158242.fb2
Ĉio estis tiom stranga… La malsataj pasaĝeroj sciis, kio atendas ilin, se ili ne estos trovitaj ĝustatempe. Kiel longe ili tiel eltenos? Eble ĝuste ĝis tiu momento, kiam Daŭmal estos ekzekutata. Ili mortos unu post la alia, turmentataj de la malsato, de la doloroj en vunditaj membroj, de la frosto — sed precipe de la malsato, kies fantomo jam ĉirkaŭflugas super ili.
Ili povis imagi al si, kion signifas tia mortado. Kiomfoje ili jam legis pri la blanka morto en priskriboj pri polus — ekspedicioj!
Kaj tamen — afero stranga kaj kortuŝe homa — tiun vesperon ili ne pensis pri tio, kio atendas ilin. Ili ne pensis pri tio, ke sukceso de la malsupreniro de Payen signifos liberigon, savon kaj vivon por ili. Ĉiuj iliaj pensoj estis direktataj al la malfeliĉa Daŭmal. Ĉu venos Payen ĝustatempe? Kaj ĉu li fakte venos?
Ili denove pensis pri tio, kiel mizere li estas preparita por sia vojo. Kun ekipo, kiun ĉiu montgrimpulo sincere priridus. Kun malsata stomako. Kiamaniere kutimas tion fari la montgrimpuloj? Matene abundan matenmanĝon, en la dorsosako pecojn de lardo kaj pano, krom tio paketon da ĉokolado. Kaj ĉio tio post la dormo, kiu fortigis la korpon por eksterordinaraj agoj. Payen estas malfortigita. Ja kiaj estis noktoj sur la glaciroko!
"Ni dormu, amikoj," diris sinjorino Gibson. "Sinjoro Payen iomete ripozu."
La "bonan nokton", kiu sonis ĥore post ŝiaj vortoj, estis pli varma kaj pli mola ol iam.
La sola, kion povis al ili la kruela naturo en tiu nokto prezenti, estis trankvilo. Ankaŭ ĝi estis al ili rifuzita. Dufoje ili estis vekataj de malhelaj frapoj.
Ili vekiĝis tuj je la krepusko. Scivole ili elrigardis. Kian seniluziiĝon preparis al ili denove la montegoj? Ho — ili tamen scipovas ankaŭ karesi! La suno leviĝis super la horizonton kaj inundis per sia oro la blankajn pintojn. Kia panoramo ĝi estus dum aliaj cirkonstancoj!
Payen rapide preparis sin. Li ne volis perdi eĉ unu minuton. La tago, kiu eble decidos pri ĉio, komenciĝas. Kiel ĝi finiĝos?
Li adiaŭis la malsanulojn. Neniu multe parolis. Palaj vizaĝoj provis rideti, sed ne sukcesis. Nur la okuloj parolis.
Al la loko de malsupreniro iris kun li ĉiuj sanaj kaj Generalo Gibson. Li tenis per la mano la bandaĝon sur la nazo kaj kuraĝe vadis tra la neĝo kun la aliaj. Sinjorino Gibson lin vane persvadis, ke li restu en la aviadilo.
La lasta manpremo. Ĉu ili havis preparitaj kuraĝigajn vortojn por la viro, kiu veturos sur la maron en la barko? Ili ne estis kapablaj eldiri ilin. Ĝi estis tro granda momento en ilia vivo.
Ili provis la stangon. Ĝi eĉ ne moviĝis. Poste ili alligis al ĝi la ŝnuregon, kiu jam atingis ĝis la fundo.
Marcel Payen lokis ĝin sub la maldekstran kruron, liberan parton li superĵetis trans la ŝultron kaj tie li ĝin prenis per la dekstra mano. Per la maldekstra mano li tenis la streĉitan parton, kiu pendis de la stango ĝis lia kruro.
Poste li komencis malsuprenlevi sin. La dekstran manon li ŝovis iomete malsupren, per tio la ŝnurego liberiĝis kaj la korpo per sia pezo glitis iom pli malsupren. En la sekvanta momento li liberigis la maldekstran manon — kaj tiamaniere ĝi progresis senĉese. Li konis tiun manieron de la malsuprenirado el la junaj jaroj. Li sciis, ke se li sin malsuprenlevus libere pendante, li bruletigus al si la manojn.
Post kelkaj minutoj li estis malsupre.
