158232.fb2
Kion parolis Van Dongen ĉe la gubernatoro, tio ne diskoniĝis, sed vespere kaporalo vizitis Lindsay-on, kunportante sigelitan leteron, en kiu lia ekscelenco grafo Sighoffen invitas John-on por aŭdienco sekvan tagon, en la palacon de la guberniejo. John enpoŝigis la leteron, poste li venigis Morland-on.
— Aŭskultu min, Morland! Vi ŝtelis kaj trompis evidente ĉi tie, dum jaroj vi bankrotigis vian mastro kun granda fervoro. Mi ne enkarcerigos vin, sed tuj iru, kaj se mi ankoraŭ nur foje ekvidos vin sur la tereno de la bieno, sen ĉiu plua demando mi batos vin per skurĝo, ĝis vi kripliĝos dum via tuta vivo. Ŝanĝo de l’ front! For!
Morland foriris senvortre.
Nenio tralikiĝis el tio, kion la gubernatoro parolis kun John dum la aŭdienco, sed sekvan tagon en ĉiu ĵurnalo aperis anonco pri tio, ke lia ekscelenco nomumis Arturon Lindsay referento pri industriaj aferoj, li komisiis lin per la kontrolo de ĉiu plantejo en Javo, kaj li devigis lin konstati, ĉu oni ne sabotas la administraciajn institutojn per tiaj rimedoj, kiuj elĉerpas la kriteriojn de la kontraŭŝtataj krimoj. Kontraŭ tiuj plantejposedantoj oni komencas kriminalan proceson, kaj iliaj bienoj estos submetitaj al ŝtata kontrolo.
Duonhoron post la apero de la ĵurnaloj pafo knalis el malantaŭ mimozheĝo, kaj la korkoĉapelo de John falis sur la asfalton truita…
Kiuj de antaŭ ĉiu avideco de la vivo submetinte sian atenton al la saĝa volo, fuĝas al la sankta enigmo de la umbiliko de Budho per siaj pensoj, tiuj forgesas la morton.
Kies koro kaj cerbo ne dependas de la vivo, kaj li ne timas la forpason, ties animo ne vagados al pluaj ekzistadoj.
Tiu homo ne suferas kaj ne ĝojas, ĉar li scias, ke ĝojo aŭ sufero same estas la trompa, malsaneca, feliĉa satato de la konscio de la vivo. Li atendas pecience, ke finiĝus sia ekzisto, espereble la lasta, kaj li nur iras, iras por serĉis la dagoba-ojn unu post la alia, sub kiuj oni gardas po unu peceton de la disportitaj kaj dividitaj je kavrdek mil partoj de la surteraj restaĵoj de Budho.
Kiam iu rezignis ĉion, li trovis la Ĉion.
Tiu homon post la plenumiĝinta kaj lasta ekzistado atendas la Nirvano.
La Perfekta Iluminiĝinto instruis tiel, sub la sankta Bo-arbo en la proksimo de Gaya…
***
Unu monaton li ne vidis la vizaĝon de Vo-Min-Ha. Li pensis pri tio, kiam li revenis el Phnom Penh, kun sia kompanio, kies nombro reduktiĝis je triono, kie ili subpremis la ribelon de la tribo khmer. Nun jam li sciis tre bone, ke li estas forta homo. Ekstere li aspektis eĉ pli magra, sed la tenaco de la animo kaj la korpo unuiĝis en li nepereigebla, ŝtala volo. La natraireblaj marĉoj de la lagoj Tonlé-sap, la mortaj fetoroj kaj vapor-dikaj, varmegaj nebuloj faras mortiga la regionon de Kamboĝo. Dum marŝado nur simple tie kaj ĉi tie falis iu el la vico mortinta. Eble lia koro ŝimiĝis, aŭ putriĝis lia sango pro tiu kadavrogusta tero. Poste atako kontraŭ la vilaĝoj de la khmer-oj, konsistantaj el surfostaj domaĉoj! Ili okupis ĉiun kabanon de la kampong-oj post aparta proksimbatalo, ili devis mortigi ĉiun loĝanton per bajoneto aŭ per kolbo, de sur ĉiu arbo kaj el rokegfendo venenitaj sagoj kaj bone celitaj ardez-gruzelpecoj flugis fare de nevideblaj manoj kaj tiuj mortigis la soldatojn. Sed kiam la superakvego de la lagoj Tonlé-sap kunportis la mortigan ŝlimon al la regiono de la malsupra Mekongo, ĝi kundrivis la lastajn, karbiĝintaj fostojn, la senmastrajn potojn kaj ankaŭ la frakasitajn indiĝenajn korpojn de la forbruliĝintaj vilaĝoj. Kiam la akvonivelo malleviĝis, jam nur la geografoj povintus trovi sub la virga, senlima ŝlimotavolo la restaĵojn de la khmer-aj triboj, vivantaj kaj evoluantaj ankoraŭ antaŭ du monatoj.
