158245.fb2 La dekkvar-karata a?tomobilo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 36

La dekkvar-karata a?tomobilo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 36

— Pardonon… Mi estas Gorĉev. Mi nuligos la ĵus diritajn…

La kapitano langvore fermis siajn okulojn por momento kaj spiris profunde.

— Serĝento! Sendu tiun homon por pridemando! Mi proponas puni lin per dek tagoj en salle de police! Kaj fleksi lin pro la maldiscipliniteco! — li okulmezuris Vanek-on. Vi estas la unua rekruto ekde la ekzisto de la fortikaĵo, kiun oni punas en la tago de la alveno! Hontu! — Poste li turnis sin al la suboficiroj. — Ankaŭ vi! Rompez! Suboficiroj venu kun mi por ricevi vian punon!

Kaj li iris. Malantaŭ li la suboficiroj. Juna leŭtenanto, kiu ĝis nun rigardis la scenon senvorte, nun venis al li.

— Aŭskultu min, amiko mia. Vi certe scias, ke ekzistas breditaj ĉashundoj, kaj speciale reproduktitaj bovoj post zorgoplena elektado de gepatroj. Vi do bedaŭrinde estas purrasa posteulo de filistro!

— Ĉu sinjoro majoro ests bestbredisto?

— Ne. Iam mi estis psikologo. Vi, amiko mia, vi havas tre malbonan animan karakteron. Ĉu vi scias, kion signifas anti-soldato?

— Jes, kompreneble. Napoleon-statuo, farita el malnova porcelano.

— Vi estas ĝisoste civilulo! — daŭrigis la oficiro ĝemante. — La pracivilulo, kiu ĝuste tiel ne havas kapablon al la soldateco, kiel nek surdulo povas kompreni Mozart-on. Mi tre bedaŭras vin. Ĉu vi komprenis min?

— Proksimume — respondis sinjoro Vanek — , nur tio estas malklara por mi, kion komunan havas la specialaj bovoj al malnovaj, porcelanaj tasoj?

— Vi estas senhelpa homo — mangestis la leŭtenanto kaj iris plu kapbalancante. Sinjoro Vanek rapidis sur la etaĝon kaj enpaŝis tra la pordo, sur kiu estis skribita:

KONTORO  DE  BATALIONO

m a j o r o    R i b o u

Enpaŝi sen voko estas malpermesite!

Li malfermis la pordon kaj eklevis sian ĉapon antaŭ la majoro, kiu sidis tie.

— Bonan tagon, sinjoro kaporalo. Ĉu ne alvenis letero je la nomo Gorĉev? Rekruto… kompanio la II-a…

La majoro ekstaris kaj okulmezuris lin.

— Senrangulo! Pro tio mi katenigos vin!

— Kial oni estas tiel nervozaj ĉi tie? Certe mi jam havas leteron, do bonvolu rigardi: Petroviĉ.

— Forportu vin — diris la majoro mallaŭte. — Mi punos ankaŭ vian suboficiron! For!

„Ĉiu estas nervoza ĉi tie…” — li pensis dum li iris malsupren sur la ŝtuparo. Kiam li alvenis sur la korton, denove estis alviciĝo tie. Kiam li malsupreniris, oni jam staris vice. Sinjoro Vanek iris antaŭ ilia fronto, kiel ia generalo kaj rigardis la junulojn.

— Senrangulo! Kion vi faras?! — kriis la kapitano.

— Mi serĉas mian lokon… Inter alta kamparano kaj ruĝlipharulo… Aha!.. Nu, lasu min!

— Fripono!

— Bone! Bone! Mi jam staris en la vicon! Kial vi ekscitas vin?!

— Morgaŭ je la oka horo iru por pridemando! Dudek du tagoj en la karcero, duobla gardostaro! Baldaŭ ni instruos vin… Ne timu… — Li spiregis elĉerpiĝinte. Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!

La konata leŭtenanto venis tien, kaj sinjoro Vanek ridetante eklevis sian ĉapon en la vico:

— Bonan tagon!

— Kion vi faras?!

— Mi salutis la sinjoron bestkuraciston.

— Katenu lin!

Mi ne plu detalos tion. Tiun tagon multaj suboficiroj kaj oficiroj prenis medikamenton pro la soldata konduto de sinjoro Vanek, dume la kulpulo sidis sur la ŝtona planko de la ĉelo, kaj oni katenis liajn pojnojn al lia maldekstra maleolo… La malliberulo diris kun amara orgojlo al la foriranta kapralo:

– Ĝi estas tre delikata traktmaniero. Mi povas diri…

Kiam la kompanio viciĝis la unuan fojon sur la ekzerctereno, serĝento Verdier kun tiu ĝua, malrapida ritmo, kiel frandulo prokrastas la konsumon de la alportita manĝaĵo kun tro detala prepariĝo, li dufoje tordis siajn lipharojn kaj ekparolis jene:

— Nnu… Elpaŝu, vi tie…

La ĉirkaŭaĵo iomete timigis sinjoron Venek, kaj dum unu tago li ekkonsciis, ke nun estas problemo.

Li do elpaŝis modeste, afable.

— Diru al mi — demandis la serĝento trankvile — , kiu mi estas?

Sinjoro Vanek akrigis sian memoron, kaj reeĥis en liaj oreloj la nomo de la suboficiro, li do eldiris feliĉe:

— Vi estas la amate estimata suboficiro Cikado!..

Kaj li ĉirkaŭrigardis ridetante tiel, kvazaŭ esperante iom da rekono.

— Bruto! — respondis Verdier pale. — Tial vi nun prenu tiun malpezan maŝinpafilon, kaj portu ĝin kurpaŝante sur la monteton, kie vi okupos gvat-pozicion!.. En avant… marche! Pas de gymnastique!

Nun jam ankaŭ sinjoro Vanek komprenis, ke ĝi ne estas ŝerco…

Lia lango elpendis kaj falis kvarfoje en la kvardek celsiusgrada varmego, sed li kuris. Fine li agoniis en ripoza pozicio sur la supro de la monteto, amare spiregante, kaj li sentis sin senkulpa en la humiligo, kiel martiro.

La suno brilis senĉese sur la gvat-pozicion, kaj sinjoro Vanek duone senkonscie demandis sin, ĉu li akiru pluvombrelon?

Tiel komenciĝis la ekzercigo kaj kalvario de sinjoro Vanek.

Baldaŭ aperis sinjoro Würfli, la iama proprietulo de la Ballhaus en Zuriko, ekipita per grandega reflektoro, spiregante.

Ankaŭ li kulpis ion. Nun ili anheletis unu apud la alia. Varmo: 40 celsiusgradoj en ombro. Sed ombro ne estis en la gvatejo. Nur varmego.

— Kial koleras min la serĝento? — demandis sinjoro Vanek poste.

— Pro cikado. La cikado estas besto, simila al lokusto, sed la serĝento estas la Leono.