Rondbarbo de Akilo. La rabistoj estas sendefendaj kontraŭ ĉiu fiaĵo. Eddy Rancing spertas, ke la dezerto ne estas kremo ĝis la fundo. Tute malgranda pilgrimanto priridas lin. Mortonte li divenas, ke ni lernas ne al la filino de Harrington, sed al la vivo. Evidentiĝas, ke apenaŭ estas diferenco inter la sekura razilo kaj aŭtomata pistolo, kaj ĝi estas malgajiga. Kiu laste ridas, tiu estas la necesujo. Ĝi repafas kaj trafas. Post la duelo la partneroj repaciĝas, kaj nun jam ili devas aranĝi la resendon de la noktosurtuto al la drinkejmastro, Evelyn pardonas. Sinjoro Bradford trinkas la kafon kun laktokremaĵo, sed li zorgeme tiras la instruon. Tiel ni ekscias, ke efektive kia estas nia vivo.
La asociiĝinta Senkompata Kompanio Adams-Gordon, kiel la kolosa, dika kuracisto nomis sian bandon, li bivakis kun tridek arabaj murdistoj jam dudek kvar horojn inter la misevoluintaj palmoj de la dezerta puto.
Ili jam ĉiuj estis en la tropiko, escepte Rainer-on, sed li zorgeme ekipis sin pro bone elteni la dezertan vojaĝon. Duono dekduo da paperkapakĵoj bruis sur lia kamelo. Li provizis sin per tre multaj objektoj antaŭ la ekiro. Li aĉetis ĉiuspecajn preventajn, defendajn kaj korpoflegajn rimedojn, de aspirino tra kontraŭverma pulvoro, ĝis sel-moliga oleo. Li havis verdajn okulvitrojn kaj portis sunombrelon super sia kapo, tiel li sidis sur la kamelo.
Apenaŭ ili haltis por bivaki, li ŝmiris sin per io kontraŭ moskitoj, kaj tia fetoro estis sentebla en Sharo, ke la membroj de la karavano starigis siajn tendojn pli malproksime, kaj la kameloj, ligitaj longŝnure, furioze tiregis la kolbridojn.
Post unu horo pluraj homoj kunmetis siajn tendojn kaj starigis ilin eĉ pli malproksime. Sed Rainer ne zorgis pri tio. De kie scius tiel malinteligentuloj, ke ili povas kapti malarion, flavan febron kaj dormomasanon de moskitoj? Doktoron Coournier interesis, kia kontraŭ-moskita rimedo havas tiel teruran odoron. Li rigardis la botelon, fermitan per guma ŝtopilo, kuŝanta apud Rainer. Jen tio estis skribita sur ĝia etikedo:
KAMEL-GRASO
Ŝmiru la difektitan hufon abunde, kaj izolu la beston por ke la penetranta odoro de la ŝmiraĵo ne malbonigu la aeron de la stalo.
ONI DEVAS FLEGI LA HUFOJN!
Mi opinias — diris Adams al la bagnano, — estus pli bone ne eksperimenti pri tiu Brandes-Münster, sed ŝturmi la oazon kun niaj tridek homoj, kaj ni konfesigos lin pri Budho.
— Nur nenio intervenu — rimarkis la kuracisto.
— Vi jam denove parolas kiel alarmbirdo! — murmuris Corned-Beef, kiu ne demetis sian smokingon eĉ en la dezerto, kaj li portis verdan rubandon ĉirkaŭ sia korkoĉapelo.
— Vi intermiksas la antaŭvidon kun la pesimismo — respondis la diplomita intriganto riproĉe per sia mola, muzikanta voĉo, kiu ne estis polulara inter la „kolegoj” pro sia aristokrata orgojlo. — Laŭ mia opinio okazis iom da problemo, sensignifa problemo, sed loziĝo de unu ŝraŭbo ofte kaŭzas paneon ankaŭ ĉe la plej giganta maŝino. — Li ventumis sin per silka naztuko, ĉar la vento blovis el la direkto de Rainer, kaj narkotiga ondo de fetoro inundis ilin. — Tiu problemo, laŭ mi, estas la rondbarbo de nia cetere altestimata kolego Joko.
— Bonvolu ne provoki min, apelaciante je miaj haroj — grumble ekkriis Joko.
— Nono — trankviligis lin la alia, — nun ne kondutu ofendiĝeme. Temas pri nia komuna intereso.
— Eblas — respondis la rondbarbulo minace, — sed konsideru mian barbon, kiel la kubuton de Akilo…
— Akilo havis kalkanon, sinjoro — diris la doktoro instrue.
— Se mi estus kuracisto — replikis la alia kun gal-amara rimarko, — ankaŭ mi pli bone konus la membrojn de la homa korpo.
— Miaj estimataj amikoj, fermu vian buŝon, aŭ parolu la kuracisto, kie li vidas la problemon! — mansigne silentigis ilin Adams.
— Nu, mi pensas — diris Courner, — ke ni implikiĝis en iometan kontraŭdiraĵon. Sinjoro Joko hieraŭ interesiĝis pri fraŭlino Weston ĉe la gvidanto sub la prekesto de karavano, ekveturonta al Ain-Sefra. Poste vi iris kun sinjoro Gordon varbi arabojn al la atako kontraŭ la oazo Mahrbuk. Tiel… hm, homo kun karakteriza eksteraĵo implikiĝis en kontaŭdiraĵon… evidentiĝis, ke li deziras vojaĝi ne al Ain-Sefra, sed en la oazon Mahrbuk.
— Ĝi eblas — aprobis Gordon, — sed ne estas verŝajne, ke iu rimarkis tion.
— Tial mi komparis tiun malgrandan problemon kun ŝraŭbeto.
… Sekvan tagon vespere ili komencis malpacienci. La viktimoj jam devintus alveni ĉi tien.
Ili sendis kelkajn arabojn por patroli. La banditoj volis ekscii, ĉu ili estas survoje? Se ili ankoraŭ ne proksimiĝas, tiam okazis problemo.
Estis tre varme, ĉiu lasis sola Rainer-on, kiel leprulon, sed ankaŭ el dudek metra distanco ili havis kapturnon pro la neeltenebla odoro de la ŝmiraĵo. Tiu rimedo ne damaĝis nur al la moskitoj, ĉar ili konstante invadis la okulvitrulon preskaŭ tutkorpe, pikinte lin ĝissange.
— Ni vidis iliajn spurojn. Verŝajne ili estis tiuj. La karavano turniĝis al oriento. Tre malbona vojo kundukas tien, tra la shott. Neniu uzas ĝin.
— Ni ekiros! — kriis Adams ekscitite.
Ili kunmetis la tendojn dum minutoj. Rainer enpoŝigis sian krucenigmon, surnazigis siajn malhelajn okulvitrojn kaj streĉis la sunombrelon super sia kapo. Li aspekti tiel, kiel iu el la Tri Magoj.
La kamelo rapide galibis, kiel eble ili povis. Aŭrore moviĝanta punkto aperis en la malproksimo.
— Pasaĝero!
— Ni atendos lin! — diris Gordon, kaj ili kaŝiĝis malantaŭ grandega sablomonteto.
— Li venas laŭ la spruoj de la malaperintaj vojaĝantoj — rimarkis la arabo. — Li vidis ilin, aŭ li estas iu el ili.
La pasaĝero sensuspekte proksimiĝis al la grandega monteto sur sia laca kamelo.
Neatendite grupo da homoj ĉirkaŭis Rancing-on. Malalte dikulo estis ilia gvidanto.
— De kie vi venas?
Eddy tuj konjektis, kiuj ili estas… La rabistoj!
— Mi volis iri en Mahrbuk, sed mi returniĝis. Miaj okuloj doloras.
