158244.fb2 La blonda ciklona - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

La blonda ciklona - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 9

Sepa ĉapitro

Oni miras la profesoron. Li ricevas freŝe lavitan noktosurtuton. La frako fariĝas enviita turista vestaĵo, sed ĝi restos tie. Evelin ŝoforas bravure. Ili renkontas tri bovinojn. La lordo malsovaĝiĝas en la interno de la aŭto, sed la necesujo sovaĝigas lin. La tri bovinioj denove aperas. Ili vestas sin per folklora kostumo en Liono, ili adiaŭas kaj daŭrigas la vojon kune. Lordo Bannister preskaŭ sofokiĝas pro ĉefartikolo.

1

Ili preterlasis multajn, malgrandajn vilaĝojn unu post la alia. La profesoro ne ĉangreniĝus pro la frako, sed la brustobutono premiĝis en lian karnon, kiam li klinigis antaŭen.

La knabino ekparolis malkuraĝe.

— Kie ni trovos… garaĝon plej proksime, kie mi povas lui aŭtomobilon?

La lordo pensadis kelkajn sekundojn pri tio, ĉu li respondu? Fine li decidis sin respondi. Sed nur mallonge kaj grumblante.

— Mi scias tiel, ke ĝi troviĝas en La Rochelle. Ĝi estas sufiĉe granda vilaĝo. Mi esperas, ke ankaŭ mi trovos taŭgan tranoktejon ĝis morgaŭ.

Ili denove silentis. Arboj kuregis preter ili, kvazaŭ ia senkrura armeo, marŝanta anservice, sur ĉies trunko estis larĝa, blanka zono. Oni turpigis la praan aspekton de la netuŝita pejzaĝo per tiuj malbelaj, kalkozonoj en la intereso de la aŭtomobilistoj.

La profesoro, kvazaŭ al si mem, grumblis plu, ĉar ebleco de alia katastrofo ekideis al li, rilate lian tranoktadon, kion li sukcesis eviti.

— Estas bonŝance — li murmuris, — ke mia necesujo ĉiam estas en la aŭto…

La malgranda, lakita valizeto troviĝis apud li sur la sidejo.

— Kial bonŝance? — demandis Evelyn iom nervoze.

— Cetere mi ne povus razi min matene en La Rochelle. Kaj mi malŝatas esti nerazita.

„Tropendantulo” — pensis la knabino, kaj rigardinte sur sin, ŝi preskaŭ ekploris pro sia ĉifona, kotkovrita, skrapvundita aspekto, pelita ĝismorte, meze de Eŭropo. Kaj li problemas pri sia razilo.

Eble ŝi nur tial pvovis iom kompromiti la profesoron antaŭ si, por ekvilibri sian suspektinde kreskantan simpation al li.

Ankaŭ en la aŭtomobilo ŝi spasme prenis sian malgrandan valizeton, kiu same estis nigra.

La oranĝkolora koverto estas en ĝi. La prezo de la „Meditanta Budho”.

Krome la honoro de la kompatinda veselkapitano Brandes. Kiel li nomiĝas en la legio?

— Münster… Münster… Münster…

Ŝi ripetadis lian nomon, kiel ian lecionon.

Fine ili alvenis al La Rochelle.

La profesoro haltis antaŭ la sola gastejo de la vilaĝo. La drinkantaj kamparanoj ovacie akceptis la aŭtomobiliston, aperantan en frako. Bannister ruĝiĝis ĝis la frunto, kiam rapokapa, kurba-krura Bretono ĉirkaŭiris lin kaj gapis la profesoron, kvazaŭ li estus afiŝkolono. Vitisto mallaŭte proponis al la restoraciestro, ke estus bone venigi la distriktan kuraciston, dum kelkaj homoj el ili estas ĉi tie.

Oleomakuloj videbliĝis sur la pantalono de la frako. Lia balge malsekiĝinta kolumo frotvundis lian kolon ruĝa, kaj kiam li kliniĝis antaŭen dum stirado, la butono de lia kolumo postlasis profundan signon sur lia gorĝo.

— Bonvolu diri, kie mi trovas garaĝon? — demandis Evelyn la proprietulon.

— Jen ĝi estas apud ni! Eble dek paŝojn proksime. Vi tuj ekvidos, ĉi supre. Granda barelo staras antaŭ ĝi…

— Dankon… Bonvolu paki al mi kolbasvarojn kaj fruktojn, mi revenos por tiuj, luinte aŭtomobilon.

— Bone.

— Mi ŝatus lui ĉambron — diris Bannister.

La noktogardisto rigardis tra la fenestro de la gastejo kaj faris krucosignon.

— Mi havas kvietan ĉambron sur la unua etaĝo, kiu donas vidon al la ĝardeno… — respondis la gastejmastro kaj aldonis malcerte. — Ĉu via sinjora moŝto estas sen akompananto?

— Mi devis urĝe veturigi la fraŭlinon ĉi tien! Mi ne havis tempon alivesti min… Bonvolu diri al la homoj, ke ili ne rigardaĉu, almenaŭ ili ne palpadu min!

Ĉar li kolere ekkriis ĉe la lasta vorto, la kamparanoj timeme foriris el lia proksimo. La vitisto rakontis al ili, ke pasintjare,ĉe la teatra ensemblo el Corbeille la kontrabasisto freneziĝis, kaj nokte li vagadis en la vilaĝo kiel vidva reĝino, sur la kapo kun arĝenta krono.

— Ĉu vi petas vespermanĝon?

— Ne! Mi volas dormi! — Li deklaris ĝin tiel kategorie, kvazaŭ oni oponus tion.

Evelyn nur nun etendis sian manon.

— Dio benu vin, sinjoro pro tio, kion vi faris por mi.

— Nedankinde… nun jam ĝi ne gravas…

Li premis la manon de Evelyn.

Li ankoraŭ longe rigardis post ŝin, kiam la pordo fermiĝis malantaŭ la knabino. Kiel malgaje, kiel malcertapaŝe ŝi foriras.

Li glutis. Nun li sentis ian amaran guston en sia buŝo. Li bedaŭris Evelyn-on

Almenaŭ li nomis tiel tiun etan, maltrankvilan, neklarigeblan senton, kiel li ŝatintus diri kelkajn, afablajn vortojn al la knabino kaj iomete akompani ŝin sur la vojo.

Li iris en sian ĉambron. La drinkejmastro proponis al li sian freŝe lavitan noktosurtuton.

