158244.fb2 La blonda ciklona - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 8

La blonda ciklona - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 8

Sesa ĉapitro

Rememoro pri lumturo kaj pri morsa aboco. La pli nova plano vaniĝas pro kroĉpendiĝo en la alteco de la kvara etaĝo. La poeto de Vilhelmo Tell akiras oran brakhorloĝon, kion li portas al Högraben por taksi ĝian valoron. Alvenas la fajrobrigado, Eddy Rancing apelacias Shakespear-on, kaj Lövy, la tubestro de la fajroestingistoj interpretas. Telegramo estas sendita.

1

Rancing viŝis siaj larmojn, malliginte boaton, li remis tra la lago. Albordiĝinte, li iris rekte al la kastelo. La loĝantoj de Mügli am See svarmis ĉie.

La junulo mansvingis al ili jam de malproksime.

— Li estis en miaj manoj! — li kriis entuziasme, alveninte inter la loĝantojn. — Ni falis en la akvon dum luktado, kaj li naĝis pli bone ol mi.

Ili rigardis sur la aŭdacan junulon el Londono kun rekono kaj admiro.

— Ho, vi estas heroo! — diris Greta kun dudek centrimetra rideto minimume. — Tamen mi ne timis, aŭdinte la kriadon: mi sciis, ke vi estas ĉi tie.

— Kiel mi vidas, vi havas eksterajn vundojn — paŝis la kadavroesploristo al li kaj atenteme rigardis la krevintan lipon de Eddy. — Oni kutimas fari histologiajn sekcaĵojn el tia buŝo por la tribunala ĉeftraktado.

— Ĉu vi povas diri ian personpriskribon, sinjoro Rancing? — demandis la polica konceptisto per malvarmkonduta, individua voĉo.

— Kompreneble! Li estas alta homo kun malgranda liphararo, havanta verukojn sur la vizaĝo, kaj cikatro troviĝas sub lia dekstra akselo.

— Ĉu li ne havas rimarkeblajn rekonilojn?

— Li elspiris tre fortan alkoholaĵodoron.

— Bedaŭrinde, ĝi tute ne estas rimarkinda ĉi-regione — diris la konceptisto kaj ekfumis pipon. Li malamis la pipon, sed li sentis tiel, ke ĝi estas nemalhavebla ĉe detektivo.

— Ĉu vi ne povas diri pluajn indikojn pri li? Kian monogramon li havis en sia ĉemizo, la mezuro de liaj ŝuoj, ĉu li estis forta aŭ malforta?

— Mi malofte vidis tiel muskolan rompŝteliston — rakontis Eddy, — mi povas aserti, ke tiu homo estas Herkulo.

— Tiam ni trovos lin en la fremdulkontrolejo — deklaris la konceptisto.

Eddy Rancing ne dubis tion. Li rapidis en sian ĉambron Tutan tagon li restis en la lito. Li ofte ternadis. Viktoria, la edzino de ĉefĝardenisto Kratochwil, vespere portis al la febra malsanulo tason da kuracteo, pro kio lia sanstato fariĝis malpli bona.

Eddy ne retenis sin de la aventuroj, sed ĉi tie li puŝiĝis konstante al aĉaj eventoj, pro kiuj ankaŭ Arsén Lupin sopirus pli modestan vivon. Ne fortimigis lin ĉiutagaj malfacilaĵoj. Pasis malpli ol du jaroj, ke li povis suprengrimpi nur dum tempestaj noktoj sur la fulmŝirmilo al la filino de la gardisto de la lumturo en Dover, ĉar tiam la patro estis okupita pri sia laboro. Harrington, la grandega turogardisto estis danĝera homo kaj severa patro. Tial Eddy devis lerni telegrafi. La knabino instruis lin pri la lumsignaloj laŭ la Morsa aboco. La elektra lampo mallumiĝis dum pli-malpli longaj intermitoj en la fenestreto de la loĝĉambro de la turo, inter la oka kaj la naŭa horo vespere. Kaj Eddy, kiu helpe de la knabino fariĝis faksperta telegrafisto, legis la lumsignalojn, staranta sur la bordo: „patro… laboras… ok horojn… venu… koktelo… elĉerpiĝonta… kara mia…”

Eddy lernis tiel telegrafi kaj grimpi sur fulmoŝirmilo pro amo. Sed ĝi havis romantikon. Danĝeron, guston. Sed ĉi tie verukaj lakeoj ĵetas al li plankovakson, li estas fermita en fatrasejon, vangofrapita, kaj kondukita en pluvmarĉetojn.

