158244.fb2
Eddy Rancing komencas detektivi, sed li trovas nur kadavrajn lividaĵojn kaj eksterajn kontuzvundojn. Tiuj ne interesas lin. Li konatiĝas kun Viktoria, kun la edzino de la ĉefĝardenisto, kaj ankaŭ Mustadro, tiu bohema remaĉulo prezentiĝas al li. Li ne bezonas la „Memoraĵon el Karlsbad”. Li punas la kaprican Gretan. Malica koboldo indisdas lin. Li transnaĝas al la najbara vilaĝo. Ĉio malbona, sed la fino bona.
Mügli am See situas sur la boedo de la lago Mügli, kiu estas fama en Svisio pri tio, ke ĝi estas la plej sensignifa loko de la respubliko. Somerumantoj kaj fremduloj neniam vizitas ĝin. Eddy Rancing alvenis tien per aŭtobuso por konatiĝi kun sinjoro teknika konsilisto Wollishoff.
La konatiĝo ne kaŭzis al ili malfacilaĵon. Dum li vespermanĝis en la restoracio, la loĝantaro pacience tumultis ĉe la fenestro, en disciplintiaj vicoj, ĉar ili volis vidi la interesan eksterlandanon. Tiel li devis nur alrideti la unuan enpaŝantan, bonkoran, sincer-okulan, altfruntan, blankharan sinjoron, pri kiu Rancing tuj konstatis, keli estas la juĝisto aŭ la naturscienculo de la vilaĝo, kaj ili jam interkonatiĝis. Baldaŭ evidentiĝis pri tiu homo, ke li nomiĝas Guggenheim, kaj li estas transita kadavroesploristo, sed fine ja tio ne signifas malhelpon, por akiri informojn de li.
— Ĉu vi konas la homojn ĉi-regione, sinjoro Guggenheim?
— Jes… Ĝi estas mia distrikto, mi do sufiĉe bone konas ilin. Pasintjara, kiam okazis epidemia malsano je tifo, mi longe laboris ĉi tie.
— Ĉu vi konas sinjoron Wollifhoff?
— Kiam li mortis?
— Li ankoraŭ vivas. Almenaŭ mi scias tiel…
— Tiam mi ne havis la honoron al li. Ĝenerale mi kutimas renkonti nur la mortintojn ĉi tie, kaj la delikataĵvendiston. Li estas la parenco de mia edzino. Sed cetere la mondumo ne interesas min. Mia metio bezonas enprofundiĝon.
Li klopodis fari propagandon per kelkaj frazoj por la sciendo de la kadavroesplorado, erare konata fare de multaj homoj. Li ne estis senanima specialisto. Li fidis sian profesion. Laŭ li oni povas fari ĝin per multe da individueco, se oni havas talenton al tio kaj ne akceptas la ŝablonojn de tiu metio en kritiko. Jen estas ekzemple la kadavraj lividaĵoj…
— Alifoje, kara sinjoro Guggenheim. Ne forgesu vian vorton. Unuavice nun mi ŝatus konatiĝi kun sinjoro Wollishoff…
Guggenheim malgajiĝis, sed li ne eksplikis plu la sciencon.
— Foje mi estis en la domo de Wollishoff. Mi ne konas lin persone. Mi vizitis la domzorgiston post lia morto. Certaj eksteraj kontuzvundoj instigis min konsulti kun la ĝendarm-patrolo. Tiam mi estis lastfoje tie, kiam oni arestis la edzinon de la paciento pro la eksteraj kontuzvundoj.
— Ĉu de tiam?
— De tiam ŝi sidas en la malliberejo, ĉar evidentiĝis dum la sekcado…
— Sinjoro, ni lasu la mortintojn ripozi…
— Bone. Sed anticipe ni ne forgesu pririgardi ilin. Ĉar mia principo estas, sinjoro: ĝis la sekcado ĉiu estas suspektinda, kiu vivas! Pasintjare en St. Gallen…
Eddy neniam eksciis, kio okazis al sinjoro Guggenheim pasintjare en St. Gallen, kvankam eblas, ke tiu historio estis multe pli interesa ol la edifa kazo de la domzorgisto, dekorita per eksteraj kontuzvundoj. Eddy Rancing pagis kaj foriris.
