia loĝejo, ĉar veturante al la polusa maro, kie oni havas nenio farendan, li ekvidis la ŝipon Stanley Up To Date, en la stirejo staris Ofelia Pepita, lia iama dua-alkoholistino, kiu portis ban-trikotaĵon, kaj sur ŝia kapo estis tre ĉifona, nigra, cilindra ĉapelo! Kaj kio estis la plej terura: pasero flugadis ĉirkaŭ la ĉapelo. La ŝipo Lukso alproksimigis la ekspedicion, la vidaĵo fariĝis eĉ pli fantomeska: nur kelkaj virinoj en vesperfesta kostumo kaj viroj en frako estis sur la ferdeko, havantaj tre gajan humoron, ili svingis per la manoj, kaj sur la kapitana ponto kaprobarba, serioza sinjoro dirigentis orkestron en ruĝa togo, moda ĉe la romianaj virilist-oj. En solena korpopozicio, kun nekovrita kapo ili kantis al la proksimiĝanta ŝipo la ĥorkanton kun la teksto: Ek, skotlandaj leterportistoj, ek-ek, la laboro atendas vin! Kapitano Kuloto estas kuraĝa homo, li do transkriis, demandante, kio estas al ili?
Tiam de sur la rando de la kamentubo, sur la plej supra ŝtupo de la fer-eskalo pardonpetis garderoba ŝranko, kial ĝi partoprenis la paroladon, kaj ĝi demandis kapitanon Kuloto, se li vidos ekspresan frenezulejon sur la maro, sendu tion por ili. Poste elpaŝis sinjoro en frako kaj en sport-pantalono, kiu memorigis pri direktoro de cirko, kiu transkriis la sekvajn per megafono:
– Ĉiu pasaĝero malsaniĝis je lepro! Mia nomo proksimume estas Aristotelo aŭ Aristofano Schwachta, aŭ Knapp aŭ Homero, laŭ via plaĉo, la ne dezirata estas forstrekenda! Posttagmeze mi operaciis d-ron A. Winter, sed mi jam fartas bone. Kaj nun estu permesate prezenti al nia kara publiko la ŝlagron de nia ensemblo: Nur la Horsi-Horsi estas tre bela.
Tiun ŝlagron ili faris pli bonetosa per la terura tintegado de kuirpotoj.
Tiam la ŝarĝoŝipo Lukso panike forveturegis el la proksimo de Stanley Up To Date.
…Ankoraŭ unu raporto alvenis el la ĉirkaŭaĵo de la insularo Tonga. Iun nuban nokton, kun ĝiseksplode trohejtita kaldronego, kun tremanta riparo, danĝere proksime al la bordo veturegis la ŝipo. Ĝi malproksimiĝis rapide, kaj en la nebulo oni aŭdis helpokriojn de sur la fedeko.
Harry la Kukumo, ducent kilograma kapitano ĵuras, ke la dektiran de la monato, vendrede inter la tria kaj kvara horo nokte li vidis la ŝipon Stanley Up To Date sur la ĉielo, kiel ĝi veturis de la Laktovojo al la direkto de la Suda Kruco.
Kaj pasis la tempo, kaj ne alvenis informo pri la ŝipo Stanley Up To Date. Ĉu eble la oceano englutis aŭ la ĉielo sorbis ĝin?… Kiu povas scii tion?…
Kiam ĝi ekveturis al la ĉefurbo de la insularo Sambi (al Sambi-Sumbi), ankorŭ ŝajnis tiel, ke la fato, delonge minacanta evitos ilin. La ĉielo estas iom nuba, sed videbliĝas sufiĉe da steloj al tio, ke Ofelia Pepita alpaŝis al homo, malgajanta sola.
– Kiom da steloj ekzistas?… – flustras la artistino mallaŭte.
– Mi tute ne scias, kiom da steloj ekzistas. Tiun demandu, kiu kutimas esplorkontroli tie supre! – respondas sinjoro Wagner el la mallumo nervoze, kaj poste lia aŭdigas birdo-kvikadon.