— Ĉu vi ne renkontiĝis kun virino, kiu vojaĝas en societo de unu aŭ pluraj akompanantoj?
— Ne.
Gordon ridis.
— Vi do apartenas al ili! Ĉar la demando estis kaptilo. La spuroj kondukas en tiun direkton, de kie vi nevis. Vi do devintus renkonti ilin. Se vi neas ĝin, tiam vi havas ian kaŭzon.
— Antaŭen… Eble ni atingos ilin!.. — kriis Corned Beef.
— Forigi tiun ulon!
Rancing sentis teruran, akran doloron en sia kranio, kaj oraj fajreroj aperis antaŭ liaj okuloj por momento, poste li falis ien.
Iu batis lin je la kapo.
Corned-Beef kaj Joko fulmrapide traserĉis lin. Ranier diris el la selo:
— Rigardu, ĉu li havas benzinon, mia aŭtomata fajrilo sekiĝis. — Kaj li surmetis sian nezumon por kontroli la havaĵon de la viktimo dum la traserĉo.
— Estas tiel, kiel mi diris — ekparolis la kuracisto per velura voĉo. — Ili eksciis, ke ni varvis homojn. La rondbarbo de Joko estas tre okulfrapa…
— Sinjoro, mi lastfoje avertas vin, lasu mian barbon el la afero — diris Joko gal-amare. — Vi estas almenaŭ tiel rimarkinda fenomeno, per viaj enormaj kopomezuroj kaj per via servistin-revemiga voĉo.
— Vi devus preni bromon — respondis la kuracisto.
— Sinjoroj! — interrompis arabo. — Nun jam certas, ke ili iris sur la vojo, kondukanta tra la shott. Ĝi estas malbona kaj danĝera, sed Azrim bone konas tion. Se posttagmeze ili turniĝis tien, ni jam ne atingos ilin, ĉar ili jam estos en Mahrbuk morgaŭ posttegmeze, sed ni nur nokte.
– Ĉu estas permesate fari al la rabistoj ĉiuspecan fiaĵon? — eksplodis Rainer kolere.
— Kiom da loĝantoj vivas en Mahrbuk?
— Kelkaj araboj, kun virinoj kaj infanoj resume ili estas tridek personoj. La gardistaro konsistas el kvin soldatoj en la sanatorio. Krome kelkaj malsanaj legianoj.
— Ni facile venkos ilin. Ni iru! — kriis Gordon.
Iu arabo volis mortpafi Rancig-on, sed la doktoro ne permesis tion.
— Ne mortigu lin, infano mia — li diris bonvole, — li mortos ĉiel. Sufiĉas forpreni lian kamelon. Se oni arestos ni, tiam kelkaj jaroj dependas de tiel malgrava cirkonstanco.
Ili forgalopis.
Rancing restis sur la tero kuŝanta, vizaĝalter, kun disetenditaj brakoj, kvazaŭ li volus brakumi al si Saharon.
Azrim iris avane, malantaŭ li Evelyn kaj fine de la vico la profesoro. La akvoporta kamelo estis ligita mallongŝnure al lia kamelo, ĉar precize duon metra irebla pado kondukis tra la danĝera, sala marĉo. Eĉ tio timige krakadis, kaj iafoje la blanka, glueca, malvarma koto ekŝprucetis el la krevinta krusto. La likvaĵo de la shott, putranta de jarmiloj estas miasma, sufoka, abomeninda kotaĉo. Laŭdire ĝi restis el tiu periodo, kiam Saharo estis marfundo.
La luno brilis en la bela nokto. La shott, kvazaŭ estus surfaco de fantomeske drivanta riverego, kun kolosaj galciplatoj, ĝi brilis inkandeske en la blanka prilumo, kaj ĝi estis pli aŭstera, timiga vidaĵo pro ties forlasiteco ol la dezerto.
La kameloj kelkfoje blovegis, stamfis, kaj ili ne volis iri plu. La rompiĝinta saltavolo difektis iliajn hufojn, kaj la bestoj instinkte sentis, ke morto atendas ilin ĉi tie.
Labastono de Azrim ofte pum-bruis, la kameloj bekis kaj kalcitris…
Ankaŭ la gorĝon de Evelyn strangolis sinistra antaŭsento.
La vento kirlis kaj brue kunportis la sekan, maldikan saltavolon, kio kovris la marĉon, kiel malpeza polvo.
La profesoro diris nenion. Li vidis tion, ke la programo ŝanĝiĝis. Ĝi ja tiel estis laŭprograma. Ili tuj deflankiĝis de la ĝusta direkto. Oni jam persekutas ilin. Nun jam ne estas halto ĝis la Ekvatoro. Kaj kiu scias, inter kiaj cirkonstancoj?
Liajn manojn kaj vizaĝon kovris abomeninda, mukoza, malvarma, humida salvaporo.
Baldaŭ la gvidanta kamelo mispaŝis de sur la vojo, kaj ĝi baraktis en la disondanta akvaĉo kun oreltranĉa bleko. Ankaŭ la kamelo de la profesoro preskaŭ falis post ĝin pro la kunligita kolbrido. Feliĉe la lordo havis sufiĉe da animrego, kaj li ne desaltis de sur la besto, sed kliniĝinte dorsdirekten, li ambaŭmane retiris la bridon, ĝis Azrim venis por helpi lin, kiu tranĉis la streĉiĝintan ŝnuron kaj provis eltiri la baraktantan ŝarĝporatan kamelon el la marĉo. Ili tamen eltiris la beston per unuiĝinta forto. Dume Bannister stumblis kaj paŝis en la akvaĉon ĝisgenue apud la pado.
La okuloj de Evelyn preskaŭ petegis por pardono, kiam Bannister pene elrampis, kaj la miasma, abomeninda ŝlimo gutegis el lia vestaĵo.
La profesoro mangestis, poste li diris ĝemante:
— Estas malfacila afero esti humanisto, fraŭlino Weston. Eble, iam mi ĉesigos ĝin, se tiaj vojaĝoj konstante ripetiĝos dum mallongaj intermitoj.
… Aŭrore ili alvenis en la oazon Mahrbuk ĝiskole kotaj, trolaciĝintaj.
Nur du konstruaĵoj estis en la oazo. Duon etaĝa kabano el argilo simila al gastejo, kaj malpli proksime la blokdomo de la militista sanatorio, farbita per ruĝa minio. Kelkaj arabaj duaroj staris sur la ĉefplaco de la oazo.
Dum la teo estis kuirata, kion ili tiuj mendis, ili rapide alivestis sin. Al la profesoro tute ne ekideis razi sin, tiom li deziris la varman trinkaĵon.
Evelyn tuj ekstaris de ĉe la tablo post la matenmanĝo.
— Nun mi tuj iros en la hospitalon por transdoni la dokumenton al la militista instanco. Bonvolu veni kun mi.
La profesoro ĝemis.
– Ĉiam iri kaj iri, neniam scii, kiam eksidi denove.
— Nun ne meditu, Sir! Ĉu vi venos aŭ ne?
— Ne. Vi ne povas iri aliloken, ol en la solan konstruaĵon, kiu ekzistas en la oazo krom la gastejo, kaj tiu domo fakte estas militista instituto. Vi ne povas ekiri piede en la dezerton, tiel mi trankvile povas forpermesi vin sola. Cetere mi komencas kredi, ke vi vere iras sur honesta vojo. Mi ne scias kial. Eble tiu Rancing konvinkis min per la idilio de la domo en la strato Kings: mi fidas vin, fraŭlino Weston. Precipe tial, ĉar mi donas en vian manon ankaŭ mian honoron kun tiu ĉi koverto. Jen ĝi estas.
Li transdonis la valizeton.
Evelyn entuziasme rigardis sur lin.
— Dankon. Vi povas esti certa pri tio, ke mi gardos vian honoron tiel, kiel la mian.