Li tamen devas fari ion al tiu Budho. Li bone trapensis la aferon kaj elcerbumis novan planon dum sia konvelesko. Jes. Ĝi estos bona!

Vere genia penso ekideis al li. Posttagmeze li vizitis la kuraciston de la vilaĝo, doktoron Rüdiger.

— Ah! Mi estas feliĉa ekkoni vin, kio nova? Kiel vi fartas en la kastelo?

— Mi ne povas dormi.

— Ĉu vi diras tion al mi? Oni devus ekstermi ĉiujn katojn tie!

— Mi pensis ne tute pri tio. Mi suferas pro sendormeco.

— Hm… Kiel ĝi manifestiĝas?

Rancing, sur kiu komencis montriĝi la simptomoj de flavmalsano, pro la multe da subpremita kolero, li kapitulacis al la sorto kaj klarigis kun ĝentila rideto, ke la du ĉefaj simptomoj de lia sendormeco estas la maldorma stato kaj vigilo.

— Ĉiuokaze ĝi estas grava — diris la kuracisto. — Verŝajne vi havas anemion, tial vi estas nervoza, hipo§ondro, kun malbona memorio.

— Mi ŝatus, se vi preskribus ian dormigilon.

— Bonega ideo!

La kuracisto transdonis al li recepton. Rancing pagis kaj foriris.

En la sukeraĵejo li aĉetis kelkajn kremkukojn. Li sciis, ke la frandema knabino preferas la doĉaĵojn. Li transdonis ĝin al Greta post la vespermanĝo, en konvena momento, kiam neniu estis en la ĉambro. La knabino apenaŭ menĝetis el ĝi, kiel kutime, kaj rigardinte sur la restintan parton, Greta diris, ke ŝi suprenportos ĝin en sian ĉambron por la katoj.

Rancing sciis, ke ŝi manĝos tion jam sur la ŝtuparo. Kaj li ne eraris pri tio. Li miksis en la kremon de la kuko kvinoblan dozon da dormigilo, kion d-ro Rüdiger preskribis por li. Post unu horo Greta ronkis tiel laŭte, ke ŝiaj katoj kaŝiĝis en la angulo de la dormoĉambro kun kurbigita dorso kaj taŭzitaj haroj.

2

Estis obskura, malbela nokto.

Sekvis la decida momento, kiam jam pli multe da trompiĝoj ne povas trafi lin. Eddy kunportis volvitan paperon, kion li ŝmiris per peĉo. Ĝi servis por alglui la molan, gudrumitan paperon sur la fenestrovitron de Greta, kiun li tranĉos per la diamanto de sia ringo kaj senbrue elprenos ĝin. Cetere la vitro estus enpremebla, kio kaŭzus teruran frakas-bruon. Krom tio li kunportis nur longan, dikan ŝnuron.

La vetero estas tre favora. La fama feno blovas el la direkto de Alpoj, aspergante la teron per grandj pluvogutoj, la densaj nubon funebre kovras la reginonon. Nia heroo atingas sur helika ŝuparo la elstaran turoĉambron, konstruitan kiel ornamaĵon. Ĝi havas grandegan klapfenestron, kiu facile malfermiĝas, kaj tiel oni simple povas iri sur la tegmenton.

Haliho!

Eddy ŝatintus respondi per ĉasista krio al la vento, ĉar li havis tiel sovaĝan, rezolutan aventuremon.

Haliho!

Li aspektis kiel freneza vakero kun siaj flirtiĝantaj haroj, portante volvitan ŝnuron sur la brako, gudrumitan paperon en la mano, kiu galopas sur la prerio kun siaj lazo kaj lirika poemo.

Forta ferhoko elstaris el sub la lado ĉe la kubuto de la pluvotubo. Ĝi estis super la fenestro de Greta. Li bone pririgardis tiun hokon apud la kvadratforma, blokŝtona ornamaĵo de la fasado. Sub ĝi estas la rondforma, blinda fenestro, kaj malpli supre la balkono de la knabino.

Kia komforto ĝi estas por rompŝtelisto, male al la narkote endormiĝinta viktimo.

Li fiksis la ŝnuron per strikta marista maŝo al la hoko kaj malsuprenigis tion. Ĝi balanciĝante svingiĝis en la vento. La ŝnuro pendis pli profunden ol la nivelo de la balkono. Farinte tion, li prenis la gluiĝeman rulaĵon sub sian akcelon kaj komencis malrapide descendi.

Diablo forportu tiun gudron!

