158245.fb2
Kaj li iris sur la terason. Gorĉev alridetis la virinon en ruĝa vestaĵo kaj salutis ŝin, sed ŝi deturnis sin.
Ili eksidis apud la plej granda tablo, kaj venis la kelnero.
— Kio okazis al via okulo? — demandis sinjoro Vanek, kaj ankaŭ Gorĉev turnis sin al li kun kompato, sed poste li mendis fiere:
— Mi petas brieron! Kion vi trinkas, sinjoro Vanek?
— Prefere mi manĝus ion en tiu ĉi semajno, se jam mi havas kvin mil frankojn.
Gorĉev kapjesis, kaj sinjoro Vanek mendis longe.
Baldaŭ oni alportis la brunan bieron, li trinkis, kaj komenciĝis la surtabligo de la manĝaĵoj, en timige longa vico. Vanek, la improvizita sekretario kaj vera, interna, sekreta nevo, unue li ligis la buŝtukon ĉirkaŭ sian kolon, laŭ la kutimo de familiajn sentojn havantaj burĝoj, ke apud lia nuko, kiel pinta krom-oreloj elstaris la blankaj angul-pintoj, poste li kontrolis la alvicigitajn manĝaĵojn, kiel militestro.
— Pro kia afero vi estas en Nico? — demandis Gorĉev
— Mi ne scias.
— Ŝajnas, ni havas la saman aferon. Mi konfesas, ke vi plaĉas al mi, ĉar malgraŭ via malriĉeco vi gardas vian burĝan dignon.
— Sinjoro — diris sinjoro Vanek kaj ĉirkaŭrigardis malgaje sur la aristokrataj gastoj de la teraso de la hotelo de Nico. — Vi certe ne komprenas, kiel mi povis subiĝi al tiu ĉi stato.
— Sed, bedaŭrinde, mi ne povas inviti vin en pli elegantan hotelon…
Sinjoro Vanek ne plu ekparolis. Li manĝis kelkajn rostitajn anserojn, unu-du tortojn, poste li senkonsciiĝis.
— Personaro! — kriis Gorĉev.
Alvenis la kelneroj. Avane la sekretario.
— Ĉu vi deziras ion?
— Ĉu en tiu ĉi hotelo estas tiel nomata reĝa apartamento?
— Kompreneble. Apartamento kun dek du ĉambroj.
— Loku sinjoron Vanek tuj en ĉiuj dek du ĉambroj. Se li resaniĝos, li venu post min.
— Kie li trovos Vin?
— Mi ne scias.
Kaj li foriris.
— Jen vidu — diris la sekretario al la kelnero kun difektita okulo. — La mondfamajn banlokojn oni povas bazi ja tiaj gastoj, ĝis la onklo ne intervenos. La onkloj venigas la plej bonajn banlok-gastojn en frenezulejon.
Li rapidis rekte al la bulvardo Viktoria, bonhumore, fajfante. Li interbatadis kun kelkaj ŝoforoj ĉe la stratangulo, poste li iris al barbiro, kie li dormis iomete, dum oni kombis kaj razis lin, sed antaŭe li sendis kelkajn skatolon da bombonoj al la kelnerino de la vida-al-vida drinkejo.
Li estis freneza homo, rabiiĝinta ĉevalido, ankaŭ blindulo povis vidi tion.
Poste li vizitis la magazenon Lafayette por fari siajn plej urĝajn aĉetojn. Unuavice li aĉetis multajn lud-musojn, kelkajn tenispilkojn kaj dek duojn da fontoplumoj, krome kvar tabuletojn da ĉokolado. Poste li vestis sin de la kapo ĝis la piedoj. Smokingo, amelita ĉemizo, brila brustobutono, silka naztuko, blanka krizantemo en la butontruo, kiel la maljunaj ĵurnalistoj kaj intime informitaj vizitantoj de operdomo iras. Poste li aĉetas boteleton da parfumo, metas pajloĉapelon sur sian kapon kaj surprenas tiajn gantojn, kies koloro memorigas la vizaĝkoloron de ĉinaj kulioj, moritintaj pro flava febro. Nun jam li bezonas nur babuan bastonon sub sian akselon, en la okulon tiun bonegan, terure nigrakadran monoklon, kaj fine li surmetas sian ŝikan pajloĉapelon, iom oblikve, poste li rigardas en la spegulon tromemfide.
