158245.fb2
— La trastrekita litero „P” sur la trafikŝildo signifas tion, ke estas malpermesite halti ĉi tie!
— Sed sinjoro, mi povas nur stiri, mi ne komprenas la rebusojn! Oni skribu, kion ili volas.
La policisto diris, ke la afero kostas ducent frankojn, se li deziras, ke polica juĝisito ne tempofiksu debaton. Ĉar Gorĉev deziris tion, li transdonis la punmonon kaj ekveturis. Li nur renversis la plakaton de la kinejo, kiu falis sur la breton de la sukeraĵvendisto, kiu kostis por li entute okdek frankojn. Ĝi estis favorpreza aĉeto!
Li veturis senprobleme ĝis la hotelo, kaj fine koste de sepdek franka triciklo li bremsis bonŝance. La scivolemaj piedirantoj tuj ĉirkaŭstaris lian aŭton, ĉar ĉiu pensis tion, ke alvenis la greka konkursanto per sia aŭtomobilo, kiu ekveturis de Ateno por partoprenis la stel-konkurson de Montekarlo, tra valoj kaj montoj, en neĝo kaj koto, sur senvojaj vojoj senhalte.
Sed ĝi estas videbla sur la aŭto!
Gorĉev tuj vizitis la reĝan apartamenton, kaj li rapidis rekte en la ŝrankon. Sinjoro Vanek ĵus finis razi sin.
— Bonan tagon — li salutis sian mastron — , du sinjoroj serĉis vin.
— Kij ili estis?
— Mi ne scias.
— Kion ili volis?
— Mi ne scias.
— Ĉu vi dirisal ili, kiu mi estas?
— Ĉu mi scias tion?
— Almenaŭ priskribu ilian aspekton.
— Iu estis altranga soldato, la alia maldika, blankhara, brunvizaĝa civilulo kun bluaj okuloj.
— Ĉu Laboux?
— Eblas, sed tio ne estis videbla sur li.
— Kia malbonŝanco… Eh, estas egale… — Gorĉev eksidis en fotelon. — Aŭskultu min, oldulo mia…
— Mi nomiĝas Vanek…
— Sinjoro Vanek… nun fine vi povas pruvi, kion vi scipovas. Mi fidas vin tiom, ke vi anstataŭigos min persone en la proksima futuro!
— Vi povas esti trankvila, sinjoro…
— Se vi entreprenas la anstataŭigon por unu tago, tiam vi ricevos mil frankojn da ekstra premio!
— Ordonu pri mi!
— Mi dungiĝis al la legio!
— Mi komprenas. Vi povas esti trankvila, kiam vi soldatservos, dume mi perfekte plenumos vian agosferon.
— Inverse. Vi devas hodiaŭ vespere anonciĝi en la fortikaĵo St. Jean por anstataŭigi min ĉe la militistaro!
Sinjoro Vanek salte leviĝis kaj diris kun mireganta rikano:
— Sinjoro! Tiam estos kapute al la legio.
— Mi ne volas, ke vi soldatservu. Vesper mi havas gravan aferon. Sed mi ne sciis tion antaŭe, kiam mi dungiĝis al la legio. Sed se mi ne anonciĝos, tiel ne pli ol dudek kvar horoj oni serĉos min en la tuta lando.
— Kion do mi devus fari? — demandis sinjoro Vanek kaj eltiris kvarat-keston, estantan en la flanko de la ŝranko, poste ŝuo-keston.
— Kion vi serĉas?
— Mi metis intermanĝaĵon ien… Aha!
El la sinkita fako de la vestaĵaro, je unu premo de butono, aperis kombilo, vestobroso, spegulo por razado kaj taso da teo kun kelkaj toastoj, dudek dekagramoj da salamo en societo de du ŝustreĉiloj. — Do?
— Vi do ekveturos hodiaŭ vespere al Marseljo kun mia vojaĝbileto, valida je mia nomo, vi anonciĝos en la fortikaĵo, vi anstataŭigos min ĝis morgaŭ, ke oni ne reserĉigu min pro mia foresto, kaj posttagmeze mi deŝanĝos vin.
— Kio okazos, se vi ne povos veni sen via propra kulpo?
– Ĉar vi ne havas kontrakton kun la legio, oni ne rajtas restigi vin tie.
— Sed oni ne akceptos senvorte, ke mi trompis ilin.
— Vi estas civilulo, kaj neniu povas malhelpi tion, ke vi staru antaŭ kompetantan juĝejon, do miliitista instanco ne rajtas oficiale respondecigi vin.
— Mi entreprenas tion.
— Jen estas la bileto, valida je mia nomo kaj du mil frankoj antaŭpago, ĉar mi konas vin, kiel ĝentlemanon.
— Mi ja tute ne konas vin, malgraŭ tio mi akceptas la monon, ĉar mi sentas tiel, ke mi ne trompiĝos.
— Mi dankas vian fidon. Vi ne devas timi, ke mi estos distrita, kaj mi forgesos vin tie.
— Mi tre prijuĝas la distrecon, ĉar ĝi estas la plej malbela kaj plej malestimenda inter ĉiuj homaj eraroj — diris sinjoro Vanek, kaj li kirladis elegante sian teon per ŝubutonumilo. Eble, se li konjektus, kia malfeliĉo trafos lin pro tiu komisio, tiam li forfuĝus panike… Sed li eĉ ne konjektis tion…
4
Se ni volas kompreni la animstaton de Laboux kaj de Bertin, kial ili iradis tien-reen en la ĉambro post la malapero de la aŭto, unue ni devas scii sekreton:
La du trionoj de la Alfa-Romeo de sinjoro Laboux konsistis el dekkvar karata oro. La nikelitaj reflektoroj, la rapidumilo, la bufroj, la framo de la ĉasio, la cindrujoj kaj klinkoj estis farita el pura oro. Oni enkonstruis la plej bonegan motoron, sed eĉ tiel la bremso purviĝis alforta pro la granda pezo, ĝi povis veturi nur per reduktita rapideco.
Iu nun ŝtelis tiun fantastan trezoron.
Kiam André raportis la malaperon de la aŭto, la generalo, kvazaŭ tiu informo efikus lin mildige, li trankviliĝis.
— Kiam vi vidis la aŭton lastfoje?