La reduktiĝinta armeo marŝis reen al Sajgono. La direktomontrilo estis la sovaĝa Mekongo, torentanta inter krutaj, kolosaj, kalkŝtonaj montofendegoj. La terenon de la marŝado formis la fantaste kolora, densa, sufoke vapora praarbro, abundkreskanta el la putranta tero. Kaj kiam de akvofalo al akvofalo, de katarakto al katarakto fluas la rivero, poste diboĉante, muĝante, en multcent metraj kanjonoj ĝi torentas plu per akraj turniĝoj, la soldatoj sentis tiel, ke la Megongo tute ne estas rivero, sed fulmotondrante ridanta diablo, kiu kondukas ilin en la senfundan profundon de la infero. Ili ĉiuj, senescepte, suferis je disenterio. La tagajn mortintoj ili simple ĵetis de sur la rando de la altplataĵo, en la Hadeson de la profundege muĝanta Mekongo.
…Poste, ĝi kvazaŭ estus plensatiĝinta kaj preparanta sin al siesto, malrapide, trankvile, en pli vasta fluejo ampleksis Mekongo kaj antaŭ Sajgono kiel paca, navigebla riverego glitas tra la urbo malpure kaj olee, kun enĵetitaj rubaĵoj kaj sordidaĵoj…
Arturo Lindsay staris en la regiment-kontoro.
— Post kvin jara servo la militestraro eksigas vin. Laŭ vi deziro ni povas transporti vin en vian patrujon, aŭ en tiun urbon, kie vi dungiĝis al la legio antaŭ kvin jaroj. Kien vi deziras iri?
— Nenien. Mi restos ĉi tie.
— Ĉu en tiu ĉi infero?
— Jes, en tiu ĉi intero, mon commandent!
La kapitano miris, poste li transdonis la militabsolvon kaj la objektojn, deponigitajn dum la dungiĝo: la legitimilon de la legiano Brisac, metitan en trivitan, ledan dokumentujon, la pasporton de John Lindsay, liajn diversajn oficialajn paperojn. Li ricevis kvitancon pri sia lasta soldo kaj deponejan asignilon, por ricevi en la kazerna deponejo post la kvin jara soldatservo de John Brisac la grandaniman donacon de la militestraro: “Clemenceau”-on. La sola beninda ordono de la granda politikisto en sia vivo estis: doni tute novan civilan vestaĵon al ĉiu eksiĝanta, kolonia soldato. Tiun aĉan, krude teksitan, drelikan kompleton da vestaĵo oni nomas Clemenceau. Per tio elĉerpiĝis fine la grandanimeco de la ŝtato.
Arturo iris en la urbon kaj lasis sian Clemenceau-on ĉe la unua ĉina brokantisto. Li aĉetis anstataŭ ĝi blankan, vastfaldan pantalonon, paron da lignaj ŝuoj, ĉapelon de kulio kaj longan ĉinan mantelon. Poste li razigis sian kapon kalva. Kiam li ekiris al la riverego, neniu povis distingi lin de la kvincen mil filoj de la ĉiela regno.
…Vi-Min-Ha estis sola en la ĵonko. La bonaj ĝinoj kaptis je la hararo lian patron en la ĉielon la trian tagon de la nova luno.
— Mi ĝojas, sinjoro, ke fine vi estas ĉi tie.
— Jen mi estas, Vo-Min-Ho kaj mi restos ĉi tie. Donu al mi teon!
La virino foriris kaj alportis strangagustan, amarodoran jasmen-teon en taseto.
***
Sinistra silento sursidis la humoron de la burĝoj de Javo. Oni devis tuj forĵeti la originalan planon, teksitan kontraŭ la gubernatoro. Oni ne laborigis ĝismorte la kuliojn, oni denove apartigis la malajojn disde la ĉinoj, kaj la ne kontraktitaj virinoj povis resti plu kun siaj edzoj en la blokdomoj. John faris kontrol-rondirojn tage-nokte. Li tute ne rimarkis, ke dumtempe vera partio organiziĝis malantaŭ li. Tiuj etkolonuloj, kelk-arpentaj plantejposedantoj, oficistoj, intelektuloj, kiuj ne forvojaĝis de antaŭ la ribeloj, kiuj vivas en la mezo de fajrokovejo kun siaj familianoj, kaj ili ĝojas ĉiam, kiam ili havas “brunan” gubernatoron, nun ili staris entuziasme malantaŭ Lindsay-on, kiu kuraĝis ĵeti ganton al la suker-baronoj, havantaj senliman potencon.