— Kaj nun… ne koleru… Mi deziras rezi min — li diris tion timeme. Li konjektis, ke Evelyn havos pretekston. Dio scias, kial ŝatus tiu virino, ke li kreskigu longan barbon. Kaj jen. La okuloj de Evelyn kolere ekbrilis.
— Ho, tial estas tiu granda fido! Se vi havus glatan vizaĝon, tiam vicerte venus kun mi. Sed tiel vi devas fidi min, ĉar la ordo eble estas pli grava ol la honoro.
— Ŝi kolere foriris kaj frapfermis la pordon. Tiu naŭza homo nur serĉu sian razilon! Ankaŭ li devus iri en la dezerton, kie estas la necesujo! Li ŝatintus plori pro kolero. La plej ĉagreniga afero tamen estas tio, ke ŝi amas tiun teruran konservativulon.
Bannister iris supren en sian ĉambron. La varmiĝinta abodo pro la ardantaj sunradioj eligis mucidan odoron. Gajaj fiinsektoj svarmis sur la mato, kaj sennombraj muŝoj laŭte zumadis ĉie. La gestejmastro, kiu estis duone idioto pro la fumo de kanabo, raŭke kantaĉis ion, kaj ĝi konstante estis aŭdebla supre.
Kompatinda knabino. Ŝi eĉ ne ripozas post tiel longa vojaĝo. Kiom laca li estas malgraŭ tio, ke li estas viro. Bannister decidis agrablumi al Evelyn. Ŝi ĝoju.
Li ne razos sin!
Reveninte, ŝi vidu sur li, ke li forpermesis ŝin sola ne pro sinrazado. Jes, jes! Kiel ajn abomenide estas, li havu barbostoplan vizaĝon la unuan fojon en sia vivo por pruvi la sincerecon sia fido. Kvankam, kiel li konis tiun knabinon, estas verŝajne, ke li povus kreskigi barbon ĝistrunkan, kiam ŝi laŭdus lin pro tio,
Bannister decidis kuŝiĝi por dormi. Nur jam tial ĝi estas saĝa ideo, ĉar oni neniam scias, per kia mesaĝo de urĝa, longa vojaĝo iu vekos lin. Nun onidire ili finis sian vojon, sed empirista scienculo povas konkludi nur laŭ spertoj.
Kaj la sperto montras tion, ke en simila supozo li jam ne la unuan fojon transdonis sin al sama feliĉa iluzio, tute vane.
La profesoro do ne razis sin, sed li kuŝiĝis sur la maton por dormi.
Ok personoj kuŝis en la bela, hela ĉambro, nur konvaleskaj soldatoj kun bronzkolora vizaĝo. Ili paroladis, kartludis, pipfumis. Nur unu kamarado staris aparte, dorse al la aliaj, rigardanta tra la fenestro.
Iu frapetis sur la pordo. Evelyn enpaŝis.
— Mi serĉas sinjoron Münster — ŝi diris kun sonoranta, klara voĉo.
La soldato malrapide turniĝis kaj rigardis al la vizitanto. Sur lia magra, masaneca vizaĝo sidis ia morta apatio kaj obtuzeco. La aliaj legianoj rigardis la belan virinon, starantan en la pordo kun miranta, vigla mieno. La okuloj de Münster direktiĝis al ŝi kun la sama melankolia, griza trankvilo, kiel li rigardis la lignobenkon en la ĝardeno antaŭ unu minuto. Ĝi ne estis la senesprimeco de frenezo, sed instinkta agmaniero de tia homo, kiu alkutimiĝis al tio, ke li nenie ĉeestas. Li marŝas vizaĝe al sia paseo inter la okazaĵoj, sen tio, ke li sciiĝus pri tio, kion li faras, sen tio, ke li farus ion alian, ol instinktan agon, li do kvazaŭ senkonscie povas plenumi ĝin. Li respondis iom trenate kaj mallŭte, sed kompreneble:
— Mi estas Münster. Ĉu vi deziras ion?
— Mi estas sinjorino… fraŭlino… — subite ŝi daŭrigis tiel. — Ĉu vi venus kun mi en la ĝardenon?
— Laŭ via deziro…
Li sekvis ŝin kun egalritmaj, dignoplenaj paŝoj.
Evelyn sentis tiel, ke iu mane kunpremas ŝian koron, pulmon kaj laringon. Ŝi tiel bedaŭris Brandes-on, ke ŝi preskaŭ forgesis sian kalvarion. Tiu homo estis entombigita heroo de finita dramo. Lia animo ne malklariĝis, nur rigidiĝis. Li vegetis en tiu stato de ŝajna morto de ekzisto, el kio la frenezo estas la savo. Kion diri al li? Kiel komenci?
Ili estis en duopo sur la korto.
— Sinjoro, mi scias, kiu vi estas. Vi originale nomiĝis sinjoro Brandes, kaj vi estis leŭtenanto.
— Ĉu vere? — demandis Brandes, sen ĉiu scivolemo, kvazaŭ ĝentile. Evelyn preskaŭ ekploris.
— Mi konas vian tragedion. Pli bone, ol vi.
— Ĉu vere? — Kiam iu frapas la saman klavon dufoje sur la fortepiano unu post la alia.
Unuavice sciu, ke via juna frato estas senkulpa.
Kio ĝi estas? Unu ektremo. Nun li tamen reagis… Liaj du brovoj formas severan delton ĉe la naz-radiko.
— Bonvolu diri, kiu vi estas?
— Iu, kiu scias la veron en via afero kaj venis por redoni vian honoron. Ankaŭ via juna frato estas same senkulpa, kiel vi. Via bofrato Wilmington estis la kulpulo.
Kaj ŝi rakontis ĉion, de fraŭlino Ardfern, kiu inside delogis lian junan fraton, ĝis la adiaŭa letero, kiun Wilmington uzis, post la ŝtelo de la geografia karto. La soldato eksidis. Li malcerte palpetendis sian manon al sia flanko, kvazaŭ lia saniĝanta vundo lancinus.
— Jes — li ekparolis reveme, — verŝajne ĝi okazis tiel… Mi ne scias, de kie vi akiris la indikojn, sed mi kredas tion al vi. Sed neniu kredus tion al mi, kaj ĝi jam ne gravas… kredu tion…
— Bonvolu diri, se vi redonos la malaperintan geografian karton, sendifektan, sigelitan, ĉu ĝi rehabilitus vin?
— Farŭlino, oni jam longe sendis tiun geografian karton ien, kie ĝi tre multe valoras, la sigeloj jam certe estas rompitaj, kaj oni legis ĝin.
— Bonvolu respondi mian demandon: kio okazus, se atestanto pruvus tiun historion kaj redonus la koverton kun sendifektaj sigeloj?
— Nu tiam… tiam — vigleco aperis en liaj okuloj, kaj liaj vangoj ruĝiĝis, — tiam ne nur mia senkulpeco estus pruvita, se mi farus tian servon…
— Jen ĝi estas…
… Evelyn transdonis la koverton. Brandes rigardis, rigardis ĝin, lia vizaĝo ruĝiĝis, liaj okuloj komencis brili, sed tute strange, vigle… Baldaŭ tiu brilo apartiĝis kaj falis sur lian kamizolon.
— Kiu vi estas?… — li demandis raŭke, kaj la koverto tremetis en lia mano.
— Mi estas Evelyn Weston. Mi valors cent mil frankojn vive aŭ morte.
Ŝi transdonis la ĵurnalon, kiu estis en ŝia valizeto apud la koverto.
Kiam Brandes tralegis la ĵurnalon, li longe pensadis.