Li sentis la vojaĝon en ĉiu sia osto. La necesujo estas malsupre en la aŭto… Egalas, matene li razos sin. Nun nur kuŝiĝi. En la liton! En la liton! La feŝe lavita noktosurtuto de la drinkejmastro estis mucida. Ne gravas… Nur kuŝiĝi… Dormi!

La malagrabla aventuro tre elĉerpis lin. La multe da nervoziĝo kaj ekscitiĝo suferigis lin, krome li kore malamis ĉiun malordon, komplikaĵon kaj malkomforton.

Li sterniĝis sur la lito kaj kontente etendis siajn membrojn.

Poste li estingis la lampon. Li estis feliĉa, ke finiĝis tiu laciga, terura historio, kaj ekdormis dolĉe, profunde.

Li povis dormi dolĉe kaj profunce proksimume dek minutojn, kiam iu skue vekis lin el la dormo.

Evelyn staris apud li, kaj ŝi flustris en lian orelon:

— Tuj grimpu tra la fenestro, mi apogis eskalon al la kornico…

2

Evelyn interkonsentis kun la proprietulo de la metiejo rilate la luprezon de la aŭtomobilo, kaj ŝi rapidis reen. La virino estis nur kelkajn paŝoj de la gastejo, kiam subite ekbrilis reflektoroj, kaj aŭto bremsis kun akra grincado. Ses homoj saltis el la veturilo, kaj ŝi havis nur tiom da tempo por ŝteliri malantaŭ proksiman arbon, antaŭ ol ili estus ekvidintaj ŝin. Evelyn tuj rekonis Adams-on kaj Gordon-on. Kaj ankaŭ tiu okulfrape vestita, monokla homo estis inter ili. Ŝajnas, ke ili sekvis la aŭton de Bannister el Parizo, ili nur postrestis survoje. Ili interkonsiliĝis. Evelyn aŭdis ĉiun vorton malantaŭ la arbo:

— Ŝajnas, ke ili estis sufiĉe stultaj tranokti ĉi tie — diris Adams. — Ni devas mortigi ilin.

— Atendu — proponis Gordon, kiu dume enrigardis tra la fenestro de la drinkejo. — Ankoraŭ du gastoj sidas interne, estus pli oportune atendi ilian foriron. La du birdetoj neniel povas fuĝi de ĉi tie. Ni trankvile povas sidiĝi en la gastejo. Ili estas en nia mano.

Dume ekpluvis. La ses timigaj homoj eniris en la drinkejon. Evelyn jam ne tremis. Oni povas alkutimiĝi ankaŭ al la morta danĝero post iom da tempo. Plie ŝi timiĝis pro tio, ke ili volas mortigi tiun karan, eminentan, bonkoran lordon Bannister, kiun ŝi tiel forte amas, malgraŭ lia ĉiu morozo. Ŝi rigardis tra la fenestro en la drinkejon. La kvar homoj sidis en angulo kaj atentis la pordon. Ŝi rapide reiris al la grandega, ruĝa aŭto, per kiu la persekutantoj venis.

Ŝi estis sperta pri la aŭtoj. Dum lia patro vivis, ili havis belegan aŭtomobilon Ford, kaj ankaŭ Evelyn mem stiris ĝin. Nun ŝi utiligis tiun scion. Ŝi deŝraŭbis la stopilon de la klapo sur ĉiuj kvar radoj de la aŭto de la persekutantoj, poste ŝi tiregis tiujn, ĝis la aero eliĝis el ili. Malferminte eĉ la motorŝirmilon, ŝi ŝiris la draton, kondukantan al la magneto, forfluigis la akvon kaj la oleon, poste ŝi iris malantaŭ la gastejon. Nur unu fenestro donis vidon al la korto, tiel ŝi ne povis erari. La profesoro dormas malantaŭ la aperta fenestro de la unua etaĝo. Feliĉe ŝi trovis ankaŭ eskalon, apogitan al la pordo de la subtegmento, kiun ŝi pene metis al la kornico de la fenestro, kaj ŝi supreniris sur ĝi kun tremantaj genuoj. Evelyn la unuan fojon dum sia vivo grimpis sur eskalo.

3

La profesoro side leviĝis en la lito kaj sentis tiel, ke li nun devas blasfemi, sed la vorto altis en lia gorĝo, rigardinte la vizaĝon de la knabino.

— Pro Dio, mi petegas… — diris Evelyn — demandu nenion, venu tuj kun mi, ĉar oni mortigos vin. Murdistoj estas en la drinkejo, ili povas ataki la ĉambron en kiu ajn momento. Mi petegas ne perdi eĉ unu sekundon! Ili kredas, ke ankaŭ vi estas en la afero, mi aŭdis, kiam ili parolis pri via mortpafo… Frostotremo trakuris sub lia dorshaŭto. Li sentis, ke la knabino diras la veron. Li haste surprenis siajn ŝuojn…

— Ne vestu vin! Eble unu sekundo kostos nian vivon. Kie ajn vi povas aĉeti vestaĵon survoje. Mi petegas, venu, venu…

Bannister kunportis nur sian monujon, kaj viŝtukon, kiun li volvis ĉirkaŭ sia kolo, poste li ekiris malsupren sur la eskalo, sekvinte la knabinon, en lakitaj ŝuoj kaj portante la freŝe lavitan noktosurtuton de la drinkejmastro. Pluvegis.

Ili atingis la aŭtomobilon de la profesoro en ordo.

Pasis kelkaj sekundoj, kiam la sparkilo ekfunkciigis la motoron. Sekundoj, kiuj ŝajnis esti horoj.

Poste ili ekveturis.

La banditoj nur nun kuregis el la drinkejo, aŭdinte la bruon de la motoro!

Sed la aŭto jam ekimpetis, disŝprucante la koton, sur la vojo. Bum! Bum!

Strange, la kuglo penetris tra la malantaŭa fenestro, poste ĝi trarompis la antaŭglacon inter la profesoro kaj Evelyn. Ili ambaŭ aŭdis la mallonga, rapidan fajfon preter ilia orelo, kaj lordo Bannister devis kompreni, ke la knabino ne transdonis sin al poeziaj troigoj rilate la priskribon de ilia situacio.