La tuta personaro de la magazeno, kaj parto de la aĉetantoj ĉirkaŭstaras lin kun plezuro, kaj kiam la junulo kaptas per sia buŝo suprenĵetitan cigaredon, ili aplaŭdas entuziasme. Baldaŭ Gorĉev disdonas fontoplumojn kaj tenispilkojn al la respektinda publiko kun dankema rideto kaj foriras.
Post kvin minutoj li revenas kaj afable alparolas iun komiuo:
— Mia ĉiu mono restis en mia alia vestaĵo, kiun mi ĵus demetis.
— Jes, tuj!
La revenanta servisto kunportas grandan faskon da milfrankaj bankbiletoj muroblanke kaj kun tremanta mano.
— Mi sciis, ke vi trovos ĝin. Mono malbona ne perdiĝas! — krias Gorĉev kaj donas milfrankan monbileton al la servisto. La aliajn li premas en siajn diversajn poŝojn. La lastan gum-rubanditan milfrankan cilindron, ĉar ĝi jam nenie havas lokon, li metas ĝin sub sian ĉapelon, kaj nun jam li foriras difinitive. Antŭ la magazeno li saltas sur la lignotabulon de preterveturanta taksio.
— Vi ne devas bremsi. Veturigu min al iu bako! La aŭto kuregas plu. Li eltiras kelkajn ĉifitajn milfrankan papermonon kaj transdonas tiujn al la ŝoforo.
— Ŝanĝu ilin, oldulo mia, je centfrankaj monbiletoj. Ĝi estas ĉirkaŭ okmil frankoj. Eblas ke ĝi estas pli multa aŭ malpli multa…
Pro tio la ŝoforo stiras iom zigzage kaj fine li bremsas antaŭ banko kun sia pasaĝero.
Se ne venintus en la kapon de Gorĉev ŝanĝi monon aŭ veturigi sin aliloken, ĉio okazintus alie. Sed Gorĉev venis ĉi tien al la banko, sed tiel li jam ascendis la eksterordinaran eksprestrajnon de la sorto, ke ĝi ekveturu per rapideco de raketo al strangaj, timigaj kaj nekredeblaj aventuroj.
— Mi atendos vin en la aŭto. Rapidu — li diris al la taksiisto.
La fremdulo restis sur la stirejo. La ŝoforo eniris en la bankon. Li kalkulis la monon antaŭ la kaso.
— Dudek ok mil frankoj!
Ĉu la pasaĝero estas ebria aŭ freneza? Neniu scias. Eble ambaŭ. Kiam li denove estis antaŭ la banko, li vidis surprizita, ke la nekonato malaperis kun la aŭto.
Li staris senkonsile, en la mano kun la amaso da mono.
Okazis nur tio, ke Gorĉev ekvidis apud la direktilrado de sport-aŭto tiun virinon en ruĝa vestaĵo, kiu alridetis lin sur la teraso de la hotelo.
Ankaŭ nun ŝi ridetas, proksime preterveturante al la haveno, kaj ŝi malaperas malantaŭ facila polvovualo.
Haho!
Aŭdiginte sovaĝan batalkrion, Gorĉev ekpremas la gaspedalon, kaj li ekimpetas post la sport-aŭton per feneza rapideco…
1
Sur la landvojo, kondukanta al Montekarlo la speciala favoro de la sorto gardis tiun tagon la veturilojn de taksio, ŝajne furioziĝinta. Ivan Gorĉev stiris la aŭton per kvinmil kilometra, vivdanĝera rapideco.
Sed certaj homoj jam naskiĝas kun tiu sorto, ke ili saviĝas el ĉiuspecaj danĝeroj sendifekte. Al tiuj apartenis la facilanima, senpripensa heroo de nia romano.
Dume la knabino turnas sin kaj rimarkas la amokan taksion, kiu malglate skuiĝante, jorante sekvas ŝin per rapideco de duonfrenezulo. Ŝi tuj allasas gason, kaj la nigra sport-aŭto preskaŭ saltante ekimpetas sur la vojo. La kompresoro ekhurlas kun elefantsimila muĝo, la veturilo oblikviĝas kun harstariga angulo sur la rando de la turniĝejo, kaj kiel la punta tuko de fabela giganto, grize eliĝanta, grandega benzin-nubo ŝvebas moke al la taksio, tie, kie ĵus estis videbla la aŭto de la knabino en ruĝa vestaĵo…