— Mi ne scias, kial vi portis mian honoron al mi. Tial, kion vi faris…
— Ankaŭ vi povus fari ion por mi. Mi serĉas kaseton, sur kiu estas malgranda ceramika ornamstatuo, kiu figuras Budhon. Vi aĉetis ĝin antaŭ dekkvin jaroj de la firmao Longson kaj Noerh.
— Budho… jes… Atendu, mi memoras!.. Mi aĉetis ĝin por mia frato kiel Kristnaskan donacon. Ho, jes! Emajlita kaseto, sur ĝi kun Budho-statuo! Li ŝatas tiujn ornamobjektojn.
— Kiu estas via frato?
— Lordo Bannister… He!.. kaporalo… akvon! La fraŭlino svenis!.. Rapide!
Vesperiĝis, kiam Evelyn kaj la soldato elvenis en la gastejon. La gastejmastro, duon idiota pro la fumado de kanabo kaŭris ĉe la enirejo, kaj li konstante kantaĉis tiun saman tri kaj duonon da sonoj. Ili eksciis de li, ke lia lorda moŝto ankoraŭ ne malsuprenvenis el sia ĉambro.
Ili supreniris. Evelyn retenis Brandes-on ĉe la pordo:
— Estus bone, se mi informus lin per kelkaj vortoj.
Ŝi frapetis. Nericevinte respondon, ŝi iomete malfermis la pordon kaj enrigardis. Lia lorda moŝto kuŝis sur la mato tute vestite kaj profunde dormis inter la petolemaj insektoj. Li aspektis iom elĉerpiĝinta.
Evelyn tuŝis lin, sed la profesoro ne vekiĝis.
Ŝi forte skuis lin. La lordo timiĝinte malfermis siajn okulojn. Li tuj estis klarvida pri sia situacio. Li ne miris. Li malgaje leviĝis.
— Ĉu ni vojaĝos? — li demandis kaj ekiris al la fenestro. — Ĉu eskalo estas?
— Ni vojaĝos nenien!
— Ĉu ni devas kaŝiĝi? — li demandis nuancon pli malgaje, sed sen ĉiu kontraŭstaro
— Mylord — diris Evelyn kun nekutima emocio, kion la lordo klarigis tiel, ke lia barbostopla mentono impresas ŝin tiom. — Vi havos agrablan revidon…
— Mi sciis! Holler estas ĉi tie! — li teruriĝadis…
— Jen estas homo, kiu delonge ŝiriĝis de vi… — La vizaĝo de la lordo iomete malsereniĝis kaj esplorrigardis la knabinon. Homo, kiun vi tre amas. Li estas identa kun tiu, kies honoron ni kunportis ĉi tien inter tiom da morta danĝero…
Ŝi malfermis la pordon, kaj Brandes enpaŝis en la ĉambron.
Tiaĵo okazas nur en malnovaj teatraĵoj, tiam oni komencas furiozan analizadon por malkovri la sekreton: ĉu ili maldormas aŭ sonĝas, ĉu ĝi estas vera aŭ ne? Tiuj homoj ne faras ion similan. Ili ne sciigas kriegante unu al la alia: „mia fraĉjo! frato mia! — ĉar tiu fakto jam evidentiĝis dum ilia frua junaĝo. Senvorte interbrakumiĝinte, ili longe premis la manon de unu la alia kaj diris nenion. Ili tute ne povintus fari tiaĵon.
Nur poste, multe pli poste ili havis animforton ekparoli.
Lordo Bannister, kiel unuenaskito herdis de sia onklo la rangon kaj la lordan titolon, kiu distingas lin de la aliaj familianoj. Laŭ la anglaj leĝoj, la lordo povis havi la nomon, donacitan nur fare de la reĝo, ĉi-okaze „lordon Bannister”, kaj li perdis sian familian nomon, kiun li ne rajtas uzi plu. Tiel Evelyn eĉ konjekton ne havis pri tio, ke ŝi suriris la ŝipon kun la frato de la serĉita leŭtenanto. Ke la nomo Bannister estas nur donacita „lorda nomo” de Henry Brandes. Kaj pro la rezervema konduto de la lordo neniam venis okazo, ke la knabino sicere povu rakonti ĉion. Aŭ lastfoje en Maroko, kiam la koverto estis en la mano de lordo Bannister, preskaŭ okazis sincereco, sed la profesoro pripensis sin en la lasta momento, kaj li ne volis „miksiĝi en la aferon”.
— Kion vi faros nun? — li demandis sian fraĉjon. — Eĉ momenton vi ne povas toleri plu sur vi la akuzon de patrujperfido kaj malhonoro!
— Mi raportos la okazaĵon kiel legiano al la ĉefkomandejo en Maroko. Ĉar tiu geografia karto estas komuna intereso de Anglio kaj Franciom mi esperas, ke oni traktos la aferon evitante ĉiun oficialan vojon.
— Fraŭlino Weston… — turnis sin la profesoro konfuzite al la knabino kaj li frotis sian babostoplan mentonon… — mi nun… mi devas nun…
Evelyn respondis malvarmkondute:
— Sir, vi nun povas kompreni, ke iafoje mi molestis vin vere pro la honoro de homo. Mi bedaŭras tion, ĉar fine ja la vivo de gentlemano ne estas traira domo.
Brandes esplore rigardis ilin. Li ankoraŭ neniam vidis sian fraton tiel neflegata kaj moroza, kiel ĉi-momente, kiam li kolere murmuras ion nekompreneblan kun mallevitaj okuloj.
— Jes ja — diris Brandes subite, — fraŭlino Weston serĉas ian malnovan, familian juvelon…
— Kvazaŭ mi estus aŭdinta tion… murmuris lia lorda moŝto kaj ektremetis.
— Estus bezonata tiu malgranda kaseto, sur kiu sidas Budho-statueto — daŭrigis Brandes. Mi aĉetis ĝin donace por via nomtago, se vi memoras…
— Kial vi ne diris tion? — kriis la lordo entuziasme. La kaseto kun la statuo kiam ajn estas je via dispono, fraŭlino Weston.
— Estus plej bone — ekparolis Evelyn ekscitite, — telegrafi al mia patrino, kaj vi informus la personaron en via Londona loĝejo, ke ili transdonu la „Meditantan Budhon” al mia patrino.
— Estas superflue — mangestis lia lorda moŝto ridetante, — la malgranda Budho estas kun ni…
La sango de Evelyn pulsegis en ŝia torako kaj malantaŭ ŝia tempio.
— Kie?
— En la necesujo. Li sidas sur mia razilkompleto… Nu! Fraŭlino Weston! Akvon! Akvon rapide!.. Ŝi svenis…
La duan fojon dum mallonga tempo.
Ili triope sidis kun funebra mieno. Aŭskultinte ŝian historion, la suferojn kaj kuregon, kies plej lacigajn aventurojn partoprenis ankaŭ lia lorda moŝto, frostotremo trakuris sub ilia dorshaŭto pro la terura tragiko de la situacio.
Evelyn propramane forĵetis sian heredaĵon!
Ŝia duelo kun la necesujo finiĝis. La insida valizeto sternis ŝin per unu bone direktita plen-trafo.
Jen, se la providenco volas, eĉ necesujo malŝargiĝas.
— Ni serĉigos ĝin — balbutaĉis lia lorda moŝto vidante, ke la knabino malgaje fiksrigardas la gajajn miriapodojn, kuregantajn sur la batfirmigita argilo, anstataŭiganta la plankon.
Ankaŭ la profesoro sciis, kiel senespera estas tio, kion li diras. Serĉi necesujon en Saharo. En la sablo de la dezerto, kiu ĉiutage ŝangas ĝian lokon, kaj kelkfoje ĝi kovras tutajn karavanojn, de horo al horo.
Evelyn rigardis al ili kun stranga, malgaja rideto:
— Nun jam estas egale. Dio volis, ke mi iru serĉi la diamanton, kaj mi trovu la koverton. La honoro de soldato minimume valoras tiom, kiom la plej bela diamanto.
