158245.fb2
— Kial vi rakontas ĉiam tiun romanon? Ni jam scias ĉi tie, kian viandon manĝas tiuloj — respondis Bigeur kaj kriis en la kuriejon. — Mi petas du porciojn, kiun kutimas manĝi Aleksio la Privata.
— Diru, ĉu vi jam estis en la retoracio Texas? — li demandis sian protektanton, kiam ili denove estis en duopo.
— Jes, kompreneble. Mi sufiĉe ofte vizitas tien. Sed ĝi estas alia afero! La nomo de Aleksio la Privata estas nocio ĉi tie. Kien ajn li povas iri trankvile
Dume oni surtabligis, kaj Gorĉev, spite al lia malpacienco, fine li povis manĝi bonguste fazeol-salaton, faritan laŭ havena maniero: kun multe da pipro kaj kun ringoforme tranĉita cepo, krome ŝafviandon kaj ruĝan vinon al ĝi.
— Kiel vi nomiĝas? — li demandis dum vespermanĝo sian najbaron, la legendan konanton de vagonoj kaj sekretaj lignokestoj. — Mi ne povas kredi, ke vi estas Aleksio la Privata. Certe vi havas ankaŭ homan nomon.
— Kian komunan vi havas al tio? Ĉu vi venis prezentiĝi aŭ vespermanĝi?!
— Mi nur pensis tion… se ni jam interamikiĝis…
— Diablo amikiĝu kun vi!
Tiu homo ĉiam pli plaĉis al Gorĉev. Kvankam li brulis pro senpacienco rilate Anette-n, tamen li ŝatintus ekscii pli multe pri la spertulo de la vagonoj kaj sekretaj lignokestoj.
— Kian profesion vi havas?
— Mi estas rabisto — respondis Aleksio la Privata. — Kial vi ne trinkas el tiu vino?
— Kiel?
— Ĉu eble vi estas surda? Kun kelkaj miaj amikoj mi faras komisiitan vojrabadon. Ĝi estas tute bona profesio.
Aleksio la Privata, la komisiita rabisto (akcesore bona konanto de vagonoj kaj sekretaj lignokestoj) ŝmaci laŭte, li elprenis sian poŝotranĉilon, kubutumis sur la tablon kaj komencis piketi siajn dentojn post la manĝado per la pinto de sia tranĉilo.
— La komisiita vojrabado ne estas danĝera, kiel profesio, sed ĝi ne donas altajn enspezojn. Ekzistas veraj rabistoj, kiuj komisias nin per malpli gravaj laboroj. Ekzemple, se ili prirabas deponejon, ni liveros la varojn al ili per ŝarĝaŭto. Mi batfaligas kiun ajn kaj liveros lin ĝisdomen, poste mi lavas miajn manojn.
— Hm… Vi jam longe havis tian komision — diris Ivan Gorĉev kaj rigardis la manojn de Aleksio la Privata.
— Ĝuste hodiaŭ! Ni rabos kanajlon kaj estingos lian kandelon.
— Ĉu li estas ia riĉa herediganto? — li demandis kaj verŝis vinon por si.
— Al mil diabloj! Li estas fripono kaj nomiĝas Ivan Gorĉev… Nu! Ĉu vi sufokiĝas pro iom da vino?! Eltusu ĝin!
3
— Kiu estas tiu… Gorĉev, se mi komprenis tion bone? — li demandis, kiam li povis ekparoli.
— Kanajlo! Li spionas al ia negra reĝo sur la Riviero.
— Ĉu vere?… — Tio surprizas min. — Ĉu la negraj reĝoj preparasРsin por fari surprizatakon kontaŭ Montekarlo?
— Tute alia afero estas en la fono. Sed ĝi ne gravas. Li defiis kelkajn rezolutajn homojn, li estas ruza temerarulo.
— Kiel li aspektas?
— Ne tiel, kiel vi!
— Tio certas.
— Sed nun jam estas sufiĉe el tio. Plie diru al mi, kion vi serĉas ĉi tie?
— Mi estas helpservisto sur ŝipo.
— Kiel vi fariĝis tio?
— Mi lernis la metion de tajloro de virinaj vestoj, sed mi mistajlis belan, printempan kostumon, kaj oni elĵetis min — li diris tion kun serioza vizaĝo. Kiel mi jam menciis, Gorĉev havis malbelan kutimon, ke li eldiris ĉiuspecajn frenezaĵon sen hezito, tuj, se iu demandis lin. — Unue mi volis estis kelnero — li klarigis leĝere — , sed mi estas malkuraĝa, kaj mi havas obtuzan penskapablon, tiel mi pensis, ke estos pli bone vivi en la haveno.
— Idioto! — kriegis la anas-nazulo kaj frapis sur la tablon tiel forte, ke viando, tranĉita je kvar pecoj falis en lian sinon. — Ĉu eble la haveno estas por la malkuraĝaj kaj stultaj homoj?
— Nu… ĉiuokaze ĝi estas alia, ol la restoracio, kie povas okazi, ke ia ebriulo batas la kelneron.
– Ĉu en la haveno ne estas ebriulo?
– Ĉu estas? — li demandis timeme. — Tiam mi vivas en eraro!.. Mi ne pensis pri tio…
— Vi estas freneza! Vi ja estas perdiĝinta homo kun via knabina vizaĝo kaj malkuraĝo! Kion vi faras, se iu vangofrapas vin?
— Ne timu, mi povas defendi min.
— Kiel?! Ĉu?!
— Mi tuj denuncos la koncernulon!
— Tuj iru en la inferon — sed kiam Gorĉev salte leviĝis, li postkriis la junulon. — Atendu, frenezulo…
Sed la ruso kuris tiel, kiel li povis, feliĉe kaj nervoze, ĉar li ĝojis pro la fuĝebleco, kaj li timis, ke okazos io malbona al Anette!
Aleksio la Privata tre bedaŭris, ke li fortimigis la senpovan, timeman knabon. Li estas tute kara, sincer-vizaĝa bubo, kaj estas neniu, kiu defendus lin. Li ja postkuris lin, sed la ruso kuris tiel rapide, kiel frenezulo.
— Haltu, idioto! Mi ne volas bati vin!.. Haltu, ĉar mi rompos viajn ostojn…
Sed vane li logadis lin, Gorĉev kuris, kiel li povis.
4
Nun kion fari?… Jam estis vespero. Kie estas la restoracio Texas? Hopla!
Unuaranga ideo!
Li iris rapide en la telefonbudon kaj telefonis al la fajrobrigado. La sirenado helpos al li trovi la restoracion, ĉar ĝi estas ie en la proksimo, tio certas.
— Fajrobrigado — anonciĝis voĉo.