Antaŭ la drinkejo li komencis pensadi, kiel li povus viziti la asesoron de la orfejo. Li ne meditis eĉ du minutojn, kiam aperis koŝmara ĉambristino, kun nekredebla kuspita nazo, kaj kun ŝvelinta vango pro dolora molaro tiel, ke inter ŝiaj kropo kaj ŝvelaĵo videbliĝis nur ŝiaj du grandaj, malhelaj naztruoj. Ŝi rekte paŝis al li.
— Mi estas Viktoria, la edzino de la ĉefĝardenisto Kratochwil.
— Kion vi deziras?
— La maljuna Johano Wollishoff mesaĝas, ke li ŝatus paroli kun vi, sinjoro, sed bonvolu laŭte kriegi, ĉar la kompatindulo estas iomete surda. Je lia maldekstra orelo. La gripo atakis ĝin. Pasintjare oni operaciis tion.
Miregante li sekvis la ŝvelint-vizaĝan knabinon, kiu eksterordinare singarde iris antaŭ li sur la malluma vojo. Komence li pensis tion, ke ĝi estas praktika, sed kiam li paŝis en la kotlageton ĝis la maleolo jam la kvinan fojon, li sciis, ke Viktoria, la edzino de la ĉefĝardenisto Kratochwill, tial iras antaŭ li singarde, ke ili ne evitu eĉ unu kotlageton en la mallumo.
— Ĉu vi ne scias, kial sendis vin la sinjoro konsilisto por venigi min?
— Kio okazis,
— Mi demandis tion — li kriegis nervoze, — kial sendis via mastro vin por venigi min?
— Ĉar Helli ne estis hejme. Li iris en Erlenbach-on aĉeti ĵurnalojn. Ni abonis tiujn en Zuriko
Pum!
Li paŝis en flakon ĝis super la melaolo.
— Bonvolu atenti, ĉar la vojo estas malseka — diris Viktoria, la edzino de la ĉefĝardenisto. Sekvontjare ĝi estos pavimita. Oni jam malliberigis du urbanojn, ĉar ili ĉiam ŝtelis ĝin. Nun Hütrich entreprenis fari tion. Li certe ne ŝtelos ĝin, ĉar li jam multfoje estis malliberigita.
Terura puŝo trafis lin el dorsdirekto… Bovino provis malregule devanci ilin.
— Mi diris, ke bonvolu atenti… Mustardo, la petolema!!! Ĝi estas vera bohemo! Ĝi vespere iras hejmen, kaj ĉiam sur la trotuaro….
Kie estas la trotuaro? — demandis Eddy sin mem malesperiĝinte kaj levis sian ĉapelon el la koto, ĉar la preteriranta, ŝercema remaĉulo batis ĝin el lia mano per fidela vostosvingo, krome ĝi eĉ puŝis lin.
Tamen ili fine alvenis al la kastelo.
Enpaŝinte en la belegan, malnovmodan manĝejon, kie la mebloj estis faritaj el kverko, unuavice li vidis katojn de diversa grandeco promeni ĉie. Papago kun ruĝa plumtufo sidaĉis super ĉiamverda plantaĵo, kreskanta en grandega florpoto, ĉirkaŭ kvardek jara knabino, kiu havis honteman rigardon brodis ion, sidanta en iu brakseĝo. Hoknaza, kalva sinjoro kun kelkaj konsternige longaj, blankaj haroj, apagonata sin per bastono, venis renkonte al li kaj falis rekte en la brakojn de Rancing, ĉar li paŝis sur la ĝisplanke pendantan zonon de sia nokta surtuto. Li ripozis kelkajn sekundojn elĉerpiĝinte inter la brakoj de Eddy.
— Mi diris jam milfoje al ili, ke ili tranĉu el ĝi… Ili domaĝas la zonon… Iam mi rompos mian kolon!.. Mi tre ĝojas.