"Kia estas la neĝo tie?" ili demandis lin, singarde kliniĝante super la randon.
"Tute bona!"
Ili ĵetis al li la ŝnuregon. La lasta ligilo inter Payen kaj la ceteraj pasaĝeroj estis rompita.
"Feliĉan vojaĝon!" ili vokis al li. "Kaj ĝis la revido!"
"Ĝis la revido!" aŭdiĝis mallaŭte el la profundo.
Ili sekvis lian iron paŝon post paŝo. Ili vidis, ke li vadis sur kelkaj lokoj ĝis la zono, sed li progresis. La milda deklivo plifaciligis al li la iron.
Jam li paŝis proksimume tricent metrojn.
En tiu momento vokis Generalo Gibson:
"Sinjoro Payen!"
Payen haltis.
"Mi volas nur diri al vi, ke en la poŝo de la dorsosako vi havas unu biskviton!"
"Sinjoro Generalo!"
"Ĝi restis al mi de la hieraŭa tago, ĝi ne estas ŝtelita, estu trankvila! Feliĉan vojaĝon!"
Kiel delikate dirite: Ĝi restis….!
Por reveni li ne povis eĉ pensi. En la afero estis io nobla.
Payen jam silentis. Li svingis per la stango kaj daŭrigis la iradon.
Post ĉirkaŭ horo li venis al la loko, kie la deklivo turniĝis maldekstren.
Li turnis sin. Liaj amikoj staris ankoraŭ apud la rando de la abismo kaj svingis por adiaŭi.
Ankaŭ Payen svingis. Poste ankoraŭ kelkajn paŝojn — kaj li estis sola.
Antaŭ li etendiĝis senfina deklivo. Ie en kapturna malproksimo, profunde sub la loko, sur kiu li staris, etendiĝis la valo. Tie certe kuŝas vilaĝeto aŭ urbo. Au almenaŭ turista kabano.
Singarde li malsupreniris. La stango faris al li bonegajn servojn. Kiam li iris al la lokoj, kie la neĝtavolo estis tre maldika, li devis esti ankoraŭ pli singarda. Liaj piedoj ofte forglitis, li ŝanceliĝis, kelkfoje li falis — kaj unufoje li falegis sur la deklivo almenaŭ du cent metrojn kiel sur glitrelvojo.
Kelkajn tiajn lokojn kaj mi estus tuj malsupre li pensis kontentige, kiam li konstatis, ke li estas sendifekta kaj nenion perdis.
Poste lin haltigis neatendita malhelpo. En la glaciroko estis profunda kaj sufiĉe larĝa krevaĵo. Ĝi etendiĝis dekstren kaj maldekstren, kiom la okulo povis vidi.
Li ne longe pripensis. El la dorsosako li eltiris ŝtalan krampon, englaciigis ĝin, pendigis sur ĝin la ŝnuregon kaj sin malsuprenlevis. Ĝi sukcesis multe pli facile ol la antaŭa malsuprenleviĝo, ĉar la muroj de la krevaĵo estis oblikvaj.
Pli malbona estis la vojo supren. Li devis serĉi elstaraĵojn, sur kiuj li povus reteni sin. La elstaraĵoj estis glataj kaj kelkfoje li preskaŭ falegis malsupren denove.
Fine li respiris. La danĝera loko kuŝis malantaŭ li.
Li paŝis jam ĉirkaŭ tri horojn. La suno komencis agrable varmigi.
Malgraŭ tio, ke li estis jam tre laca, li ne kuraĝis dum momento halti kaj ripozi. Ĝis tie malsupre.
Li iris jam sufiĉe senzorge. Ŝajnis, ke la deklivo formis ĉi tie seninterrompan neĝkampon.
Preskaŭ senpense li pikis per la stango en la neĝon antaŭ si. Subite li haltis. La stango trapenetris la neĝtavolon kaj poste ĝi glitis malsupren tute libere, kvazaŭ ĝi penetris en la malplenan spacon!
Li rapide retiriĝis. Kion tio signifas?
Li ĉirkaŭrigardis. La neĝkampo estis ondigita. La vojon de Payen krucigis profundaĵeto, je la unua rigardo apenaŭ videbla.
Kelkajn paŝojn li foriris dekstren kaj singarde proksimiĝis al la profundaĵeto. La stango ĉiam tuŝis firman fundon. Kaj poste ĝi ree penetris en la malplenan spacon sub la surfaco!