158245.fb2
— Li ne estas ajnhejmana! — kriis Anette. — Mi amas lin! Notu bone, ke mi edziniĝos al li!
— Ne! Gorĉev estas aventuristo! Mi persistas pri tio! — li kriis kaj frapis sur la tablon. Kaj André de metis la tasojn kun orgojla mieno, ke la abomeninda tintado de la porcelanoj ne disanoncu laŭte la malbonan manieron de sia mastro.
— Mi amas lin!
— Mi rifuzas lin! Mi persistas ĉe tio. Kio ajn okazu en la futuro, rilate tiun aferon! — kriis Laboux ruĝiĝinte.
Kaj la futuro, kvazaŭ anonciĝus je gvidvorto en sceno, ĝi jam tuj alportis ion, kion ili kalkulis malpleje, kio dekobligis ilian malĝojon, sentitan pro la aŭto, perdiĝinta inter malbonŝancaj cirkonstancoj. André enportis la poŝtaĵojn kun levita kapo, frid-kondute, kvazaŭ ĉiu letero estus lia malnova malamiko.
En iu letero el Bores-Bouledin la regimentestro informis ilin per kelkaj kondolencaj linioj, ke rekruto Ivan Gorĉev subite mortis pro koratako…
2
Iom kontribuis al la morto de la alkoholisto la grandanimeco, kion Bouville financis el la mono de Laboux. Hector Potiou lasis, ke li libere iradu, Douville donis la monon, do ne ests mirinde, ke li estis ebria tage-nokte. Kaj kion antaŭdiris la prizonaj kuracistoj de jaroj, tio okazis. La koro ĉesis funkcii dum ekzercado de kurpaŝo. Sed ankaŭ Cortot mem konjektis tion, kiam li decidis dungiĝi al la legio. Li revenis en Francion morti, kaj li finis sian vivon en la brakoj de sia malnova amiko Hector Potiou, sur franca tero, ebrie…
…Anette rekonsciiĝis el sia sveno, ricevinte kelkajn injektaĵojn kaj malfermis siajn okulojn. Kvankam ŝi sentis nun tiel, ke estus pli bone fermi siajn okulojn por eterena dormo.
Laboux sidis kurbadorse en brakseĝo. La afero rompis lin anime. Post la foririnta kuracisto, kiel sulfura fumo de Mefisto: ŝvebis etera odoro en la ĉambro
— Almenaŭ vi estus forta — diris de Bartin. — Ni devas rezignacii je la katastrofo. Tiu senbrida homo serĉis sian sorto, kvankam li estus meritinta pli bonan.
La animriproĉo turmentis Laboux-on. Kiel kara, gaja homo li estis, kaj pro stulta ŝerco…
— Kiam oni enterigas lin? — demandis de Bertin.
— Hodiaŭ posttagmeze.
Nun Anette alpaŝis ilin. Aplombe, simple kaj trankvile ŝi diris:
— Vi ne volis malbonon… kaj… — sed ŝi ne povis daŭrigi. Ŝi ploris.
Poste ili ekveturis per aŭto al la ekzercad-tendaro. Estis nuba, malgaja tago. En la tepida aero miksiĝis la alveninta nebulo el la direkto de la vasta maro. Ie eble estis granda tempesto malproksime de la golfo, ekstere, sur la aperta oceano.
La forta boreo, de tagoj blovanta ĵetis pluverojn en ilian vizaĝon, kaj ĉio estis malseka. Tiel ili alvenis al Bores-Bouledin por partopreni la malgajan entombigon de la legiano. Tiu ekzercad-tendaro konsistis el dise starantaj barakoj inter flakoj kaj humidaj palmoj.
La centestro montris la barakon al ili, kie loĝis „Gorĉev”, liajn kuŝejon kaj havaĵon. Apud la lito, sur la planko kuŝis tabuleto da maĉtabako. Ĝi estis suspektinda por la generalo. La kompatindulo ŝajnis ne tia knabo, kiu maĉas maĉtabakon.
— Bonvolu montri al mi lian havaĵon — petis de Bertin la kapitanon.
— La serĝento transportis ĝin en la deponejon…
La centestro havis laboron. Li transdonis la vizitantojn al Hector Potiou, kiu tre timiĝis, kiam la generalo volis vidi la havaĵon de „Gorĉev”. Nun estos problemo… Li ja sciis, ke Cortot ne estas identa kun Gorĉev.
Ili iris en la deponejon, kaj tie Potiou metis antaŭ ilin grandan, flavan valizon. Sur ĝi pendaĉis nomkarto: Ivan Gorĉev. Kaj inter kelkaj delikataj vestoj ili trovis proksimume duon-dekduoj da fotoj.
Li estis tiu!