La longa, nigra papaero unue gluiĝis al lia mano, kaj kiam li volis forigi ĝin, la vento premis la tuton al lia vizaĝo. Nun li aspektis tiel, kiel Ku-Klux-Klan-atencanto, portanta maskon ĝiszone. Bonŝance, ke li atingis la blindan fenestron kaj eksidis por momento sur la rando de la rondforma, mallarĝa kavaĵo. La balkono de Greta estis du etaĝojn malsupre. Li lasis pendi la ŝnuron libere kaj provis ŝiri la gudrumitan paperon de sur sia vizaĝo.

Arbokrono de giganta abio kliniĝadis susurante ne malproksime de li.

La blinda fenestro, kie li sidis, estis regula cirklo. Nur malgranda muro. Kavaĵo, simila al kaserolego. Kial oni faras ĝin? Eddy pensadis pri tio dum kelkaj momentoj, sed poste li tre ekmiris.

Kie estas la ŝnuro?

Sankta Dio!!!

Li lasis la ŝnuron libere pendi, kaj ĝi alkroĉiĝis al la branĉoj de la grandega abio dum eksvingiĝo. La ŝnuro nur iomete estis alkroĉita, kaj nun ĝi malstabile pendis sur la maldika branĉo. Eble ĝi tuj refalos, sed sur tiu ĉi mallarĝa rando, dorse la nura muro, en la alteco de kvin etaĝoj, li povas kroĉiĝi nur al la gudrumita papaero, la situacio estas iomete malasperiga. Ni komprenu tion.

Li devus etendi nur sian brakon kaj atingus la ŝnuron. Sed kiel ekmoviĝi ĉi tie?

Li sentis tiel, ke li tuj falos malsupren.

Restas nenio alia ol atendi la plej baldaŭan ventopuŝon, por ke la snuro refalu. Oni ne devis longe atendi la ventoatakojn en tiu nokto. Ĝi jam venis, furioze kaj muĝante!

Haliho!

La ŝnuro moviĝetis.

Nun!

Ĝi leviĝas kaj…

Kaj ĝi falis inter du branĉojn, kiel en forkon. Ciklono aŭ tornado, aŭ alia transmara ŝanĝo de vetero estus bezonata por eklevi ĝin.

3

La situacio de Eddy Rancing estis pli malesperiga kaj senperspektiva ol tiuj kompatindaj situacioj, kiuj okazis iam en la mondo!

Li ĉirkaŭprenis siajn genuojn, kurbiĝante laŭ la arko de la rondforma, blinda fenestro, kaj li aspektis de malproksime, kiel ŝnurego. Li estis malseka ĝishaŭte, la malvarmo trapenetris lin, kaj la aŭroro ankoraŭ estis tre malpoksime.

Sed kion li faros aŭrore? Kiel klarigi…

La gruzero grincis. Iu venas malsupre!! Larĝranda ĉapelo aperis en la parko.

Sinjoro Maxl! La poeto de Vilhelmo Tell! Kion li serĉas ĉi tie?

Estas certe, ke antaŭ nelonge li vidis lin vespere promenadi reve ĉe la barilo kun Viktoria, la edzino de ĉefĝardenisto Kratochwil. Jes ja! La ĉefĝardenisto ricevis alciton por la hodiaŭa tago iri en Erlenbach-on, kaj li certe pasigos la nokton tie. Kion fari? Ne estas alia senkulpigo. Li raspis sian gorĝon kaj kriis malsupren:

— Bonan vesperon… sinjoro Maxl…

La poeto rigardis supren. Poste li eklevis sian ĉapelon.

— Mi havas la honoron, sinjoro Rancing! Kiel vi opinias pri tiu terura vetero?

— Ĝi venas el Alpoj. Okazas degelo — li kriis kun altrudita rideto el la blinda fenestro.

— Se estas permesate demandi: kion vi faras supre?

— Ankaŭ mi mem ne scias…

— Nu, tiam mi ne ĝenas vin — li diris levinte sian ĉapelon kaj ekiris.

— Sinjoro Maxl! Ĉu vi helpus min?

— Bedaŭrinde, sinjoro, mi ne havas eĉ unu groŝon. Sed la direktoro de la banko, barono Ostrau…

— Mi pensis ne pri financa helpo. Mi ŝatus malsuprenveni de tie ĉi.

— Ĉu ne estas bone sidi tie?… Diru, efektive kial vi restadas hodiaŭ nokte sur la fasado de la kastelo, kiel ia reliefo?