— Miaflanke la honoro.
— Kiu sendis vin?
Li kriegis:
— Mia nomo estas Eddy Rancing!
Nun la knabino venis tien.
— Mi estas Geta… — ŝi diris. — Vi devas paroli laŭte kun mia patro, ĉar li estas iom duonsurda. Bonvolu sidiĝi.
Eksidinte li eksciis de fraŭlino Wollishoff, ke dek homoj venis kuregante el la drinkejo spiroperdinte, kiam ili aŭdis, ke li petas informojn de la kadavroesploristo pri ili. Tiam kompreneble la teknika konsilisto tuj sendis iun por venigi lin. Poste Eddy estis invitita por resti kelkajn tagojn kiel gasto, ili permesis eĉ tion, ke li iru en sian ĉambron por lavi sin kaj ŝanĝi vestojn el la dumtempe alportita vojaĝpakaĵo.
Post la vespermanĝo ili pasigis la tempon per amikema kriegado. Antaŭ du jaroj la maljunulo perdis sian aŭdaparaton, per kiu li tute bone komprenis tion,kion oni diris al li. Sed li ne volis aĉeti novan.
Fine ĉirkaŭ je la dekunua horo Eddy komencis paroli pri la celo de sia vizito.
Tiam jam tri katoj dormis trankvile sur lia sino.
— Mi venis el Londono, mi estas kolektanto de artobjektoj.
— Kion li diras?! — demadis Wollishoff sian filinon kun pena spirado de astma homo. Geta ekŝrikis:
— Artokolektanto!
La maljunulo kompreneme kapjesis:
— Mi havas nevon, kiu estas optikisto.
Dume alvenis la apotekisto, la teatra direktoro, kaj teatra aŭtoro, sinjoro Maxl, kiu dum pluraj jaroj verkis jam sian dramon kun la titolo Vilhelmo Tell, kaj li vivtenis sin per tio, ke oni volonte akceptis lin, kiel homon, vidintan multe da mondo. Ĉar la junulo iam estis en Brünn, komisiite de bov-komercisto.
Poste Eddy flankentiriĝis kun Greta. La pala vizaĝo de Greta certagrade estis simila al citrono. Ŝi portis bluan banton en sia hararo. Ridante, ŝi aspektis kiel demisiita, japana ĉefministro, rolanta en filmkroniko. Ŝi estis eksterordinare malbela, kaj la du falsaj dentaroj pliigis tiun ŝian econ.
— Mi kolektas la artobejktojn de kelkaj mortintaj, anglaj ceramikistoj. Efektive tiuj estas senvaloraj objektoj, sed ĉiu homo havas sian strangaĵon.
— Ĉu vi diras tion al mi? Mi havas onklinon, kiu konstante lavas sian manon. Sed ŝi ne povas forlasi tiun kutimon. Diru al mi, kial estas bone lavi konstante la manon?
— Mi do estas artkolektanto…
— Sed diru al mi, pro Dio, kial estas bone lavi konstante la manojn?
Rancing estis proksime ekbati la knabinon.
— Mi serĉas malnovajn ceramikaĵojn — li ripetis langvore, — kaj mi trovis en taglibro de firmao la iamajn aĉetantojn de la plej gravaj artobjektoj, kiuj interesas min. Antaŭ deksep jaroj via patro ricevis du ceramikaĵojn el Londoni, de la firmao Longson kaj North.
— Li certe pagis tiujn!
— Ĝi estas memkoprenebla. Sed temas ne pri tio. Interalie interesus min la „Rikoltanta paro” — li intence menciis ankaŭ tiun ceramikaĵon, ke ne estu okulfrapa lia interesiĝo, — krome statueto, sidanta sur kaseto, nomata „Meditanta Budho”.
— Ve, mi longe donacis tion!
La ĉambro turniĝis ĉirkaŭ Rancing! Li sentis tiel, ke li devas eksidi. Samtempe li havis teruran doloron ĉe sia maleolo. Venĝema, tretita kato komencis ŝiri lian ŝtrumpon per ĉiuj ungoj.
