158232.fb2 Kiuj inter?an?is vivon - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 7

Kiuj inter?an?is vivon - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 7

Biry loĝis en eleganta hotelo, li fumis grandajn cigarojn kaj ofte vizitis la fifamajn amuzejojn de la urbo, kie li distriĝis malavare. Eble li ricevis multe da mono pro io de iu. Sed tiuj iuj certe atentigis lin, nur tiam li rajtas paroli, se alvenos ties tempo. Biry do ne menciis, ke li konas John-on. Li tre facile povis nei tion, ĉar de kiam liaj oraj dentoj estis pretaj, li cirkonspekte evitis ĉiun renkontiĝon kun sia iama soldatkamarado. John eksentis ankaŭ tra la silento la minacan danĝeron. Li sciis, ke oni prepariĝas por akuzi lin, kolektante indikojn kontraŭ li, ke la plago venos neatendite kaj subite. Tial li kondutis stulte al Nora. Ili estis kune ĉiutage, ili sorto sigeliĝis pli komuna per ĉiu tago, kaj John ne diris per eĉ unu vorto, ke li amas ŝin. Li ne volis tiri Noran en sian tute reversitan vivon, sub kiu pendis la danĝero de ia granda skandalo kaj granda malkaŝo de tago al tago.

Kiam la nordokcidenta musono kunportis la unuan, densan, tepidan pluvegon, ankaŭ en la vivo de John komenciĝis la tempestoj. Kelkaj kreditantoj de la bieno denuncis lin pro trompo, pro uzo de falsa nomo, pro ruzaj maĥinacioj, kiujn John Lindsay faris en la nomo de Arturo Lindsay. Dum kelkaj semajnoj la plej unuaj esplor-kontoroj de Afriko, Eŭropo kaj Hindio kolektis la indikojn pri la vivo de John Lindsay. John nek en sia animo sentis sin kulpa. Li sciis, ke Arturo rajtigis lin pri tiu rolo, ke li damaĝis al neniu, eĉ li utilis al tiu, al kiu li povis.

Li estis scivola, kiel oni povas senmaskigi lin. Li neis ĉion. Li ne estas identa kun la legiano Brisac, li ne estas indenta kun John Lindsay, kiu mortigis homon en Rodesio dum interbatado. Li scias nenion pri la ŝipo Joinville. Li estas Arturo Lindsay, kies patro estas Tomaso, li heredis la bienon.

— Kiel vi volas kondamnigi Lindsay-on? — demandis Van der Brock de Farlane, kiam ili estis inter kvar okuloj. Suspektinda rekulpiĝanto estas la unusola, aŭtentika atestanto, oni absolvos Lindsay-on.

— Se oni absolvos Lindsay-on, tiam mi gajnos — diris Farlane. — Notu tion bone. Nun ĉi-foje li ne povos saviĝi.

Farlane ne estis komunikema. Li ŝatis tion, ke neniu vidu liajn kartojn. Napoleono estis la ĉefa direktanto de la gazetar-kampanjoj en la borso, de la aferoj, okazintaj malantaŭ la kulisoj, sed li konsideris siajn kunulojn nur soldatoj, kaj ili lernis respekti lian enfermiĝemon. Li sidis dum la tirbuneja debato kun enua vizaĝo en sia eleganta, helflava, silka jako, du fingrolarĝe elstaris lia silka poŝtuko, sur lia mano estis sunusola, granda, brilianta ringo, kaj li rigardis pacience, milde el malantaŭ siaj orkadraj okulvitroj. La aliaj, grandaj plantejposedantoj furiozis pro la malbonvolemo, kiam oni vokis lin al la balustrado de la atestantoj. Farlen parilis milde kaj afable, li konis neniun Lindsay-on anticipe, li ne povas alparoli la aferon.

La akuzo ne povis prezenti konviktan montraĵon. La ĉefdamaĝito kaj la ĉefatestanto, kiu povintus klarmeti ĉion, li ne aperis kaj ne faris denuncon, lian ekziston oni tute ne sukcesis pruvi. La onidira ĉefatestando de la akuzo estas reserĉigata poŝoŝtelisto en multaj ŝtatoj kaj dizertinta soldato. La indikoj, koncernantaj John Lindsay-on estas evidentaj, sed ĉu sendubas, ke la akuzito estas John Lindsay? Liaj dokumentoj estas en ordo kaj li konfesas sin Arturo Lindsay. La tribunalo trovas lian identecon pruvita, ĝi absolvas la akuziton, li kredas kaj rekonas, ke li estas identa kun Arturo Lindsay. La instanco ordonu relegacii la falsan akuzon prezentantan rekulpiĝanton el la nederlanda kolonio. Ĝi koncernis Biry-on.

