158245.fb2 La dekkvar-karata a?tomobilo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 29

La dekkvar-karata a?tomobilo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 29

— Silentu! Dum mi estas ĉi tie, vi povas esti trankvila! Pierre Boussier promeis, ke li zorgos pri Gorĉev dum la Afrika restado. Kapitano Boussier vojaĝadas en Afriko, kiel referento de la ministrejo pri la militaj aferoj, kaj li estos en Oran post du semajnoj. Mi diris al li pri Gorĉev, ke li estas mia proksimulo. Se vi venos tuj en Negresco-n kun ni, mi skribos eĉ poŝtkarton al li.

— Mi venas, mi venas…

Laboux eĉ nun ne ekparolis. La tragika stultaĵo de Gorĉev relative grave pezis lian konsciencon.

— Hej, André! — kriis la generalo kaj aplaŭdis. — Sufiĉas la malgajeco, karuloj!

André envenis. La ŝvelaĵoj sur liaj okuloj riĉiĝis per du opalaj kaj lapis-lazuraj tonoj, sed la okuloj mem fariĝis tiel mallarĝaj, kiel trio per krajono. Laboux ordoni laŭkutime:

— Venu la aŭto… — Li glutis la frazfinon. La auto! Kie ĝi estas jam. Li ĝemis.

— Telefonu — diris la generalo — por venigi taksion!

— Jes. — Li returnis sin sur la sojlo. — Ĉu Parker engaraĝigu la aŭton?

— Eh! Komprenu — ekadmonis lin Laboux. — Mi vendis la Alfa-Romeo-n. Ĝi estas ĉe la nova posedanto…

— Sinjoro! Monsieur Gorĉev estis sufiĉe indulgema aŭ distrita, kiam li batfaligis min, ĉar li ne blindigis min tute, tiel mi povas aserti tutcerte, ke la aŭto staras antaŭ la pordego. Mi vidis tion per mia unu okulo…

Ili kuregis malsupren…

La generalo trapasis la pordegon la unua, kaj li retropuŝiĝis. Anette ekŝrikis. Laboux faris grandajn okulojn… — Kio ĝi estas??!

La aŭto staris apud la trotuaro sendifekte, nur ties varmoforigilo enkaviĝis iomete, kaj la sangaj plumoj de surveturita anaso gluiĝis al la motorujo.

…Ie sur la guma planko kuŝis nigra monoklo. La celuloido foriĝis de sur ĝia malgranda parto.

X-a ĉapitro

1

— Sinjoro Vanek — diris Gorĉev, kaj li demetis la ĵurnalon, kiu informis la homojn pri la forrabo de Anette. — Nun vi paŝos sur la piedestalon de via sekretaria tasko.

— Ĉu ĝis nun mi ne estus starinta tie? — li demandis kun malvarmkonduta miro.

— Mi esprimis min malbone. Ĝis nun vi agadis en alteco de nuboj. Sed nun vi devas iri en la stratosferon!

— Mi iros volonte, sed mi devas scii pli precizan adreson, ĉar mi orentiĝas malbone en Marseljo. Mi pensas, ke tiu magazeno estas proksime al la stacidomo, ĉu ne?

— Vi divenis tion!

— Kion mi kunportu?

— Nenion. Mi mem aranĝos ĉion. Ĉar mi scias la solvon de la krimafero, publikitan en la ĵurnalo, mi scias, kie estas Anette Laboux!

— Ŝia nomo ne estas en la telebonlibro. La sola filmaktorino estas Zwillinger. Ĉu ne eblas, ke tamen vi havis aventuron kun ŝi, kaj la virino nun ne volas scii pri vi?

— Eblas — li konsentis entuziasme, ĉar li decidis neniam plu diskuti kun sia sekretario. — Mi do nun foriros kun via forpermesilo, sed vi atendu min ĉi tie. Ankoraŭ neniu konas min en la legio, nur buĉisto…

— Ĉu buĉisto?! Mi konas lin! Ĉu lia nomo ne estas Krompach?

