158232.fb2
— Ek do, kuru sur la bordon!
— Ne eblas. — Li silentis morne dum momento. — Eble ne estus problemo, sed eble ĝi estus pli malbona, ol Hindoĉinio. La angloj serĉas min pro murdo el Rodesio. — Fariĝis granda silento. Arturo frostotremis, kvazaŭ li malvarmus, kaj ia acerba abomeno aperis sur lia vizaĝo: sango! — Ĉu vi komprenas tiun teruran situacion? Se oni kaptos min sur tiu ĉi ŝipo, tio signifas Hindoĉinion, se mi surbordiĝos, eble oni punos min per dumviva prizono.
— Sed kial… ĉu vi murdis? Brr.
— Mi ne murdis. Rekte-al-vizaĝe, honeste mi mortigis la murdiston de mia patro. — Li pugne batis sur la tablon, ke la tavolligno krevis. — Diable! Kia Lindsay do vi estas, ke vi ne komprenas tion? — La tromalsata vizaĝo, firmkaraktera vizaĝo, kiel pala vulturo fiksigardis Arturon.
— Diru do, John, kion mi povas fari por vi?
— Ekzistas unu maniero, por ke mi saviĝu. Surmetu miajn vestojn. Kuru sur la bordon en la lumo de la lampoj. Ĝi estos nur kelkminuta promeno, ke oni vidu el la franca ŝipo, de kie mi dizertis. Tiam oni ne traserĉos tiun ĉi ŝipon. Vi en la haveno certe povos helpi vin mem?
— Kion mi devas fari?
— Vi skue vekos ĉinan brokantiston el lia dormo, vi aĉetos civilan vestaĵon kaj vi povos revenis trankvile. La ŝipo enkargos karbon, ĝi do atendos ankoraŭ horojn.
Arturo pensadis… Poste lia vizaĝo moliĝis.
— Tiom mi vere povas fari por vi, John. Kaj tiam vi pardonos paĉjon Tomaso, ke li traktis onklon Georgo tiel malbele. Mi dividas mian kajuton kun vi, mi aĉetos bileton por vi ĝis Batavio kaj vi venos kun mi…
— Mi dankas, Arturo. Mi bedaŭras, ke mi kaŭzis malagrablaĵon al vi.
— Tio, kion vi diris, estas bagatelo… vere. Elpromeni sur la bordon, iri sub la lumo de lalampoj kaj reveni en civila vestaĵo. Estas simple… Kiel mi devas buki ĝin?…
Dume li jam haste prenis sur sin la uniformon de John kun granda klopodo kaj fervoro, sed John surhavis la vesperfestan vestaĵon. Pasis la ventego. Sirenoj eksonis kaj ekmoviĝis ĉio denove.
***
— He, kaporalo! Ĉu vi trovis la soldaton?
— Ne!
— Ĉu vi scias, kiu li estis?
— Eble ĝi estas konstatebla. Ni ne povas koni tiom da nacianoj. Ĉu li saltis en la akvon?
— Tute ne! Li saltis sur tiun ĉi alian ŝipon. Mi vetas per mia kapo. Nur nenia klamo. Tiam li forfuĝos. Apogmetu lignotabulon kiel ponton, kaj ni iru singarde tra ĝi kun patrolo. Ĝi estas franca ŝipo, ili devas helpi nin. Antaŭen!
***
Arturo sentis strangan ekscitiĝon. Aventuro! Li okulmezuris sin, la bizaran, trivitan uniformon. Poste li ekiris por malsuprenkuri sur la longa, ligna ŝtuparo al la bordo. Tiom li vere povas fari por la kompatinda John. En Javo li certe trovos ian laboron al li… Ve!! Ia peza objekto trafis lian nukon, kaj grandega manplato kaptis lin kun forto de uragano!
— Katenu la firponon!
— Nur rapide, sinjoro serĝento… pro Dio, nenia skandalo… — petegis la kapitano.
— Ne tiumu! Se tiu kanajlo eligos eĉ unu vorton, mi mortpikos lin ĉi tie.
