158245.fb2
— Kial havas la posedanto la intereson, ke la aŭto superu rekordon?
— Tiu sinjoro vetis kun sia iu amiko — klarigis la Majstro — , ke la landira aŭto veturos kun bona rapideco ankaŭ sur dezerta tereno.
Nun okazis io surpriza afero. Sinjoro Gafiron elprenis malgrandan, lakitan skatolon, kaj li metis antaŭ sin ĉiuspecajn aĵojn, tondileton, pinĉilon, ungoraspilon.
— Ĉu vi ne koleros, se mi flegos miajn ungojn dum parolado? Kiel tiom da konkuristoj, ankaŭ mi komencis labori, kiel aŭtomuntisto — li klakadis per la tondileto. — Mia subita kariero ebligis, ke fine mi konvene flegu miaj ungojn, multe suferintajn en la metiejo… Kompatindaj…
Li ĝemis, kaj raspis. „Sendube li estas frenezulo…” — pensis Gorĉev en la modere agrabla societo de la petolemaj miriapodoj. Nun jam li sciis laŭ la nomo de la koncernulo, de kie li konas lin: li aŭdis aŭ legis pri li, kiel pri aŭtokonkuristo.
— Tio estas bela afero de vi — respondis la Majstro.
— Sed miaj ungoj eĉ hodiaŭ ne forgesas ilian funebron. Vane mi flegas tiujn, la nigra paseo estas videblaj sur ili! Ho, kiomfoje derompiĝadis la kompatindaj, kiel mallonge mi devis tondi ilin. Se mi ne kredus, ke tiuj estos iam sinjoraj, rozkoloraj ungoj, eble mi jam ne vivius.
Kaj li raspis, eĉ li demordetis malgrandan haŭton per siaj dentoj.
Li estis malgaja homo, sed li vidis la futuron de siaj ungoj rozkolora.
— Se la starto vaniĝus pro mia kulpo — li diris kaj repremadis la haŭton super la ungolito per grapleto, — mi repagos dekkvar mil frankojn, ĉar la honoro estas la unua ĉe mi.
— Ankaŭ ĉe mi — respondis la Majstro, kaj liaj vangoj ne brulis pro honto.
— Sed ĉiumaniere mi devas ricevi dudek mil frakojn.
— Ne konsideru tion konkurso. Vi devas stiri aŭton ien per konkurs-rapideco.
— En kia stato estas la aŭto?
— Ĝi estas unuaranga Alfa-Romeo, kun speciala ĉasio, kiu estas peza, kiel tiu de ĵipoj.
— Bonege — respondis la kunkursisto, kaj li disetendis siajn fingrojn, kiel ian anaspiedon, poste li ektuŝis siajn ĉiujn ungojn per eta peniko, ŝmirante guton da lako sur ĉiujn. Bona estas la peza aŭto sur dezerta tereno.
— Vi loĝos en la hotelo Imperial en Oran. La sekvan tagon vi certe renkontiĝos kun la komisiito.
— Kie mi renkontiĝos kun la komisiito?
— Li vizitos vin en la hotelo. Li nomiĝas barono Lingeström. Li donos ankaŭ la monon.
— Mi diras tion antaŭe al vi — diris la kunkurs-primadono, kiu anticipe estis aŭtomuntisto, — ke vi ne aĉetis min. Se io ne plaĉos al mi, mi fajfos pri la mono.
— Barono Lingeström estas bona, delikata homo, vi estos kontenta pri li.
Nun li ŝutis polvon sur peceton da ŝamo, kaj li poluris siajn iam kruele flegitajn ungojn per ĝi.
— Bonvolu rigardi — diris la Majstro — , jen estas la preciza mapo.
Gafirone rigardis la mapon atenteme. Sed dume li raspadis.
— Do — daŭrigis la Majstro kaj konvulsiis liaj brovoj, ĉar la raspado histerigis lin — veturante sur tiu nigre desegnita vojo, vi devas atingi la negran, liberan ŝtaton Ifiriz. Vi devas veturigi baronon Lingeström tien per la aŭto.
— Ĉu tiu alia, ruĝa linio?
— Se vi hazarde trafos tiun ruĝe signitan vojon, tiam ĉio estos finite! Ĝi kondukas al la Pantoflo de la Profeto!
— Kian danĝeron signifas al ni hejma ŝuo?
— La Pantoflo de la Profeto estas sekiĝinta fluejo kun stranga formo, kie restadas la indiĝena ĉefo, nomata Abe Padan, kiu estas la plej granda malamiko de barono Lingeström. Tie kondukas ankaŭ la alia vojo, kion signas la ruĝa linio. Jen estas la mapo, formetu ĝin bone!
