158245.fb2
— Jes! Sed tio ne plu okazos al li! Sufiĉe! Ni iru, knaboj!
— Prave. Ni devas meti la aŭton sur la ŝipon Suspektinda Ŝarko!
Drugiĉ, kiu estis silentema, tiris la ŝnuron pli strikta, kion li uzis, kiel rimenzonon, kaj ili foriris. Aleksio la Privata diris forironte:
— Ne provu fuĝi, la gardistoj lasos foriri neniun en la fino de la koridoro, kiu volas foriri sen la akompano de iu konato.
Ĉu Anette?! Kio okazis al Anette? Oni ja forrabis ŝin. Sed kiu? Neniu alia, ol la dikulo kaj Portenif, la trampa homo, krome Lingeström, kiun li mortbatos, se li renkontos lin denove. Granda Dio! Kaj Vanek!
Kiam li venis en lian kapon, tuj aperis Portenif, kiu estis trampa, kaj tiu esprimo estas literurature mildigita epiteto por karakterizi la neprizorgitecon de la bandito. Krome li estis tute ebria.
Li rigardis Goeĉev-on indiferente. Li ne vidis la ruson en la mallumo, kiam li provis ataki la generalon. Li sciis nur tion, kion Aleksio la Privata diris al li mallonge en la drinkejo: la bando ekprotektis karan flavbekulon, ĉar li dungiĝis al la legio.
— La Majstro estos kolera, ke vi venigis lin en la kaŝejon — opiniis Portenif, kaj li insistis pri tio, malgraŭ la malklara hipotezo de Alaksio la Privata pri la ĉiela sato de faktoj kaj ceteraj.
— Tiuj aferoj estas idiotaĵoj — li respondis mansvige, sed li estis tiel ebria, ke li ne diskutis, sed li iris en la kaŝejon.
— Ĉu vi kaptis lin? — demandis Gorĉev.
— Kiun? — li interesiĝis langvore.
— Gorĉev-on.
— Jes! Oni jam venigas lin…
— Kiel?! Ĉu ili kaptis lin?…
— La fripono drinkadis senzorge, kaj Fiŝeto kun kvar homoj surpizatakis lin…
Li singultis, fale sidiĝis, kaj liaj palpebroj malleviĝis lace. Ĉu oni estus kaptintaj lin dum drinkado, kaj li ne scias pri tio?…
— Kion faris tiu Gorĉev?
— Li estas indolenta kanajlo. Verŝajne li apartenas al malamika bando. Sed se li sidos ĉi tie, kiel vi, tiam mi eligos liajn okulojn unu post la alia per mia poŝotranĉilo.
— Kial vi volas agaĉi per liaj okuloj parte? Eligu tiujn kune.
— Ne imperinetu, laktobuŝulo — li diris kaj eksidis, ĉar li estis tiel ebria, ke li ne povis stari sur siaj piedoj. Li verŝis vinon en glason kaj eltrinkis ĝin. — Se foje… — li ekprenis la gorĝon de Gorĉev — mi povus teni lian gorĝon en miaj manoj, tiam do… ĝi estos mia plej bela tago!
— Domaĝe, ke la koncerna kolo estas nur la mia.
— Tute bonŝance, ke li ne sukcesis nuligi niajn planojn. Ĉar de tiam ni forrabis la knabinon, kaj ni interŝanĝis ŝin… kontraŭ la aŭto ĉe tiu fia Laboux, kaj… ni kaŝis… la aŭton…
— Nu, bone… — respondis Gorĉev kaj malpeziĝis iomete. Gravas, ke Anette estas libera!
Portenif subite falis antaŭen, ke lia frunto betiĝis al la tablo kaj ekdormis. Gorĉev rigardis la murhorloĝon malesperiĝinte. Baldaŭ vesperiĝos! Tiu kompatinda Vanek vane atendas lin… Portenif falis sur la plankon kun laŭta bruo. Eble li havis malgravan etilismon. Gorĉev lasis lin tie sur la planko. La porko!.. Li estas sensenta murdisto!..
Iu kvaronhoro pasis post la alia, kaj Portenif ronkis… Li ne povas eliri, ĉar verŝajne oni gardis la finon de la koridoro, kie estas elirejo al la drinkejo. Sed Aleksio la Privata kaj liaj kunulon ne elvenigos lin de tie ĉi…
Fine aperis plat-vizaĝa, ĝiba homo.
— Nu, portu lin… Trovite la fripono — kaj li turnis sin gaje al la knaboj. — Ni ricevos kvardek mil frankojn! Ni kaptis Gorĉev-on.
Kaj ili trenis tra la pordo la ŝnurligitan, kape batitan Cortot-on, la krimulon, kiu suferas de nostalgio pri la hejmlando.
1
Ili ĵetis la batfaligitan legianon en la angulon. Poste ili komencis vivigadi Portenif-on kun malmulte da sukceso.
— He! Olda rabisto!
Ronkado.
— Lasu tiun ebrian bruton. La Majstro venos, pagos, kaj li povas kunporti Gorĉev-on.
Dume la silentema Drugiĉ amuzis sin per tio, ke iafoje li trempis la kapon de Portenif en sitelon, plena de akvo. Fine tiu povis stari sur siaj piedoj ŝanceliĝante.
— Kion… vi volas de mi?!.. — li balbutaĉis.
— Ni kunportis lin, li estas ĉi tie!..
— Kiun?!
— Gorĉev-on! La insolentulo estas tie!
Kaj li montris al Cortot. Portenif elprenis sian poŝotranĉilon. Certe tial, ke konforme al sia promeso, li elprenu la okuloj de la kaptito unu post la alia. Sed Aleksio la Privat repuŝis lin.
— Se ni ricevos lian prezon. Ĝis tiam vi ne difektu la kaptiton.
Portenif denove falis sur la plankon kaj ekdormis, aŭ svenis. La silentema Drugiĉ deprenis la jakon de Gorĉev de sur la seĝo kaj metis tion sur lin.
Nun la dikulo enpaŝis, kiu kvankam kun suburba gusto, sed li omaĝis al la vira modo.
— La Majstro mesaĝas tion, ke metu la aŭton sur la ŝipon Suspektinda Ŝarko! Tuj!
— Hoho! Unue ni devas navigi per la Suspektinda Ŝarko de la kajo Belga ĝis la restoracio Faraono, kie la aŭto staras, ĉar ne estas permesite ekfunkciigi ĝin.
— Tio daŭros longe! Unue ni petas la monon, Aldous!!
La dikulo, sur kiu estis videbla, ke li estas miksrasulo, respondis orgojle:
— La Majstro venos kun la mono ĉi tien, kaj li pagos, kiam li kunportos Gorĉev-on. Eĉ tiam, se via komiisito estas ĉi tie!.. — Li piedbatis Corto-on: — Tiu ulaĉo mortis!
— Tute ne — respondis Jasmeno. — Ni nur ne malutilos la varon!
— Jasmeno, vi restos ĉi tie kaj transprenos la monon — mansignis Aleksio la Privata. — Ni enŝipigos la Alfa-Romeon dum unu kaj duon horo. Ni fidas la honoron de la Majstro. Se ni trompiĝos, ni havos la aŭton kiel garantiaĵon — opiniis Aleksio la Privata.