– Ĉu vi estas tiu… sinjoro Wagner? Vi scias, ke mi konas vin bone el la Diboĉejo Medolo? Antaŭ kvar jaroj vi foriris por kvin minutoj, kaj vi restis ŝultanta per unu dolaro, se mi venis ne por ĝi kun la ekspedico – diris Ofelia Pepita kaj ĉirkaŭrigardis mirante. – Kial vi ŝmacas?
– Ĝi ne “ŝmacas”, sed kvikas – klarigis sinjoro Wagner. – Kompatind-sorta pasero, nomata Arnoldo rimarkis tion en mia interna poŝo. Ĝi jam kvikas bele la funebran marŝon de Lohengrin el la opero de Mendelssohn. Poste tiu heroo devas morti, ĉar li tiel sopiris vivi, sed li ne povis fari tion.
– Strangaj aferoj okazas nuntempe en via interna poŝo – meditis Ofelia Pepita, kaj ŝi levis sinjoron Wagner, ĉar tiu, kiel ia neĝhomo, li sinkis malrapide ĝis la planko, apud la kajuto de la futbaljuĝisto. – Ĉu eble vi estas ebria?
– Mi protestas kontraŭ tio! – kriis sinjoro Wagner kategorie, kaj en orgojla, leĝera pozo li etendis sian brakon kaj mane apogiĝis al la kajuto. Tial li falis en ĝin tut-ŝultre.
La de malproksime flustrantan anatomon kaj la edzinon de la futbaljuĝisto trafante buŝe-naze, la mano de sinjoro Wagner preterflugis ilin vizaĝon. Li mem ekdormis panike, dume lia brako svingante enpendis al ili, kaj doktoro Rügen kvazaŭ averte tuŝis sian cigaron al lia manplato. Sinjoro Wagner ekkriegis laŭte kaj eltiris sian manon, sed li jam ridetis, rimarkinte, ke li havas cigaron.
– Ĝi estas bona kajuto – li diris feliĉe al Ofelia.
La ekzekutisto enlitiĝis frue kaj petis alporti la vespermanĝon en sian ĉambron, kaj ĝenerale pacaj pasaĝeroj ripozis sur la ŝipo, en kajutoj kaj en ŝrankoj, kiel tio decas.
Sinjorino Gustavo Bahr kaj Mr. Theo paroladas.
– Se eble mi estus koninta vin pli frue, mi neniam estus entrepreninta tiun vojaĝon – diris Theo poste.
– Kial?
– Ne ne estus dezirinta trovi Gustavon Bahr.
– Vi estas la kaŭzinto de ĉio! Mi alvenis en San-Franciskon sekrete, kaj mi informiĝis, ke vi ne volas atendi min. Tamen mi venis ĉi tien. Iu ludis mian rolon al via sekretario, mia iu amikino. Ŝi estas tiu, kiu diskonigis la informon pri mia morto.
– Ĉu la dika nekonato, A. Winter?
– Ĉi tie mii renkontis lin nokte. Ni vagadi, kiel du fantomoj ĉirkaŭ la fenestro de la kuirejo. A. Winter povas danki multe al mi, aŭ al mia simio. Bobi fuĝis de mi kaj kaŝiĝis en la bilĝo.Ĝi vidis tie, kiam oni fermis A. Winteron. Kiam ĝi restis sola, ludis per la ŝlosilo, imitante, kion ĝi vidis, kaj hazarde ĝi malfermis la pordon, tiel elvenis A. Winter.
Hm… Kaj certe ankaŭ Gustavo Bahr fermiĝis tiel en la dikumentŝrankon: La simio turnis la ŝlosilon. Estis domaĝe malfemis tion.
Ili silentis.
– Bonan nokton – diris Lilian. – Pruntedonu al mi libron… Mi dormas malbone…
– Ankaŭ mi… Nur tion diri al mi: kie vi kaŝiĝis sur la ŝipo?