— Tial kompreneble…
— Sir — interrompis Evelyn firme, — mi esperas, ke vi ne ofendos min per ia „konvena premio”.
Ili silentis.
— Ĝi estis apud vi dum la tuta tempo — lamentis la lordo. — Jam sur la ŝipo vi vojaĝis kun ĝi en komuna kajuto, kaj jam antaŭ Liono vi estus forlasinta ĝin, se mi ne devigas vin reiri por serĉi ĝin per mia restinta aŭtomobilo! La virinoj estas tiaj. Ili forĵetas ion dekkvin foje, pri kio poste evidentiĝas, kiam ili perdis ĝin porĉiam, ke tio estis ilia plej kara trezoro.
— Sir! Tiu diraĵo konkuras kun via Aristotela cito — respondis Evelyn kun iom da gal-amara rimarko, ĉar ŝi nur nun sentis, kiel maljusta estis al ŝi Bannister, kiam ŝi batalis por lia frato. — Mi havas onklon, kiu scias multe pli superajn diraĵojn. Laŭ li, multaj viroj estas tiaj, kiel frako: malhavante la konvenan ĉirkaŭaĵon, ĝi fariĝas neuzebla.
La lordo ruĝiĝis.
— Ankaŭ min trafis grava perdo. — li respondis impete. — Mi ŝatis tiun „Raz-Budhon”. Koncerne la frakon: la landvojo ne estas la plej konvena ĉirkaŭaĵo, mi tamen montriĝis taŭga!
— Vi ne estus kunvojaĝinta kun mi, se vi ne timus pri via kara haŭto!
— Fraŭlino Weston… Vi… Vi… estas maljusta!..
— Vi volis diri tion, ke sendanka! Nur trankvile eldiru!
Ili kuradis tien-reen en la ĉambro, kiel du infanoj. La profesoro pugnobatis eĉ la tablon.
— Se vi insultas unu la alian — interrompis Brandes, — vi helpos nenion.
Ili eksilentis. Evelyn ploris. La lordo murmuretis.
— Alvenis la tempo — diris Brandes — aranĝi la aferon de la koverto. Nun mi telefone informos la ĉefkomandejon. Eĉ unu tagon ni ne povas toleri plu, ke oni reserĉigu vin. Mi kaj mia frato atestos, ke vi, riskante vian vivon, savis tiun gravan, netakseblan valoron havantan geografian karton por via patrujo.
Subite eksonis alarmo!
Kio okazis?
La suboficiro, deĵoranta ĉe la radiodissendilo, vidis lumsignojn en la nokto. Iuj oazoj komunikis iam en Saharo pere de reflektorlumsignoj. De kiam la radio disvastiĝis, mallumo kovras la dezerton, la ekbrilantaj, blankaj lumfaskoj, kiuj antaŭ nelonge ofte morsadis, transdonis sian lokon al la radioondoj de Herz.
Tiun nokton, de jaroj ne vidita lumtelegrafo denove ekbrilis al la ĉielo. Tiuj povis doni la signojn el la dezerto, kiuj ne havis radiodissendilon. La lum-morsado ĉirkaŭ kvindek foje ripetiĝis:
„Rabistoj… atekos… oazon… Mahrbuk… S O S. Rabistoj… atakos… oazon… Mahrbuk… S O S… S O S… S O…
La lumtelegrafo ne nur atentigis ilin pri la danĝero, sed ĝi petis ankaŭ helpon por ili.
La gardistaro, konsistanta el kvin personoj, kolektis ĉiun en la militista hospitalo, konstruita simile al fortikaĵo. Kelkaj maljunaj araboj, unu-du infanoj, ok-dek malsanaj legianoj kaj la malmultenombra gardistaro; ne signifas tro fortan kontaraŭstaron.
— Kiuj estas la atakantoj? — demandis la gardestro.
— Mi kaj fraŭlino Weston povas diri tion al vi — respondis la lordo trankvile, kiam li transprenis iun el la dividitaj pafiloj. — Spiono, reserĉata en tuta Eŭropo, nomata Adams, krome rabmurdistoj kaj banditoj, apartenataj al li. Ni devas kalkuli minimume kvindek homojn.
— Tiam ni perdiĝis — diris Brandes.
— Ankaŭ mi samopinias — respondis la lordo kviete.
Eddy Rancing vekiĝis je terura malbonodoro, kaj io varma, humida viandopeco konvulsiis sur lia vizaĝo. Hieno lekadis lin.
Li side leviĝis timiĝinte. La hieno retrosaltis murmurante. Kolektinte ĉiun sian forton, la junulo subite elprenis sian revolveron kaj fortimigis la beston per kelkaj pafoj.
Estis infera varmego. La suno libere bruligis la senombran dezerton. Lia kapo zumis, ĝi terure doloris, kaj kie la bato trafis lin, sanga, ŝveliĝinta ekimozo kreskis. Li ekiris kvazaŭ ebria, ŝanceliĝante, preskaŭ ĉio mallumiĝis antaŭ liaj okuloj… Li tamen trovis iom da ombro malantaŭ nekutime alta sablomonteto. Eddy eksidis tie kaj klinis sian kapon inter siajn manplatojn.
Fino!
Ĝi estas sufiĉe ŝablona morto. Dezerto, soifo…
Li povintus konjekti. Jam la komenco estis malbona. Amoko por trovi la diamanton… La venturo finiĝos ĉi tie…
Li spiregis fajfante. La polveroj iritis lian pulvon, lia lango ŝvelis, liaj pufiĝintaj lipoj krevis, kaj lia haŭto terure jukis, kiel ĉiu humido preskaŭ senteble elvaporiĝis el lia korpo. La dutrionoj de nia korpo estas akvo” — venis en lian kapon la parkerigita frazo en la lernejo. Tiu dutrionoj da akvo rapide forvaporiĝas ĉi tie. Li kuŝos sekiĝinta en la polvo tiel, kiel la mezepokaj mumiiĝintaj mona§oj velkintaj pendas sur la kelmuro de antikvaj klostroj, portantaj kapoton.
La soifo estis netolerebla. Li duonfreneze ekiris en la dezerto ŝanceliĝante. La giganta, ŝvelinta disko de la suno ardis malantauŭ flavaj polvovualoj, kaj subirante ĝi kuntuŝiĝis kun la rando de la ebenaĵo ĉe la horizonto. Ĝiaj kupraj rebriloj strange radiis sur la griziĝinta horizonto, kaj kameloj kun rajdantoj marŝis kapaltere sur la muta filmbendo, kiun la fatamorgano projekciis al la ĉielo.
Eddy stumbletante ŝanceliĝadis.
La suno estingiĝis malantaŭ la plej malproksimaj sablodunoj per violkolora flagro.
Li stumblis en io kaj terenfalis. Li jam ne havis forton ekstari. Li rampis ventraltere al la nigra objekto, kiu stumbligis lin.
Valizeto! Necesujo!
Eble akvo troviĝas en ĝi!..
Malferminte ĝin per tremantaj manoj, li ripetadis sensencajn vortojn kaj ŝovis siajn fingrojn, similaj al kurbaj krifoj en la kofreton.
La luno alvenis kun morta vitrokranio. La tremantaj fingron de Eddy elprenis glatan, sufiĉe grandan objekton. Li faligis ĝin antaŭ sin. Kiel li kuŝis ventraltere, ili rigardis unu la alian, el du centrimetra distanco:
Eddy Rancing kaj la „Meditanta Budho”!
Ĝi sidis sur la kaseto, kun profunde klinita kapo, kvazaŭ ĝi hontus la tutan aferon. Ili renkontiĝis ĉe la fino de la vojo. En Saharo.
