158245.fb2
— Mi diras, ke Tintoretto.
Sinjoro palpebrumis senkonsile dum mallonga tempo.
— Ĉu vi estas italo?
— Mi estas sviso.
— Bedaŭrinde mi ne parolas svise… — Li deprenis la cigarskatolon. — Estas interesa tiu malgranda pakaĵo — li diris.
Sinjoro Würfli ridetis pardoneme.
— Ni ne tuŝadu ofte tiun temon…
— Mi ne faros tion. Mi nur tranĉos la ŝnuron, tio sufiĉas, tiel… hm. Bondolu diri, ĉu ĝi estas kompleta ekipaĵo de legiano?
Kaj li rigardis la enhavon de la skatolo: du uzita piedtukoj, peco de ŝnuro, kelkaj ŝtelŝlosiloj, krome korkotirilo kaj tre multe da cigarstumpoj.
— Eblas — diris Würfli. — Mi ankoraŭ ne ricevis mian ekipaĵon.
— Kiel estas grava korotirilo en la dezerto? — meditis sinjoro Vanek. — Kaj kial oni provizas la soldatojn ŝtelŝlosiloj kaj cigarstumpoj?
— Eble oni uzas la dekoktaĵon de la tabako, kiel medikamenton. Ĉar ĉiuj Afrikaj soldatoj malsaniĝas je skorbuto.
Sinjoro Vanek skue malplenigis la skatolon nervoze.
— Mi ne ricevis ĝin. Aŭ se jes, tiam iu ŝtelis mian skorbuton de tie ĉi.
Sinjoro Würfli etendadis sian kolon scivoleme.
— Ĉu la simbolo estas en ĝi?
— Kion mi faru? — demandis sinjoro Vanek konsternite.
— Kunmetu la tri pecojn…
— Kiaj pecojn…
— Kiuj vi tenas en la skatolo.
— Ĉu la cigarstumpojn?
— Mi petas vin ne ŝerci. Kunŝraŭbu la tri pecojn kaj muziku ion!
— Bone — instigis lin sinjoro Vanek kun afabla rideto de neŭrologo, — mi kunŝraŭbos la ŝnuron kun la piedtuko kaj mi muzikos per tiuj… Kial mi ne havas aŭtomatan rezilon? Alo! Superulo!
Kaporalo Gent envenis, li kriis al la suboficiro, kiu ekbolis de kolero:
— Aŭskultu min, ĉevalo… Morgaŭ vi vidos tian miraklon!
— Kial? Kio okazos morgaŭ?
— Morgaŭ oni ĵurigos vin! — kriis la kaporalo.
— Sed mi jam estas edziĝinta!
Tiam eksonis la trumpeto.
— Alviciĝu! — kriis Gent kaj elrapidis sur la korton. Sinjoro Vanek iris kun ili kun la lignoskatolo. Li ĉirkaŭrigardis maltrankvile. Gorĉev estas nenie!
— Interese — diris Würfli. — Ĉiu artisto havas muŝon en la kapo.
— Eblas.
— Ankaŭ la muzikistoj kaj la pentristoj.
— Ankaŭ la balet-dancistoj kaj la ŝtonskulptistoj. Diru, ĉu vi ne havas alian problemon?
Li rigardadis ĉien nervoze… Li ne estas ĉi tie. Sekvis denove lego de la nomlisto, poste oni gvidis ilin en la havenon al ŝipo. Gorĉev ankoraŭ nun ne venis. Jam estis malfrua nokto. La vaporŝipo sirenis. Oni rulis ponton antaŭ ilin de sur la ŝipo.
— Ni ekveturos — diris la leŭtenanto al Verdier.
— Ĉ ni ne povas atendi ankoraŭ kelkajn minutojn? — demandis la sekretario.
— For, ĉar mi veturigos vin en la frenezulejon.
— Interese — li diris nervoze, kiam ili ekveturis — , oni faras grandan aferon el ĉio… Kvazaŭ Saharo forkurus, se ili ne rapidus tiel…
Sed li estis sur la ŝipo… Li staris ĉe la balustrado. Kaj li ankoraŭ esperis, kvankam jam aŭroris. Li vigle moviĝadis. Kio estos el tio? Ebli li venos, sed Gorĉev ne venis, kaj la ŝipo ekveturis. Tiam matroso alpaŝis sinjoron Vanek:
— Iu sendis tion antaŭ duonhoro, ke mi transdonu ĝin al la legiano n-ro 27!
Gorĉev skribis tion al sia anstataŭiganto:
Estimata sinjoro Vanek!
Bedaŭrinde mi ne povis veni sen mia propra kulpo. Mi deŝanĝos vin en Oran, dum tiu tempo vi ricevos salajron, ducent frankojn po tago, kiun ekde morgaŭ mi metos en iun bankon laŭ via nomo, kaj mi transdonos la kvitancon al vi. Mi petas iom da pacienco.
Via dankema ĉefo,
Petroviĉ
…Kaj la vaporŝipo liveris sinjoron Vanek al Afriko.
2
Gorĉev rapidis malsupren el la fortikaĵo en la stranga vestaĵo de sinjoro Vanek en la malnovan havenon, li sidis senhezite en la unuan sole lasitan aŭton, kaj laŭkutime li komencis iun el siaj bonegaj veturoj, kiuj memorigis pri invado de antikvaj, barbaraj hordoj, laŭ la postlasitaj signoj de nia heroo.