Theo rigardis ien en la vibrantan nenion. Jam kelkajn taojn stranga melenkolio ekregis lin. Kion ni volas? Kial ni stentoras, planas, venkas kaj suferas, kion ni kredas?
Absolute, kio estas tiu cirko?!
– Ĝi estas la problemo – plendis la futbaljuĝisto al la oraĵisto, ĉar ili repaciĝis kaj trinkis konjakon, – ke la ŝoto de sur la punpunkto ne estas sufiĉe ekzakta. Kiam la mano de la ludisto tuŝas la pilkon, ĝi signifas tion, ke li estas kulpa pri hentz. Tial mi estas ĉi tie, ke mi juĝu! Vi tuŝis ĝin per via mano ene de la severigita areo! Sekvas ŝoto de sur la punpunkto! Bedaŭrinde vi estas artisto, kaj vi ne komprenas la futbalon…
– Mi ne scias tion… – diris la alia. – Cetere ni oraĵistoj havas striktan rilaton al la futbalo, ĉar nia majstro, Benvenuto Cellini, estis kruda, interbatiĝema homo.
– Sed la menciita matĉo brutaliĝis vere nur post ties fino: pro punŝoto mi konatiĝis kun mia edzino! Mi fuĝis al ŝi tra Sŝia fenestro, antaŭ ol dekkvin mil spektantoj povus prirespondigi min. Ŝi nek hodiaŭ scias tion. Kiam mi amkonfesis al li, nur tio ŝvebis antaŭ mi, ke la virino ne estus matrono, kiu havas blankajn barojn kaj iras kurbadorse. Kiam mi petis ŝian manon, mi ankorŭ ne sciis, kiel ŝi nomiĝas?! Kaj tiel okazis mia la plej granda, futbaljuĝista eraro: mi edziĝis pro la mantuŝo de la pilko. Kvankam mi anticipe ne ektuŝis la knabinon per miaj manoj, kaj ĝi okazis tute ne interne de la severigita areo, ĉar Ernestina tiutempe havis pli ol dudek jarojn.
– Ĝi estas kruda sporto, sendube. – Kaj ili tintigis la glasojn. Ekblovis delikata vento, kiel la heroldo de ia latenta maltrankvilo…
– Kion vi pensas pri la steloj? – demandis Ofelia sinjoron Wagner, kiu vekiĝis tiam.
– Tio venas en mian kapon, sed nur se estas necese, kiel altranga soldato povas esti la ĉielo, havanta tiom da steloj en efektiva servo! Eĉ ora strio estas sur ĝi, kiam falas kelkaj ĉielaj ŝtonoj… Nu! Kiel oni nomas tiun hotelon en Honolulu, kien neniu iras pro la turistoj?
– Ĉu Meteoro?
– Jes… Kiam tia hotel-ŝtono falas el la ĉielo, eĉ ora strio apartenas al la steloj, kaj aŭrore oni alfiksas la ordenon, nomatan Venuso…
– Ĉu nenio alia venas en vian kapon pri la steloj?
– Je mia honorvorto, vi pravas! Ĉar venas en mian kapon, ke mia patro pensis pri kantisto: li estos granda stelulo. Li nomiĝis ia Titta Ruffo. Sed de tiam mi ne aŭdis pri li. Eblas, ke li senmoraliĝis. La plimulto de la ĥoristoj preskaŭ idiotiĝas pro la ebrieco.
– Ĉu vi estas ĥoristo?
– Kiel?! Mi estas amatoro. Ĉu vi jam estis en la operejo?
– Ne. Sed oni operaciis mian farton pro apendicito.
– Ĉu vere?! Kiel?!.. Jen rigardu tiun familion! Sed mi vidas tiel, ke vi intermiksas operacion kun la opero Majstrokantistoj de Nürnber! Tiuj estas belegaj operoj. Ĉu vi scias ekzemple, kio estas la Kavalireco Kamparana?