Sed la iniciatoj sciis bone, ke la batalo akriĝos ĝis tranĉilpinto kontraŭ la reformoj de la gubernatoro. Kaj la eblo de la sukceso promesiĝis facila. La plej malgrava ribelo de la indiĝenoj retroire farintus ridinda ĉiujn humanajn ordonojn de la gubernatoro. Oni ne faris novan atencon kontraŭ John, sed subite miraklinde liaj kreditoroj komencis aktiviĝi, ili atakis lin per proceso, la bankoj je ilia plej granda bedaŭro eksigis la kreditojn. John falis en veran mitral-pafserion. Li ne zorgis pri tio. Pli-malpli poste tamen alvenos Arturo, li respondecas pri la bankrotita bieno. Des pli multe okupiĝis pri la afero Van Dongen. Efektive ili tute ne temis pri tio, kio kunligas ilin unu al la alia, tamen ili sentis sin unu familio. Nora tralegis la poŝton de John, Van Dongen zorgis pri du plantejoj anstataŭ unu, kaj malgraŭ tio, ke grand-indrustio kaj la kapitalo viciĝis kontraŭ John, kiel unu fronto, ili sukcesi akiri kreditojn por glatigi la danĝerajn aferojn. Laŭdire la gubernatoro mem staris je ilia dispono. Oni proprigas al la gubernatoro ankaŭ tion, ke privata banko en Surabaja, banko Kott kaj Münster, intervenis neatendite kaj transprenis la eksigitajn kreditojn, ŝarĝantaj la bienon, fare de la financaj institucioj de Buitenzorg. Do la sekva ofensivo vaniĝis denove. John senlace vizitis la plantejojn ĉevalrajdante, ĉiutage de mateno ĝis vespero, inter siaj koleraj malamikoj kaj gardis, ke oni ne provoku la kuliojn per artefaritaj rimedoj.
Iun vesperon li revenis el sia kontrol rondvojo lace. Homo atendis lin sur la verando. Li estis trampa, morale falinta viro kun vagabonda aspekto. John tuj sentis, ke li jam vidis tiun vizaĝon ie.
— Saluton, Brisac!
Li konsterniĝis. Biry staris antaŭ li, la poŝoŝtelisto. Nun jam li memoris eĉ tion, kie li vidis tiun homon. Sur la ferdeko de la ŝipo Joinville, tiun vesperon… Li devis decidi dum sekundoj. Se li rekonos tiun konatecon, tiam li falos en la manon de ĉantaĝisto. Ekiris la lavango. La kruela realo de la fato… Se ne, ankaŭ tiam… Estas egale! Li persistos apud sia ĝis nuna taktiko. Stari kontraŭ la okazaĵoj, dure! Entrepreni la danĝeron! Iri rekte antaŭen! La kompromiso estas malbona kabalo! Estu, kiel devas esti…
— Kiu vi estas?! Kial vi nomis min Brisac?!
— Vidu, amiko mia, nun vi devas plenigi la buŝon de Biry! Mi volas fari mian fortunon!
— Ne babiladu konfuze, kie ia idioto! Kion vi volas?!
— Atentu! — kriis Biry minace. — Se mi malfermos mian buŝon, tiam vi putros en prizono, kien vi indas…
Li ne povis daŭrigi plu. Li ricevis tiel fortan vangofrapon, ke liaj tri dentoj falis kaj panike ruliĝis de sur la ŝtuparo de la verando.
— Ayo! Mandur! Ĵetu tiun homon tra la barilo, kaj se vi ankoraŭfoje ekvidos lin ĉi tie, transdonu lin al la polico…
Poste li eksidis kaj vespermanĝis trankvile.
Ĝis kiam eblos, ĝis tiam li iros antaŭen, kaj falinte, li fajros pri tio. Li konsideris la aferon tiel finita. Eĉ tion li sciis bone, ke Biry trovos liajn kontraŭlojn, kaj oni bonege akceptos lin tie. Estas egale. Nun alia afero okupis lin. Li ricevis informojn, ke oni aranĝas noktomezajn kunvenojn en la mangrove-arbaroj, proksime al Tandjong. Sekreta societo! Tiu vorto estas la teruro de la kolonia administracio. Kiam la indiĝenoj aranĝas mistikajn kunvenojn, ili dancas, preĝas kaj prisonĝas la malhonoran morton de la blankuloj. Kaj se la sonĝo ne realiĝas, ili do provas iomete urĝi tion. La societo Blanka Tigro antaŭ kelkaj jaroj plenigis kun fanatikaj ribeluloj Sumatron, dum semajnoj fluis la sango kaj brulis la gum-arbustoj. La kunvenoj de la societo Fumanta Luno kostis okmilionojn da pundoj al la angla imperio, ĝis oni faris ordon denove sur la Malaja duoninsulo. La indiĝenoj flustris pri ia societo Blankaj Kaproj en la proksimo de Tandjong.