Ili forlasis la danĝeron kaj La Rochelle-on per cent kilometra rapideco. Verŝajne la banditoj senpove ĉirkaŭiradis sian nebatalkapablan veturilon. Sed la muzean valoron havanta Benz-Mercedes, la aŭto de la spicisto, povis postsekvi la modernan Alfa-Romeo-n de la profesoro, kun tiom da ŝanco, kiel malpli juna melkebla bovino ĉaspelus rokan aglon, kiu havas bonajn korpajn kondiĉojn.

La profesoro aspektis iom strange ĉe la direktilrado, en sia malsekiĝinta noktosurtuto, portante viŝtukon ĉirkaŭ sia kolo, kun siaj hirtaj bukloj; nokte sur la landvojo Parizo-Liono. Ĉi-momente Bannister vere ĝojintus, se li povus partopreni la aŭtoekskurson en sia antaŭ nelonge aĉetita vesperfesta vestaĵo.

Ankaŭ la robo de Evelyn estis malpura, ĉifita kaj sirita.

— Ĉu vi ne sentas tiel, fraŭlino Weston — demandis la profesoro flustrante, ĉar intertempe li tute raŭkiĝis, — ke vi tro honorigas min per via konfido, kiam vi uzas mian helpon? Krome ne prenu kiel trudiĝon, se mi demandas, pro kiu afero vi riskas mian vivon?

— Mi kunportas la honoron de homo en mia valizeto!

— Ĉu dume la familia juvelo ŝanĝiĝis tiom? Sur la ŝipo, kiam vi rompis mian noktan ripozon la unuan fojon, mi mencias tion ne por riproĉi vin, ĉar mi jam alkutimiĝis, ke vi mobilizis min pro ia familia juvelo, sed nun mi veturegas kiel frenezulo pro honesto de nekonata sinjoro, en noktosurtuto, per cent kilometra rapideco sur la landvojo. Mi ne estas malkuraĝa homo, sed mi pensas, ke mi rajte protestas kontraŭ tio, fraŭlino Weston, ke vi transŝovu al mi la devojn parte de mondfama film-aktoro, parte de unuarange ekzercita fajroestinga oficiro. Tute ne parolante pri la risko de mia sensignifa vivo…

Evelyn subite kliniĝis sur la ŝultron de la profesoro kaj denove ploris amare. Bannister murmuretis ion, sed li silentiĝis. Ili preterlasis vilaĝetojn kaj urbojn per la sama, eksterordinara elano. La lordo decidis, ke li ne malpliigos la rapidecon, ĝis li trovos malfermitan vestaĵ-vendejon. Aŭroris.

— Sinjoro… mi ne povas rakonti multe da aferoj al vi — diris Evelyn plorante, — sed kredu min, ke mi estas honesta virino. Pardonu, ke mi elmetis vin al tia danĝero, sed ĉu mi kulpas…

— Almenaŭ mi povus razi min — drumblis la profesoro, ĉar li sentis preskaŭ fizikan doloron pri sia neflegiteco. Cetere li estis iom embarasita. Ĉar Evelyn nun jam ne ploris, kaj tiel ŝia kapo ripozis sur la ŝultro de Bannister sen ĉiu alibio. „Estus vere ridinde, se mi karesus ŝin post tiuj okazaĵoj” — pensis la profesoro, kaj eĉ li mem ne sciis, kiel ĝi ekideis al li. Evelyn kredis, ke tiu distrita kapoteno en tiu situacio ne estos okulfrapa, sed ĝi estis tre agrabla al ŝi. Unue ŝi fermis siajn okulojn pro tiu agrabla sento, sed poste ŝi jam dormis sur la ŝultro de lordo Bannister. La profesoro kelkfoje rigardis flanken kaj murmuretis ion.

„Ŝi estas tute stranga kreitaĵo — pensis la profesoro. — Ĝis nun mi vidis ŝin nur en tri situacioj. Unue ŝi fuĝas, poste ploras, fine dormas.”

4

Matene la situacio fariĝis iom malalgrabla. La aŭtistoj, veturantaj el la kontraŭa dirakto, preskaŭ kuris en la apudvojan fosaĵon pro surprizo, ekvidinte ilin ĉe la direktilrado, atleton, verŝajne freneziĝintan dum trejnado, en societo de almozulino. Oni montris ĉiam pli grandan intereson al ili en la vigliĝinta trafiko. La profesoro malesperiĝinte pensis pri la skandalo, se iu rekonos lordon Bannister en lia persono, pri kies scienca prelego ĉefloke skribas la matenaj ĵurnaloj.

— Sinjoro — diris Evelyn, kiu pensis la samon. — Iam mi lernis stiri aŭtomobilon. Permesu, ke mi sidu al la direktilrado.

— Ĉu mi? — demandis la lordo suspekteme.

— Mi pensas… Eble en la interno de la aŭto… sur la… planko… Tiel oni ne vidos vin… Se vi kuntirus vin…

— Ĉu vi vere deziras tiun pli novan spektaklon? Mi ne povas sufiĉe emfazi, kiel oni neglektas la instruon de la akrobataĵo en la medicina fakultato de la universitato. Sed se vi deziras… Mi ne kontraŭdiras.

— Dio mia! Kial vi mokas min?! Mi nur timas pri via reputacio!

— Ankaŭ mi mem opinias, ke miaj estimantoj imagas min ne tiel… Nu, bone!.. Ne ploru, mi petas, ĉar mi ne ŝatas tion! Mi iras por felksi min kurbdorsa. Mi esperas ke mi ne devas fari trapez-akrobataĵojn.

La profesoro transdonis la lokon al Evelyn ĉe la direktilrado, li grimpis malantaŭen en la internon de la veturilo. Amare ĝeminte, li ĉirkaŭprenis siajn genuojn kaj eksidis sur la plankon. Dume ili haltis por plenigi la benzinujon.

Nun jam Evelyn aranĝis ĉion. Bedaŭrinde, ĉe la benzinstacio la junulaĉo rimarkis, ke mallonghara, aĝa virino kaŝiĝas en la profundo de la aŭto, kaj li vokis siajn patrinon, fartinon, la tri pli junajn fratojn kaj la avon. Ili ĉirkaŭstaris la veturilon kaj admiris Bannister-on tra la vitro, kiel ŝarkon en akvario. Iu knabo kuris en la vilaĝon por informi la konatojn. Feliĉe la benzinujo dume pleniĝis, kaj ili povis veturi plu per la aŭto.