— Mi ne povas malsuprenveni

— Tio ankoraŭ ne estas kaŭzo por supreniri.

— La vento forblovis la ŝnuron, kaj ĝi kroĉiĝis sur tiu abio. Vi povus helpi min, sinjoro Maxl.

— Sed tio dependas nur de mi. Mi estas preta antaŭhelpi vian malsuprenvenon. Sed al tio estas bezonata ĵeti teren bagatelaĵon. Vi havas tre belan poŝhorloĝon kun ĉeno.

Eddy teruriĝis.

— Sinjoro! Ĝi estas ĉantaĝo!

— Lasu tion al mia konscieno. Nu, ĉu vi ĵetas ĝin aŭ ne? — La horloĝo de sinjoro Rancing kun la mallonga, dika oficira ĉeno ĉiam tre plaĉis al sinjoro Maxl. La demando, ĉu ĝi estas vere el oro? Foje en Zuriko iu vendis al li bastonon kun arĝenta kapo, kaj poste evidentiĝis, ke la belega prenilo estas akvokrano. De tiam li estas singarda. La poeto ekiris, kvazaŭ li estus foriranta.

— Atendu!

Rancing ĵetis teren sian poŝhorloĝon kun malestimo, kiu falis kun obtuza bruo sur bedon, inter la arbidojn, ĉirkaŭvolvitaj per papero.

— Hontu! — li kriis malsupren. — Ke verkistro estas tiel materialeca!

— Vi eraras! Mi ne estas materialeca kiel poeto! Mi ankoraŭ ne ricevis eĉ unu groŝon por miaj verkoj… Kie estas tiu malbenita horloĝo?

Nun li ne trovis la horloĝon. La vento fajfis, la pluvo falis, kaj Rancing estis certa pri pulmito. Fine la horloĝo tamen troviĝis.

— Nu, rapidu!.. — Rancing urĝis lin.

— Vidu, mi foje jam trompiĝis. Se vi ne koleras, unue mi montors ĝin al taksadisto.

Eddy preskaŭ falis el la alteco.

— Sed sinjoro! Mi povas falegi en kiu ajn momento…

— Fermu viajn okulojn, kaj preĝu. Mi rapide iros al Högraben, li loĝas ne pli old dekvin minuta distanco de tie ĉi. Li estas eminenta horloĝisto. Li lernis en Schaffhausen. Lia juna fratino edziniĝis al pentristo. Mi montros la horloĝon al li, se ĝi estas el oro, tiam mi tuj helpos vin…

— Sinjoro Maxl! Vi estas…

— Ne dankegadu! Mi klopodas urĝe reveni por helpi vin, ĉar kiu donas rapide, donas duoble.

Eddy Rancing ŝatintus doni ion duble kaj rapide al la poeto, sed li jam forkuris.

Haliho!

La vento preskaŭ deŝiris lin el la alteco, kaj neĝ-pluvo frapadis lin. Lia vestaĵo rompiĝadis sur li en la frosto, kiel kando…

Sinjoro Högraben ĉu ne loĝis proksime, aŭ li dormis profunde, ĉar la poeto revenis nur post duonhoro.

— Ĉio estas en ordo! Timu nenion! Ne estas problemo pri la oro! Vi tuj estos malsupre…

— Eskalon… Akiru eskalon… — hapis Rancing.

— Superflue. La fajrobrigado kunportos ĝin.

Trumpetado aŭdiĝis de malproksime.

— Fripono! Ĉu vi alarmis la fajrobrigadon?

— La gas-kompanio ne povas malsuprenigi vin!

— Tie estas eskalo… Mi petegas… Antaŭ ol ili alvenus ĉi tien…

— Bele! Poste onu punus min, ĉar mi vane venigis ilin. Diru, kiom da rubenoj estas en la horloĝo?

4

… Alvenis la fajrobrigado! Gvidate de suboficiro Zobelmann! La jungaĵo furioze kuregis, tirata de kvar kaj duono da bestoj! Ĉar tri ĉevaloj kaj unu mulo tiris la ĉaron, provizitan per pumpilo kaj eskalo.

Zobelmann, kiam sciiĝis pri la okazintaĵoj, unue ekblovis la trumpeton. Ĝi sonu jam dum la prepariĝo, por ke la loĝantoj havu tempon aperi sur la scenejo de la granda evento. Li rapide alivestiĝis en sian blankan-bluan, paradan uniformon. Hodaiaŭ li devas faris sian plejon! Malofta okazo! Eĉ la fajro evitas tiun mizeran lokon.

— Ĉu ĉio estas preta?