Tiam Farlane paŝis al la policestro, estanta en la ĉambrego:

— Ĉar tiu sinjoro asertas pri si, ke li estas Arturo Lindsay kaj ankaŭ lia identeco estas senduba laŭ la tribunalo, mi petas vin aresti lin pro emisio de negarantiita ĉeko, kiun li plenigis en Londono kaj mi diskontis ĝin antaŭ tri semajnoj ĉi tie.

Farlane pravis. Ĉar oni absolvis la akuziton, lia afero venis al venko.

John Lindsay ankoraŭ tiun tagon estis arestita.

Orienta fabelo

Nora kaj Van Dongen estis klarvidaj pri la afero. Ili sciis, kion Diry diris, estas vera. La du kuzoj vere renkontiĝos sur la ŝipo Marechal Joffre, ili decidis ŝanĝis rolon tie, kaj la soldatoj kaptis hazarde la malforan, inertan Arturon. Ili sciis, ke fajna artifiko de Farlane estis enretigi John-on, ke li konfesu sin Arturo, kaj kiam la viktimo evitis tute ne sendanĝeran akuzon, ĝuste tial li ne povis senkupigi sin el sub la akuzo de la ĉek-falsado. La ĉekon verŝajne subskribis la fola kaj facilanima Arturo en Londono. Kaj nun jam estas nenion fari, ke oni ne kondamnu John-on al kelkjara punlaboro.

La ĉambrego de la prokurorejo de Buitenzorg estis plen-plena dum la ĉeftraktado. Kvankam ĝi espereble ne daŭros longe. Ĉio estis simpla. La ĉekoj de Farlane kuŝis antaŭ la juĝisto, li diskontis ĝin en ties plena valoro fare de sia agento en Londono, kaj evidentiĝis, ke sur la bankkonto de Arturo Lindsay eĉ proksimume ne estis tia monsumo, pri kiu la ĉekoj estis plenigitaj. Lindsay neis senpove, ke li estus la subskribinto de la kambioj. Sed la subkribo estis la sama. Ĝi diferencis nur iomete, kiel la grafologoj konstatis tion, sed ĝi estis tiel minimala, ke oni povis proprigi tion al hazardo. La subskriboj ĉe la familio Lindsay estis tre similaj. La juĝisto ekstaris kaj retiriĝi por interkonsiliĝo. Blankhara usonana sinjoro kun angla liphararo sidis vid-al-vide al la podio. Li tre atenteme aŭskultis la proceson.

Tiam stranga figuro aperis en la ĉambrego.

Li portis lingan, ĉinan mantelon, vasfaldan pantalonon kaj lignajn ŝuojn. Li estis razita kalva, kiel la ĉinoj, li envenis per etaj paŝoj, krucinte siajn manojn sur sia brusto, tute ĝis la podio, kaj li kliniĝis tie.

— Pardonon, sinjoro… Mi ŝatus fari tre gravan konfeson en tiu ĉi afero

— Kiel vi nomiĝas?

— John Lindsay. Jen estas miaj dokumentoj, pasporto, naskiĝatesto. La geedziĝa dokumento de mia patro, Georgo Lindsay, kun mia patrino. — Li kliniĝis profunde kaj metis ĉion sur la tablon de la juĝisto.

— Kion vi scias pri tiuj ĉekoj?

— Ĉion, sinjoro. Mi falsis tiujn pasintjare en Londono. Mi eksplutais tion, ke mi tre similas al mia frato, kaj ankaŭ nia familia subskribo similas. Tial mi subskribis la ĉekojn, mi uzis la monon ekloĝi ĉi tie en Sajgono. Mi aŭdis, ke oni volas kondamni mian kompatindan fraton senkulpa, vi venis puniĝi.

— Ĉu vi ne estis la membro de la legio antaŭ unu jaro?

— Antaŭ unu jaro ne, sinjoro. Tiam mi dizertis.

Li sciis bone, ke la legio ne servas per indikoj al la civilaj instacoj. Farlane perdis sian sinregon. Li salte leviĝis ruĝiĝinte:

— Tiu homo mensogas…

— Eksidu, ĉar mi ordonos elkonduki vin — akre ekgrumblis la juĝisto, John ŝatintus ekparoli, sed ia tolporo subpremis lin: timiĝo, konsterniĝo kaj miro. — Ni petos skriboprovon de vi! — orodonis la juĝisto.

Post la skriboprovo la proseco daŭris ses minutojn. Evidentiĝis, ke la malgranda diferenco estas inter la du skriboj ne estas hazarde. Sendubis, ke la ĉekon sbskribis tiu homo, portanta ĉinan vestaĵon, aŭ, kiel estis evidenta el liaj aŭtentikaj skriboj: li estas John Lindsay. La juĝisto ne povis diris sian opinion, ĉar la prokuroro ekstaris kaj deklaris, ke li ĉesigas la akuzon. La juĝistaro tuj forlasi la ĉambregon. La denuncanto povas transpreni la krom-privat-akuzon. La denuncanto la unuan fojon en sia vivo perdis sian animan ekvilibron. Li kaptis la sav-atestanton je ties brusto:

— Vi iros fari punlaboron, kanajlo!

