158245.fb2
— Tio ne estis korekta faro de vi — ekparolis Laboux apud li — ke vi sendanĝerigis mian lakeon.
— Diablo forportu ĝin!
André, kiu alvenis en netaŭga tempo al la okazejo de la interbatado, kuŝis svene inter la harlem-aj tulipoj. Li ekmoviĝis malrapide, sed ŝajnis, ke pezaj estas liaj ĉiuj membroj.
— Mi pensas, ke estis sufiĉe — diris Gorĉev.
Ili rigardis unu la alian spiregante. Tagiĝis. La ŝvito ruliĝis de sur ili per lantaj, grandaj gutoj.
Gorĉev surmetis siajn jakon, pajloĉapelon kaj la monoklun kun nigra krado. Nun li aspektis tiel, kvazaŭ li havus okulvitrojn, ĉar ankaŭ lia alia okulo estis ŝveliĝinta, nigraranda pro la pugnobato de Laboux.
— Estas vere vivdanĝere interbatadi kun vi.
— Se mi estus via bofilo, ni povus interbatadi tiom, kiom vi volas — li petadis la patron, batitan ĝis tiu fariĝis kvazaŭ trampo.
— Mi tute ne deziras edzinigi mian filinon al ia rezolta flavbekulo.
— En mia aĝo nek vi povis havi pli multe da jaroj.
— Se mi finis la akademion de la vivo… Mi herois en la legio, ne en la Riviero.
— Ĉu vi pensas, ke ĝi estas tiel granda afero?
— Ĉu vi scias, kion fari? — diris Laboux irinie — dungiĝu al la franca fremdula legio, kaj eksiĝinte vi havos nenian malhelpon edziĝi al mia filino.
Gorĉev staris mute sekundon.
— Nu, ĝuste! — diris Laboux ironie. — Ĉu ĝi estis iom pli forta?
— Mi miras — diris Gorĉev — , ke vi deziras nur tion. Ĝi estas absolute neniaĵo, mi dungiĝos eĉ hodiaŭ.
— Nur provu tion! Vi estas fanfaronulo.
— Vi estas aroga ulaĉo — diris Gorĉev kaj ekiris al la pordego kolere.
Ĉe la vojkurbo, en la blinda mallumo li stumblis pro kalko-sitelo, kio tute ekscitis lin.
— Fanfaronulo! — postkriis lin la kolera Laboux.
— Kion vi diris?
— Ĝaskonanta stultulaĉo!
Gorĉev kaptis kolere la kalkpenikon, elstarantan el la sitelo, kaj kiel li povis en la mallumo, li kuregis reen sur la zigzaga vojo. Kiam li ekvidiѳ la ombron de la alia viro, senhezite li premis la grandean penikon en lian vizaĝon, ke ties tuta kapo malaperis en la kalko, poste li ekbatis lin per ĝia ligna parto:
— Ĉu mi estas stultulo?… He?… — La peniko klakante batisĠel dekstra kaj maldekstra direkto, kaj la lasta, grandega frapo puŝegis lian kontraŭulon en la fontanon, sed ankoraŭ tie li kelkfoje batis lin je la kapo, kiam tiu elmergiĝis stertore. — Ĉu mi estas stultulaĉo?… Respondu!.. Kiu mi estas… he? Ĉu stultulaĉo?
— Ne demandadu lin plu — diris Laboux apud li. — La lakeo ne scias, kiu vi estas.
André pendis svene sur la teron kurbiĝinta, de sur la rando de la fontano, kiel vaksa figuro de pupteatro en la paŭzo de la prezentado.
— Li alvenas ĉiam malĝustatempe — murmuris Gorĉev.
— Nun jam iru hejmen, amiko mia, ĉar la domanoj baldaŭ vekiĝos.
— Mi ne iros hejmen! Mi dungiĝos al la legio.
— Kial vi blufas? Ĉu vi pensas, ke tiaĵo efikas min? Dungiĝu al la legio, se vi volas!
Li facilmove ĵetis André-on sur sian ŝultron kaj lasis la junulon tie.
Gorĉev foriris kolere kaj rapide kiel ventego.
Nun li iros kaj tuj dungiĝos al la legio!
3
Li veturegis kiel frenezulo al la plej unua kazerno per sia aŭto. Li haltis antaŭ la pordego kaj renversis lignobudon, poste jorante reen, la kotŝirmilo puŝetiĝis al la gardostaranto. Jam preskaŭ estis tiel, ke oni blovsignalos alarmon, ĉar la gardistaro kredis tion, ke motorizita civilo atakis la kazernon, tiam la aŭto fine haltis malfacile.
Gorĉev tute malseka, en smokingo, tuj anonciĝis en la varbejo de la kazerno. Li estis kondukita al la dormema, deĵoranta oficiro.
— Kiel vi nomiĝas? — demandis la deĵoranto.
— Ivan Gorĉev.
— Ĉu vi volas dungiĝi al la legio?
— Jes.
— Ĉu vi havas valoraĵon?
— Proksimume cent mil frankoj estas en mia poŝo. Ĝi iomete malsekiĝis hodiaŭ dum nokta korpekzercado.
La leŭtenanto atente pririgardis la batitan, ĉifonan, sed eĉ tiel belvizaĝan junulon.
— Kial vi deziras dungiĝi al la legio, havante cent mil frankojn?
— Pro amo.
La oficiro kapjesis signifoplene. La tradicioj de Francio gardas la patoson kaj aŭtoritaton de tiu vorto kontraŭ la mokado, moda en nia epoko.
Subskribinte la kontrakton, oni prenis ĉiun dokumenton de li, kaj la oficiro transdonis asignon al li.
— Ĝi estas via fervoja vojaĝbileto kaj same via persona legitimilo, per kiu vi devas anonciĝi en Marseljo. Nun jam vi estas soldato, laŭ la ordono vi devas veturi per la unua trajno al Marseljo, kie vi devas anonciĝi en la fortikaĵo St. Jean. Oni eldonos tutlandan reserĉigon por trovi vin, kaj arestinte oni punos vin grave, se vi ne alvenos ĝis posttagmezo en Marseljon. Antaŭ la ekveturo oni kontrolos vin, vi do devas montri tiun asignon ĉe la stacidomo. Ĉu vi komprenis?
— Mi komprenas, sinjoro leŭtenanto.