Noktomeze Lindsay ekiris al Tandjon kun brune ŝminkita vizaĝo, en sarong-o ĝis la tero pendanta. Neniu estus dirinta, ke li ne estas malaja indiĝeno. Van Dongen kaj Nora deadmonis lin de tiu entrepreno, sed Lindsay persistis ĉe tiu ideo.
…Estis plenluna nokto. Sekvinte kelkajn indiĝenojn, John atingis senarbejon, ĉirkaŭitan de platanoj. Proksimume ducent indiĝenoj estis tie, ŝminkitaj per blankaj strioj. Post noktomezo ili kolektiĝis ankoraŭ kelkcentope, kulioj fuĝintaj el la barakoj, fruktovendistoj kaj flikantaj ŝuistoj, sovaĝaj ĝis la fundo de ilia animo, inklinaj al sangosoifo aŭ infanece pacaj indiĝenoj. Ili ekbruligis fajrojn ĉie, kantis senartigite, batadis metale sonantajn fero-arbo-bastonegojn kaj kavigitajn tong-tong-ojn. Poste la Magiisto aperis inter ili. Kaprofelo, finiĝanta per hufoj estis tiritaj sur liajn manojn ĝiskubute, sur lian kapon same estis fiksita lana felo, el kiu elstaris du gradegaj kornoj.
Li hurlis, dancis, ŝiregante sian nigran korpon, kaj ankaŭ la aliaj ĉiuj kriegis kaj dancis kun li. Poste li kriegadis de sur ŝtonamaso: “Sango fluos dum la tago de Hariraja!.. Sango de blankaj homoj… la sango da tuan-aj besar-oj kaj tiu de ĉef-mandur-oj… La Blanka Kapro donos novan dion kaj novajn lordojn al Javo…
Lindsay rigardis la magiiston, atentis liajn movoj kaj rimarkis, ke iafoje kelkaj pli profundaj vortoj miksiĝas en la pepantajn, indiĝenajn elgorĝajn sonojn. Kiam ĉiu kuŝis sur la tero ĵetinte sin vazaĝaltere, la indiĝena magiisto malaperis inter la arboj kun grandaj saltoj. Li klopodis iri al la lago sur mallarĝa vojeto. Apud la milde deklivanta bordo li atingis boaton, kiun li malligis rapide. Sed antaŭ ol li povintus salti en la boaton, fera mano kaptis lin je la buŝo kaj reĵetis lin sur la bordon. Mi volas rigardi en vian vizaĝon, vi, Magiisto! Alo! Sinjoro Morland! Kien vi metis viajn lipharojn?! — La lukto estis mallonga kaj senespera, rilate la Kapro-Morland-on. Li rapide akiris ŝultro-artiktordon kun kartilago-malfiksiĝo, dum li batiĝis al la muska arbo, kvazaŭ tornado estus kaptinta lin, kaj kiam li alvenis en la boaton, liaj piedoj kaj manoj jam estis vindkatenitaj. Lindsay komencis remadi trankvile.
— Vi povintus ŝpari kelkajn kontuzojn, sinjoro Morland. Kiu estas ŝtelisto, tiu ne provu murdi.
***
Oni aranĝis la Blanka Kapro-kunvenojn mallongatempe dum hela tago kaj publike. La magiisto gardis siajn ĉiujn atributojn kaj en sia plena ornato, sed akompanate de soldatoj aperis inter la kulioj. La soldatoj tial gardis lin, ke la kulioj ne disŝiru lin. Ĉar oni lavpurigis la magiiston je la ventoro kaj brusto pura, kaj tiel ĉiu kulio povis vidi, ke la sankta homo efektive ne estas kapro, sed blanka serpento, kiu volis mordi sian propran specon. Sinjoro Morland povis mediti pri tio trankvile dum kelkaj jaroj en la ŝtata prizono de Sumbava, kien li estis sendita pro ribelo. La tendaro la kospirantoj kontraŭ la gubernatoro mutiĝis definitive, kiam oni diskonigis la kelkajn cent-vortajn telegramon de la koloniafera ŝtatsekretario, en kiu li ordonis pri la provizora disvastigo de la gubernatora agosferol, kaj li petis grafon Sighoffen, ke okaze de bezono li faru leĝ-projekton pri la deviga alŝtatigo de la industriejoj en Javo.
— Submetiĝi al la gubenatoro kaj ĉesigi ĉiun pluan kontraŭstaron — diris Farlane la devizon. — Sed nun jam la batalo kun tiu fripono Lindsay estos je vivo kaj morto.
***