Vi ricevis ĝin, Eddy Rancing. Vi ne vane suferis! Jen prenu! Nun ĝi estas la via. Trinku ĝin!
Ĉar li sciis, ke tiu estas la vera! La diamanto estas en ties kapo, ĝi estas senduba, kial; nun ne gravas tio, sed estas sendube! Li devus bateti ties kapon al io, kaj la diamanto falus el ĝi.
Kaj Eddy Rancing komencis ridegi. Post ruliĝo li sterniĝis dorse en la polvo de la dezerto, kun disetenditaj brakoj kaj ridegis, plengorĝe, kun terura vizaĝo, sulkiĝinta je mil faltoj, li ridegis…
Budho sidis sur la malgranda kaseto, en la senlima dezerto, kaj meditis…
Post noktomezo, kiam la polvo de Sharo fariĝas glacimalvarma, rapide efluvinte ĉiun ĝian varmon, Eddy Rancing rekonsciiĝis ankoraŭ lastfoje. La morto ne estas senpaga ĉi tie. En la malvarma dezerto ĉesas la rapida elvaporiĝo de la korpo, kaj la restintaj likvaĵoj de la organismo denove komencas cirkuli iomete. Tiuj vekas ankoraŭ lastfoje la konscion por percepti la teruran realon. Li malfermis siajn okulojn.
Budho sidis antaŭ li. Kun klinita kapo, senmove. Kvazaŭ ĝi gardus super la morto. Eddy jam ne zorgis pri tio. Li ŝovis sian manon en la valizeton. Konveksa grandiga spegulo por razado, kombilo, moderna reflektor-poŝlampo, libro… razosapo… Botelo.
Botelo!
Eddy deŝraŭbis ties obturilon. Li sentis mildan mentolan odoron. Li tuj eltrinkis ĝian enhavon. Li neniam trinkis pli agrablan trinkaĵon en sia vivo, ol tiun iomete tepidan, du kaj duo decilitran dentakvon laŭ Barcos-Moravecz. La firmao Barcos-Moravecz tute ne sonĝis pri tio, ke ilia produktaĵo, la „milde aromita dentakvo Dandy” akiris la palmaĵon de antaŭ tiom da bonegaj kokteloj, boleoj, ĉampanoj el la vidpunto de Eddy.
Li denove refortiĝis kaj side leviĝis. La dentakvo kvazaŭ estus cirkulinta plu per lia sango. Kaj la milde mentola gusto vere estas refreŝiga. Budho jam estis en lia mano por disromi ĝin. Poste li pripensis sin. Dum ĝi ne estas en sekureco, la diamanto restu sur sia loko. Venis en lian kapon la oazo Mahrbuk, Evelyn, kaj fine la rabistoj pri la diamanto. Jes ja… Jes ja… la banditoj nun atakos la oazon! Liaj kompanoj estas sensuspektaj. La morto estas survoje al ili… Sed kion li povus fari?
Hoho! Tre multe! Li ne vane flirtis kun la filino de lumtur-gardisto. La aferoj retaksiĝas en la dezerto. Li jam rimarkis tion post la trovo de la tualetartikoloj. Oni neniam povas scii, kiam li utiligos tion, kion li ellernis.
Ŝaltinte la poŝlampon, li metis la spegulon antaŭ ĝin, kaj kiel li iam alproprigis tion de la filino de la severa Harrington, jen li kovris, jen malkovris la lumon de la poŝlampo per la grandiga spegulo, precize ripetante la morsajn signalojn: „Punkto… streko… punkto, punkto… streko… punkto…”
La morsaj signaloj estis videblaj kilometrojn en la nokto:
„Rabistoj… atakos… oazon… Mahrbuk… S O S.”
Li signalis, ĝis la spegulo falis el lia mano kaj sterniĝis pro laciĝo. Per la lasta forto li turnis la lampon tiel, ke ĝia lumo perpendikle direktiĝu al la ĉielo. Tio savis lian vivon.
— La signalo venis de tie! Rigardu tiun longan lumfaskon! — kriis redaktoro Holler, kiu galopis kun ledsaketo en sia kolo, ĉar la kamelo efikis same malagorde al li, kiel la aviadilo.
La rabistoj iom ekhaltis, kiam pafaro akceptis ilin el la direkto de la sanatorio. Proksimiume ses homoj falis subite, kapaltere de sur la kameloj.
— Reen! — kriis Adams.
Ili tirigis inter la palmojn kaj komencis pafadi de tie.
Kuglo ŝprucigis splitojn el la lignokadro de la fenestro apud la kapo de la lordo. Bannister ne ektremetis, li pafis konstante. Li returniĝis, aŭdinte la mallaŭtan ŝrikon de Evelyn.
— Jen vidu, fraŭlino weston, ke ĝentlemano povas alkutimiĝi korom sia razilo ankaŭ al aliaj armiloj. Mi memoras, en la milito…
— Li povas celi — li murmuretis iom morante, kaj li ne rakontis, kio okazis en la milito.
La rabistoj apenaŭ pafis. Ili certe havis ian planon. Baldaŭ evidentiĝis, kion. Stranga, acerba odoro disŝvebis en la malsanulĉambrego.
— Io brulas! — diris la gardestro.
Arabo enkuris.
— Iu malbenita hundo iris malantaŭ la domon kaj ĵetis pajlotorĉon sur la tegmenton.
Aŭĝis armilkrakado, simila al mitralo. La fajro propagiĝis. Estis neeble estingi ĝin. Se iu aperis sur la tegmento kun akvumita kovrilo, tiu post minuto trapafite ruliĝis de tie transkapiĝe.
— Fraŭlino Weston — diris la lordo, — eble vi bezonos tion.
Li donis al la kanbino revolveron Browning.
— Dankon — diris Evelyn.
La flamoj altenleviĝis el la tegmento, la fumo estis netolerebla en la cambro. Fuĝantaj ratoj diskuris preter la piedoj de la defendantaj viroj.
— La koverto! La koverto! — kriis Brandes. La plimulto luktis kontraŭ konstanta tus-atako. Lordo Bannister komprenis sian fraĉjon. Ili devas neniigi la koverton, por ke ĝi ne falu en la manon de la atakantoj!
Dekoj da kugloj frapiĝis ĉien. La rabistoj preparis sin al ĝenerala ofensivo. Fenestroj disrompiĝis tintegante, trapafitaj mebloj krakadis, kaj la lordo proksimigis sian a amp;mrdf;tomatan fajrilon al la koverto, fermita per kvin sigeloj, por forbruligi ĝin. Brandes tenis tion en sia mano.
Evelyn staris ĉe la muro morte pala, en sia mano kun la revolvero Browning. Kuglo trapenetris la farmacian ŝrankon apud ŝia kapo. Ŝi ne rimarkis tion. Ŝi fikse rigardis la koverton kun dolora koro. Eĉ tio neniiĝos. Ankaŭ ili, ĉiuj! Vane estis la tuto…
Sed antaŭ ol la aŭtomata fajrilo ekflamintus, grandega pafaro tondris ekstere, kaj eksonis trumpeto proksime!
Plotono da ferocaj spahioj alvenis, gvidataj de milda redaktoro, portanta ledan sketon en sia kolo.
La ĵurnaloj jam matene publikis la fotojn de fraŭlino Evelyn Weston, ricevitajn el Londono. Peco da rostita fiŝo haltis ĉe la gorĝo de redaktoro Holler, kaj li preskaŭ sufokiĝis.
Sankta ĉielo! Ŝi ja estas sinjorino Bannister.
Tute ne! Ĉu sinjorino Bannister estas internacia spionino?!
Ba, nekredeble!..