La lordo jam ne riproĉis ŝin. Li diris nenion. Ĉirkaŭpreninte siajn genuojn, li fikse rigardis siajn kotkovritajn maleolojn, kiuj vidiĝis el liaj lakitaj ŝuoj, li apatie cigaredis, kiel tiu, kiu jam ne esperas la pliboniĝon de sia sorto.

Poste li melankolie toleris, kiel mildiĝinta rabobesto, ke Evelyn portu al li sandviĉojn el drinkejo. Manĝiginte lin, ŝi atendis, ĝis li trinkis sian teon kaj reportis la tason. Dume venis tien la pastro de la vilaĝo kaj haltis apud la aŭto. Enrigardinte, li kunsente proponis al Evelyn dungi fortan, kamparanan junulon por kelkaj frankoj, kiu akompanus ŝin, ke ŝi ne estu sola kun la malsanulo. Bannister aŭdis konsternite, ke Evelyn dankas la konsilon, dirante, ke ŝi ne benozas helpon, ĉar ŝia kompatinda frato kondutas trankvile.

Jes, Evelyn bone informis la afablan ineresiĝanton. Lordo Bannister vere kondutis trankvile rilate tion, ke li akiris mirindajn rezultojn sur la tereno de la kuracado de dormomalsano, kaj li estas serioza kandidato de la ĉi-jara Nobel-premio. Kompare kun tio, li kondutis surprizige trankvile en la freŝe lavita noktosurtuto de la drinkejmastro, interne de sia aŭto, sidante sur la planko, ĉirkaŭ lia kolo kun viŝtuko, hirte kaj kotkovrite, sur la landvojo Parizo-Liono.

Ĉar la ciklono sidis ĉe la direktilrado, ankaŭ la aŭto komencis asimili iom post iom al ties posedanto.

La antaŭaj kotŝirmiloj enpremiĝis, kaj la bufro kurbiĝis iom ĉe bariero. Baldaŭ hazarde malfermiĝis la pordo, kiam ili veturis sub viadukto, kaj dum Evelyn bremsis, la pordo frapiĝis al elstara parto de muro, kaj ĝi harmonike kurbiĝis kun terura frakas-bruo kaj krakado.

— Mi devas iom ekzerci min… — diris la knabino malantaŭen sin ekskuzinte.

— Mi vidas tion — respondis la profesoro malgaje kaj forigis kelkajn vitreroj el sia hararo. En tiu momento terura puŝo trafis ilin el dorsdirekto. Iu blasfemis malantaŭ ili en la aŭto. Evelyn rapide veturis plu.

— Pli-malpli frue vi devas reŝalti la ĝirsignalilon — diris la profesoro. — Ĉar oni kredas tion, ke vi deziras turniĝi dekstren, ili do volas preterveturi vin maldeksre, tiel ni karambolos kun ili. Estus plej bone reŝalti la ĝirindikilon tuj post ties uzo.

— Ĝi ne funkcias! — kriis Evelyn, kaj malesperiĝinte ŝi turnadis la ŝaltilon.

— Sed nur tial, ĉar vi turnadas la ŝaltilon de la fenestroviŝilo. Apud ĝi troviĝas la ŝaltilo de la ĝirsignalilo. Ne! Ne! Tiu estas la ŝaltilo de la malantaŭaj lampoj… Nu… Fine…

La knabino ekploris.

— Mi petegas — diris Bannister kun raŭka flustrado, milde, preskaŭ preĝante, — ne ploru. Mi ne ŝatas tion. Prefere dormu aŭ fuĝu, nur ne ploru! Nek tio ĝenos min, se pli-malpli frue ni restos nur triope: vi, las direktilrado kaj mi… Hop!.. Nenio problemo, nur mia kapo… Eble bonvolu, se estas permesate peti, iom singarde allasi gason dum ŝanĝo de rapideco. Ne ploru, mi petas! Iom post iom vi spertiĝos. Ĉu vi havas jodon?…

Evelyn komplezeme volis doni jodon al li, tial ŝi ekfunkciigis la manbramson fulmrapide, pro kio la profesoro kun la rapideco de la veturio kape batiĝis al la pordo, kiel ia murrompilo. Por havi la iluzion, ke lia kapo kvazaŭ eksplodus, la maldekstra, malantaŭa pneŭmatiko krevis kun granda bruo en la sama momento. La aŭto joris iom ŝanceliĝante al la direkto de la difekiĝo, poste ĝi batiĝis al arbo kun terura bruego, sed feliĉe per malakcelita rapideco. La varmoforigilo malgaje enkaviĝis.

5

Ili ŝanĝis radon de la aŭto.

Dume infano venis tien kun tri bovinoj, kaj ili kvarope rigardis kun sincera admiro la frenezan aŭtomobiliston, kiu portis noktosurtuton, kiel li rampadis en la plvo sub la aŭto, ĉar ŝajnas, ke Evelyn ankoraŭ ne sukcesis akiri sufiĉe da praktiko pri la stirado, kaj bedaŭrinde, ŝi formovis la krikon, pro kio la aŭto refalis, kaj la duone deŝiriĝinta pordo diris adiaŭon poreterne al la Alfa-Romeo, kaj ĝi falis sur la vojon, sed la aŭtolevilo restis sub la ĉasio, tiel nun la profesoro devis rampi inter la radojn por liberigi ĝin.

La aferoj statis tiel je la dekunua horo antaŭtagmeze.

Duonon antaŭ la unua horo ŝajnis, ke ili finis la muntadon.

— Ni povas veturi plu — diris Evelyn.

— Bonŝancon! — kriis la profesoro, kiel la ministoj, descendante en la profundon de la aŭto.

Dume la kamparanaj infanoj helpis meti la pordon de la veturilo transverse en la internon de la aŭto, ĉar ĝi ne estis fiksita, tiu kelkfoje falis sur la kapon de la profesro, sed li jam ne multe konsideris tion.

La knabino enaŭtiĝis por retroirigi ĝin de sur la difektita arbotrunko. La juna paŝtisto de la bovinoj rapide forpelis la bestojn el la proksimo de la aŭto. La motoro, kvazaŭ mortanta tenoristo klopodis refortiĝi, kelkfoje ĝi strange ekmuĝis kaj tuj poste ĉesis funkcii. La knabino provadis. Ŝi kluĉis, ekfunkciigis la motoron, allasis gason, la motoro ekbruis, kaj ĝi denove ĉesis malfunkcii. La profesoro rigardis el malantaŭ la pordo, kiu estis inter liaj brakoj.

