158245.fb2 La dekkvar-karata a?tomobilo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 42

La dekkvar-karata a?tomobilo - читать онлайн бесплатно полную версию книги . Страница 42

— Nur flustrante…

— Rektiĝu! Iru por pridemandado!! Diru, ke vi ricevis dek tagan punon en salle de police.

— Mi havas ankoraŭ du semajnan punon el la antaŭa.

— Silentu!

— Mi havos multjaran restaĵon…

— Pro tio faru kvindek genufleksojn, unu… du…

Kaj ĝi okazis tiel konstante. Li ne havis eĉ unu minuton por iri en la kantinon, li apenaŭ estis en libera stato, kaj dum la tago de lia unua forpermeso la kompatindulo puŝiĝis ĝuste al marŝalo Marigon, kiu estis malbonhumora ĉiam, ĉar li portis kuglon en sia kokso, kaj ĝi moviĝis okaze de grandaj ekscitiĝoj aŭ dum ŝanĝo de la vetero. Preterirante presejon, la marŝalo ekvidis la okulvitran senrangulon, kiel li resalutas al la proprietulo. Kaj li eklevas sian ĉapo! Li ne povis iri plu senvorte, ĉar la kurglo ekmoviĝis en lia kokso pro la vidaĵo.

— Senragulo! Ĉu vi estas freneza? Surmetu vian ĉapelon!

— Dankon, sed mi ne malvarmas. Cetere, la soldato estus hardita — li respondis kaj mansvingis kun amikema rideto.

— Senrangulo! Kiu mi estas?

Sinjoro Vanek rigardis timeme dekstren-maldekstren.

— Ĉu tigro?… Mi petas vin, se vi ne estas tio, mi… elpensos…

La kuglo turniĝis en la kokso de la marŝalo. Staris soldato antaŭ li, kies ĉiuj butonoj etas malpura, kvazaŭ li estus alkudrinta sur sian kamizolon verdigrajn, malnovajn monerojn, apartenantajn al antikvaj fosilioj, lia bajoneto pendis ĉe li stomako, paralele kun la vertikala akso de lia korpo, li tenas sian ĉapon apud sia femuro, kiel ia leterportisto. Nom du nom!

— Senrangulo! Tuj metu vian ĉapon surkapen! Vi estas cerbomalsanulo.

— Mi petas vin sinjoro regimentkuracisto — li balbutis kaj surmetis sian ĉapon. — Mi ja estas nova dungito ĉe la armeo…

— En kiu fortikaĵo vi soldatservas? Diru al mi viajn indikojn!

Kio okazis poste, la marŝalo rakontis tion eĉ post jaroj kun obtuza voĉo, kaj la kulgo tremis longe en lia kokso…

Ĉar la senrangulo ŝovis sian manon en la poŝon leĝere, elprenis vizitkarton, kaj transdonis ĝin. La blankhara soldato konsterniĝis tiel, ke forgesinte pri ĉi li surmetis siajn okulvitrojn. Li ne volis kredi al siaj okuloj, kaj li vidis tion:

VANEK B. EDUARD

senranga soldato

Fremdula legio

ORAN

Fortikaĵo St. Thérése

Telefono: 3736

La okuloj de la marŝalo elstariĝis.

— For! Pro tio mi zorgos puni vin. Reiru en la fortikaĵon, kaj raportu dum pridemandado, ke ni renkontiĝis.

— Kiun interesos tie mia privata afero? Ili havas multe da laboro…

— Forportu vin! Idioto! For de tie ĉi!

— De kie?… — li demandis kun senkulpa timemo, kaj la dialogo nun finiĝis. La marŝalo minacis lin morte pala kaj iris. Li vidis ankoraŭ tion preterkure, ke la legiano eklevas sian ĉapon ĝentile…

XV-a ĉapitro

1

Ili sidis sur la teraso de la vilao en Oran, enprofundiĝintaj en longan silentadon. De Bertin vizitis ĉiuspecajn instancojn por urĝe ellevi la aŭton el la profundo. Bedaŭrinde malhelpis la aferon, ke tie, kie la aŭto dronis, la maro estis pli ol cent metrojn profunda. Por ellevi la Alfa-Romeon, la mararmeo devintus uzi specialan helpŝipon, sed tia ankris plej proksime al la okazejo en la haveno de Brest, kaj pasis unu tuta tago, dum la admiralitato ordonis, ke oni sendu tiun certan min-forigan ŝipon al Oran por ellevi la aŭton, falintan en la akvon…

— La malfruo nun estas danĝera — diris Laboux — ĉar se la homoj de Abe Padan ne ricevos ĝustatempe la armilojn, tiam oni subpremos la tutan ribelon.

— Kien vi devintus liveri la aŭton? — demandis Anette, kiu ĝenerale estis senvorta kaj pala.

— Al la Pantoflo de la Profeto. Tiu roka loko situas proksime al la oazo Abudir. Tie bivakas Abe Padan.

— Kaj kial lasas tion la portugalo?

— Tiu loko estas nealirebla el la direkto de Ifiriz. Li devintus trairis francan terenon, ĉar neŭtrala zono disigas la nordan parton de Ifiriz, kaj nur homoj sen armiloj povas trafiki tie.

— Kiel atakos Abe Oadan?…

— Hm. Li sukcesus trairis la francan zonon nokte… Dizard ne havas ŝancon al tio, ĉar la francaj limgardistoj nur tion ne vidas, kion ili ne volas…

Anette silentis. André alportis teon, kaj ne trudeme, tamen li esprimis kun iom milde drameca mieno, kiomeble ilia kontakto permesas tion, li malgaje sciiĝis pri la perdo de la aŭto.

— Kion vi pensas? — demandis Laboux sian filinon.

— Nenion. Aŭ… la kompatindan Goeĉev-on…

— Tiu homo fartas bone… Bertin interesiĝis — li diris mallaŭte.

— La unuan tagon la kompanio iris plu el Oran — interrompis la generalo. — Kelkajn kilometrojn de ĉi tie, en Bores-Bouledin ili kantonmentas en ekzerc-tendaro, kaj adjutanto Douville denove ricevis du mil frankojn por trakti lin bone, sed mi diras al vi, Anette, ke Laboux donis ĝin.

— Jes… Mi bedaŭras, ke… tiu stulta…

Li ne daŭrigis. Anette ĵetis sin al lia kolo kaj kisis lin. Dume ankaŭ larmo ruliĝis el ŝia okulo.

Adjutanto Douville vere traktis bone la soldaton n-ro 27, kaj Cortot ne komprenis la grandanimecon de la suboficiro, kiu ne estis lia malnova amiko, kiel Hector Potiou, sed li kelkfoje donis al li eĉ dudek-tridek frankojn por drinki. Se li estus sciinta, ke Douville financis lian alkoholismon el la ero de la por li sendita mono, li do alimaniere akcepintus lian bonecon.

— Kaj… kio okazos al li post la ekzercado? — demandis Anette.

— De Bertin faros ĉion por ne sendi lin en la dezerton… Li havas konstantan kontakton ankaŭ kun la kompaniestro. Li jam scias, ke Gorĉev estas precipe grava persono iakaŭze.

— Iakaŭze! — kriis la knabino plendinde. — Tiukaŭze, ke mi amas lin! Neniam mi amos alian homon!

Laboux silentis pale. La nepripensita paŝo de Gorĉev ege pezis lian konsciencon.