158245.fb2
— Sinjoro — li respondis mangeste — , se mi encerbigas ion, tio estas tutcerta! La nomo restas konstante antaŭ mi tiel, kvazaŭ ĝi estus stampita sur mian cerbon, kiel vi vidas tiun nomon sur la unua paĝo de la ĵurnalo: „Anette Laboux.”
…Li tiu kaptis la ĵurnalon el la manoj de sinjoro Vanek kaj legi konsternite sur la titolpaĝo!
HODIAŭ TAGMEZE ONI RABIS EL IU VILAO DE NICO ANETTE LABOUX-ON.
2
Kiam la generalo kaj Laboux alvenis hejmen el Marseljo, la domo ŝajne estis tia, kiel alifoje. Parker, la negra ŝoforo malfermis la ĝardenan pordon antaŭ ili, kaj la hundo de Anette, la granda, blanka vertrago, saltadis sur la alvenintojn.
Kiel ĝi bleketas!
Sed ili ne rimarkis tion. Atinginte la salonon, ili ĵus komencis paroladi, kiam ili aŭdis mallaŭtan ĝemadon el la direkto de la glasoŝranko. Laboux tute ne surpriziĝis, kiam li ekvidis André-on en iu larĝa tirkesto, ŝnurligitan.
— Tie mi ankoraŭ ne estis — diris la lakeo ĝemante, kiam li liberiĝis.
— Kio estas?! Kio okazis?
— Iu batfaligis min — li diris spiregante.
— Ĉu vi fartas malbone?
— Iomete. Mi iom post iom alkutimiĝas al tio…
Ili jam sciis ĉion post kelkaj minutoj. Letero estis en la ĉambro de Anette.
Ni rabis vian filinon. Se la aŭto ne estos vespere en tiel sama stato sur la ŝoseo inter Nico kaj Cannes, kie ĝis disbranĉiĝas norden ĉe parko, tiam mi mortigos vian filinon. En ĉies nomo, kiujn vi prirabis, mi ŝuldas al vi per tiu venĝo. Ĉu vi kredas tion, ĉu ne, ĝi ne gravas.
B. L.
Laboux fiksrigardis antaŭ sin serioze:
— Nun kio okazos?…
— Ni informos la policon.
— Ĉu vi pensas, ke tiaj homoj, kiel Portenif kaj liaj kunuloj ne plenumos ilian minacon, se ni denuncos ilin?
— Sed… kion vi volas?…
— La oron… ni donos al ili…
— Ĝis nun ili nur kredas, ke ni rabis tion, sed se vi transdonos la oron, tiam la akuzo estos vera.
— Sed Anette — flustris la ĉiam tranvila, sekstatura, malmola homo, nun ĉi-foje kun tremantaj lipoj. — Ni transdonos la oron, Aŭgusto.
— Ĝi ne estas la nia.
— Malgraŭ tio. Kion mi havas, per tio mi sendamaĝigos la reĝon de Ifiriz, kaj ankaŭ la ceterajn mi repagos iom post iom… Se necese, eĉ ĝis la fino de mia vivo mi suferos pro la ŝuldo…
Kiam ili venis en la ĝardenon, taĉmento da policistoj desaltis de sue la alarmaŭto.
— Kiu vokis vin?
— Iu telefonis, ke oni rabis la fraŭlinon.
— Vi ne devas scii pri tio. Bonvolu — diris la generalo — , rekomandi viajn homojn…
Laboux rapidis en la domon.
— André! Kiu telefonis de ĉi tie?
— Mi… Mi aŭdis, ke la fraŭlino…
— Mi batfaligos vin!
— En ordo. Sed se povas peti vin, sinjoro, metu min en la internon aŭ sub neniun meblon. Laŭ mia opinio ĝi estas nekomprenebla ago.
— Okso.
Laboux forrapdis kun la generalo. Ili sidis en la bluan Alfa-Romeo, sed ne Parker stiris ĝin.
…Je la naŭa horo vespere Anette estis hejme, kaj la aŭton, kiu konsistis preskaŭ tute el oro, posedis Lingeström kaj liaj kunuloj.
3
La knabino pasigis kelkajn horojn en la societo de la friponoj. Ŝi ne devis plendi pro la trakt-maniero. Oni pene portis ŝin en vilaon, proksime al Cannes. Lingeström atendis ŝin tie, kaj ankoraŭ kelkaj homoj. La barono estis malvarmkoduta, sed ĝentila.
Kara Anette — li diris laŭ sia kutima diplomata maniero. — Se vi estus reciprokinta miajn sentojn, tiam ne okazintus, ke mi tiel perforte eldevigu mian justan heredaĵon.
— Ba — respondis Anette kolere — , vi estas ĉantaĝisto! Krimulo!
— Mi petas mian rajtan heredaĵon de via patro!
— Mia patro neniam faris maljustaĵon kontraŭ iu!
— Jen rigardu — diris Lingeström kaj metis leteron antaŭ ŝin:
Subskribintoj kunportas oron, kies valoro estas dek milionoj da pundoj. Ni interkonsentis, se iu mortos el ni, la aliaj kamaradoj heredos lian parton
192… oazo Abudir. Ifriz.
Barono Lingestrom, legianoj Portenif, Laboux, Latourette, Van Diren kaj Hurine.
Ŝi rekonis la skribon de sia patro. Sendube, ke ĝi estas aŭtentika!
— Ĝi pruvas nenion.