— Nun provu retromoviĝi. Estas tute neeble faligi tiun grandan arbon, kaj tiel veturi plu.

Jes! Ŝi ja volis veturi antaŭen!

Post kelkaj malsukcesaj provoj ŝi fine sukcesis trovis la rekluĉon per la rapidumŝanĝilo.

La aŭto malrapide glitis de sur la arbo, io tintante falis sur la teron. La bufro estis tio. Ĝi estis metita en la veturilon, apud la pordon. La profesoro nun jam veturis en la societo de multaj konsistpartoj.

Sed senkonsidere de tio, ili gaje veturegis sur la ŝoseo.

— Antaŭ nelonge vi petis jodon — diris la knabino, kaj la profesoro kalkulante je bremso, klopodis stabiligi sin mane kaj piede.

— Ĉu vi pensas, ke mi risku tion?

— Jen estas via necesujo. — La knabino donis al li la valizeton.

La profesoro malfermis ĝin, sed li vidis nur oranĝkoloran, grandan koverton.

— Pardonon… ĝi estas la mia — balbutaĉis Evelyn kaj rapide fermis tion.

— Unuavice mi volas razi min, ne jodi — diris la profesoro rezolute.

— Evelyn malesperiĝis

— Oni persekutas nin! Pripensu, se ili ne havas bonan aŭton…

— Fraŭlino Weston! Vi sukcesis multfoje konvinki min pri la ĝusteco de viaj iafoje strangaj opinioj. Nun vi havas nenian ŝancon pri tio! Bonvolu ne diskuti kun mi! Eblas, ke oni persekutas nin, eĉ tio povas esti, ke oni mortigos nin: sed mi razos min. Poste, se ĝi devas okazi; mi estu la viktimo de la higieno.

La knabino nun ekkriis kun iom da malico:

— Ni forgesis la necesujon ie!

La profesoro nun tre timiĝis la unuan fojon dum la vojaĝo.

— Rigardu bone! Tio ne eblas. Mia sapo! Mia dentakvo! Mia razilkompleto…

— Ho! — Evelyn nun estus povinta mortigi lin. Li nun pensas pri siaj razilo kaj dentakvo. Kia snobo li estas! Temas pri vivo aŭ morto, kaj li timzorgas pri sia razilkompleto!

— Ni tuj returniĝu!

— Sinjoro!

— Fraŭlino Wesron, ĉiu vorto estas vana.

— Ni veturus en la faŭkon de morta danĝero!

— La vojaĝo eĉ ĝis nun ne estis infanludo. Ke ni ankoraŭ vivas, ĝi signifas tion, ke la sorto mem direktas nian aŭton, spite al via agado. Ni povas ĉerpi esperon el tio. Fraŭlino! Ni returniĝos por trovi mian valizeton!

La knabino ne kontraŭdiris. Ŝi vidis, ke ĉio estas vana!

Ŝi malamis la necesujon de tiu minuto. Sovaĝe kaj konvinkite, ĉar ŝi amis la profesoron, kaj la necesujo rompis la iluzion de tiu sento.

Ŝi pensis tion dum returniĝo.

Unue ŝi manovris retrodirekten por turni la stirilon en ĝustan direkton, tiuokaze ŝi joris al arbotrunko. Poste ŝi veturis antaŭen, bone rigardante, kio estis malantaŭe, dume la varmoforigilo batiĝis al apudŝosea lanternokolono. La profesoro diris nenion. Li malgaje kaŭris sur la planko de la aŭto, klininte sian kapon inter siajn manplatojn, rememorante pri bildo, prezentanta Marion super la ruinoj de Kartago. Kion nun fari?

Fine, ĉar ŝajnas, ke la aŭto estis nepereigebla, ili ekveturis reen sur la vojo. Feliĉe ili renkontis la tri bovinojn kaj la infanon kelkajn kilometrojn de tie. En la mano de la knabo estis la valizeto, kaj li feliĉe transdonis ĝin al la du vojaĝatnoj por iom da premio en kontanta mono. Cetere la infano havis bonŝancan tagon, ĉar li ĵus trovis tute novan aŭtohupon sur la landvojo, sed li ne menciis tion al la du ĉifonvestitaj aŭtomobilistoj.

— Nun ni rapidu! — diris la knabino ekscitite kaj divenprove ektiris ion ĉemane, pro kio eksonis io alia, kaj io tria komencis grinci. Tiam unue eksonis la elektra hupo Bosch, poste ŝi rapide turnis la ŝaltilon de la reflektoro, kaj Dio scias, kial, la bruo ĉesis. La lordo komencis estimi ŝian individuan stilon ĉe la direktilrado. Ŝi ĉiam etendis sian manon al alia ŝaltilo, ol kien ŝi devintus meti ĝin, tamen ili veturis.

— Nun ni haltos! — diris las profesoro kategorie, kiel vojrabisto. — Mi razos kaj kombos min. Bonvolu doni al mi la necesujon.

— Jen prenu! — Ŝi ĵetis la necesujon en la internon de la veturilo tiel, ke ĝi forte batiĝis al la refelktoro, kuŝanta sur la sidloko.

Kaj ŝi kolere lasis la profesoron tie. Li estas abomeninda malmolnukulo! Bannister pedante metis la kotŝirmilon sur la sidlokon, por ke la spegulo kaj la pelveto de la razosapo havu stabilan bazon, poste li komencis razi sin.

Dume Evelyn malpacience promenis sur la landvojo iom malproksime.

Kvankam estintus pli bone, se ŝi montrus pli multe da scivolemo al la higiena manio de la profesoro.

Ĉar tiuokaze ŝi estus vidinte, ke Bannister elprenas malgrandan emajlitan kaseton el sia necesujo, sur kiu sidas ceramika Budho-statuo kun klinita kapo, kaj el tiu kaseto li metas sian razilkompleton antaŭ sin.

Lia lorda moŝto havis sian sekuran razilon en la kaseto de la „Meditanta Budho”, kiun li kunportis en sia necesujo. Kaj Bannister tute ne konjektis, ke li estas la posedanto de la plej multekosta razilkompleto, kiu valoras rondcifere unu milionon da pundoj.

6

Milde puvetis. La brakoj de la glacoviŝiloj moviĝis tien-reen sur la rompita virto de la ventoŝirmilo kun mallaŭta zumo.