– Jes! Ekzemple nun redonu mian unu dolaron, kiun vi ŝuldas al mi.
Sinjoro Wagner karesis ŝian hararon bonvoleme:
– Vi estas granda infano, filino mia, se vi okupiĝas pri tio. Ĝi ne povas okazi. Kial ni ne parolus pri la muziko, kie rolas ankaŭ Ofelia? Ŝi estas la filino de reĝo, nomata Pepita, en la verko de dirigento Ŝekspiro, kie Otelo, histeria dana tenoristo ne estos feliĉa kun ŝi, ĉar la sprito de sia patro malbenas lin, kiomfoje ili volus ekkisi unu la alian, intervenas la orkestro, kaj ili devas kanti.
– Ĝi estas tre malgaja… – respondis Ofelia kaj paŝis pli proksimen al sinjoro Wagner kun klinita kapo, kaj tiu falis surdorsen.
– Krome – daŭrigis sinjoro Wagner sur la planko – la ĉielo estas ĝuste tia, kvazaŭ ni starus antaŭ montrofenestro, antaŭ la fermo, kiam mi rajtas kunporti nenion el la vendejo, kiel aliaj homoj post la fermo. Se okaze mi mortos, mi vidos, ĉu supre oni tenas la stelojn ne malantaŭ vitro, kiel arĝentan servicon por dek du personoj? Oni ne povas suprengrimpi post noktomezo fari truon sur la Laktovojo per vitrotranĉilo, tra kiu li povas elpreni stelon aŭ belan, grandan Metropolon…
– Ĝi ne estas Matropolo…
– Do Kontinental’, kio egalas, ĉar ne ekzistas tiu falanta grand-hotelo, kiun oni povus ŝteli de sur la Laktovojo, kaj tia estas la vivo: Ni vane revadas, la realo valoras nur tiom, kiom mia maljuna amiko, la olda Pinkerton pagas por la ŝtelita numerplato de veturilo…
Li ĝemis, krucis siajn krurojn, kaj kun etendita brako li apogiĝis al sia maldekstra manplato, ĉar tie ne estis kajuto, li preskaŭ falis tra la balustrado, en la maron.
– Kiom da breĉoj! – li kriis timiĝinte kaj kolere. – Ĉio ĉi estas pro viaj idiotaj steloj.
– Vi eraras – diris Ofelia… – La elekto de stelo ne estas idiotaĵo… – Ŝi mallevis siajn okulojn embarasite. – Mi jam elektis…
– Ĉu jes? Ĝi estas kara. Tiam mi ne ĝenas vin plu – diris sinjoro Wagner, eklevis sian ĉapelon kaj foriris. Sed li falis plu en la interferdekon, rompinte sian nazon, poste li kantis kaj fine ekdormis…
…Theo kisis la manon de Lilian, li iris en sian kajuton kaj vidis kolere, ke la profesoro elvenis.
– Bonvolu kredi, ke la ŝranko estas strikta pro mia grasiĝo… – senkulpigis sin Gustavo Bahr. – Ĉu ne estus eble…
Puf! Lilian, senpripense, subite malfermis la pordon pro la libro, kiun ŝi petis, kaj…
Edzo kaj edzino! Renkontiĝis… En la oreloj de Theo jam montriĝis senartikualcia antaŭsigno de okazonta ŝriko! Sed kio ĝi estas?!
He!.. Aŭskultu min! Gustavo Bahr iom ektimetis, sed li relative indiferente kapjesas!!
– Pardonon. – Tion diras Lilian.
Kaj ŝi eliras. – La genuoj de Theo fleksiĝas.
Pardonu min – diras Gustavo Bahr kun bedaŭro, – eble ĝi ne estas tiel granda problemo…
– Homo! Ŝi ja estis via edzino!
– La orelo de la sorto, via buŝo kaj mia edzino! Mi vidis tiun karan virinon la unuan fojon en mia vivo. Nu!.. Kio estas al vi? Trinku iom da akvo!