La kara, gaja vizaĝo de la junulo ridetis al ili sur la foto, portante pajloĉapelon, surmetitan iom nedece oblikve.
Sendube… Kiu vidis lin nur unufoje, tiu rekonas lin: li estas Gorĉev!
Hector Potiou staris mortepala. Li povintus diri, ke la homo sur la foto neniam soldatservis ĉi tie, Cortot ricevis per poŝto la flavan valizon pere de buĉisto. Tiu persono ŝtelis ankoraŭ en Marseljo la valizon de la vera Gorĉev, kaj soldato denuncis lin pro venĝo. La kompetenta miltista instanco punis la buĉiston, kaj oni sendis la valizon al Cortot, ĉar li servis sub la nomo de Gorĉev. Se serĝento Potiou rakontus tion, oni demandadus lin pri la afero de Cortot, kaj el tio povus deveni malbono. Li do staris timiĝinte, pale kaj silentis. Laboux mordetis siajn lipojn. Anette ploris, kaj poste ili iris en la malgrandan legianan tombejon, kie komenciĝis la simpala ceremonio… La ĉerko estis malsuprenigota, kaj estis skribite sur ĝin per belaj, blankaj literoj:
SENRANGA SOLDATO IVAN GORĈEV
vivis 22 jarojn
Anette ne forprenis siajn okulojn de sur la surskribo, kaj grandaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj. Almenaŭ iu funebris Cortot-on, kiu tute ne meritis ĝin. Sed la sola honoro, kiun neniu homido malindas sur tiu ĉi tero, estas tio, ke oni priploru lin, kiam li jam mortis. Kaj se la falintaj larmoj ne lian kadavron priploris, certe estus agrable al la maljuna apaĉo, se li povintus ĉeesti metafizike inkognite ekster la ĉerko tiun entombigon, kie delikataj homoj funebras lin tiom. En tiu nekredebla situacio eble li bedaŭris, ke Colette, la kelnerino de la restoracio Gaja Pariza Budo ne povas vidi lian funebran ceremonion, dekoritan de la malgajeco de la sinjora ĉirkaŭaĵo. Se oni ja fanfaronas volonte post sia morto pri siajn eminetaj konatoj, kio ne estas verŝajna, tamen eblas…
3
La koron de Laboux premegis la memkulpigo pro Gorĉev. Li side leviĝis en la lito.
Estis siroko. Vaporplena, abomeninda vespero.
Li sentis, ke akra linio ekiras de la okulangulo ĝis la nuko, interlimigante la trionon de sian kranio, kvazaŭ li portus ĉapon, faritan el spasmo sur sia verto, flankenŝovinte.
La vaporplena, maldensa putrado, ŝvebanta en la aero faris humida la litaĵon, kaj la muroj de la ĉambro elspiris mucidan odoron.
Li iris al laĉambro
Siroko…
Malsekaj domtegmentoj, lampoj, dormetantaj en haloo estas videblaj en la sufoka nokto. La stranga, malica, suda aerblovo karesas lian vizaĝon varmege, kvanakm estas kalmo. Duoble batas kaj luktas la koro kun senritma baraktado; la timpao pulsas interne pro la ekscitiĝo de karotido, kaj la nebulo akumuliĝas, ĉiam pli densiĝas, kiel kelodora kovraĵo.
Siroko…
Li trinkas konjakon… Vid-al-vide al la fenestro li vidas vibrantan bildon sur la ekrano de la nebulo, kvazaŭ primitiva lampo projekcius ĝin:
SENRANGA SOLDATO IVAN GORĈEV
vivis 22 jarojn
Iradi! Promeni!.. Li ne povas elteni la rigardon de sia filino, li ne povas elteni siajn pensojn… Ŝajnas, ke reaperas lia malario… Eble li havas febron…
Li vestis sin kaj foriris de hejme… Li forrapidis…
La vento ploris, maldikaj, travideblaj nebul-vualoj etendiĝis en la malbonodora, tepida vespero… La tempesto de la aperta oceano frapiĝis ĉi tien, sur la bordon de Afriko… El la proksimo de la haveno aŭdiĝis buŝharmonikado de ie. Kelkaj sirenadoj miksiĝis kun la muziko. La malsekaj arbokronoj ekbrilis tie kaj ĉi tie, kiam la ferlektorlumo de preterveturantaj aŭtoj falis sur ilin.
Li iris en iun drinkejon. Se li havis ian problemon, li deziris deĵeti sian sinjoran vivon, miksiĝante inter la matrosoj kaj en la mondo de aliaj, simplaj homoj. Alifoje li fartis bone ĉi tie.
— Konjakon!
La drinkejmastro rigardis la elegante vestitan homon suspekteme.
— Nu, kion vi rigardaĉas?! Alportu tiun konjakon, idioto!