Ĉu rompŝtelistino kaj murdistino?… Ridinde!.. Sed jes ja… jen ni konsideru tion! La tagon de la rabo ŝi aperis tiel ĉifonite kaj kotkovrite… Kaj… Haho! La aviadilo en Liono… Kiam la lordo ekvidis la ĵurnalon… Nu, oni vidu! Kial vestis sin tiu pedanta lordo, kiel senlabora kantisto el Tirolo? Ĝi ankoraŭ estas nenio. Kial ne estis okulfrapa al li, al Holler, ke la membro de la Reĝa Akademio kaj la kandidato de la Nobel-premio portas surpizige densan kvaston apud sia ĉapelo, superante eĉ la guston de provinca akrokulturisto.
Kiam havis la lordo kvaston? Eĉ tiel densan?
Kion fari nun? Li havas firman konvinkiĝon, ke Evelyn Weston estas identa kun tiu virino, kiun li ekkonis kiel sinjorinon Bannister. Sed dekmil kontraŭ unu, ĉu li tamen eraras? „Estu saĝa Holler! Atentu! Tre atentu!”
Li devus vojaĝi por trovi ŝin… Kien? En la oazon Mahrbuk! Sed unue li vizitos lordon Bannister.
Li eksciis en la vilao de lordo Bannister, ke la dommastro forvojaĝis en la societo de gasto kaj virino. La nova lakeo ne povis diri al li, ĉu la virino estas la edzino de la lordo aŭ ne.
— Vidu, amiko mia — diris Holler nervoze, — vi bone konas Marokon. Akiru rapide al mi dudek fidindajn homojn, kiuj venos kun mi en la oazon Mahrbuk. Mi volas vojaĝi por serĉi vian mastron, pensante, ke li estas en danĝero. Jen estas kvincent frankoj por pagi antaŭmonon.
La lakeo grupigis la karavanon dum unu horo, kun gvidanto, akvoporta kamelo kaj nutraĵo. Ankaŭ li kunvojaĝis. Tiel. Li nun detektivos proprariske de sia barbo.
Gravaj demandoj: Kiu estas tiu Münster, kiun la virino serĉis? Ĉu sinjorino Bannister estas identa kun Evelyn Weston, kaj se jes, kion komunan havas la lordo al la tuta afero? Se la virino tamen estas spionino, li senvualigos ŝin kaj ŝiajn kompanojn. Ĝi estos grandega sensacio! Se ŝi ne estas spionino, tiam li nur simple vizitos la oazon Mahrbuk, kion li rajtas fari. Tiel ne okazos honto. Ĉu informi la policon? Tute ne! Redaktoro unu rikoltas laŭrojn, poste povas veni la sinjoroj kun la protokolo.
Ĉar aparta gard-anĝelo protektas vagantajn redaktorojn, li renkontis taĉmenton da spahioj en la dezerto, ĉe la ruinoj de la antikva, latina urbo. Jen rigardu la oficiron de la nigruloj! Li ja estas leŭtenanto Villiers, kiun li konas bone! Ili estis postenigitasj al la redakcio de la ĉefkomandejo dum la milito kontraŭ Riff…
— Alo, Holler! — salutis la leŭtenanto lin. — Vi aspektas tiel, kiel vera bedueno en la plej nova revuo de Folies-Bergére.
— Bonan tagon, Villiers! Kion vi serĉas en tiu latina urbo, kie jam de mil jaroj ne funkcias lokaloj kaj ne sonas la ĵazmuziko?
— Patrolo, kamarado! Kvardek ok hora servo. Kien vi vojaĝas?
— En la oazon Mahrbuk. Mi nun ferias, kaj mi vizitas ĉien, kie mi havas nenian aferon.
— Atendu! La reprezentanto de la angla gazetaro estus honore eskortata. Ni povas kunvojaĝis ĝis vespero. Mi akompanos vin al la dezerta puto.
Vesperiĝis. Sed la leŭtenanto ne revenis. Poste la taĉmento da spahioj akompanis Holler-on plu, rajdante ĉevalmortige, ĉar la oficiro bone komprenis la morsajn signalojn.
Dume ili trovis Eddy Rancing-on. Tial kelkaj araboj kaj la lakeo de lordo Bannister reveturigis lin en Marokon, kaj la spahioj, gvidate de la trolaciĝinta Holler, galopis al Mahrbuk plenrapide.
Ili alvenis ĝustatempe.
Gordon, la kuracisto kaj Corned-Beef fariĝis viktimoj de la unua pafaro. Oni katenis Adams-on kaj la aliajn. Rainer ankoraŭ estis tiel malbonodora, ke oni ne povis pridemandi lin. Li diris rezigne, kiam oni pojnokatenis lin:
— Ankoraŭ neniam plenumiĝis mia deziro tiel rapide. La tutan tagon mi avidis pri tio, ke mi restu ankoraŭfoje sur ombroplena loko dum longa tempo. Mi pensas tiel, ke mi ne havos kaŭzon plendi en la futuro.
Okazis tiel.
La lordo la unuan fojon en sia vivo diris sincere tion, kion li jam tiom mulre diris sen ĉiu konvinkiĝo:
— Mi ĝojas kara Holler vidi vin!
La redaktoro turnadis siajn okulojn kaj li stertoris:
Akiru al mi ion acidan por manĝi… Kiel ondiranta kamelo!.. Mi ofte sentis tiel, ke mi mergiĝos inter la du ĝiboj — kaj li stertoris per tomba voĉo:
— Kukumon!
Dume la oficiro ekkontaktis kun la ĉefkomandejo. La ĉefkomandejo parolis kun la angla ambasadejo. Ankaŭ senranga soldato Münster kaj lordo Bannister telefonis.
Poste ili ekiris reen en Marokon. Avane la lordo kun sia fraĉjo, Evelyn kun sia valizeto kaj Holler, kiu intertempe provizis sin per sufiĉe da kukumoj. Li jam sciis tion, ke li denove trovis iun de la mirindaj sensacioj per sia kutima bonŝanco. La lordo promesis, ke post nelonge li informos la redaktoron pri ĉio, kio estas publikigebla, kaj li donis sian manon, ke Holler estos la unua, kiu skribos tion.
Okazis tiel, kaj la populareco de Holler nekredeble altiĝis.
Ili denove estis en la salono de la vilao de la lordo. La domon ĉirkaŭis spahioj, kvazaŭ hazarde promenantaj tie. Daŭris la pridemando de la rabistoj. La telefonmesaĝoj sekvis unu la alian, kaj milita prokuroro vizitis ankaŭ Evelyn-on. La rolo de la knabino unue klariĝis, poste ŝi estis kronita per aparta aŭreolo. Sed Evelyn sidis lace kaj malesperiĝinte en la salono de la lordo, meblita laŭ la stilo de lia Londona domo, kie eĉ kameno, nekutima en Afriko, pliigis la Eŭropan iluzion de lia loĝejo. Evelyn estis laca kaj malgaja.
Ŝi travivis kiom da suferoj. Kaj nun…
— Malbenita historio… — diris la lordo malgaje.
— Kia historio? — flaradis Holler.
— Nenia, nenia… — diris Bannister. — Perdiĝis mia razilkompleto, malgranda, ornamita kaseto… Tio tre malgajigas min… Ĝi kutimas stari sur la kameno, kaj…
Lia etendita mano haltis en la aero, kiel li montris al la kameno per instinkta gesto, kaj ankaŭ lia buŝo estis senmove malfermita. Ilia rigardo sekvis la direkton de lia etendita brako, rigidiĝinta en la aero.
Sur la kornico de la kameno kaŭris la „Meditanta Budho” sur ceramika kaseto, kun klinita kapo.
Evelin kaj Brandes ekiris al ĝi kvazaŭ hipnotitaj.