Arturo nur nun rekonsciiĝis. Li ektremiĝis kaj kriis al la serĝento kolere:
— Tuj lasu min libera…
Terura vagofrapo trafis lin kaj li falis en narkotiton dum oni tenis lin. Io malvarma ĉirkaŭis liajn pojnojn, grincante, kaj kolbo de fusilo ekbatis lin je la skapolo. Li svenis…
Li rekonsciiĝis en blinda mallumo. La duono de lia kapo doloris tiel, kvazaŭ oni estus pikintaj ion en ĝin. Li sidis en akvo, kaj liaj manoj estis katenitaj. Duone tolporiĝinte li turnis sin flanken: lia vizaĝo kuntuŝiĝis kun humida lignotablo. Li ĵus volis pensadi, kiam ekmoviĝis io, kiel li sidis kun krucitaj kruroj. Li etendis sian manon tien. Grandega, malseka rato skrapvundis lian manon kun ŝrikanta bloveligo. Li ekkregis kiel frenezulo…
Samtempe John Lindsay eksidis en sia perfekte eleganta vestaĵo por vespermanĝi, kaj per tiu trankvila, delikata movo, kiel li prenis kuleron da krabosalto sur sian teleron, tute ne estis videbla, ke tiu homo de post kvar jaroj la unuan fojon portas civilan vestaĵon.
Aŭdinte la ŝrikon oni malfermis la pordon de la karcero kaj la provoso, bonvola bretona, juna kamparano, diris tra la pordo:
— Nu, kio ests?
— Rato! — li kriis tremante. — Rato saltis sur min!
La kamparano gape rigardis al li.
— Nu kaj? Ĉu orioloj kuradu ĉi tie?
— Rato, rato… — nur tion li povis ripetadi en sia nervoatako, li estis blanka kiel muro kaj lia vizaĝo kunvulsiis.
— Vidu, kompano mia — diris la bretonano —, vi volis dizerti kaj ĝi ne sukcesis, konteniĝu per tio. Se vi ŝajnigos idioton, vi atingos ne multe per tio.
— Mi petas vin, ĉi tie okazis miskompreno… — terura miskompreno… tuj alkonduku min al iu ĉefoficiro… Kaj ci bonvolu ne cidiri min…
— Mi raportos tion al la serĝento. Kvankam mi vidas ĝin sensenca — li diris kaj fermis la pordon de la ĉelo de Lindsay.
Dume oni laŭtlegis la nomliston sur la ferdeko kaj konstatis, ke John Brisac estas la dizertinto.
— Kiam ni kaptis lin, mi rekonis lin. Mi jam vidis tiun homon kun granda nazo ĉi tie — diris la kaporalo. Tiam alvenis la bretonano raporti, ke la arestito ŝajne freneziĝis. Serĝento Jose ridetis kompreneme.
— La kompatindulo. Bonŝance mi estas la plej bona kuracisto de frenezuloj en la mondo. Alkonduku lin!
Kiam “Brisac” staris antaŭ li kun fleksiĝantaj genuoj, li rulumis cigaredon kaj alparolis lin kun patra bonvolo:
— Vidu Brisac. Vi havas feliĉon, ke ni kaptis vi ne pli ol unu horo, tiel vi saviĝos sen tio ke vi devus stari antaŭ la militan tribunalon. Mi tute ne faros problemon el la afero. Oni ne diru, ke miaj homoj dizertas.
— Mi petas vin, ĉi tie temas pri grava eraro… Mi volis savi iun mian parencon… Mi ne estas legiano, sed angla nobelulo… ĉi tie okazis grava eraro…
— Vi diras la veron. Ĉi tie estas grava eraro. Vi pensas, ke mi estas idioto. Kaj tio estas grava eraro. Se vi volas simuli, Brisac, vi pentos ĝin amare.
— Mi petas vin kredi, ke ĝi estas tiel, kiel mi diras… mi estas Arturo Lindsay…
— Vi estas Jojn Brisac. La soldato de la kompanio la tria de la fremdula legio.
— Sinjoro, aŭskultu min…
— Kiu do vi estas?