— Ej, Gürti! — diris la knabino ĝentil-afekte. — Ĝi estas tiel kaprica!
— Ĉu vi donacis tion?! Ve… Ĝi vere estas kapriĉa…
— Mi donacis tion. Mi ne ŝatis la „Rikoltantan paron”.
Nun jam li tute ne sentis la senĉesan kapricon de la kato, ungoskrapanta lian maleolon, en la narkoto de la reviviĝanta espero.
— Ĉu la „Meditanta Budho”?
— Ĝi estas malnova fatraso. Mi havas tion en mia dormoĉambro. Se vi volas rigardi, mi elportos ĝin.
— Estu tiel bonvola…
En tiu momento, kiam la knabino malaperis, la kaprica Gürti per du metra, gracia, arka salto flugis de sur la gamboj de Eddy malantaŭ la stablon de figusoj kaj ĉiamverdaj plantaĵoj. Akra miaŭo interrompis la kriegantan babilaĉon de intelektuloj, sidantaj apud la kameno.
Poste la knabino revenis!
En ŝia mano estis la statuo! Budho! Kiu sidis sur ceramika kaseto, kun strange klinta kapo, rigardante sian umblikon.
Li etendis sian manon… La knabino indiferente transdonis ĝin, kaj…
Jen ĝi estas en lia mano!
Ankaŭ la inteligentulo venis tien por rigardadi. Kaj la maljunulo, Dio scias kial, pensante, ke Eddy estas surda, li plengorĝe kriegis en la orelon de la junulo:
— Ĝi estas nenio! Marmora statuo de Pestalozzi kaj lia edzino staras sur iu placo de Zuriko!
— Tio vere estas pli bela — diris la knabino.
Eddy tenis en sia mano la statuon kun la diamanto, havanta fabelan valoron! Se li ĵetus ĝin teren, la admirinda juvelo ruliĝus el ties pecoj. Sed tiam ĉiu ekvidus ĝin. Plej volonte li estus forkurinta kun la statuo.
„Trankvilo, Eddy — li diris al si mem, — genio kaj malvarmsango.”
— Ĝi estas malmultekosta statuo, sed mi tre ŝatas tiaĵon — li klarigis al la knabino. — Mi volonte donus al vi belan brakhorloĝon por ĝi, ĉar mi ne ofendas vin per tio, ke mi proponas.
— Mi ne donas la statuon — respondis Greta. — Ĝi estas mia kudrilarujo — kaj ŝi malfermis la kvadratforman kaseton, kiu estis la soklo de la statuo. Fadenbuloj, fingringo, tondileto kaj kudriloj estis en tio. — Cetere ĝi apartenis al mia patrino. Memoraĵo. Mi ne donos tion. Sed se vi aĉetos brakhorloĝon, mi donos al vi la glason, kiun oni faris en Karlsbad. Ankaŭ ĝi estas tre bela, kaj ni ne uzas ĝin.
Vane estis ĉiu promeso, persvado, ŝi ne cedis.
Li ne povis akiri Budhon, kiu estis en liaj manoj. Li staris renkonte al tia miksaĵo de malvasta spirito kaj obstineco, kiu faris senespera ĉiun lian pluan provadon, ke li rektavoje akiru la ceramikaĵon. Greta, kun sia rikano, simila al tiu de malnovaj statuoj, kiu povintus esti ankaŭ akompananta simptomo de kiu ajn demenco, karaterizata per obtuzeco, ŝi faris la ceramikaĵon neatingebla por li en la beton-bunkto, sekura kontraŭ grenado!
Li do devis elcerbumi alian manieron. La afero estis tute simpla. La policaj kronikoj konas okazojn, kiam oni prirabis kirasŝrankojn, trarompis murojn kaj perforte malfermis ferpordojn. Rilate al tio, kiel simple estas ŝteli hindan dion, kiu kromprofesie enhavas kudrilarujon, el la larĝe malfermita ĉambro de duon-kretena filino de surda, teknika konsilisto.