Ili staris
– Ĝi ja estas via razilo, sir! — kriis Holler. Ni trovis ĝin apud la malfermita necesujo, kie tiu junulo kuŝis. Videble li faris bonan lunĉadon el via tuaeltkompleto. Via necesujo savis lian vivon, kaj poste li savis nin ĉiujn per la poŝlampo. La lakeo veturigis la junulon ĉi tien, kaj kompreneble li kunportis ĉion hejmen, escepte tion, kion tiu sinjoro ne kunsumis laŭ la menukarto. Mi rimarkas, ke mi garantis nur la alunon.
Sed neniu atentis Holler-on. La ses brilantaj okuloj fiksiĝis al Budho. Ĝi savis ilin ĉiujn!
Sed kion atendu orienta profeto rekompence, se li faras miraklon? Ĉu dankemon? Laŭ parabolo nek en sia propra domo. Ili akceptis, ke ĝi faris miraklon al ili, poste…
Poste ili plenforte ĵetis ĝin teren, ke ĝi disrompiĝis!
La sorto de Budho plenumiĝis. Ĝi kuŝis tie en pecetoj!
Kiel la maljuna, agonianta bagnano sonĝis tion, la diamanto ruliĝis el la kapo de la disromiĝinta idolo. Post iom da frotado, la algluiĝinta argilo falis de sur ĝi, kaj ĝi fajreris en sia plena fabela pompo, kaj la tri homoj gapis ĝin per la sama pia, hipnotita rigardo, kiel iam Jim Hogan admiris la diamanton, kiam duko Radzovill transdonis ĝin al li per sinjora gesto.
Duon tagon daŭris la urĝaj telefonadoj inter Maroko-Parizo, Londono-Parizo-Maroko. La Franca-Angla strikta milita kunlaboro faris la aferon samtiel vivnecesa por Parizo, kiel ĝi estis treege grava por Londono. Rezulte de la interparoladoj la milita kuracisto deklaris legianon, nomatan Münster sentaŭga al militservo pro vundiĝo, kaj li tuj ekssoldatiĝis. Ankoraŭ tiun tagon li flugis en Londonon, portante flavan koverton en sia aktujo, kiu estis fermita per kvin sigeloj.
La Francaj ĵurnaloj sur la titolpaĝo skribis pri fraŭlino Weston, en tre gloriga formo. Fraŭlino Weston savis nesubstituigeble gravan, militan dokumenton riskante sian vivon, kaj dum la Franca polico persekutis ŝin, la fraŭlino sendifekte transdonis tiun skribaĵon al la instanco, en la plej kompetentajn manojn. Laŭ la konfesoj de fraŭlino Weston kaj Wilmington, intertempe mortinta, evidentiĝis ankaŭ la senkulpeco de leŭtenanto Brandes, suspektata pri spionado.
Tiam Wilmington, murdita en sia propra loĝejo, fariĝis viktimo de intrigo. Same konfesis ankaŭ la danĝera, jam longe serĉata spiono, nomata Adams, kaptita en la dezerto. Fraŭlino Weston pruvis helpe de atestantoj kaj per aŭtentikaj dokumentoj, ke ŝi estis en la loĝejo de Wilmington, kiu iĝis viktimo, por trovi sian rajtan heredaĵon. La Angla milita tribunalo kunsidis por pritrakti la aferon de leŭtenanto Brandes, kiu memvole denuncis sin, kaj tiu proceso antaŭvideble finiĝos per la plena rehabilito de la suspektato.
Evelyn kaj la lordo staradis iom senkonsile en iu friska angulo de la parko. Ili jam longe staris tie, parolante pri ĉiuspecaj, indiferentaj aferoj, sed dume ili pensis pri tute alia afero.
Pri unu la alia.
Fine la lordo senraŭkigis sian gorĝon kaj ekparolis jene:
— Ĉu vi pardonas min?
— Mi ne povas fari tion.
„Hm… mi bele rericevis ĝin” — pensis la lordo, kaj li ne povis kion respondi.
— Ĉu vi memoras — li ekparolis fine, — en kiu vilaĝo ni volis gasti tiun certan nokton? Mi deziras resendi la noktosurtuton de la gastejmastro. La kompatindulo eble bezonus ĝin.
— Donu tion al mi, hejmenveturante mi preteriros la gastejon. La vilaĝo nomiĝas La Rochell. Mi neniam forgesos ĝin. Tio estas certa.
— Bonvolu diri, kial vi ne volas pardoni min. Ĝi estas vere malafabla kondutmaniero fare de juna fraŭlino.
— Mi ne povas pardoni, ĉar mi ne koleras, Henry. Ĉu vi permesas, ke mi nomu vin tiel, ankaŭ en la foresto de Holler?
— Pli volonte mi donacus mian familian nomon al vi… hm… ĉu vi ne pensas tiel? Mi opinias, ke estas malvarme. Aŭ… — Lia lorda moŝto estis eksterodinare konfuzita. Sed tiu konfuzo iom post iom solviĝis, kiam Evelyn metis siaj manojn sur liajn ŝultrojn. Poste ili rigardis en la okulojn de unu la alia scivoleme, longe…
Eddy Rancing estis laplej bonŝanca. Unuavice li serioziĝis. Krome oni festis lin, kiel la genian savanĝelon de la atako kontraŭ la oazo Mahrbuk. La firmao Barcos-Moravecz pagis kvin mil pundojn por la historio, en kiu Eddy rakontis al la tuta mondo, ke li povis danki sian vivon nur al la milde aromita buŝakvo Dandy. „Ĝi estas nemalhavebla en la dezerto!” Sinjoro Rancing aparte aprecis ankaŭ la altan nutrovaloron de la „vitamina pasto Dandy”.
Li restis en Afriko, kiel sekretario de Bannister.
Li bone faris tion!
Ĉar sur la stratoj de Londono ofte vekis la atenton de homoj elegante vestita, blankhara sinjoro, kiu konstante kunportis dutuban ĉaspafilon, kaj ŝajnis, ke li serĉas iun inter la piedirantoj. Tiu sinjoro serĉis Eddy Rancing-on.
Tiu sinjoro estis Arturo Rancing. Li fuĝis el Mügli am See dum tempesta nokto, postlasinte siajn pakaĵojn, kaj de tiam Greta ĉiam reatendas lin, en la societo de siaj katoj.
Ili ĉiuj estis kune en la loĝejo de lordo Bannister, kiu alvenis hejmen kun sia edzino el sia nuptovojaĝo antaŭ ne pli ol dudek kvar horoj. Ĉeestis ankaŭ la rehabilita leŭtenanto Brandes kaj sinjorino Weston. Fine ŝi povis senti sin tute feliĉa dum siaj maljunaj tagoj. Sed mankis nek sinjoro Bradford, kun sia aprecata aŭtoritato kaj juĝkapablo.
Unuavice ili ĉiuj konstatis, ke Evelyn estas la plej bela virino de la mondo, lordo Bannister vidis sian edzinon eĉ unu gradon pli bela, rilate tiun konstaton.
Ili rakontis nove-denove ĉiujn detaloj de la mirinda aventuro, dume ili estis gajaj kaj malgajaj, sed esence tre feliĉaj.
— Kiel strange — diris sinjorino Weston, — kiom multe da etaj cirkonstancoj devis koincidi, ke ĉio ĉi okazu tiel, kiel ĝi okazis.
— Kaj kiucele? Kie troviĝas la filozofo, kiu respondus tion? — demandis leŭtenanto Brandes reveme.
— Mi estas kuracisto — respondis Bannister kaj rigardis al Evelyn. — Sed ni havas eminentan filozofon en nia familio, kiu certe povus respondi tiun demandon.
Sinjoro Bradford opiniis, ke la aludo koncernas lin, kaj li ekparolis malrapide, enprofundiĝinte tel:
— Nia vivo estas tia, kiel vesto de somera kostumo: mallonga kaj sencela.