Kelkaj puŝĉaroj venis renkonte, ŝarĝitaj per fruktoj kaj lignoj.

Liono aperis en la malproksimo. Nun jam vigliĝis la kontoraŭdirekta trafiko. Anstataŭ la arbitre funkcianta aŭtohupo, por eviti ĉiun pluan problemon, Evelyn uzis la infere hurlantan aŭtokornon Bosch, respektive ŝi alterne aplikis la hupon, la enŝoveblan cindrujon kaj la ŝaltilon de la malantaŭa lampo dum urĝaj signaladoj. Diablo forportu tiujn multe da aĉaĵojn sur tiu aŭto. Ĉiu estas samforma, kaj oni devas turnadi ĉiun. Tamen ne okazis problemo, ili nur renversis puŝĉaron, ŝarĝitan per lignoj ĉe iu vojkurbiĝo, sed ili aranĝis la aferon per kelkaj frankoj. Dum la plua parto de la vojo ili „konsumis” tri kokinojn, unu ŝafistan pelhundon kaj entute ĉirkaŭ du biciklojn.

— La aŭto rapide malkreskas — rimarkis la lordo melenkolie.

Evelyn kunpremis siajn dentojn kaj stiris.

Sed Liono estas tie! Aĉeti vestaĵon! Ili povas lavi sin. Nur la trafiko ne vigliĝus tiom. Evelyn funkciigis la hupon ĉiusekunde. Ŝi devas ĉesigi tion en la urbo por ne veki tiel grandan sensacion… Nu! La akvo bolis! Sekvis dek amaraj minutoj, multaj gapantoj… ili vetura plu. La ŝtopilo de la akvujo restis tie. Ne garvas! Liono estas antaŭ ili! Nun jam nenia malbono povas okazi al ili! Tio estas eraro!

Ĝi tamen povas okazi.

Jam aperas la unuaj domoj! Nun veturi diskrete al vestaĵkomercejo. La hupo Bosch simple paneis! Evelyn panike kaptadas sian manon tien-reen inter la butono de la hupo kaj la direktilrado, pro kio la aŭto iom ebrie slalomis sur la ŝoseo. Kaj tiu malbenita korno nur sirenas, ankaŭ la profesoro kliniĝis al Evelyn, sed li povas etendi nur sian unu brakon, la alia estis enpinĉita inter la kotŝirmilo kaj la framo de la ŝiriĝinta sidloko. Renkonte venas ŝarĝaŭto, sed ili nur panike kaptadas permane por silentigi la kornon. La mizera butono ne cedas. Pum! Aŭdiĝas minacanta grincado, kiel li provas eviti la karambolon kun la grandega ŝarĝaŭto, ankaŭ Evelyn tutforte piedpremas la olean bremson, turninte la direktilradon dekstren, ŝi renversas puŝĉaron, plenan de fruktoj, dume ŝi sentas preterveturi la grandegan kamionon zumantan preskaŭ preter sia kapo.

Ili vivas! Veturi plu!

Sed ili devas fari ion rilate la kornon, ĉar ĝi estas freneziga! Ĝi konstante sonas! Ili jam estas en Liono, kaj la hupo Bosch hurlas!

– Ĉesigu ĝin! — ploregis Evelyn.

Ili alvenis tiel, kiel depatementa ambulanco, kun konstanta, furioza sirendado. Timiĝintj burĝoj kliniĝas tra la fenestroj, mirantaj homoj haltas sur la strato, kaj la buĉisto, kap-balancante diras al sia kliento, dum li metas la viandon sur la pesilon:

— Lastatempe okazas incendilo ĉiutage…

Forpreninte siajn manojn de sur la direktilrado, Evelyn kaptis siajn harojn.

— Tranĉu la kablon! — krias la profesoro malesperiĝinte.

Evelyn jam tranĉas. La vitroviŝilo tuj haltas.

— Lasu tion! Ne tranĉu! — petegas la profesoro rapide.

Antaŭkliniĝinte, li mem tranĉas la kablon. Feliĉe li estis en senhoma flankstrato, ĉar la aŭto veturis sur la trotuaro mallonge, Evelin nur en la lasta momento turnas haste la direktilradon, evitante elektran maston, kaj ili denove estas sur la pavimo.

— Jen — spiregas la knabino triumfoplene, — kiam mi estas lerta, vi ne laŭdas min.

Fine aperis en flankstrato la tiel soprata konfecia vendejo por virinoj.

— Nur tiam mi povas aĉeti por vi kompleton, sinjoro, se unue mi aĉetos por mi mem la bezontajn vestojn — diris Evelyn malantaŭen. — Ne pensu min egoistino pro tio.

— Vi estas lerta kaj malegoistino — respondis la profesoro lakone. Tre nervozigis lin, ke oni gapaĉas lian aŭton. Sed estis kion rigardi sur ĝi. La veturilo similis al traktoro de malgranda, migranta cirko, eligita el la uzo, kaj estis eĉ pli mirige, ke ĝi havis nek prodon, nek ŝtupon, nek kotŝirmilon. La restaĵoj de la karoserio jam havis nur preterkuran rilaton kun la ĉasio.

Kiam Evelyn laŭ sia kutimo energie funkciigis la manbremson, la veturilo haltis antaŭ la vendajo kun tia tintado, kvazaŭ ŝi jetus teren grandegan ladskatolon, plenan de ŝtoneroj.

Evelyn iris en la konfekcian butikon kaj rapide aĉetis kelkajn vestoj, por ke ŝi facile povu moviĝi en la intereso de la profesoro. Ŝi tuj lavis sin en la vendejo, apelaciante aŭtomobilan akcidenton. La knabino aspektis en la konfekcio tiel, kiel vicdomzorgistino, kiam ŝi iras viziti iun dimanĉe.

Kiam ŝi elvenis el la vendejo, proksimume cent persona homtumulto ĉirkaŭstaris la aŭton, kaj ili rigardis la profesoron.