Nun do, antaŭen! La ĉaro de la fajrobrigado kuregis, kaj la trumpeto ploris! La hufferoj terure klakis.

La loĝantaro jam grandnombre ĉirkaŭstaris la kastelon. Ili rigardis kun intereso la malgajan homon, sidantan en la blinda fenestro, kies pantalontubo defluigis la pluvakvon, kiel ia kromdrenilo.

Sed, hah, alvenis la fajrobrigado.

Seklvis mallonga manovrado per la eskalo. Ili ŝovis ĝin antaŭen, poste reen. Fine iu junulo suprengrimpis, li fiksis sin per unu mano kaj piedo kaj levis sian alian manon alten.

Estis fenomene! Ĉiu aplaŭdis.

— Antaŭen! — kriis Zobelmann.

La eskalo nun batiĝis al la muro, kaj sinjoro Löwy, la tubestro ekiris.

Tiam jam la loĝantaro de Mügli am See plennombre ĉirkaŭstaris la kastelon.

Sed sinjoro Wollishoff preskaŭ anticipis la sav-agadon de la fajrobrigado. Li profunde dormis, kiam lia filino vekis lin. Ĉar Greta vekiĝis je la unua horo pro stomakaj spasmoj, ĉar ŝi malbonfartis pro la multe da soda bikarbonata, kiun la kuracisto preskribis por Rancing kontraŭ sendormeco. La doktoro pensis, ke Eddy fantasmagorias, ĉar li havas gravan anemion, tial li telefonis al la apotekisto doni al la junulo sodan bokarbonatan anstataŭ la dormigilo Veronal, preskribita sur la recepto. Greta vekis sian patron kaj timeme informis lin pri la novaĵo, ke la fajrobrigado paradas antaŭ la kastelo, en la ĉeesto de la loĝantaro.

Portinte noktan surtuton, Wollishoff kuregis en la parkon, rigardis supren, kien oni apogis la eskalon, poste li rekuris, kaj denove aperinte, li havis pafilon Flobert en sia mano, per kiu li celis Rancing-on, kaŭrantan super la balkono de Greta.

Ĉiuokaze estintus pli simpla solvo de la situacio mortpafi la gaston de sur la kornico de la blinda fenestro. Eble jam nek Rancing estus bedaŭrinta tion. Sed Zobelmann en la lasta momento flankenpuŝis lian manon.

— Surprenu ion, ĉar vi malvarmumos! — li kriegis en la orelon de Wollishoff.

— Mi mortpafos lin!

— Nur tiam, se li estos malsupre! Kiel vi pensas, ĉu ni vane venis ĉi tien? — Kaj li jam komandis. — Du homoj tenu la sinjoron konsiliston senmova!

La savo daŭris. Ne pasis duonhoro, kaj la eksterlandano estis surtere dum ovacio kaj ĉapelsvingado de la loĝantaro. Eddy klarigis al la konsilisto per raŭka, senartikigita kriegado, simila al sirenado, kiun du homoj tenis senmova, ke li morte amas lian filinon, kaj li volas peti ŝian manon.

— Mi deziris amkonfesi al Greta dum romantika balkon-sceno.

— Pri kia sceno temas? — stentoris sinjoro Wollishoff.

— Nokte aperas junulo sub la balkono por konfesi sian amon. Ĝi estas bela tiel! Fama poeto verkis tion!

— Mi estis tiu — murmuretis sinjoro Maxl. — Tio okazis al Vilhelmo Tell.

— Mi amas vian filinon, kaj mi volas edzinigi ŝin — kriegis Eddy.

— Kion li diras? — demandis la dommastro sinjoron Löwi, kiu staris apud li en la mano kun la akvotubo.

— Li amas vian filinon — stentoris la tubestro tiel laŭte, ke ĉiu fenestro de la kastelo ektremetis.

— Li amas vian filinon… — hurlis la homamaso §ore.

— Kiun?… Kiun?… — hapis la maljunulo mirante kaj rigardis supren al la blinda fenestro.

Sed Greta, kiu staris ĝis nun en la fono, nun venis antaŭen kaj ĵetis sin inter la brakojn de Eddy. Fine ankaŭ la maljunulo komprenis tion kaj iris enlitiĝi.

La montopintoj de Alpoj konturiĝis el la nubaro, aspektanta kiel akumuliĝanta vaporamaso en la aŭroro…

Sekvonttage Eddy Rancing telegrafis al sia onklo.

„Mi svatiĝis al Budho, venu tuj, Eddy.”