Li pensis, ke la plej simpla maniero estas kaŝiĝi en tiu niĉo, troviĝanta vidalvide al la triaetaĝa ĉambro de la knabino, kion oni uzis kiel fatrasejo, kiun li rimarkis tiam, kiam li akompanis Gretan al sia ĉambro.
— Kiu loĝas en tiu ejo? — li demandis leĝere.
— Ĉiuspecaj fatrasoj loĝas en ĝi — diris Greta ridante. — Kaj nia ĝardenisto tenas tie sian pli bonan veston.
Li malfermis iomete la pordon de la fatrasejo. La pli bona vesto de la ĝardenisto pendis apud la enirejo. Tiu ĝardenisto povis esti la plej trampa civitano de la respubliko, prijuĝinte lin laŭ lia pli bona vesto.
Li kaŝiĝos ĉi tien!
Kisinte la gelatenecan manon de la knabino, kaj la pordo de la dormoĉambro fermiĝis, li fulmorapide enŝteliĝis en la fatrasejon. Ĉar li tre bone sciis, ke post unu horo Greta malsupreniros en la kameron, kunportos ĉiuspecajn nutraĵojn por si kaj manĝos. Li faris tiun sensacian malkovron la antaŭan tagon. La knabino apenaŭ manĝis ion dum vespermanĝo. Li prenetis el la nutraĵo, kiel birdeto. Nokte la kapo de Eddy doloris, promeninte en la ĝardenon li hazarde ekvidis Gretan tra la fenestro, kiu sidis en la salono, vidalvide al duon salamocilindro kaj nekredeble multa, malvarma terpom-salato. Ŝi glutis tiel grandajn manĝaĵpecojn, ke ŝi povintus sufokiĝi en kiajn momento.
Li bazis sian planon sur tiu observo. Kiam la knabino vespere malsupreniros por manĝi, li ŝtelumos en ŝian ĉambron, forpreninte Budhon, li ĉion lasos ĉi tie kaj fuĝos kun la akiraĵo. Li pensadis ĝuste pri la fuĝo, kuŝante en enkaviĝinta bankuvo, kiu troviĝis en la societo de kelkaj ĝardenaj tabloj kaj tripiedaj seĝoj fone de la fatrasejo, kiam aperis la ĝardenisto por surpreni sian pli bonan veston. La maljunulo trankvile vestis sin, dume li mallaŭte murmuris al si mem pri iu, kiu kredas tion, ke li estas ĝardenista Dio, kaj se li volas, eĉ unugroŝa bulbo de tulipo ekfloras. Kelkaj tute gravaj honorofendoj venis en la kapon de la ĝardenisto pri la koncernulo, kiu kredas tion, poste li pendigis sian malpli bonan veston sur najlo kaj foriris.
Sed li ŝlosis la pordon ekstere!
Kia impertinenteco?!!
Kiu aŭdis tion, ŝlosi fatrasejon?!!!..
Momenton la kamero fariĝis banĉambro por Eddy, ĉar li sentis en la bankuvo tiel, kvazaŭ varmego duŝo estus verŝiĝinta sur lian korpon. Li elgrimpis. La pordo vere estas ŝlosita. Fenestro nenie. Li estis malsata, kiel lupo. Li ŝatintus puŝiĝi per la kapo al la pordo.
Poste li skuante levis siajn pugnojn al la subtegmento, kvazaŭ kulpigante la supre pendigitajn litoktukoj pro ĉio ĉi. Por iri kelkajn paŝojn, li flankenmetis el sia vojo la majolikan nanon.
Li volis disŝiri sian cigaredujon per siaj dentoj, diveninte, ke li forgesis kunporti alumeton. Muskaptilo hazarde klakfermiĝis ĉirkaŭ lia dikfingro. Poste li aŭdis, kiam la knabino ŝtelumas el sia ĉambro por manĝi la restintan duon salamocilindron kun la terpom-salato, rezervitajn el la antaŭa tago. Li preskaŭ ekkriis, sidinte sur rompitan kandelingon. Li ĵetis ĝin al la kapo de la ĵus flankenmetita, malica, majolika nano.