En la alia strato Evelyn fine aĉetis divenprove kelkajn, virajn vestojn, poste ŝi veturis proksimume dudek minutojn tien-reen en la urbo, kiam la profesoro denove, kaj ĉi foje plej bravure sukcesis vesti sin en la interno de la aŭto, sur tiu malgranda loko, kiu estis je lia dispono. Tiun akrobataĵon povintus envii homo de serpenta lerteco. Ke Evelyn aĉetis ĝuste ĉasistan ĉapelon kun nekutime densa hupo, ĝi ankoraŭ ne tro nervozigus la lordon. Multe pli doloriga estis por li, ke lia kvadratita pantalono pendis ĝis super liaj maleoloj, kaj la galverda, velura jako pendaĉis ĉe liaj genuoj. Nek tiel li povis aperi inter la homoj sen ĉiu atentoveko, tamen signifis gravan mildiĝon en lia situacio, ke li povis sidi normale apud Evelyn. Haltinte antaŭ hotelo, la pordisto tuj sciis, ke alvenis ekstravaganca agrikulturaĵ-komecisto kun sia edzino el malproksima regiono.

— Mylord — diris la knabino en la halo, — mi ĝenis vin lastfoje!

— Ekde nun ne diru tion, fraŭlino Weston. Pli-malpli ni ĉiuj estas en la mano de Dio. Mi petas nur tion de vi, se vi denove bezonos mian helpon, ne atendu, ke mi ekdormu. Kaj mi promesas al vi, ke ekde nun mi trejnos. Li vidis, ke la okuloj de la knabino denove pleniĝas per larmoj. — Ĉu vi ne pensas tiel, ke estus pli bone rakonti ĉion sincere? Eble vi bezonus helpon de viro.

— Ne. Mi nur endanĝerigus vin. Dio benu vin pro tio, kion vi faris por mi ĝis nun. En tiu ĉi valizeto mi nun kunportas la honoron de kompatinda homo, kaj iomete temas ankaŭ pri mia feliĉo! Granda heredaĵo testamentiĝis al mi, sed mi devas serĉi, kie ĝi troviĝas, kaj mi estas sur bona spuro. Mi devas vojaĝi al Maroko! Jen ĉio, kion mi povas diri al vi, sinjoro. Vi pravis, se vi milfoje malbenis min ekde nia konatiĝo.

— Nu, ĝi estas troigo… Kelkfoje mi malhavis la kutiman komforton en via societo, temas nur pri tio. Cetere, se vi deziras viziti Marokon, morgaŭ ni povus kunvojaĝi. Mi nun jam ne revenos en Parizon, mi postsendigos miajn pakaĵojn…

— Dio gardu! Vi tro multe riskis pro mi ĝis nun, kaj mi estas feliĉa, se nenio malbona okazis al vi. Mi dankas, kaj ĝis revido.

La profesoro ankoraŭ aŭdis, ke ŝi demandis la pordiston, kiam startos la aviadilo al Maroko, alveninta el Parizo. Hazarde ĝi ekfulgos post dudek kvin minutoj, kaj la knabino tuj forrapidegis.

La profesoro, kiel jam du foje, ankaŭ nun postrigardis ŝin. Kia diablaĵo?

Ŝajnas, kvazaŭ io tre ĉagrenus lin. Kvankam verdire li devus ĝoji, ke li liberiĝis de la malagrabla societo de Evelyn Weston. Pri kia homoro de familio parolas tiu knabino? Certas, ke kuraĝa viro protekte helpus la kompatindan, persekutatan, malfortan virinon post la okazintaĵoj. Tiu knabino nun certe pensas, ke li estas malkuraĝa. Li restos ĉi tie en sekureco, kaj Evelyn Weston fuĝos en Marokon.

Oni denove persekutos ŝin, kaj ŝi denove ploros kaj denove dormos.

Ŝi estas la plej ĉarma, kiam ŝi dormas.

Li iris en sian ĉambron. Sed nun li vere dormos profunde, longe, post la nekredeble laciga ekskurso.

Kia vojaĝo ĝi estis? Oscedante li ĵetis sin en fotelon, poste li sonorigis al la grumo kaj suprenportigis sian necesujon el la aŭto. Li jam sentis ĉiufibre la trankviligan efikon de la varma bano.

Li povis vidi sian iaman aŭton tra la fenestro, el kiu la gruma facile elprenis la necesujon. Li devis malfermi nek la pordon.

Ĝi troviĝis malantaŭe en la societo de la kotŝirmilo, bufro kaj la reflektoro.

Kelkcent personoa homtumulto rigardis la malgrandan, enkaviĝintan ferrubaĵon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge estis la tute nova Alfa-Romeo de la lordo.

La varma akvo fluis kun gaja plaŭdado. Bannister malfermis la nigran valizeton por elpreni ĉion laŭvice, viŝtukon, sapon, spongon…

Mirinde, li trovis ninion el tiuj en ĝi.

Grandega, oranĝkolora koverto kun kvin sigeloj estis en la valizeto!

7

Ili intermiksis la valizetojn, Evelyn kunportas la sekuran razilon kaj la dentakvon kiel frenezulino, en Afrikon, anstataŭ la honoro de la koncerna sinjoro.

Kion li faru? Tiu virino entreprenis mortajn danĝerojn pro la koverto, kiun li tenas nun en sia mano. Estas evidente, kion fari. Li devas iri, ĉar la ciklono denove kaptos lin, je lia honoro, neglektante ĉiun komforton kaj egoismon.

Sankta Dio, estas la kvara horo! Li malfruos al la aviadilo! Nun jam estas egale, li ordonos pri sia pakaĵo, se ĝi alvenos el Parizo en Lionon, oni sendu tiun en Marokon.

Kaj oni remorku la restaĵojn de lia aŭto ien.

Li ĵetis nur adiaŭan rigardon al la plaŭdanta, varmakva krano… al la sternita lito. Kaj li iris!..

Li promesi al la ŝoforo tiel altan bakŝion, ke tiun tagon aparta providenco gardis la vivon de la burĝoj en Liono, dum la profesoro atingis la aerodromon. La helico jam turniĝis… Li apenaŭ staltas tra la pordo, kaj oni jam forportas la ŝtupetaron, poste la aeroplano ekflugas…

Afabla voĉo eksonis apud li:

Mi salutas vin, sinjoro! Via edzino jam certe maltrankviliĝis, ke vi malfruiĝos. Sed kie en la infero vi aĉetis tiun admirindan ĉapelon?!

Li estis redaktoro Holler, kiu ekveturis matene per tiu aviadilo el Parizo, kaj post nelonga observado, li sukcesis rekoni la profesoron en la komika, tirola popolkantisto. Lia lorda moŝto vere strange vestas sin dum vojaĝo.