Tiu nur ridetis pri li:

— Nur vi suferos, sinjoro. En via koro estas malbono kaj ĝojo. Sur via lango la vorot, en via cerbo la faro, en via vivo la morto, sinjoro kaj via delico estas la pasemo. Mi kunportas mian animon ĉien kaj ĉiutage mi fariĝas pli multa. Kie ajn en la mondo.

La sinjoro kun angla liphararo paŝis al Farlane.

— Mi estas Kott, la direktoro de la Banko Kott kaj Münster en Surabaja. Mi aĉetos la ĉekojn de sinjoro Lindsay. Per tio ĉiu alia akuzo falis. — Li turnis sin al John, kiu eĉ nun sidis paraliziĝinte. — Mi esperas, ke vi tranprenos ĉiun ŝarĝon de la sumo. Rilate la partopagon mi havas tre humanan proponon.

Tiel la afero finiĝis. La banko de Kott kaj Münster estis tiu konservativa, financa institucio, kiu jam foje intervenis en la intereso de Lindsay. Onidire tiu malgranda, sed eminenta, privta banko estis la administranto de la havaĵo de la ĉiama gubernatoro. Kompreneble ankaŭ tiu de grafo Sighoffen. John fine leviĝis de sur la benko de la akuzitoj por brakumi Arturon.

La homo en ĉina vestaĵo estis nenie…

Kiam li elpaŝis tra la pordego de la tribunalo, iom pale por la aero de la prizono, li ekfumis cigaredon per tremantaj fingroj kaj fermis siajn okulojn momenton pro la mola ektuŝo de la tepida sunbrilo. Kiam li malfermis tiujn denove, Nora staris antaŭ li. Nun li decidis amkonfesi al ŝi, fine li petos ŝian manon, sed nenion el tiuj li faris. Li brakumis ŝin, kaj ili kisis unu la alian longe…

***

La vespero estis senmova, kaj la ĵonko staris sur la akvo de Mekongo tiel, kvazaŭ ĝi estus konstruita sur betonan bazon. Vo-Min-Ha kuiris ion sur eta kaldrono ion, kaj per sia alia mano ŝi lulis nestosimilan lulilon, en kiu ploris bebo. Lindsay kuŝis surdorse sur la planko de la boato, rigardante la ĉielon jam pli ol unu horon silente kaj senmove. La proksimaj, mistike brilantaj seteloj de la hinda firmamento ŝajnis scintile grandaj pro la refraktado de la aero. La ĉielo ofte ŝajnast tiel malalta, kvazaŭ ĝi estus ŝinda tegmento de la mondo… La vivo, pensis Lindsay, estas tre simpla, tre bela kaj tre privilegia stato…

La Kasiopeo kaj la Grada Urso nun estas videblaj super la rando de la horizonto kaj sur la maldekstra firmamento la fer-kruc-ordeno de la Sun-sistemo: brilas la neregula kvadratformo de la Suda Kruco kun fosforeska scintilo… Kiel malgranda sentas la homo sin, kuŝante surdorse sub la senlimo. Kiel trankvilige estas tiu polvereco, se oni rigardas de ĉi tie la zonon de Orionto kun ties nebulozoj, en malvarma, forviŝiĝinta radiado, kaj li pensas sin mem tien en la aŭsteran, teruran lumon havantan, mornan Nenion… Tre malproksime aŭdiĝas la vespersignalo de la garnizono, kaj la kaduka, malpura poŝtovaporŝipo ŝrikas ĉe la ekstera, olea lignomoleo… Ho, vi bona, kara Mekongo kun via rinocera dorso, grase brilanta de ŝlimo, kaj vi amikaj, mildaj, varmegaj nebuloj, kun papavet-kokonoj, elspirantaj malbonodorajn sonĝojn… Kiel delikata kaj kiel saĝa estas la homo ĉi tie.

…Ho, vi kompatinda milionulo, kiu antaŭ nelonge akre alkriis la kulion kaj skuis lin, kaptinte lin je la veŝto… La pereiĝo de la tombo estu indulga al vi, kaj kvankam vi ne estus multe suferinta, kiam vi ruliĝis per via aŭto en la Estinton…

Ie aŭdiĝas muziko de citro kaj la ruĝaj kaj flavaj vitrolampionoj de la moleo palpebrumas amikeme al li el malantaŭ ĝiaj lum-haloo.