— Dankon. Ĉu ne ĝenos vin tio, se mi trafarbos tiujn denove?
— Sed sinjoro! Kial vi volas trafarbi la mapon?
— Mi parolis pri miaj ungoj!
Li malfermis sian lakitan valizeton kaj metis la aĵojn antaŭ sin. Dume Gorĉev kolektis miriapodojn kaj aliajn, ofte aperantajn skarabojn en alumetskatolon, kvazaŭ li preparus sin al ia sistema, scienca metodo de la klasifiko de la bestaro, vivantaj en la lignokesto.
— Vi ricevos kvardek mil frankojn antaŭ la surbodiĝo. Lingeström vizitos vin en la hotelo Imperialo, kaj li aranĝos la ceterajn.
— Sed mi avertas vin, se la afero ne estas pura, mi retiriĝos.
— Mi diras, ke vi havas nenian kaŭzon por timi, la afero estas pura. Gravas, ke vi estus singarda, precipe rilate al homo, kiu nomiĝas Gorĉev.
— Kiu li estas?
— Li estas danĝera aventuristo. Nur ĝis tiam ni estos en sekureco de li, dum ni veturos sur tiu ĉi ŝipo.
— Interese — miris Gafirone — , kiom da skaraboj kuradas sur vi.
La Majstro rigardis malsupren kaj ekkriis laŭte, poste li dancis, saltadis, deĵetis la veston, ĉemizon de sur si, kvazaŭ li estus freneziĝinta.
Legio de miriapodoj kaj ceteraj insektoj kuradis vigle ĉie, sur liaj haroj, pantalono, korpo. Jam tiuj pikis lin, terure.
…Ĉar, dum li parolis, Gorĉev senlace kolektis la skarabojn, kiam pleniĝis la skatolo, tiam li ellasis la kolerajn insektojn tra la fendo de la lignokesto, tie, kie videbliĝis la maleoloj kaj pantalontubo de la Majstro.
1
Ili jam ne estis malproksime de la bordo de Afriko, kaj de ĉio, kio atendis ilin ĉe la fino de tiu stranga ŝipveturo, nur frenezaj turniĝoj, absurdaj eventoj, pro demona aŭto. La personaro de la Suspektinda Ŝarko estis kune en la ilarejo vespere. La Majstro staris en la alia fino de la ŝipo, kaj li forte ŝmiris sin per io. Li opiniis la atakon de la miriapodoj la plej teruraj travivaĵoj de sia vivo, kaj lia korpo eĉ post unu semajno estis kovrita de veziketoj. Oni do ne devis timin li. La konsignaj rabistoj havis multe da zorgoj pro alia problemo. La afero de la sole lasita, senpova knabo okupis lin. Dum ilia traktadoj la silentema Drugiĉ transdonis brandon al ili el sia konstanta provizo.
— Mi pensas — diris ekzemple Aleksio la Privata al la silentema Drugiĉ — , se mi lasos perdiĝi tiun senpovan bubon, tiam oni dekalkulos tiun hejtiston de sur mia konto. — Kaj post mallonga meditado, li profunde eksuĉis sian pipon kaj aldonis: — Eble ankaŭ la leterportiston… Kvankam li portis monon…
Interese, ke tiu knabo kun malgaja vizaĝo agitis latentajn, krimaj memorojn en la taso-surfundaĵo de ilia konscienco. Plej volonte ili estus kolere elverŝintaj ĉiujn siajn preterlasitajn bonfarojn sur lin, ie, kie ĉiu homo havas malbonan kalkulon, kaj pli-malpli frue ili devas ĉeesti, kiam oni faros la inventaron.
Kupro-bambulo, la interbatiĝanto per tranĉilo, iradis dum tagoj malgaje tien-reen, meditante pri tio, kion fari, rilate la knabon. Tiu damnita, sole lasita „Bubo Ĉernovec” fariĝis ilia kora afero kun liaj senpoveco, malgajaj, timemaj, bluaj okuloj.
— Mi diras tion — proponis Fiŝeto — , ke ni instruu lin pri la ricelo. Al tio ne estas bezonata forto, ĝi estas simpla komerco kaj lukras bone.
— Tio ne estas bona, ĉar oni trompos tiun ŝlemilon — opiniis Aleksio la Privata. — Li estu kuiristo sur la ŝipo. Oni ne kuraĝas tiun bati draste, ĉar li ne havas anstataŭiganton, kaj oni havos bonan kontakton kun li, por ke li ĉerpu per la kulerego pli profunden.