8

Ekvidinte la profesoron, la malgaja vizaĝo de Evelyn subite sereniĝis tiel, ke ĝia beleco kaj brilego preskaŭ plenigis la internan spacon de la aviadilo. Ni hazarde intermiksis niajn valizojn — diris la lordo spiregante kaj sidis apud ŝin. — Mi ne havas rajton teni ĉe mi la honoron de nekonata sinjoro.

Evelyn nur nun rimarkis la interŝanĝon. Ŝi timiĝinte kaptis la valizeton, etenditan al ŝi, kaj la knabino konstatis kun malpeziĝinta ĝemo, ke la koverto estas en ĝi.

— Mi neniam povas sufiĉe danki tion al vi, sinjoro — respondis Evelyn plorante, kaj ŝi redonis la necesujon por la valizeto, kiun ŝi timeme premtenis en siaj manoj ĝis nun.

— Atentu, kaj nomu min Henry. Tiu terura redaktoro veturas per tiu ĉi aviadilo al Maroko. Li jam venas.

Kaj li venis, portante kafon en termobotelo, kaj kelkajn glasojn, uzatajn dum vojaĝoj.

— Vi povis veturi per mirinda rapideco el Parizo, ke vi alvenis en Lionon tiel subite, sinjoro — li komencis la interparolon, verŝante kafon.

— Jes. Ĝi estis konsiderinda plenumaĵo.

— Jen prenu, bonvolu trinki freŝan, nigran kafon!

Ili trinkis nigran kafon.

— Vi aspektas iomete laca — rigardadis Holler la scienculon, — kvankam via aŭtomobilo, mi pensas, estas sufiĉe komforta.

— Ne ĉiam — respondis la profesoro malgaje. Poste li volis direkti la interparolon al alia temo, ne tuŝinte tiun ĝenan situacion. — Kio nova en Parizo?

— Ĉiam okazas novaĵo tie. Estas inde legi la matenajn ĵurnalojn. Ekscitiĝo regas la tutan landon. Oni hazarde malkovris grandegan spionad-aferon, kvankam ĝi celis Anglion, sed vi scias bone, ke tio same koncernas ankaŭ Francion. Du mortintoj, kvin grave vunditoj, okdek arestitoj kaj cent mil frankoj da premo al tiu, kiu transdonos al la polico la heroon de la spionado. Cetere la spiono estas nia sampatrujano. Nome Evelyn Weston. Nu!.. Vi misgutis! Jen estas papera buŝtuko!

La profesoro tusadis, kaj la kompleza Holler purigis sian jak-fasonon.

Evelyn sidis paraliziĝinte.

La vizaĝo de Bannister paliĝis kaj ekparolis per tomba voĉo.

— Interese… Ĉu vi havas matenan ĵurnalon?

— Jen prenu!

Holler transdonis la ĵurnalon.

Sur la titolpaĝo per tiaj nekutime grandaj literoj, kiujn cetere oni uzas nur ĉe afiŝoj, kiuj propagandas teatrajn prezentadojn, estis skribite:

CENT MIL FRANKOJN DA PREMIO RICEVOS TIU,

KIU TRANSDONOS EVELYN WESTON-ON

AL LA POLICO VIVE AŬ MORTE!

Poste sekvis kelkaj subtitoloj de terur-dramo per iom pli modesta tipografio pri razio, murdo, spionado, rabado, kaj rompŝtelo, sed la menciitaj agoj senescepte havas la plej striktan rilaton al la person de la spionino Evelyn Weston, kiu intencas fari rompŝtelon, perfidon, rabadon kiel la plej grava malamiko de Francio kaj Anglio, post kiam ŝi akiris tre gravajn militistajn sekretojn pere de rompŝtelo, rabado kaj supozeble farinte kelkajn murdojn. Kiu kaptos ŝin, tiu traktu la eksterleĝigitan krimulinon singarde, ĉar eble ŝi defendos sin per revolvero.

Tio estis skribita en la titoloj.

Poste oni analizis sur du tutaj paĝoj la plej gravajn krimojn de la pasintaj jardekoj, kunligite tiujn kun la persono de Evelyn Weston. La polico de Parizo dum monatoj priatentas la agadon de homoj, suspekteblaj pri spionado, sed oni ne arestis ilin, ĉar supozeble ili torvos gravan dokumenton, kiun akiris la spionoj. La polico dum semajnoj kaŝobservis iun domon. Oni ankoraŭ ne plublikas pli detalajn indikoj pro la intereso de la esplorado, escepte la nomon de Evelyn Weston. Kvazaŭ ĉefkomandejo de diversaj, internaciaj spionoj funkciis en tiu suspektinda domo kaj en ties ĉirkaŭaĵo. Sekvis la momento, kiam ŝajnas, ke la farinto volas vendi la dokumenton, kaj ĉiu danĝera persono estas en la muskaptilo. La polico surprizis ilin. Dum la granda razio okazis multe da vundiĝoj. La fina celo de la razio estis la loĝejo de ia direktoro de entrepreno. Oni devis preskaŭ sieĝi la loĝejon. Du personoj, nome Fleury kaj Donald estis mortpafitaj en la ŝtuparejo. Eblas, ke jam Evelyn Weston komencis pafadi tie. Oni trovis en la loĝejo la direktoron grave vunditan. Poste la konfeso de la mortanto estis notita en protokolo, kiu klarigis la misteran aferon. Iu spiono alpafis lin, kun kiu li marĉandis. Unue ili atakis tiun nekonatan homon, kiu kaŝiĝis en la loĝejo, kies ĉeeston malkovris subite frapfermiĝinta fenestro. Tiu persono, kaj la konata spiono Adams fuĝis. Sed evidentiĝis el la konfeso, ke ankaŭ virino estis en la loĝejo. La vundito vidis dum interbatado, ke tiu virino enkuris el la alia ĉambro, kaptis la dokumenton de sur la tablo kaj poste fuĝis. La pafo trafis lin tiam. Li memoras nenion alian. La virino antaŭtagmeze vizitis lin, ŝi prezentis sin kiel Evelyn Weston kaj interesiĝis pri statuo. La polico konstatis, ke Evelyn Weston transveturis la Manikon per pasaĝer-ŝipo „Kingsbay”. Posttagmeze (laŭ la konfeso de la purigistino) Evelyn Weston eniris en la loĝejon kiel dungito de nutraĵvendejo, kaj verŝajte, ŝi kaŝiĝis tiam.

Evelyn Weston estas okulfrape bela, mezalta, blondulino…