Fine mateniĝis. Ŝlosilo turniĝis en la seruro, kaj aperis la maljuna ĝardenisto por denove domaĝi sian pli bonan veston. Ankoraŭ estis mallumo, estis ĉirkaŭ la kvina horo. En la aŭtuna, noboplena, malseketa aŭroro, odoro de la humida tero penetris tra la pordo en la fatrasejon.
La ĝardenisto subite konsterniĝis kaj mire rigardis la majolikan nanon, sur kies kapo ripozis enkaviĝinta kandelingo, anstataŭ lia frigia ĉapo. Hieraŭ vespere li ne vidis tiun nanon ĉi tie! La barba koboldo nur rikanis mistere. Kiel troviĝas la nano antaŭe? Kial ĝi ekvilibras kandelingon sur sia kapo?… Ĉu estas iu en la kamero?…
Tiel li eksplikis, kaj li certe tuj estus elsaltinta sur la koridoron, sed la lasta, mankanta ĉenero jam ne venis en lian kapon, ĉar atestante la tutan certecon, ke iu vere estas en la ejo, li sentis fortan baton sur sia noko, tiel, ke li falis inter la nudajn risortojn de framo de kanapo, kaj kape li trarompis la tolon de tiu bildo, kiu prezentis urson kaj ĝian familion, vivantaj iam sur la nuna loko de Bern, inter kvietaj cirkonstancoj.
Li laŭte ekkriis!
Servisto, tenanta en sia mano vaksan plankopolurilon, kiu ĵus turniĝis en la etaĝan koridoron, aŭdite ĝin, li rapidis tien. Rancing elsaltis tra la pordo kaj puŝiĝis al li! La servisto falis surdorsen! Estis blinda mallumo!..
Nun jam du homoj kriis plengorĝe por helpo.
Malsupre ĉe la ŝtuparo aperis la pordisto en sia nokta tolaĵo. Rancing per subita eksalto ĵetis sin sur lian bruston el la alteco de la oka ŝtupo. Ili falis teren, sed Eddy jam estis ekstere. Li kuregis tra la malluma ĝardeno…
Postsekvis lin la servisto, en la mano kun la vaksa plankopolurilo, la ĝardenisto en sia malpli bona vesto kaj ĉirkaŭkole la pentraĵo, prezentanta malgrandan bestaron sur la iama loko de Bern, malantaŭ ili kuris la pordisto en sia nokta tolaĵo. La kuiristino, kiu estis superstiĉa, ekvidis ilin tra la fenestro, kaj ŝi estis malsana dum semajnoj pro la vidaĵo.
Ŝanĝo okazis favore al la tri persekutantoj neatendite, tragike, laŭ strikta senco de la vorto. Fojnotransporta ĉaro turniĝis sur la kampan vojon, barinte la vojon de la fuĝanto.
Kio okazos nun?
En la maldensejon! Kiam li trud-alteriĝis naze-buŝe sur la transa deklivo de la apudvoja fosaĵo, la persekutantoj jam estis de li nur kelkajn paŝojn. Li kuregis zigzage inter la arboj, kaj subite li alvenis al la lago. Malrapide li subakviĝis en la malvarmega akvo. Plenblovinte sian pulmon per aero, li mergiĝis kaj naĝis subakve, ĝis li povis.
La persekutantoj ne aŭdis plaŭdon, la akvospegulo estis glata antaŭ ili en la aŭrora krepusko.
Ili iris hejmen.
Post duonhoro Eddy Rancing alvenis al Schwacht bei Zungli am See per langvora brak-naĝmovo. La loko estis fama pri tio, ke ĝi jam donis du indrustri-korporaciajn prezidantojn al la lando.
Estis mateno. Ranoj kvakis en la kanejo.
Rancing tramalsekiĝinte, kun blua korpo sidis sur ŝtono, en Schwacht bei Zungli am See kaj mallaŭte ploradis…