— Li nomiĝas Zagorosky.

Ĝi iris jam kvazaŭ oleite! Li sciis, kion fari, se li volas liberiĝis de sinjoro Vanek rapide.

— Vi ricevos kvarcent frankojn, sinjoro Vanek, se vi anstataŭigos min ĝis la unua horo nokte. Gravas, ke vi anonciĝu dum la lego de la nomliso. Mi revenos antaŭ la ekiro por deŝanĝi vin.

— Tre volonte, ĉar ili ne rajtas puni civilulon. Sed mi kunportis nenian havaĵon.

— Mi havas ĉion sur la breto, super mia lito, kio estas necesa en la legio.

— Mi bezonas nur paciencon dum tiu mallonga tempo.

Se li estus antaŭvidinta la futuron, li certe ne estus dirinta tion. Sed ĉar mi jam menciis ĝin en alia parto de mia romano: la homo estas kreita laŭ sia propra intereso tiel, ke li ne antaŭvidu la futuron.

…Post dek minutoj Gorĉev forlasis la fortikaĵon St. Jean en tia civila vestaĵo, kiu estus komforta loko eĉ por pluraj personoj.

Tiun vestaĵon porti lia sekretario antaŭ nelonge.

Sinjoro Vanek aperis en studente mallonga militista pantalono post la alivestiĝo, la ĉapo estis sur la pinto de lia verto, kaj la manikoj de la kamizolo kovris nur liajn kubutojn. Sed la butonoj defalis. Unuavice li alparolis kolonelon, kiu ĵus iris tra la korto, kaj li eklevis sian ĉapon ĝentile por saluti lin.

— Bonan tagon, mi estas Petroviĉ. Bonvolu diri, sinjoro ĉefleŭtenanto, kie troviĝas la dormejo por la soldatoj?

La kolonelo pensis tion dum momentoj, ke la garnizono ribelis, kaj ili tuj masakros ĉiun.

— Ĉar — daŭrigis sinjoro Vanek gaje kaj rigardadis iun ordenon de la kolonelo, preninte ĝin inter siajn fingrojn — mi ne konas la vojon, kondukantan tien. Pardonon… — Tial li aldonis tion, ĉar hazarde li deŝiris la Aglo-ordenon por la unuarangaj soldatoj.

— Kiu vi estas? — demandis la kolonelo, eĉ nun konsternita.

— Mi estas nova dungito ĉe la patrujdefenda aremo. Mi nomiĝas Van… Mi havas la nomon: Petroviĉ.

La kolonelo subite komencis ridi tiel, ke sinjoro Vanek retropaŝis pro timo.

— Kara infano mia — ekparolis fine la blankhara soldato kun kompato — , diru, pro la amo de Dio, kiel vi povis fariĝi soldato?

— Nun ne pri tio temas, mi petas…

— Kolektu vian ĉiun voloforton tre rapide, ĉar cetere vi havos teruran vivon. Grava afero estas ĉi tie paroli kun superulo. Staru iom soldatece.

— Ĉion ĉi mi scias el la filmkronikoj, sed nun ne estas ekzercado, ĉu ne? Kial agi ĉi tie kiel infanoj?… Ĉu vi ne havas alumeton, sinjoro ĉefleŭtenanto?

La kolonelo denove ekridis. Poste li skuis sian kapon malgaje.

— Disijnoro! — diris la kolonelo. — Kiel venas en la kapon de tia homo surpreni uniformon… Mi elkore bedaŭras vin! Ĉu vi scias, se vi estos soldato dum du tagoj, pro tio vi ricevos striktan katenon, kaj vi devas gardostari dudek kvar horojn?

Li balancis la kapon malgaje kaj iris plu. Sinjoro Vanek postrigardis lin kolere.

— Ĉu el tio mi sciu, kie troviĝas la dormejo… Nu estas egale… Alo! Sinjoro kaporalo!!

Li alkriis la serĝenton. Al Verdier. La Leono turniĝis fulmorapide.