158242.fb2
Vere! En la salono aŭdiĝis aplaŭdo. Komence ĝi estis nur malkuraĝa — ja nur kelkaj plej kuraĝaj knaboj aplaŭdis kvazaŭ ili provus kion diros pri tio maturaj homoj. Sed kiam ili ekvidis nur indulgemajn ridetojn, en kiuj kuŝis la sincera kompreno por infana malpacienco, la salono ektondris per plifortigita aplaŭdo kaj laŭtaj krioj.
Subite eksonis sonorilo. En tiu momento la malpaciencaj infanoj trankviliĝis kaj streĉe rigardis al la scenejo.
Sed la kurteno restis mallevita. Nur pli vigla vivo malantaŭ ĝi malkaŝis, ke tie oni finas la lastajn preparojn por la granda debuto.
Ĵus eniris la salonon kuracisto Welĉ kun sia dektrijara knabo Georgo. Ĉiuj ĝentile salutis la estimatan viron, kies kapableco kaj lerteco estis bone konataj.
La kuracisto kun afabla rideto respondis la salutojn kaj sidiĝis kun la civitanoj. Georgo iris inter la geknabojn.
"Ni jam timis, ke ni venos malfrue," diris la kuracisto. "Sed, kiel mi vidas, la komenco estas prokrastita."
"La infanoj jam ribelas," sinjorino Hastings rigardis al la unuaj benkoj.
"Kiu povus miri!" ridetis la kuracisto. "Ĉu ni kondutis alie, kiam ni estis junaj?"
Post nova tondra aplaŭdo aŭdiĝis la akra voĉo de sonorilo. Kaj en la trankviliĝintan salonon penetris el la scenejo konfuzitaj ekkrioj:
"Kie estas Roberto? Kio okazis al li? Ĉu vi ne vidis lin?"
"Kaj kie restas Karlo?" koleris fraŭlino Elias. "Ili faris tion belege! La publiko estas jam malpacienca kaj la aktoroj restas hejme!"
"Sinjorino instruistino, mi venigos ilin!" proponis iu knabo.
"La ventego vin forportus — ĉu vi ne aŭdas, kiel ĝi tondras? Sed… ne gravas, infanoj! Kelkajn momentojn min atendu, mi mem venigos ilin."
Kaj la instruistino rapide foriris.
"Se tio estus iu alia….!" koleretis ĉarme vestita knabineto. "Sed ĝuste Roberto, kiu ludas la ĉefan rolon!"
"Kaj sen Karlo ni ankaŭ ne povas ludi," aliĝis knaba voĉo.
Dume la malpacienco ĉiam kreskis. La infanoj sidantaj sur la unuaj benkoj ekaŭdis, ke Roberto kaj Karlo ne alvenis, kaj la neatendita sciigo rapide disvastiĝis tra la tuta salono.
"Ĉu vi ne scias, kial ili ne alvenis? Kio retenis ilin? Eble ili forgesis, ke oni ludas hodiaŭ!"
Panikaj demandoj flugis laŭ la salono. Neniu scipovis respondi ilin. Ĉiuj akorde interkonsentis, ke ili estas malordemaj lernantoj kaj oni devus puni ilin.
Kiam la koleriĝo kontraŭ la malakurataj knaboj kulminis, antaŭ la kurteno aperis la instruistino. Momente ĉiuj silentiĝis kaj rigardis ŝian ekscititan vizaĝon.
"Estimataj ĉeestantoj! Kun granda bedaŭro mi devas komuniki al vi, ke la teatroludon, pri kiu ni ĉiuj tiom ĝojis, ni ne povas hodiaŭ efektivigi."
"Kial?" elspiris trompigite ĉiuj infanoj.
"Ĉar Roberto kaj Karlo, kiuj ludas ĉefajn rolojn, subite ekmalsaniĝis," diris rapide la instruistino kaj estis feliĉa, ke ŝi jam plenumis sian malagrablan taskon. "La enirbiletojn bonvolu teni. Ni ludos la teatraĵon, kiam ambaŭ knaboj resaniĝos."
Tio estis dirita klare, sed tamen neniu leviĝis. Ĉiuj bedaŭris, ke la afero tiel malfeliĉe malsukcesis. La infanoj preskaŭ ploris. Ili ja tiom ĝojis je la hodiaŭa tago!
Fine ekparolis Davison:
"Nu, kion fari! Almenaŭ restos al ni ĝojo post kelkaj pluaj tagoj. Kaj ĉu vi ne scias, sinjoro doktoro, kio okazis al ili?" Li turnis sin al kuracisto Welĉ.
"Mi ne scias. Neniu vizitis min. Eble ia malvarmumiĝo. Infano elkuras el la varma hejmo malbone vestita — "
Li ankoraŭ ne finparolis, kiam aperis ĉe la pordo la patrino de Karlo.
"Mi petas vin, ĉu estas ĉi tie sinjoro doktoro Welĉ?" ŝi ekscitite demandis kelkajn homojn, kiuj jam volis forlasi la salonon.
"Jes, tie —," ili montris en la mezon de la salono.
Doktoro Welĉ iris al ŝi renkonte.
"Kio okazis, sinjorino Brown?"
"Mi venas rekte de via domo, sinjoro doktoro. Via edzino diris al mi, ke vi estas ĉi tie. Nia Karlo subite malsaniĝis," ŝi komunikis rapide, ekscitite.
"Eble la malsano ne estas tre malbona. Kio okazis al li?"
"Mi ne scias. Hieraŭ li kuradis kiel sovaĝulo, kaj hodiaŭ li nur brulas. Mi opiniis, ke pro la ekscitiĝo pri la hodiaŭa teatraĵo. Li ja tiom ĝojis je tio — sed vespere li komencis vomi, li ekhavis febron kaj nun li plendas, ke li sentas dolorojn en la gorĝo. Mi tiom timas, sinjoro doktoro!"
"Mi tuj vizitos vin. Sed unue mi devas iri hejmen por la kofreto," diris la kuracisto kaj li rapidis al la elirejo.
En la pordo li renkontis la patrinon de Roberto.
"Sinjoro doktoro, mi petas vin, venu rigardi nian Roberton!"
Denove la sama afero. Hieraŭ ĉio estis en ordo, kaj hodiaŭ vomado, febro, gorĝo.
Homoj, kiuj ĉion aŭdis, maltrankviliĝis. Kion tio signifas? Kio trafis la infanojn en Nome?
La salono rapide malpleniĝis. Neniu jam pensis pri la teatraĵo. Ĉiuj pensoj estis direktitaj al la malsano, kiu tiom neatendite aperis.
Doktoro Welĉ vizitis ambaŭ pacientojn, funde trarigardis ilin, donis al ili injektojn kaj diris, ke morgaŭ matene li venos denove. Je la demandoj, pri kiu malsano temas, li respondis elturniĝeme.
Kaj kiam li revenis hejmen, atendis lin tie ankoraŭ du virinoj. Li estu tiel afabla kaj iru al iliaj infanoj….
Post la dudekdua horo li revenis. Sinjorino Welĉ atendis lin malpacience.
"Kio okazis tiom subite?" ŝi demandis.
"Difterio," diris la kuracisto malrapide kaj peze li sidiĝis en la fotelon.
"Ĉe ĉiuj kvar?"
"Jes. Kaj mi timas, ke ili ne restos solaj. Almenaŭ oni diris al mi, ke en ankoraŭ kelkaj domoj estas malsanaj infanoj."
"Ĉu vi havas sufiĉe da kontraŭ — difteria sero?"